Romo (I)
12.07.1995 – 04.09.2003
Li naskiĝis en Romo la okan de junio 1942, en malriĉa laborista familio migrinta el Sicilio. Ekde infanaĝo li lernis ne cedi fronte al malfacilaĵoj kaj maljustaĵoj, laŭ la ekzemplo de sia patro, presisto, kiu dum la nazia okupado de Romo (1943-1944) kaŝe presadis ribelajn flugfoliojn kaj gazetojn. Jam tre juna li eklaboris, farante plej diversajn kaj laŭokazajn agadojn (interalie, jam 11-jara li donis privatajn lecionojn al siaj lernejaj kamaradoj), por povi daŭrigi la studojn, en epoko kiam en Italio estis devigaj nur la kvin jaroj de la baza lernejo, kaj nur riĉuloj vizitis pli suprajn lernejojn. Por atingi pli rapide la finon de la studoj, li saltis la kvinan klason de la baza lernejo, eltenante senpere la ekzamenon por allaso al mezgrada lernejo, tiel ke li diplomiĝis (ĉe Klasika Liceo) nur 18-jara, sed aliflanke li ne posedas la ateston pri kompletigo de baza lernejo! Ĉar li ne havis monon por aĉeti vortarojn, li prunteprenadis ilin de la samklasanoj (hodiaŭ, reage al tiu periodo, li havas kolekton da pli ol 700 diverslingvaj vortaroj!). La 5an de decembro 1956, irinte al kamarado por pruntepreni vortaron, li rimarkis sur la pordo de la apuda loĝejo la ŝildon “Esperanto” de familio Minnaja; scivoleme, li sonorigis, kaj oni donacis al li gramatikon. Memlerninte Esperanton, en aŭgusto 1958 li partoprenis sian unuan kongreson (li vojaĝis tute sola al Palermo, en epoko kiam la plenaĝo estis atingata je 21 jaroj); li prezentiĝis por la duagrada ekzameno, sed li parolis tiel flue, ke oni aljuĝis al li la triagradan. Li baldaŭ fariĝis unu el la plej striktaj kunlaborantoj de Pastro Giacinto Jacobitti (interalie, li tradukis por la tiama “Nova Civito”, kaj kunaranĝis la IKUE-kongreson de 1962 en Rocca di Papa). En julio 1961 li petveturis, kun tornistro surdorse, cele al esperantista laborkampo en la tiama suda Jugoslavio, sed li haltis jam en Kroatio pro serioza strata akcidento (rompiĝis lia dekstra submakzelo). Nemanĝinte solidaĵojn dum du monatoj, li tiomgrade malgrasiĝis, ke li estis rifuzita al soldatservo. En 1962 li eklaboris kiel fervoja oficisto (interalie, li kunlaboris por la enigo de esperantaj klarigoj en la fervojan horarlibron). En 1968 li edziĝis al fervoja kolegino (Adriana); tial ankoraŭ hodiaŭ, kiel edzo de (pensiita) fervojistino, li rajtas vojaĝi per trajno senpage en Italio kaj duonpreze en preskaŭ ĉiuj aliaj landoj de Eŭropo. Pro la samtempa laborado, li doktoriĝis (pri juro) nur en 1969; en tiu sama jaro li estis aprobita kiel profesoro pri juro kaj ekonomiko, kaj ekdeĵoris kiel funkciulo ĉe ministerio pri Publika Instruado. En 1972 li ekdeĵoris kiel funkciulo ĉe ministerio pri Transportoj. De 1976 li estas juĝisto ĉe la itala Kortumo pri Kontoj (Supera Tribunalo pri publikaj kontoj), komence en Venecio (en la tempo, kiam tie deĵoris kiel fervoja funkciulo esperantisto Serio Boschin), kaj poste en Romo, kie de 1977 ĝis 2011 li kontrolis la agadon kaj reviziis la kontojn de pluraj ministerioj (inter ili Internaj Aferoj, Eksterlandaj Aferoj, Defendo). Februare de 2011 li estis promociita Sekcia Prezidanto de la itala Kortumo pri Kontoj – posteno kiu respondas (en la militista kampo) al la pozicio de “generalo de armea korpuso” kaj destinita prezidi la Sekcion de regiono Friulo-Julia Venetio (kun sidejoj en Triesto kaj Udine).Li estas ankaŭ sekcia vicprezidanto ĉe la Apelacia Tribunalo pri Impostoj en Romo. En sia paroĥo li estas vicprezidanto de la paŝtista Konsilio kaj membro de la Konsilio por ekonomiaj aferoj. Direktoro de la Centra Oficejo de IKUE kaj respondeca direktoro de ĝia organo “Espero Katolika”, li kunlaboris por la traduko kaj revizio de la Meslibro kaj la kontaktoj kun la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto, kaj por la agnosko ĉe la Pontifika Konsilio por Laikoj. De 1971 li redaktis la E-lingvajn programojn de la Itala Radio Internacia (RAI) ĝis ilia ĉesigo la 29/09/2007. Li estis vicprezidanto de la Itala Esperanto-Federacio. De pli ol 30 jaroj li prizorgas la redaktadon kaj la enkomputiligon de kolosa “Enciklopedia vortaro itala-esperanto”; li ankaŭ kolektis (kaj parte enkomputiligis) dekmilojn da proverboj en itala lingvo kaj en ĝiaj dialektoj, laŭeble kun traduko al Esperanto. Menciindas, ke ĉe lia hejmo troviĝas neniu libro pri juro kaj ekonomiko, sed nur pri lingvoj, religio, arto, historio kaj beletro. Li ŝatas aŭskulti leĝeran kaj popolan muzikon, kaj kolektas tekstojn kaj registraĵojn pri Napolaj kanzonoj.