Hejmo La prezidantoj de IKUE P. Alfons Beckers

P. Alfons Beckers

Overpelt (B)
15.08.1950 – 23.07.1966

Li apartenis al la dua generacio de la IKUE-pioniroj: tiuj, kiuj ekagis post la unua mondmilito. Al lia sacerdota vivo aldoniĝis sindona agado por la katolika esperanto-movado, kies prezidanto li estis dum multaj jaroj. Pastro Beckers naskiĝis la 15.12.1908 en Berigen. Jam en 1923 kiel 15-jara li lernis esperanton; en 1930 li aliĝis al IKUE per la flandra sekcio (FUKE), kies religia konsilanto li fariĝis en 1935, la sama jaro en kiu li sacerdotiĝis kajk fariĝis profesoro en instruista seminario. Tie li ankaŭ gvidis plurajn E-kursojn, ĝis en 1947 li fariĝis vikario en Overpelt; en 1956 paroĥestro en Kwaadmechelen, kie li devis konstrui novan preĝejon. Siajn unuajn IKUE-kongresojn li partoprenis en Ljubljano kaj Antverpeno. Post la milito la jam altaĝa prezidanto Heilker petis lin fariĝi nova prezidanto; Beckers rifuzis. Sed en 1946 (precize la unuan de majo kaj dum tri tagoj Heilker kaj de Jong priparolis la staton de IKUE kaj EK: je la fino Beckers estis elektita vicprezidanto de IKUE, por anstataŭigi la mortintan f-inon Larroche; tasko, kiun oni konfirmos dum la internacia Konferenco de IKUE en Drakenburgh (1947). Dum la IKUE-kongreso en Romo (1950) Beckers farigis aganta Prezidanto. En la posta Kongreso (Munkeno 1951) oni forigis tiun provizorecan “aganta” kaj Beckers restis prezidanto ĝis 1966. En 1965 li estis elektita ankaŭ komitatano de UEA.
Kiel Prezidanto de IKUE Beckers estis vere nelacigebla, kaj lia entuziasmo kaj laboremo kunaktivigis multajn validajn personojn; ni menciu kelkajn eventojn: nova Statuto, kontrakto kun UEA por ke IKUE estu kunlaboranta faka asocio, revigligo de Espero Katolika, serio de “Kristana Kulturo” (kajeroj kun ekleziaj doku mentoj kaj pri religiaj temoj), la Eŭkaristiaj Esperanto-Mondkunvenoj, beno de Johano la 23a, felietona apero en EK de la esperanto-traduko de la Nova Testamento, propono havigi latinlingvan varban leteron al la Patroj de la Dua Vatikana Koncilio, aŭdienco ĉe Papo Paŭlo la 6a, anonco (en 1966), ke la Papo permesos esperantlingvajn legaĵojn kaj preĝadon de la fideluloj en la sankta Meso, ktp.
Dum pli 15 jaroj seninterrompe Pastro Beckers estis Prezidanto de IKUE. Pro siaj multaj taskoj, interalie en sia paroĥo li devis rezigni je rekandidatiĝo en 1966, okaze de la 31a IKUE-kongreso en St. Gallen. Tiam li diris: “pli junaj fortoj transprenu la taskojn”. La svisa kongreso, laŭ propono de la ĝenerala sekretario, Flammer, lin elektis Honora Prezidanto, unuanime kaj kun forta aplaŭdo.
Dum la postaj jaroj li daŭre subtenis IKUE’n per konsiloj kaj laboro. Li zorgis interalie pri la reto de la Landaj Reprezentantoj. Oni povis renkonti lin ofte ĉe IKUE- kaj Universalaj Kongresoj: lia lasta UK estis tiu en Vieno. Lastatempe lia vid-kapablo sufiĉe malfortiĝis: tamen Espero Katolika ĉiam estis en lia koro (kiam perdiĝis ekzemplero, li tuj skribigis por ke la C.O. resendu alian).
Li forpasis la 18.01.1994 en sia naskiĝurbo Beringen.