Hejmo Spirita vivo preĝoj PREĜOJ: MARTO

PREĜOJ: MARTO

2.3. SANKTA ANĜELA DE LA CRUZ
Ho Dio kiu prilumis la Beatan virgulinon Anĝela
per la saĝo de la Kruco
tiom ke ŝi rekonis Kriston vian Filon
en la malriĉuloj kaj en la suferantoj,
kaj servis al ili kiel humila servantino,
konsentu al ni ke,
imitante la ekzemplon de ŝia karitato,
ni povu ĝisatingi Vin
kune kun niaj gefratoj.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo. Amen.

3.3. SANKTA KUNEGUNDA
Ho Dio, kiu briligis sanktan Kunegundan
pro la neriproĉebla vivo
kaj pro la malavara karitato al la malriĉuloj,
konsentu ankaŭ al ni,
kiuj fidas lian propeton,
antaŭeniri en kristana gajeco
sur la vojo de via amo.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo, kiu estas Dio,
kaj vivas kaj regnas kun vi, en la unueco de la Sankta Spirito,
dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj. Amen.

4.3. SANKTA JOHANO ANTONIO FARINA
Ho Dio la Patro, kiu estas la sola fonto de la sankteco,
ni dankas vin ĉar vi donis al ni en Sankta Johano Antonio Farina
senlacan paŝtiston, kuraĝan majstron, patron de la malriĉuloj.

Nutrita per la Sankta Skribo kaj per la dia Eŭkaristio,
arda je karitato ĉerpita el la Koro de via Filo kaj de Virgulino Maria,
vi igis lin forta en la provoj de la vivo,
plena je kompato pri la suferoj de la gefratoj.

Laŭ lia ekzemplo konsentu ankaŭ al ni amon kaj fidelecon al la Eklezio,
sentojn de mizerikordo kaj de tenereco
por servi al vi en la etuloj, en la malriĉuloj, en la malsanuloj.

Donacu al ni vian Sanktan Spiriton por kunlabori kun vi en la starigo de via Regno kaj malfermegi la pordojn de la mondo al Kristo via Filo. Amen.

6.3. SANKTA ROZA EL VITERBO
Sinjoro, Dio eterna kaj ĉiopova,
faru ke per la propeto de Ssnkta Roza el Viterbo,
nia mizera vorto, inspirita de Vi,
scipovu trovi efike la vojon de la koroj.
Konsentu al niaj mizeraj streboj almenaŭ parton el la venkoj kiujn Vi konsentis al nia sankta protektantino,
por ke ni povu instrui al niaj gefratoj la amon al Dio,
la fidelecon al la Eklezio, la filan submetiĝon al via surtera Anstataŭanto;
konsentu ke eĉ se ni povos, pro via favoro,
triumfi super niaj kontraŭuloj,
ĉiam konserviĝu en nia koro la plej perfekta humileco. Amen.

7.3. SANKTA TEREZA MARGARETA DE LA SANKTA KORO DE JESUO
Ho anĝela knabineto, Sankta Tereza Margareta de la Sankta Koro de Jesuo, kiu en via mallonga vivo kvazaŭ blankega lilio parfumis je amo, je tenereco kaj je sinofero al la granda trapikita Koro de Jesuo, kaj je tia lernejo de sankteco kaj de heroismo lernis mirinde kunigi kun la plej frua aĝo la plej maturan perfektecon, meritante al vi pasi laŭ via deziro, en la plej florantaj jaroj, de la ekzilo al la patrolando, nu! turnu nun amoplenan rigardon al ni kiuj, kvankam neindaj, fidas je via propeto. Pro la multaj donacoj, per kiuj Dio altigis vin ĉi tie surtere, kaj pro kiuj nun Li plezuriĝas pri via animo en la ĉielo, havigu al ni vivan doloron pro niaj pekoj, veran abomenon al ili, similan al tiu kiu plurfoje duonmortigis vin. Estu vi la Pledantino kaj la Protektantino de nia tuta vivo, sed precipe asistu nin en la fina momento de nia morto. Havigu al ni la gracon, kiun nun ni aparte petas de vi kaj ni fidas ricevi, kaj ĉefe tiun, ke, simile al vi, ni ekbrulu je tenerega amo al la adorinda Koro de Jesuo kaj al ĉiela Patrino Maria. Amen.

8.3. SANKTA JOHANO DE DIO
Sinjoro Jesuo kiu fariĝante homo
volis kundividi niajn suferojn,
mi preĝpetas, per lo propeto de Johano de Dio,
helpi min superi ĉi tiun malfacilan momenton de mia vivo.
Samkiel iam Vi montris
apartan preferon al la malsanuloj,
tiel nun malkaŝu ankaŭ al mi vian bonecon.
Vigligu mian fidon pri via ĉeesto
kaj donacu al tiuj kiuj asistas min
la delikatecon de via amo. Amen.

9.3. SANKTA FRANCISKA ROMANA
Ho Dio kiu degnis havigi
al beata Franciskan la apartan gracon
esti familiece asistata de Anĝelo,
konsentu ke per ŝia propeto
ni povu esti defendataj de la protekto de la Sanktaj Anĝeloj,
feliĉe ĝisatingi la sopiratan celon,
reveni sendifektaj al la hejma fajrujo,
kaj, gardataj de ĉia danĝero sur la vojo,
gajiĝi pri ilia eterna kunesto en la ĉielo. Amen..

10.3. SANKTA JOHANO OGILVIE
Sinjoro Dio,
vi revelaciis la potencon de la Sankta Spirito
en la vivo de via martiro, Sankta Johano Ogilvie.
Pere de lia ekzemplo kaj de liaj preĝoj,
donu al ni la forton servi la Eklezion
sub la flago de la Kruco,
kaj porti al ĉiu lando
la laboron konfiditan al ni
de la posteulo de Snkta Petro. Amen.

12.3.SANKTA LUIZO ORIONE
Ho Sanktega Triunuo, Patro, Filo kaj Sankta Spirito,
ni adoras kaj dankas Vin pro la senlima karitato,
kiun Vi enmetis en la koron de Sankta Luizo Orione,
kaj ĉar Vi donacis al ni en li la apostolon de la karitato,
la patron de la malriĉuloj,
la bonfaranton de la homaro dolorplena kaj forlasita.
Konsentu al ni imiti la amon ardan kaj malavaran
kiun Sankta Luizo Orione havis al Vi,
al la kara Madono, al la Eklezio, al la Papo, al ĉiuj afliktitoj.
Pro liaj meritoj kaj lia propeto,
konsentu al ni la gracon kiun ni petas
per sperti vian dian Providencon. Amen.

13.3. SANKTA RODRIGO EL KORDOVO
Kara Sankta Rodrigo,
ni preĝas al vi por la paco en la familioj,
por ilia konvertiĝo,
por ke ili remalkovru la amon de nia Dio.
Propetu por ili,
por ke ĉesu la malkonkordoj,
la disiĝoj kaj la disputoj,
por ke ili komprenu, kiom gravas
vivi kune en la familio.
Per Kristo nia Sinjoro. Amen.

14.3. BEATA GIACOMO CUSMANO
Ho Dio, Patro ĉiopova kaj mizerikorda, mi dankas kaj benas Vin ĉar Vi ornamis la koron de Beata Giacomo Cusmano per senlima karitato en la sukuro al la malriĉuloj kaj al la mizeruloj. Faru ke ankaŭ mi, laŭ lia ekzemplo, brulanta per la sama ardo de karitato, estu ĉiam ĝoja donaci la vivon je gloro de via nomo kaj je la servo al viaj gefratoj, por esti de Vi benata en la Regno de la Ĉieloj, kaj konsentu al mi, per lia propeto, la gracojn… kiujn mi multe bezonas. Gloro al la Patro… Amen.

15.3. BEATA ARTEMIDE ZATTI
Ho Dio, kiu en Beata Artemide Zatti
donis al ni modelon de laika salezano,
helpu nin rekoni la donacon de ĉi tiu vokiĝo
por la tuta salezana familio.
Donacu al ni la inteligenton kaj la kuraĝon
proponi al la gejunuloj
ĉi tiun apartan formon de evangelia vivo
je la sekvado de Kristo kaj je la servo al la pli malriĉaj gejunuloj.
Igu la gejunulojn disponaj al la agado de la Spirito,
por ke ili sin lasu ĉarmi de via voko
kaj malavare akceptu vian inviton.
Instruu al ni akompani
tiujn kiujn vi vokas laŭ ĉi tiu vojo,
per altkvalitaj klerigaj itineroj
kaj per spertaj kaj kleraj gvidantoj,
Tion ni petas de Vi per la propeto de Beata Artemide Zatti
kaj per la perado de Kristo Sinjoro. Amen.

16.3. SANKTA JOHANO DE BREBEUF, martiro en Kanado
Patro,
vi konsekris la unuajn komencojn
de la fido en Norda Ameriko
per la predikado kaj la martirigo
de Sanktaj Johano kaj Izako kaj iliaj kunuloj.
Per la helpo de iliaj preĝoj
povu la kristana fido daùre kreski
tra la mondo.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, va Filo,
kiu vivas kaj regnas kun vi,
en la unueco de la Sankta Spirito,
unu Dio, por ĉiam. Amen.

16.3. SANKTA ERIBERTO EL KOLONJO
Samkiel Dio donis al ni sian Filon,
tiel vi, ho kara Sankta Eriberto,
donis al ni la ekzemplon pri fido,
amo, espero kaj karitato.
Daŭrigu ankoraŭ hodiaŭ
fari miraklojn,
konsoli la malriĉulojn
kaj donaci esperon al la malsanuloj.
Donacu al ni vian saman amon
kiun vi havis kiam vi donis almozon
al la pli mizeraj kaj propetu por ni
oferante al la Sinjoro
niajn bonajn farojn. Amen.

17.3. PREĜO DE SANKTA PATRIKO
Kristo antaŭ mi kaj malantaŭ mi. Mi, Patriko,
antaŭeniras laŭ mia vojo, subtenata de la forto de Dio.

La potenco de Dio min protektas, la saĝo de Dio min gvidas,
la okulo de Dio montras al mi la vojon,
la orelo de Dio estas atestanto pri miaj vortoj.

La vortoj de Dio estu sur miaj lipoj,
la mano de Dio min subtenu,
malfermiĝu antaŭ mi la vojo kiu kondukas al Dio,
la ŝildo de Dio min defendu,
la nevidebla armeo de Dio min savu de la insidoj de la demono,
de la malvirtoj kiuj min malliberigas,
de ĉiuj, kiuj volas trompi min.

Dum mia vojaĝo, mallonga aŭ longa,
sola aŭ akompanata de multaj,

Kristo min protektu sur mia vojo,
por ke abunda rikolto estu la frukto de mia misio.

Kristo antaŭ mi,
Kristo malantaŭ mi,
Kristo sub kaj sur mi,
Kristo ene kaj flanke de mi,
Kristo ĉie ĉirkaŭ mi,
Kristo kun mi matene kaj vespere,
Kristo en la koro de tiuj, kiuj pensas je mi,
Kristo sur la lipoj de tiuj, kiuj parolas pri mi,
Kristo en la rigardo de tiuj, kiuj min rigardas,
Kristo en la oreloj de tiuj, kiuj min aŭskultas. Amen.

19.3. PREĜO AL SANKTA JOZEFO
Ho Sankta Jozefo kun vi, per via propeto,
ni benas la Sinjoron.
Li elektis vin el inter ĉiuj viroj
por esti la ĉasta edzo de Maria
kaj la opiniata patro de Jesuo.
Vi viglis senĉese,
kun amema zorgo,
super la Patrino kaj la Infano
por doni sekurecon al ilia vivo
kaj ebligi la plenumon de ilia tasko.
La Filo de Dio akceptis submetiĝi al vi kiel al patro,
dum la tempo de sia infanaĝo kaj adoleskanteco
kaj ricevi de vi la instruojn por lia vivo de viro.
Nun vi estas apud Li.
Daŭrigu protekti la tutan Eklezion.
Memoru pri la familioj, la gejunuloj
kaj precipe pri tiuj bezonhavaj;
per via propeto ili akceptos
la patrinan rigardon de Maria
kaj la manon de Jesuo kiu ilin helpas. Amen.
*
LITANIOJ AL SANKTA JOZEFO
Sinjoro, kompatu nin
Sinjoro, kompatu nin
Kristo, kompatu nin
Kristo, kompatu nin
Sinjoro, kompatu nin
Sinjoro, kompatu nin
Kristo, aŭskultu nin
Kristo, aŭskultu nin
Kristo, elaŭdu nin
Kristo, elaŭdu nin
Ĉiela Patro Dio, kompatu nin
Filo elaĉetanto de la mondo, Dio, kompatu nin
Sankta Spirito Dio, kompatu nin
Sankta Triunuo, ununura Dio, kompatu nin
Sankta Maria preĝu por ni
Sankta Jozefo preĝu por ni
Noblega idaro de Davido preĝu por ni
Lumo de Patriarkoj preĝu por ni
Edzo de la Patrino de Dio preĝu por ni
Zorgema gardanto de la Virgulino preĝu por ni
Vi kiu nutris la Filon de Dio preĝu por ni
Purega defendanto de Kristo preĝu por ni
Estro de la Elstara Familio preĝu por ni
Ho Jozefo justega preĝu por ni
Ho Jozefo ĉastega preĝu por ni
Ho Jozefo prudentega preĝu por ni
Ho Jozefo plene obeema preĝu por ni
Ho Jozefo fidelega preĝu por ni
Spegulo de pacienco preĝu por ni
Amanto de la malriĉeco preĝu por ni
Ekzemplo por la laboristoj preĝu por ni
Ornamo de la hejma vivo preĝu por ni
Gardanto de la virgaj preĝu por ni
Subteno de la familioj preĝu por ni
Konsolo de la suferantoj preĝu por ni
Espero de la malsanuloj preĝu por ni
Patrono de la mortantoj preĝu por ni
Teruro de la demonoj preĝu por ni
Protektanto de la Sankta Eklezio preĝu por ni

Ŝafido de Dio, kiu forprenas la pekojn de la mondo,
pardonu nin, ho Sinjoro
Ŝafido de Dio, kiu forprenas la pekojn de la mondo,
elaŭdu nin, ho Sinoro
Ŝafido de Dio, kiu forprenas la pekojn de la mondo,
kompatu nin

Sankta Jozefo
havigu al vi la diajn benojn
sekvu vin per sia rigardo,
konsentu al vi imiti lin,
gvidu vin kun Maria
al la renkonto kun Jesuo. Amen.

20.3. BEATA HIPOLITO GALANTINI
Ho Dio, kiu por la kristana klerigo de la fideluloj
vekis en beata Hipolito
nekutiman kaj senlacan fervoron,
konsentu ke, pro liaj meritoj kaj liaj preĝoj,
plenuminte sur la tero
kion la fido ordonis,
ni povu ricevi en la ĉielo
la ĝojon kiun la fido promesis.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo, kiu estas Dio,
kaj vivas kaj regnas kun Vi, en la unueco de la Sankta Spirito,
dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj. Amen.

21.3. SANTA BENEDIKTA CAMBIAGIO FRASSINELLO
Dum via tuta vivo, ho dolĉa Sankta Benedikta,
vi strebis plenumi fidele la volon deDio,
ĉiam rigardante al Kristo krucumita,
ekzemplo de perfekta obeo al la ĉiela Patro.

Je la laboriga lernejo de la Kruco,
jen en la geedza sperto jen en la religia vivo,
vi atestis la “Amoplenan Providencon de Dio”,
kiu zorgas pri la bezonoj de siaj filoj.

Helpu nin inspiriĝi al via spiritualeco kaj al via ekzemplo,
por iradi sindone laŭ la spuro de vi markita,
kaj tiel povi atesti al la junaj generacioj
la belecon de la vivo tute elspezita por la Sinjoro kaj por la gefratoj. Amen.

22.3. SANKTA LEA
Sankta Lea, estu nia instruisitno,
instruu ankaŭ al ni sekvi la Vorton,
kiel faris vi, silente kaj per la faroj.
Esti humilaj servantoj de la pli malriĉaj kaj de la malsanuloj.
Kun amo kaj fideleco, por plaĉi al nia Sinjoro. Amen.

23.3. BEATA ANNUNCIATA COCCHETTI
Sanktega Triunuo,
ni benas Vin, ĉar Vi donacis al beata Annunciata
la flamon de amo de la Koro de la Filo
kaj ŝin riĉigis per la evangelia amikeco al la junulinoj.
Konsentu al ni, per ŝia propeto,
ke ni imitu fervore ŝiajn ekzemplojn
de karitato al la malriĉuloj
kaj ni antaŭenigu en la mondo
ŝian agadon de kristana edukado.
Aŭskultu nian preĝon
kaj donacu al ni la gracon kiun ni petas de Vi.
Per Jesuo Kristo nia Sinjoro. Amen.

24.3. SANKTA ÓSCAR ARNULFO ROMERO Y GALDÁMEZ
Ni vokas al vi, episkopo de la malriĉuloj, maltima asertanto de justeco, martiro de la paco: havigu al ni de la Sinjoro la donacon meti lian Vorton je la unua loko, kaj helpu nin ekkonscii pri ĝia radikaleco kaj subteni ĝian potencon, ankaŭ kiam ĝi transpasas nin.

Liberigu nin de la tento ion depreni de ĝi pro timo de la povuloj, ĝin manipuli pro respektemo al tiuj kiuj regas super ni, ĝin malvalorigi pro timo ke ĝi impliku nin.

Ne permesu ke sur niaj lipoj la Vorto de Dio malpuriĝu per la rubaĵoj de la ideologioj. Sed donu al ni helpan manon, por ke ni povu kuraĝe enkorpigi ĝin en la kroniko, en la malgranda kroniko persona kaj komunaĵa, kaj tiel ĝi produktu historion de savo.

Helpu nin kompreni ke la malriĉuloj estas la teologia loko, kie Dio manifestiĝas, kaj la brulanta kaj nekonsumebla arbetaĵo de kiu Li parolas al ni.

Preĝu, episkopo Romero, por ke la Eklezio de Kristo, pro amo al ili, ne silentu. Preĝpetu la Spiriton por ke Ĝi priverŝu ĝin per tioma sentimo, ke ĝi fine demetu la subtilaĵojn de la zorgeme flegata lingvaĵo, kaj dirigu al ĝi tute malkaŝe ke la vetkuro al armado estas malmorala, ke la produktado kaj la komercado de la mortigiloj estas krimo, ke la kosmaj ŝildoj estas insultego al la mizero de la popoloj ekstermataj de malsato, ke la kreskanta militecigo de la teritorio estas la plej barbara distordo de la natura vokiĝo de la medio.

Preĝu, episkopo Romero, por ke Petro, kiu amis vin kaj du monatojn antaŭ via morto kuraĝigis vin antaŭeniri, pasu tra ĉiuj lokoj de la tero pilgrimanto de paco, kaj daŭrigu maltime plifirmigi la gefratojn en la fido, en la espero kaj en la karitato, kaj en la defendo de la homaj rajtoj tie kie ili estas piedtretataj.

Preĝu, episkopo Romero, por ke ĉiuj espiskopoj de la tero fariĝu heroldoj de justeco kaj pacfarantoj, kaj alprenu neperforton kiel gvidprincipon de sia paŝtista sindevigo, bone sciante ke la korpa sekureco kaj la prudento de la spirito ne estas grandoj, kiujn oni povas interkompari.

Preĝu, episkopo Romero, por ĉiuj popoloj de la tria kaj de la kvara mondo premegataj de la ŝuldoj. Plifaciligu, per via preĝpeto ĉe Dio, la forigon de ĉi tiuj malhomaj pezaĵoj de sklaveco. Moligu la korojn de la faraonoj. Plirapidigu la tempojn en kiuj nova internacia ekonomia ordo liberigu la mondon el ĉiuj aspirantoj al la rolo de Dio. Kaj fine, episkopo Romero, preĝu por ni ĉeestantaj, por ke la Sinjoro havigu al ni la privilegion fariĝi proksimulo, samkiel vi, por ĉiuj kiu penas por vivi. Kaj se la suferado por Regno disŝiros niajn karnojn, faru ke la stigmatoj, postlasitaj de la najloj en niaj manoj krucumitaj, estu celfendoj tra kiuj ni povu ekde nun ekvidi novajn ĉielojn kaj novajn terojn. Amen.

25.3. FESTO DE LA ANONCO DE LA SINJORO
I. Estu benata, ho Maria, tiu ĉiela saluto, kiun donis al vi en la anonco la Anĝelo de Dio. Saluton, Maria…
II. Estu benata, ho Maria, tiu elstara graco, pri kiu la Anĝelo de Dio proklamis vin plena. Saluton, Maria…
III. Estu benata, ho Maria, tiu feliĉa anonco, kiun el la ĉielo portis al vi la Anĝelo de Dio. Saluton, Maria…
IV. Estu benata, ho Maria, tiu profunda humileco, kun kiu vi deklaris vin Servantino de Dio. Saluton, Maria…
V. Estu benata, ho Maria, tiu perfekta rezignacio, kun kiu vi submetiĝis al la volo de Dio. Saluton, Maria…
VI. Estu benata, ho Maria, tiu anĝela pureco, kun kiu vi akceptis en vian sinon la Vorton de Dio. Saluton, Maria…
VII. Estu benata, ho Maria, tiu beata momento, en kiu per via karno vi vestis la Filon de Dio. Saluton, Maria…
VIII. Estu benata, ho Maria, tiu bonŝanca momento, en kiu vi fariĝis patrino de la Filo de Dio. Saluton, Maria…
IX. Estu benata, ho Maria, tiu sopirita momento, en kiu komenciĝis la homa savo per la Enkarniĝo de la Filo de Dio. Saluton, Maria…

26.3. BEATA MAGDALENA MORANO
Vi, kiu estis vokita
per speciala vokiĝo
zorgi pri la infanoj kaj la junulinoj
kaj helpis ilin maturiĝi laŭ saĝo kaj gracio,
subtenu mian edukan mision
kaj havigu al mi la gracojn bezonatajn por ĝin plenumi.
Vi kiu amis Jesuon
kun koro arda kaj ĝoja
kaj scipovis trovi la vojojn plej taŭgajn
por anonci kaj renkontigi Lin,
faru ke ankaŭ mi manifestu al ĉiuj la ĝojon aparteni al Li
kaj mi estu por la gejnuloj konfiditaj al mi kredinda signo
de lia amo kiu savas. Amen.

27.3. FRANCISKO FAÀ DI BRUNO
Ho Patro,
vi inspiris la beatan Franciskon Faà di Bruno
meti la fidon, la sciencon kaj la karitaton
je la servo de Dio kaj de la gefratoj vivantaj kaj mortintaj.

Faru ke, laŭ lia ekzemplo,
ni estu obeemaj al la inspiroj de la Sankta Spirito
kaj ni amu ĉiujn kun la koro de Kristo.

Konsentu al ni, per lia propeto
kaj se tio ne kontraŭas vian volon,
la gracon kiun ni petas de Vi.
Per Kristo nia Sinjoro. Amen.

28.3. SANKTA STEFANO HARDING
Donu al ni, ni Vin preĝpetas,
ho Sinjoro,
imiti tiun
kiun ni respektegas,
tiel ke ni lernu ami
ankaŭ niajn malamikojn,
ĉar ni solenas
la feston de tiu
kiu scipovis preĝi por siaj persekutantoj.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo
via Filo kiu vivas kun Vi
dum jarcentoj da jarcentoj. Amen.

29.3. SANKTA VILHELMO TEMPIER, episkopo de Poitiers
Dio granda kaj mizerikorda,
kiu kunigis al la aro de la sanktaj paŝtistoj
episkopon Vilhelmon,
mirindan pro la arda karitato
kaj pro la sentima fido
kiu venkas la mondon,
per lia propeto
faru ke ni persistu en la fido kaj en la amo,
por partopreni kun li en lia Gloro.
Per Kristo nia Sinjoro.Amen.

30.3. SANKTA LEONARDO MURIALDO
Ho Sankta Leonardo Murialdo, arda Apostolo de karitato, instruu al ni ami la Sinjoron kaj servi Lin kun malavareco en nia proksimulo. Vi estis mirinda ekzemplo en la devoteco al la Koro de Jesuo, al la Senmakula Virgulino kaj al Sankta Jozefo: faru ke ni povu imiti liajn virtojn dum la tuta vivo. Protektu la Eklezion kaj renovigu en ni ĉiuj la fidon en Kristo kaj en lia Anstataŭanto. Ni precipe preĝpetas vin por la gejunuloj. Defendu ilin kontraŭ la insidoj de la malbono kaj donacu al ili la kuraĝon kaj la fidelecon por esti atestantoj de Kristo en la mondo. Daŭrigu esti la amiko de la malriĉuloj, de la orfoj kaj de la laboristoj, kiujn vi plej amis, kaj havigu al ni la gracojn, kiujn ni multe deziras. Amen.

31.3. SANKTA GUIDO DE POMPOSA
Subtenu, Sinjoro,
vian Eklezion,
pro la meritoj kaj la ekzemplo
de episkopo sankta Guido:
la elekto de malriĉeco,
la evangelia karitato,
la penado
por la konstruo de la Eklezio,
estu intenco kaj sindevigo
de la komunumo
kiu lin respekegas patrono
kaj lin vokas propetanto.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo,
via Filo kiu estas Dio,
kaj vivas kaj regnas kun Vi
en la unueco de la Sankta Spirito,
dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj. Amen.