Bonvenon al la oficialaj
paĝoj de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.
Nia asocio ekzistas ekde
la jaro 1910.
Nia revuo,
Espero Katolika, estas la plej malnova, daŭre aperanta E-revuo.
Niaj agadoj estas
plurflankaj, plurvariaj, plurspecaj, sed ili estas ĉiuj manieroj por realigi ĉi
tiujn celojn:
a) plenumi la ordonon de
Jesuo Kristo: “Iru en la tutan mondon kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo”
(Evangelio laŭ Marko, ĉapitro 16a, versiklo 15);
b) montri la unuecon de
la Eklezio uzante la internacian lingvon en ĝia liturgio kaj apostola agado;
c) kontribui al realigo
de la homaj interkompreno, frateco kaj paco en la nuntempa mondo;
d) strebi “por ke ĉiuj
estu unu” (Joh 17:21).
Verŝajne Vi venis viziti
nin por scii pli. Estu bonvena! Ni kore akceptas Vin, kaj se Vi havas demandojn,
ne hezitu kontakti nin:

"Por la katolika Eklezio neniu
estas fremda, neniu estas ekskludita, neniu estas malproksima. Ĉiu, al kiu
adresiĝas nia saluto, estas vokato, estas invitito, estas iusence, ĉeestanto.
Tion diru la koro de amanta persono: ĉiu amato ĉeestas".
Papo Paŭlo la 6a, 8.12.1965
|