Schiedam (NL)
08.08.1935 – 15.08.1950
Petrus Heilker naskiĝis la 27an de marto 1883 en Schiedam. Profesie li estis lernejestro. Lingva Komitatano de 1931. Membro de la ekzamena komitato de 1917. Li verkis altkvalitan lernolibron por instrui Esperanton en mezlernejoj kaj gvidis E-kurson ĉe nederlanda katolika Radio-Disaŭdigo de Nimego (la famaj “Nimegaj E-kursoj”), kaj ankaŭ dusemajnajn sciigojn en Esperanto antaŭ la mikrofono. Li prezidis diversajn kongresojn kaj estis prezidanto de la nederlanda ligo “Nederlanda Katoliko” kaj kelktempe de la samnoma revuo. Li krome estis aktiva sur sociala kaj politika terenoj en sia regiono: li estis membro de la provinca deputitaro en sia regiono. Li mortis la 18an de majo 1964.
La Ĝ.K. estis elektinta prezidanto mons-ron Antonio Eltschkner (la unua esperantista episkopo en la mondo) kaj se ĉi-lasta rifuzus s-ron Heilker. Mons. Eltschkner rifuzis per karto de la 1a de okt. 1935.