Hejmo La prezidantoj de IKUE P. Francisko de Paul Meštan

P. Francisko de Paul Meštan

Vieno (A)
1922 – 05.08.1927

Li naskiĝis la unuan de aprilo 1865 en Hlinsko kaj fariĝis pastro en la ordeno de la Piaj Lernejoj (Piaristoj) la 21.06.1888. De 1906 ĝis 1925 li estis provincestro de sia ordeno en Krems. Esperantisto ekde majo 1917, jam la 24.03.1918 li gvidis en Krems la fondadon de loka grupo de “Aŭstruja Katolika Ligo Esperantista”, kies nacia prezidanto li estis. En 1930 li estis elektita membro de la Lingva Komitato Esperantista. Direktoro de Espero Katolika (1920-1921), por kiu dum la postaj jaroj li estis aktiva kunlaboranto (i.a. li verkis artikolaron pri “La problemo de la lingvo tutmonda kaj historio de la katolika E-movado”, kiu estis la unua tre detala rekonstruo de la historio de IKUE, post la teksto de 1910 de prof-ro Gustave Gautherot (1880-1948), kiel oficiala inaŭgura parolado de la unua IKUE-Kongreso).

Kiam, laŭ la tiama regularo de IKUE en 1927 lia prezidanteco finiĝas, li anoncis sian nerekandidatiĝon.

La Estraro de IKUE en 1931 
en foto publikita de EK oktobro 1931: 
Pastro Font-Giralt, prezidanto,
F-ino M. Larroche, vicprezidantino,
S-ro Schendeler, ĝenerala sekretario-kasisto.

Malantaŭe, S-ro Van Hoesel el Einhoven.

La kvara estrarano ne en la foto estis la vic-sekretario S-ro J. E. Hockham, el Teddington (Anglujo)