Lublino (PL)
.02. 1976 – 06.02.1979
Naskita la 11.04.1936 en Vilno (tiama pola teritorio, nun Litovio), en 1956 li aniĝis al la kapucena ordeno en Varsovio kaj pastriĝis la 29.6.1963. Poste li studis naturfilozofion en la Katolika Universitato Lublina. Ekde 1968 li laboris kiel sciencisto ĉe la katedro de Teoria Biologio en la fakultato de kristana filozofio de la lublina katolika universitato. En 1974 li doktoriĝis en la menciita fakultato. Ekde 1962 li estas aktiva esperantisto. Kune kun pastro Henryk Paruzel (1904-1977) li fondis la esperantan bibliotekon ĉe la universitata biblioteko de Lublino. Li eniris la estraron de IKUE por la unua fojo sekve de la rezulto de la perletera baloto de aŭtuno 1974. Post la neatendita forpaso de pastro Longoni, la IKUE-membroj per denova perletera baloto elektis lin. Pli precize: pro la fakto, ke la tiama Estraro ĝis la morto de prezidanto Longoni ne dividis inter si la koncernajn postenojn, en februaro 1976 oni elektis lin, per absoluta plejmulto, vicprezidanto kun la tasko de aganta prezidanto. Dum lia prezidanteco (por kiu i.a. li translokiĝis el Varsovio al Romo) movis la unuaj paŝoj la unua centra oficejo de IKUE en Romo, okazis la memorinda 37a IKUE-kongreso en Ĉenstoĥovo (700 kongresanoj, el 23 landoj, 4 episkopoj kaj pli ol 40 pastroj), revigliĝis la eldona agado, komenciĝis la E-elsendoj ĉe Radio Vatikana, estis aprobita la nuna Statuto de IKUE (kun la sekva, 31.01.1978, leĝe registriĝo de IKUE fronte al la itala leĝo kiel asocio sen profita celo), kaj Espero Katolika ricevis, 11.02.1978, juran agnoskon ĉe la Tribunalo de Romo. En 1978 li anoncis sian rezignon je la prezidanteco kaj li ekloĝis en Varsovio. Li mortis la 15-an de aprilo 2018 en Lublin.