(NL)
1921 – 1924
Preskaŭ unu jaron post la kunfandiĝo de IKUE kaj Blanka Kruco por krei la “Internacio Katolika”-n (IKa), la malsama konsidero pri Esperanto (ĉu celo aŭ nura rimedo?) kondukis grupon de esperantistoj al klopodado por restarigo de sendependa IKUE, post la IKa-Konferencoj en Graz. La ĉefa iniciatinto estis P. A. Schendeler, al kiu aliĝis d-ro Johan Nikolaus Joseph Smulders (1872 – 16.11.1939), direktoro de la akcia societo EK (kiu posedis la revuon Espero Katolika). Per korespondado ili serĉis la estraranojn de IKUE, kiuj restis ankoraŭ tiaj jure (t.e. kiuj neniam eksiĝis aŭ estis de neniu eksigitaj) por ke estu kompletigita la estraro. Konkrete, la sola restanta membrino de la Estraro estis f-ino Marie Larroche, kiu, la 12an de novembro 1921, post multe da hezitiĝoj, per persona letero (“tiel valida kiel mi povas rajti”) nomumis provizora prezidanto, kasisto kaj sekretario, S-ron Schendeler el Nederlando kaj estrarano Pastron Becker el Germanio. Schendeler akceptis per letero de la 19a de novembro 1921.
Li naskiĝis la 26.2.1878 en ‘s-Hertogenbosch kaj fariĝis esperantisto en 1909. Profesie li estis profesoro de geografio en komerc- kaj real- lernejo.
Post la elekto de la sekva prezidanto li restis ĝenerala sekretario de IKUE ĝis 1935