Hejmo La prezidantoj de IKUE S-ro Jacques Tuinder

S-ro Jacques Tuinder

(NL)
23.07.1966 – 04.02.1971

Jacques estas lia voknomo, plene li nomiĝas Jacobus Antonius; li naskiĝis la 10.01.1933 en Hago. Liaj gepatroj estis benitaj per ne malpli ol 10 infanoj. Li studis teologion kaj sociologion kaj iom antaŭ la elekto al prezidanteco, la tiam 33-jaraĝa Jacques estis ĵus fininta siajn studojn kaj laboris en la sociala fako de sia diocezo. En 1951 li konatiĝis kun esperanto per artikolo pri la katolika E-movado en eklezia gazeto. Aŭtodidakte li lernis la lingvon. Dum la jaroj 1957/58 li redaktis la rubrikon “Tra la katolika mondo” en EK, poste dum du jaroj “Birdo”‘n. En 1962/63 li estis prezidanto de “Nederlanda Katoliko” kaj redaktis ties organon. Li edziĝis al esperantistino, flegistino kaj lia kursanino, kiun li renkontis la unuan fojon dum la UK en Varsovio (1959). Ili havis 3 filojn. Elektita prezidanto dum la IKUE-kongreso en St. Gallen, lia prezidanteco karakteriziĝis ĉefe per la ekumena elano: kulmino estis la Unua komuna Kongreso de IKUE kaj KELI, okazinta de la 25a de julio ĝis la unua de aŭgusto 1968 en Limburg/Lahn, kun la partopreno de 200 esperantistoj, membroj de la du kristanaj asocioj, el 18 landoj. Ĝi estis la unua el tiuj, kiujn oni nun nomas Ekumenaj E-Kongresoj.
Je la balotoj de 1971 li ne estis reelektita. En la postaj jaroj ĝis hodiaŭ li streĉe sin dediĉis al bonfaraj agadoj (tre fama estas lia porblindula agado, konata sub la siglo Agado E 3, aŭ nun E-vid-ente).
En 2000 li estis elektita prezidanto de KELI. 

Li vivis en Heemskerk kun sia edzino Vera Tuinder Dekker, daŭrigante intensan agadon favore al vid-handikapitoj. 

En la nokto inter la 18a kaj 19a de junio 2011 pro kor-atako, post tridek minuta dolorplena agonio, li mortis en la brakoj de sia edzino.