Bruselo
01.04.1910 – 21.08.1913
Lia kompleta nomo estis Austin François Richardson Taylor. Li naskiĝis la 21.10.1843 en Amugnoabah (laŭ aliaj grafioj: Abujnoober aŭ Ahmedmigur, ĉiuokaze: en insulo Cejlono, tiama orienta angla Hindio), apud Bombejo. Liaj gepatroj estis Augustin Richardson kaj Catherine Jeanne Boye Cocheteux. Pro la dolorega morto de sia juna edzo, kiu estis armekuracisto, lia patrino baldaŭ poste reiris Anglujon kun siaj du geinfanoj. Austin fakte havis pli junan fratinon: Frederika (1848-1923), kiu fariĝos fama verkistino, aparte pri J.J. Rousseau. Frederika edziniĝos kun ĵurnalisto, John Macdonald (1840-1926) kiu estis korespondanto dum 48 jaroj de “London Daily News”. Unu el la pranepoj de Frederika Richardson kaj John Macdonald (tio estas, la filo de ilia filino Kate) estos Marius Goring (1912-1998), aktoro de la brita teatro kaj de filmoj.
Austin, do, estis anglikano: en 1860 li estis ano fervora de la partio “High Church”, popola difino de la “anglo-katolikoj”, ankaŭ nomataj “Puseyites” aŭ “oksforda movado”, aŭ “ritualistoj”. Li pli kaj pli alproksimiĝis al tiu grupo de anglikanoj kiuj havis multon komunan kun la roma Eklezio, kaj rememoros sian ĝojon kiam ĉirkaŭ 1860 li ĉeestis en unu el la unuaj “ritualistaj” preĝejoj en Londono : temis pri la preĝejo de sankta Maria Magdalena Munster Square, kie li vidis unuafoje, en anglikana preĝejo, Diservon kiu similis al la katolika Meso. En alia “anglo-katolika” preĝejo (St Albans) pastro Macknonokie prenis lian unuan konfeson. Richardson, kvankam en sia matura aĝo rekonos la mankon de necesa teologia studado ĉe tiu “konfesprenanto” anglikano, kaj ke li ne estis vera konfesprenanto, tamen deklaros, ke “li certe grade kondukis min ĝis la pordego de la Vera Eklezio de Kristo”. 21-jaraĝa li konvertiĝis al katolikismo, pro evento kiun, post lia morto, malkaŝis unu el liaj 200 “spiritaj filoj”, la redaktoro de EK Claudius Colas: li vidis lum-radiojn kiuj alvenis el Eŭkaristio (laŭ prof-ro Braive, aŭtoro de libro pri la historio de Instituto Saint-Louis, lia konvertiĝo okazis post lia alveno en Bruselo. Kaj efektive, en EK de majo 1909, aperas ĉi tiu lia indiko: “ …jaro 1864, kiam mi, per la dia graco, estis akceptita en la vera Ŝafejo de Kristo…”). Li estis studento de sekcio Filozofio de la “Institut St. Louis” en Bruselo, kiun li vizitis kiel “libera studento” en 1864-65, kaj kiu poste estos la loko de preskaŭ lia tuta instruista kariero. Poste li studis en la Séminaire de Malines en oktobro 1870. La 20.09.1873, kelkajn monatojn antaŭ sia pastriĝo (kiu okazis la 20.12.1873) li fariĝis instruisto de la Bazaj Lernjaroj ĉe la menciita Instituto Saint-Louis. Li estis seminari-amiko de la estonta fama kardinalo Mercier.
La 16.08.1882 li partoprenis kun la benediktanoj de Lieĝo en la fondado de la priorejo de Wentnor (insulo Wight). Li estis nomumita paroĥestro de Wolsey en la diocezo de Birmingham en julio 1890, kaj forlasis tiun taskon en 1894, post la morto de sia patrino, por reveni en Belgion kie li iĝis privata docento de la filoj de la Grafo de ‘t Serclaes (grava politikisto en Bruselo). En septembro 1897, Monsinjoro Van Aertselaer, direktoro de la Instituto, invitis lin doni kursojn de la angla lingvo en la nova Altlernejo de Komerco, malfermita en Instituto Saint-Louis. Li ankaŭ donis kelkajn kursojn en la scienca sekcio. Post la fermo de la Komerca Lernejo, en 1907, li emeritiĝis, kaj sin dediĉis al la ‘‘St Georges literary Club’’ kies prezidanto li estis, en la Instituto Saint-Louis, al la angla kolonio de Sainte Gudule (la nuna katedralo Ste Gudule et St Michel).
Richardson krome estis membro de la komitato de la Belga ligo kontraŭ la “Blanka sklaveco”, t.e. kontraŭ la fikomercado de virinoj.
Dum la instruo-periodo en Saint Louis, en la baza kaj poste en la altlernejo, li restadis longan periodon en sia naskiĝlando. Difinita “Civitano de la libera Anglio ĝis oste”, Austin Richardson partoprenis en la debatoj pri la valideco de la anglikanaj ordinadoj, multe aktivis por la unuiĝo de la Eklezioj, precipe por la reveno de anglikanoj al la katolika Eklezio (multaj liaj artikoloj ĉi-teme aperas en EK de tiuj jaroj); li batalis por pacismo kaj flamiĝis je la fino de sia vivo por la celoj de Esperanto.
La dato kiam li fariĝis instruisto en Instituto Saint-Louis, publikigita en la historia libro de prof-ro Braive, povas ankaŭ esti 1874, laŭ tio, kion Richardson mem deklaris plenigante la demandaron de la “Esperantista Centra Oficejo” en 1909. Laŭ la sama “demandaro”, li esperantistiĝis oktobre de 1906. En letero, kiun li sendis la 01.05.1911 al tiu, kiu estos lia estonta posteulo, Petrus Heilker, Richardson rakontis pri la motivo de sia esperantistiĝo (okazinta en matura aĝo, kiam li estis 63-jariĝa): “En aŭgusto 1906 mi estis en Portsmouth, kiam la franca militŝiparo vizitis Anglujon. Kaŭzis al mi ĝojon, kiam mi vidis amikecon, per kiu la francaj ŝipistoj estis akceptataj, ne nur de aŭtoritatuloj, sed precipe de la popolo, la laboristoj ktp. Tamen estis por mi ĉagrene, ke la lingva diverseco absolute malebligis ĉiam intelektan interrilaton. Ili ridis, reciproke al si donis la manon kaj faris gestojn kiel multaj bestoj, sed fari ion plian ili ne povis. Post kelkaj semajnoj mi ĉeestis la akcepton de ĉirkaŭ 4000 anglaj laboristoj en Parizo. Tie denove okazis la samo. Tiam frapis min la ideo: kiel domaĝe ke ne ekzistas facila lingvo por ili, per kiu ĉi tiuj bonaj homoj povus havi veran interrilaton. Kiam mi denove estis kun miaj kunprofesoroj, mi parolis pri tio. Unu el ili diris al mi: tia lingvo ja ekzistas; ĉu vi ne aŭdis pri Esperanto?”. Kompreneble, la “kunprofesoroj” menciitaj en la letero estis liaj kolegoj en la Instituto St. Louis, en Bruselo.
Heilker, publikigante la leteron en EK, aldonis jenan detalon: “Nu, li lernis tiam dum unu semajno Esperanton kaj tiam li kuraĝis sendi poŝtkarton al iu svedo, kies adreson li trovis en “The Daily News”. La svedo tuj respondis per okpaĝa letero, kiun pastro Richardson tute komprenis. Poste per Esperanto al li sukcesis realigi la konvertiĝon i.a. de sinjorino Maria Milsom (fraŭlina nomo: Gruner, naskita en Le Pouzin-Ardèche la 21.08.1851, mortinta en Bossey la 14.08.1933. Ŝi estas konata per la pseŭdonimo Ramo – el la komencaj literoj de ŝia kompleta nomo Renée Adéle Maria, plus E-vorta finaĵo O – tradukantino de romano “Fabiola” kaj de aliaj verkoj). Ŝia filo estis protestanta pastro, kaj ankaŭ li poste konvertiĝis. Pastro Richardson interrilatis kun multege da fremd-landanoj en diversaj mondpartoj nur per Esperanto; multaj konvertiĝis kaj plimultaj almenaŭ favore influiĝis je la katolika doktrino”. (el EK 5/1938).
Richardson do esperantistiĝis en oktobro 1906 (ses jarojn poste, li skribos: “…jaro 1906, kiam mi komencis vojaĝi per Esperanto”). Tamen jam en EK de julio 1906 unuafoje aperis kvarpaĝa E-artikolo subskribita de Richardson pri sia vizito al la anglikana d-ro Pusey en 1865. Ni povas nur konjekti, ke: (pli probable) tiu numero de EK estis presita kun malfruo, ĉiuokaze malmultajn monatojn, se ne semajnojn, post la esperantistiĝo de Richardson; aŭ (malpli probable) ke temis pri traduko de redaktoro Peltier de artikolo aperinta aliloke. Dua artikolo de Richardson aperos en la numero de novembro (“Kion pensi pri Lord Acton ?”). La 21.01.1907 fronte al la “Poliglota rondo”, gastigita en la gotika salono de Hotelo Ravenstein en Bruselo, li faris anglalingvan paroladon pri la temo “ĉu eblas internacia lingvo?”. La antaŭan jaron, samloke, li estis farinta paroladon pri la “l’entente cordiale” inter la franca kaj la angla nacioj.
Por la 3a UK en Kembriĝo (1907) Richardson estas membro de la “trio por la tria”, kun pastroj Emile Peltier kaj Luigi Giambene, por zorgi pri la katolikaj kunvenoj kaj la Diservo: li fariĝas sekretario de tiu komitato por la katolikaj kunvenoj kadre de la 3a UK. Lia grava malsano en majo-junio 1907 minacis, ke li ne povu aktivi en tio, sed feliĉe li resaniĝis, kaj povis liveri al la katolikaj kongresanoj la Benon de Pio la 10a al la esperantistaj katolikoj, kaj tio laŭ persona permeso anoncita telegrame de pastro Luigi Giambene. Richardson anstataŭigas ĉi-lastan en Kembriĝo kaj predikas anstataŭ li, dum la speciala Meso por la katolikaj esperantistoj en la Preĝejo de Nia Sinjorino kaj de la anglaj Martiroj en Kembriĝo. Parenteze, dum tiu 3a UK movas la paŝojn la ideo starigi katolikan E-asocion: oni fondas la “Societo Katolika Internacia” (14.08.1907) laŭ la projekto lanĉita de pastro Peltier. Plie oni fondas ankaŭ (15.08.1907) PEF, la “Pastra Esperantista Frataro” ankoraŭ proponita de Peltier. Por ambaŭ du fondoj aktivas en Kembriĝo Richardson, laŭ la indikoj de Peltier: li fariĝas sekretario de PEF. Post la Kongreso Richardson restas en Britio kelktempe, kie li publikigas artikolon en “The Catholic Times”, prelegas en Ventnor (insulo Wight) kaj helpas la fondon de grupo en Shnklin. Lia laboro ripetiĝos okaze de la 4a UK en Dresdeno, kie li celebris Meson la 16.08.1908 en la preĝejo de la Sankta Koro de Jesuo, kaj en la posta UK, la 5a en Barcelono, kie li predikas en la “Casa de Caritat” dum la kongresa Diservo (5.9.1909) kaj dum aliaj okazoj.
1908 estas la jaro, kiam EK ĉesas aperi dum tri monatoj pro la malsaniĝo de pastro Peltier. Richardson eniras la direktantan komitaton de EK kiu transprenas la redaktadon de la revuo, kun Claudius Colas kiel ĉefredaktoro.
Richardson ne ĉesas propagandi Esperanton ekstere. Memorinda estas la parolado, kiun li faris la 10.12.1908 en la malgranda seminario de Malines, fronte al kardinalo Désiré Joseph Mercier (Braine-l’Alleud 22.11.1851 – Bruselo 23.01.1926), al la tuta kanonikaro, la teologiaj kaj filozofiaj studentoj de la seminario kaj proksimume 400 personoj, el kiuj multaj geeminentuloj de la urbo. Preskaŭ 200 studentoj mendis lernolibrojn. La 3.01.1909 li estas en Parizo kaj kun Claudius Colas li prelegas en “Chez nous” antaŭ katolika aŭdantaro. La 28.04.1909, denove en Parizo, dank’ al perado de abato Duvaux (1865-1962), li prelegas en la tiea malgranda seminario. La pentekostan lundon de 1909 li ĉeestis la ĝeneralan kunvenon de UEA en Huy (sur la bordoj de Mozelo) kaj prelegas. Aliajn publikajn intervenojn li faris la 8.9.1909 en la kunvenejo de la “Association des Etudiants catholiques en vacances”, en Parizo; la 19.08.1909 li prezidas la kunvenon ĉe la asocio de la “Militants du devoir chrétien”, ankoraŭ en Parizo, kie Colas prelegas kaj Richardson rakontas kiel li fariĝis esperantisto.
La UK en Barcelono 1909 estas la okazo por la katolikaj esperantistoj antaŭenirigi la projekton pri katolika E-asocio: al la kongresantaj katolikoj alvenas letero el Litovio de pastro Dombrowski, kiu pledas por la starigo de katolika E-organizo.La ĉeestantoj, laŭ la instigo de tiu elokventa letero, fondas (7.9.1909) KUE, Katolika Unuiĝo Esperantista (la nomon proponis s-ro Claudius Colas). Richardson estis elektita ĝenerala prezidanto. Kaj dum tiu sama kunsido ĉe la Universitato de Barcelono estis unuanime balotita de la 61 geĉeestantoj la decidon havi ĉiujare specialan kongreson internacian de katolikoj. Oni fiksas la lokon kaj daton de tiu kongreso: Parizo, 31.03-03.04.1910. La Kongreso, krom pritrakti katolikajn temojn, devos doni definitivan formon de la provizora regularo de la novnaskita KUE. Kiam la Kongreso okazas, Richardson estas elektita prezidanto de IKUE (tamen ankoraŭ nomata IKEU). Tre bedaŭrinde baldaŭ ekŝancelis lia sanstato kaj, per letero al abato Duvaux, li forlasis la direktoran postenon de EK, sed restis ties religia direktoro.
Intetempe li fariĝas vicprezidanto de la Belga Ligo Esperantista kaj celebras Meson en la kapelo “Soeurs Maricolles” en Bruĝo okaze de la 2a belga esperantista Kongreso, dum kiu oni oficiale starigas la belgan sekcion de IKEU, kies sekretario-kasisto fariĝas Richardson.
La 28.8.1910 li estas en Hago por la unua jarkunveno de Nederlanda Katolika Esperanta Unuiĝo, Nederlanda Katoliko. Li celebras Meson (28.8.1910) en la preĝejeto de la fratinaro de sankta Karolo Boromeo kaj predikas pri la Eklezio, deirante el Joh. 17,21.
Fine de oktobro 1910 li krize malsaniĝas: oni enhospitaligas lin en la katolika hospitalo de Hago. Pri lia malsano EK titolas frontpaĝe kaj donas jenajn sciigojn: dum li estis en Hago por beni la edziniĝon de sia kuzino, en la nokto inter la 26a kaj 27a de oktobro, li trifoje kraĉis sangon kaj eĉ ricevis la lastajn sakramentojn. Li pensis, ke li baldaŭ mortu, kaj pro tio al s-ro Sleyffers kiu gastigis lin, li murmuris: “Forsendu leteron al Abato Duvaux, skribu ke miaj lastaj vortoj estis: “Petege, mi petas vin, daŭrigu kaj la sekretarecion kaj la direktorecon por ke nia Katolika Esperantista movado ne mortiĝu”. Tia sentemo por la movado reeĥas ankaŭ en la posta atesto de s-ro Sleyffers: “la plej bona kuracilo, rilate nian karan prezidanton, estas la penso, ke la estraro de la Katolika Unuiĝo daŭrigas la laboron”. Richardson mem detale rakontos sian malsanon. Dum ok tagoj li kuŝis sur la dorso kun saketo da glacio sur la brusto, ne kapabla ion fari por si mem. Li estis inter la vivo kaj la morto ĉe unu lia kara amiko, unu el la estroj de la Esperanta Katolika movado en Nederlando (Sleyffers), kaj flegis lin du el la karaj Fratinoj de la Gildo de Sankta Aŭgustino. Poste oni transportis lin al la katolika hospitalo de Hago, kiu iĝis lia hejmo dum 3 longaj semajnoj. Tie li estis admirinde flegita de la Fratinoj de la Karitato de Nia Sinjorino de Kompato. Post la longa konvalesko, la 13.11.1910 li skribas unuan leteron al Duvaux, per kiu li sciigas ke li fartas pli bone, sed sentas grandan malfortecon. Li eskapis el morto, sed li bone sciis pri la graveco de sia sanstato. Li tre limigas sian agadon. Nur la 28.11.1910 li reveturis al Bruselo. En 1911 kadre de la 3a belga Kongreso en Charleroi li celebras Meson, sed kiel okazis ĉe li depost la malsano, li ne povis paroli kun forta voĉo. Kelkajn monatojn poste li estas en Hago por la 2a kongreso de IKUE (14-18.08.1911), kie li interalie prelegas pri “la katolikoj kaj la pacifismo”. Antaŭe Richardson submetas la projekton de la kongres-laboroj al ekleziaj aŭtoritatuloj, i.a. al episkopo Augustinus Josephus Callier de Haarlem (Vlissingen 29.05.1849 – Haarlem 28.04.1928), kiu faras siajn rimarkojn. Je la fino de la Kongreso la konkludoj (i.a. pledo por la unueco de la kristanoj), estas sendataj al la Sankta Seĝo kaj al multegaj episkopoj. Kaj Richardson ricevas leteron de sia iama kunseminariano kardinalo Mercier per kiu li donas al la kongresaj deziresprimoj sian plenan aprobon, “kaj li estas preta, zorge ekzameni la demandon, kiamaniere oni povus en Belgujo doni al tiuj deziresprimoj praktikan efikon”.
Post la kongreso, la zorgemo de Richardson turniĝas al EK. De kelka tempo “tro multaj okupadoj devigis la ĉefredaktoron s-ron Gautherot kaj la direktoron Abaton Duvaux disiĝi de la situacioj, kiujn ili unue akceptis tiel sindoneme”. Por helpi IKUE kaj eviti halton de la regula apero de ĝia oficiala organo, Richardson kaj d-ro J.N.J. Smulders aĉetis EK de la ĝistiama posedanto (abato Duvaux), kun la celo transdoni ĝin poste al kreota internacia societo, konsistanta el membroj de IKUE. Ekde la numero de novembro 1911 Smulders fariĝas redaktoro kaj Richardson, direktoro.
Sed denove malsano atakas Richardson: jam fine de tiu monato novembro de 1911 li informas la redaktoron de EK, ke la kuracisto ordonis resti absolute trankvile dum kelka tempo kaj petas al li zorgi sole pri la decembra numero de EK. La malsano ne estas tiel gravega kiel la antaŭa jaro en Hago, ĉar lia sangokraĉo ne estis tiel danĝera kiel la tiama. Malgraŭ la kuracista malpermeso, li havigas al la ĝenerala sekretario de IKUE, Frans Knaapen, letereton per kiu li “certigas al vi ke mi sentas jam la efikon de la preĝoj de miaj amikoj kaj la propeto de mia karega patrino la Dipatrino Maria. Kiel vin danki por viaj preĝoj kaj la preĝoj de viaj geamikoj? Tie mi estas postulema, tie mi estas senhonta almozulo: daŭrigu kaj daŭrigu ĉe viaj amikoj la preĝojn por mi, kaj petu ankoraŭ aliajn, sed nur ke la Sankta Volo de Dio ĉiam kaj ĉie fariĝu”.
EK februaro 1912 publikigas du artikolojn de Richardson pri la praktika plenumo de la deziresprimoj de la 2a IKUE-kongreso kaj pri la reunuiĝa movado en la oriento. En la unua artikolo li pledas por informado al la episkopoj pri la proponoj de la katolikaj esperantistoj, sed li ĉefe relanĉas la aktivadon por la reunuiĝo de la kristanaro, ankaŭ pere de la instruado en la seminarioj pri la movado favora al unuiĝo.
Intertempe konkretiĝas la projekto realigi societon, kiu posedu EK. La 01.05.1912 oficiale naskiĝas la “Anonima Akcia Societo: Internacia Eldona Societo Espero Katolika”, kun kapitalo de 12.100 guldenoj dividita en 200 akcioj.
La postaj elpaŝoj de Richardson koncernas la defendon de la Papo kaj de la Eklezio kontraŭ la atakoj kiuj alvenas el la ĝenerala esperantista movado. Dum la UK en Antverpeno Richardson protestas per flugfolio al la publike disdonita cirkulero de la liberpensuloj, kiu entenas pezajn atakojn kontraŭ katolikismo. En EK de marto 1912 li lanĉas averton al la katolikaj esperantistoj pri danĝero kiun la “nuna granda disvastiĝo de nia internacia lingvo neeviteble naskas”. Esence temas pri la ekzistantaj E-revuoj kiuj estas “maltaŭgaj el la vidpunkto de la kristana ĉasteco”, kaj Richardson invitas la katolikojn esti singardemaj, kaj “neniam aĉeti ĉu ĵurnalon, ĉu libron, sen antaŭe peti la konsilon de lerta esperantisto, kiu estas samtempe fidela katoliko”.
Kiam revuo “Germana Esperanto-Gazeto” eldonita en Magdeburgo (kiun oni ne devas konfuzi kun “Germana Esperantisto”, eldonita en Berlino), en siaj numeroj de la 03.12 kaj 31.12.1911 publikigis akrajn atakojn kontraŭ iu “motu proprio” de papo Pio la 10a, Richardson, per letero de la 03.02.1912, petas rebonigon de la okazinta ofendo. Lia iniciato ricevas kiel eble plej vastan subtenon de EK, kies numero de aprilo 1912 entenas 32-paĝan artikolon de d-ro Smulders pri la temo.
Ankaŭ okaze de la 4a belga kongreso esperantista (Gent, pentekosto de 1912) Richardson ĉeestas kaj predikas en esperanto. Por la 8a UK (Krakovo 1912) li lasas la zorgon por la katolikaj kunsidoj al Claudius Colas, kaj la 14.08.1912 li vojaĝas al Budapeŝto por partopreni en la 3a IKUE-Kongreso. Lia vojaĝo estas plia okazo por propagandi: de Bruselo al Nürnberg surtrajne li varbas plurajn kunvojaĝantojn, inter ili klera pastro de Munkeno kiu skribos al li en Esperanto ne multajn semajnojn post la renkonto. Post etapo en hotelo Kaiserhof de Nürnberg, li daŭrigas sian vojaĝon trajne al Passau kaj de tie vaporŝipe laŭ la Danubo ĝis Sintz kaj fine al Vieno. En la ĉefurbo de la Augsburga Imperio li celebras Meson en kapelo kiun la aŭstria imperiestro konstruigis je la memoro de sia mortigita Imperiestrino: Richardson preĝas por la animripozo “de tiu malfeliĉa Princino” (kaj kompreneble temas pri Elisabeth “Sissi”).
Ankaŭ laŭlonge de la posta itinero el Vieno al Budapeŝto Richardson daŭrigas propagandi, disdonante flugfoliojn. En Budapeŝto li loĝas en la centra Seminario, ricevante de la vicrektoro, de profesoroj kaj seminarianoj la promeson lerni Esperanton (la vicrektoro eĉ paroletos en Esperanto al Richardson, okaze de lia foriro).
La lasta artikolo de Richardson por EK aperas en la numero de junio 1913, kaj ĝi estas defendo de Esperanto kontraŭ la akuzo levita de belga katolika revuo, laŭ kiu Esperanto estas nur batalilo de la framasonaro. Lia nomo aperas krome en la listo de la organiza-komitato de la “internacia telegraf-agentejo”, entute, de katolika informagentejo, kiu uzu Esperanton.
Dum li estis vojaĝanta al 9a U.K. en Berno, por iri de tie al la 4a IKUE-Kongreso en Romo, li mortas, pro sufokatako, en la nokto inter la 20a kaj 21a de aŭgusto 1913 en la domo de la paroĥestro de Bossey, tiam “lasta franca vilaĝo apud la svisa landlimo”. En tiu vilaĝeto de Savoie, tute apud Ĝenevo sed en franca teritorio, li akceptis anstataŭigi la paroĥestron dum kelkaj tagoj.
Antaŭsentante ke li mortos baldaŭ, en Bruselo li estis aĉetinta nur ir-bileton. S-rino Milsom rakontis tiel la lastajn vivohorojn de Richardson: “Ĝis la deka nokthoro li parolis pri spiritaj aferoj kun pia farmistino, kiu deziris ricevi liajn konsilojn. Li priparolis la feliĉon de la ĉielo kun tia fajro kaj entuziasmo, ke li ŝajnis esti en ekstaza stato. Du horojn poste la fratino de la paroĥestro estis subite vekita per elvokoj; ŝi leviĝis kaj alkuris en la ĉambron de Richardson. Li estis sufokanta. Tuj li vidis, ke la lasta momento alvenis; li montris sur sia tablo kajereton de adresoj. Post kelkaj minutoj li forpasis”. Anoncante lian morton al Smulders, redaktoro de EK, s-rino Milsom mem skribis: “Lia perdo estas por ni tre doloriga. La bona Patro donis al mi la plej veran ĝojon en mia vivo: mia riceviĝo en la Katolika Eklezio”. En Bossey oni entombigis lin, post ceremonio dum kiu partoprenis Colas kaj la Bossey’aj samideanoj kune kun preskaŭ ĉiuj vilaĝanoj, ĉe kiuj Richardson, kvankam restinta malmulte da tempo, jam estis konata. En Bossey oni entombigis lin la 25.08.1913. La 26.08.1913 en katolika preĝejo de Berno, dum la UK, okazis funebra meso por lia animo. Predikis pastro Lajos el Debrecen kaj Colas rakontis la lastajn vivotagojn de Richardson. D-ro Zamenhof, kun sia familio ĉeestis la Diservon, volante alporti omaĝon al li, kaj la samon estis farinta la vendredon antaŭe s-ro Edmond Privat kun ĝenevaj esperantistoj.
La tombo de Richardson en Bossey, laŭ la informoj kolektitaj de s-ro Jean Amouroux, estis deklarita laŭleĝe “forlasita” kaj liberigita. Tamen laŭ la informoj ricevitaj de alia esperantisto, s-ro Raymond Boré, la tombo daŭre ekzistas, tamen sen iu ajn indiko, au steleo.
La informojn pri la vivo de Richardson antaŭ esperantitesteco ni ĉerpis el libro de prof-ro Braive, emerita profesoro kaj historiisto en la fakultato de Instituto Saint-Louis, kiu verkis libron pri la historio de tiu fakultato. La libro entenas 2 paĝojn pri Richardson kaj grupfoton de 1878-79 kun li.
Tiu libro mencias ankaŭ jenajn aliajn verkojn: AMICUS, A la mémoire de l’abbé Richardson, dans BAAE, 3e s., n° 2, janvier 1914, p. 113-119; artikolon de Austin Richardson pri la “langue Internationale” publikigita en “L’universitaire catholique”, 12e a., 1910-11, n° 19, 30 mars 1911, p.1CDE, 2AB.
Koran dankon al Flory Wittdoeckt, kiu sukcesis kontakti prof-ron Braive kaj ricevi la libron.
And thanks to Mr. Richard Cochran for the biographical informations about Frederika Richardson.