Hejmo La prezidantoj de IKUE S-ro Giovanni Daminelli

S-ro Giovanni Daminelli

Bergamo (I)

20.02.2012 – 26.03.2019

La 16a IKUE-prezidanto naskiĝis en Bergamo (Italio) la 2an de aŭgusto 1943. Doktoro pri matematiko, esperantisto ekde 2000, en 2003 li akiris la superan diplomon de la Itala Instituto de Esperanto. Prezidanto de la itala sekcio de IKUE – ekde 2003 – li redaktis ties organon “Katolika Sento”, kreis kaj prizorgis la oficialan paĝaron de la itala IKUE-sekcio (www.ueci.it). 
Li gvidis multajn E-kursojn en Milano ĉe la “Universitato de la tria aĝo” kaj en la urba E-klubo. Ekster IKUE, li estis membro de la paŝtista konsilio de sia paroĥo, sekretario de la Itala Instituto de Esperanto kaj konsiliano de la E-klubo de Milano. Li forpasis la 26-an de Marto 2019 en Milano pro kancero.