Hejmo La prezidantoj de IKUE P. Lambert Johan Joseph Marie Poell

P. Lambert Johan Joseph Marie Poell

Gemert (NL)
16.08.1920 – ?

Li naskiĝis en ‘s-Hertogenbosch (Nord-Brabanto) la 22an de marto 1872 kaj pastriĝis en 1895. Unue lia pastra agado efektiviĝis en Tilburg, poste, de 1915 ĝis la morto, li estis paroĥestro en Gemert . Li estas konsiderata unu el la pioniroj de la sociala instruo de la Eklezio.
De 1909 ĝis sia morto li estis la religia konsultanto de “Nederlanda Katoliko”, kies kunfondanto kaj unua prezidanto li estis. En 1920, okaze de la IKUE-Kongreso en Hago, li estis elektita prezidanto de Internacio Katolika, la asocio en kiun estis kunfandita IKUE dum iom pli ol unu jaro. Li rezignis kelkajn monatojn poste kaj en la lastaj vivojaroj li kunfondis kaj prosperigis la “Internacia Katolika Informejo”-n (IKI) en Nederlando kaj estis ĝia prezidanto. Li mortis, post mallonga malsano, en Gemert la 7an de januaro 1937.
En 1985 estis titolita je lia nomo Kapelo en Tilburg, kaj en 1990 eldoniĝis universitata disertacio pri li (Poell,L. – THELEN, A.A.J. Lambert Poell (1872-1937) en de katholieke sociale beweging. Sociaal-klerikaal spanningsveld in het Bossche diocees 1896-1915. – Tilburg 1990. – XXXIX,460p. Orig. linnen. (Bijdragen geschiedenis Zuiden van Nederland 82) (#18653) – eur 15).

Alia paĝo kun mencio de lia esperantisteco