Hejmo Aktuale IKUE ĈE LA “PINTKUNVENOj”

IKUE ĈE LA “PINTKUNVENOj”

EVANGELIZADO KAJ FORMADO EN LA LUMO DE LA KRISTANA ESPERO

Jam tradicie, la jara pintkunveno organizita de la Administra fako por Laikoj, Familio kaj Vivo, ankaŭ ĉi-jare kunigis proksimume 250 partoprenantojn: gvidantojn kaj reprezentantojn de 115 asocioj, movadoj kaj novaj komunumoj. La evento okazis la 4-an kaj la 5-an de junio 2025 en la Nova Aŭlo de la Sinodo en Vatikano. La kunveno, ĉi-jare jubilea etoso, celis kunigi ĉiujn por kune repensi la evangelizan mision konfiditan al ili en la hodiaŭa realo, kaj por konsideri la formadon el la vidpunkto de la „espero kiu ne seniluziigas“ (Spes non confundit), cele al renova malkovro de espero en la misio kaj formado de homoj portantoj de espero. La Internacia Katolika Unuiĝo de Esperantistoj (IKUE) estis reprezentita de la prezidantino Marija Belošević.

Kardinalo Kevin Farrell, prefekto de la menciita Administra fako, solene malfermis la kunsidon, instigante ĉiujn daŭre sperti kaj anonci esperon al la virinoj kaj viroj de nia tempo. Memorigante pri la defioj de nia epoko, li invitis pripensi kelkajn gravajn temojn: „Ankaŭ hodiaŭ viaj grupoj estas vokataj oferti al la virinoj kaj viroj de ĉi tiu epoko la eblecon trovi en Kristo la veran esperon kiu lumigas la vivon. Ankaŭ hodiaŭ el viaj grupoj devas naskiĝi misiistaj iniciatoj por komuniki al la mondo la esperon kiun vi renkontis. Ankaŭ hodiaŭ la gejunuloj devas esti formataj por fariĝi virinoj kaj viroj de espero en mondo ofte dispremata de malespero kaj cinikismo.”

Post la malferma parolado, sekvis prelegoj de prof. Andrea Riccardi, historiisto kaj fondinto de la Komunumo de Sankta Egidio, kaj prof. Luigino Bruni, ekonomikisto kaj vicprezidanto de la fondaĵo The Economy of Francesco, sub la temo: „Kiujn defiojn hodiaŭ alfrontas la movadoj?“ Riccardi emfazis, ke la esenca defio estas vivi la Evangelion kun okuloj malfermitaj al la mondo. Alfrontante novajn historiajn defiojn, necesas kristanoj kapablaj atesti. „Multo estos pardonita al ni, sed ne la indiferenteco, ne la retiro en nin mem, ne la kaŝado de la talento subtere sen ĝin utiligi en la ‘aferoj’ de la historio.“ Analizante ne nur la malfacilaĵojn sed ankaŭ la eblojn de mondo transformita laŭ kulturaj, antropologiaj kaj komunikaj niveloj, Bruni substrekis ke „eblas lerni el la eraroj kaj ankoraŭfoje rigardi antaŭen, kune: kiel membroj de komunumoj certe malsamaj, sed ankoraŭ komunumoj de korpoj, de karno, en ‘komunuma tero’ vundebla kaj fragila, sed la sola vere homa kaj kristana.” Je la fino de la unua tago, la partoprenantoj ĉeestis pentofaran liturgion en la Baziliko de Sankta Petro. La gvidantoj de la asocioj kaj movadoj preĝis petante pardonon pro la neakcepto de la Evangelio, la malkongruoj, la malfidelecoj, la manko de respekto al personoj, la manko de fervoro en la utiligo de la karismoj, kaj pro fermitecoj kiuj vundis la eklezian komunecon.

La dua tago komenciĝis per solena sankta meso ĉe la altaro de la Petra katedro en la sama baziliko, celebrata de kardinalo Pietro Parolin, ŝtatsekretario. Li alvokis la asociojn kaj movadojn esti atestantoj de unueco kaj amo – du fundamentaj ecoj de ĉiu kristana komunumo, kiuj fariĝas revelaciaj kaj misiistaj signoj: „Kiam la tuto ne parolas pri Dio, la tuta bono, kiun la komunumo faras por aliaj, reduktiĝas al karitato, etika volontulismo kaj homa penado en solidareco, sed ne permesas ekvidi la dian karitaton, frukton de la Sankta Spirito verŝitan en niajn korojn.“ Ĉi tiu speco de unueco kaj amo, kiun vi ĉiuj spertis en viaj asocioj, movadoj kaj komunumoj, estas donaco kiun oni devas gardi kaj nutri per reveno al Kristo, alproksimiĝo kaj rekonekto kun Li, precipe dum la nuna Jubilea Jaro, diris la kardinalo Parolin.

Instigan prelegon prezentis la kardinalo Luis Antonio Tagle, pro-prefekto de la Administra fako por la Evangelizado. Li emfazis, ke „estas konvene kaj urĝe, ke asocioj kaj novaj komunumoj repensu mision kaj evangelizadon en la lumo de espero“. Ĉar „nur renovigita Eklezio aŭ  movado povas renovigi la mision, kaj nur renovigita misio povas renovigi la Eklezion kaj ĉiun asocion kaj komunumon.” Li aldonis, ke la Eklezio hodiaŭ estas vokata esti signo kaj instrumento de espero por laca, senfortigita kaj frustrinta homaro.

Signifa novaĵo de ĉi-jara kunveno estis la laborgrupoj. Ili ebligis interŝanĝon de spertoj pri kiel transdoni esperon al la nuntempa mondo kaj kiel aliaj asocioj, movadoj kaj komunumoj organizas formadon celante evoluigi membrojn kiel homojn de espero. Temis pri paŝo antaŭen por instigi pli profundan konscion ke tiuj grupoj estas parto de unu korpo – la Eklezio – sendita al ĉiuj periferioj, eĉ la plej foraj kaj kultur-distantaj.

La 6-an de junio, la partoprenantojn akceptis en aŭdienco Papo Leono la 14-a en la Apostola Palaco. (P.B.G.)

PAROLADO DE LIA SANKTECO PAPO LEONO LA 14-a
AL MODERIGANTOJ DE LAIKAJ ASOCIOJ, EKLEZIAJ MOVADOJ
KAJ NOVAJ KOMUNUMOJ

Apostola palaco

Vendrede, la 6-an de junio 2025

En la nomo de la Patro, kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito.

Paco estu kun vi!

Sinjoroj Kardinaloj, karaj fratoj Episkopoj,
Karaj gefratoj!


Mi ĝojas akcepti vin dum ĉi tiu jara kunveno organizita de la Administra fako por Laikoj, Familio kaj Vivo por moderigantoj, internaciaj gvidantoj kaj delegitoj de ekleziaj asocioj agnoskitaj aŭ establitaj de la Sankta Seĝo.

Vi reprezentas milojn da personoj, kiuj elvivas sian kredon kaj ekzercas sian apostolan agadon ene de asocioj, movadoj kaj komunumoj. Mi volas danki vin antaŭ ĉio pro via laboro de gvidado kaj kondukado. Subteni kaj kuraĝigi niajn fratojn kaj fratinojn sur ilia kristana vojaĝo postulas respondecon kaj sindediĉon, sed ankaŭ, kelkfoje, implicas problemojn kaj miskomprenojn. Tamen ĝi daŭre etas necesa kaj grava tasko, kaj la Eklezio estas dankema al vi pro ĉio bona, kion vi faras.

La donaco de asocioj kaj karismoj

La grupoj, al kiuj vi apartenas, malsamas unu de la alia laŭ speco kaj historio, kaj ĉiuj estas gravaj por la Eklezio. Kelkaj estis fonditaj por realigi komunan apostolan, karitatan aŭ liturgian projekton, aŭ por subteni kristanan atestadon en specifaj sociaj etosoj. Aliaj, tamen, originiĝis kun karisma inspiro, komenca karismo ekiganta movadon, novan spiritecan kaj evangelizadan formon.

La deziro kune labori por komuna celo reflektas esencan realaĵon: neniu estas kristano sola! Ni estas parto de popolo, korpo establita de la Sinjoro. Parolante pri la unuaj disĉiploj de Jesuo, Sankta Aŭgusteno iam diris: „Ili certe fariĝis la templo de Dio, ne nur kiel individuoj, sed ĉiuj kune ili fariĝis la templo de Dio.“ (En. in Psa 131,5). La kristana vivo ne estas izolite vivata, kvazaŭ intelekta aŭ sentema sperto, limigita al la menso kaj la koro. Ĝi estas vivata kun aliaj, en grupo kaj en komunumo, ĉar Kristo resuktinta ĉeestas kie ajn disĉiploj kuniĝas en lia nomo.

Laika apostolado estis forte kuraĝigita de la Dua Vatikana Koncilio, speciale en ties dekreto pri la Apostolado de Laikoj. Tie ni legas, ke apostolaj asocioj „estas tre gravaj ankaŭ ĉar apostolado ofte necesigas kunordigitan agadon, ĉu en ekleziaj komunumoj, ĉu en diversaj sferoj. Asocioj establitaj por daŭrigi komunan apostoladon subtenas siajn membrojn, trejnas ilin por apostolado, kaj zorge asignas kaj direktas ilian apostolajn agadojn. Rezulte de tio, oni povas esperi de ili multe pli riĉan rikolton ol se ĉiu membro agus memstare.” (N-ro 18)

Aliaj realaĵoj estis naskitaj el karismo: la karismo de la fondinto aŭ fondinta grupo, aŭ karismo inspirita de tiu de religia Instituto. Ankaŭ ĉi tio estas esenca dimensio de la vivo de la Eklezio. Mi ŝatus inviti vin konsideri karismojn rilate al graco, al la donaco de la Spirito. La Letero Iuvenescit Ecclesia, kiel vi scias, asertas, ke la eklezia hierarkio kaj la sakramento de Sankta Ordino ekzistas precize tiel, ke „la objektiva oferto de graco” farita tra „la sakramentoj, la normiga proklamo de la vorto, kaj pastra zorgo” ĉiam restu vivaj kaj ĉeestantaj inter la fideluloj. (N-ro 14) Karismoj, aliflanke, „estas libere distribuitaj de la Sankta Spirito tial, ke sakramenta graco fruktiĝu en la kristana vivo laŭ malsamaj manieroj kaj en ĉiu nivelo” (N-ro 15).

Pro tio, ĉio en la Eklezio estas komprenita rilate al graco: la institucio ekzistas tiel, ke graco ĉiam povu esti ofertata, kaj karismoj estas donitaj tiel, ke ĉi tiu graco povu esti ricevita kaj fruktiĝi. Sen karismoj, ekzistas risko, ke la graco de Kristo, abunde ofertata, ne trovu bonan grundon por ricevi ĝin. Tiu estas la kialo, pro kiu Dio levas karismojn: por veki en la koroj deziron renkonti Kriston kaj soifon por la dia vivo, kiun li ofertas al ni. Unuvorte, graco!

Memorigante tion, mi ŝatus reaserti, sekvante miajn Antaŭulojn kaj akorde kun la Instruo de la Eklezio, speciale ekde la Dua Vatikana Koncilio, ke hierarkiaj donacoj kaj karismaj donacoj estas „kunesencaj al la dia konstitucio de la Eklezio fondita de Jesuo” (Sankta Johano Paŭlo la 2-a, Mesaĝo por la Monda Kongreso de Ekleziaj Movadoj, la 27-an de majo de 1998). Danke al la karismoj kiuj estigas viajn movadojn kaj komunumojn, multaj personoj alproksimiĝis al Kristo kaj trovis esperon en vivo. Ili malkovris la patrinecon de la Eklezio kaj ili volas esti helpita kreski en kredo, en komunuma vivo kaj agoj de karitato, kaj, per evangelizado, alporti aliajn al la donaco, kiun ili ricevis.

Unueco kaj Misio, en Unueco kun la Papo

Unueco kaj misio estas du esencaj aspektoj de la vivo de la Eklezio kaj du prioritatoj de la Petra ministerio. Tial, mi petas de ĉiuj ekleziaj asocioj kaj movadoj, ke ii kunlaboru fidele kaj senavare kun la Papo, precipe en ĉi tiuj du areoj.

Antaŭ ĉio, estante fermento de unueco. Vi ĉiuj daŭre spertas la spiritan komunecon, kiu unuigas vin. Ĝi estas la komuneco, kiun la Sankta Spirito estigas en la Eklezio. Ĝi estas unueco, kiu havas sian fundamenton en Kristo, kiu allogas nin al si kaj tiel unuigas nin unu kun la alia. Sankta Paŭlino de Nola iam skribis en letero al Sankta Aŭgusteno: „Ni havas unu Kapon, unu gracon, kiu plenigas nin, ni vivas per unu Pano, ni marŝas sur unu vojo kaj ni vivas en la sama domo… Ni estas unu, kaj en la spirito kaj en la korpo de la Sinjoro. Se ni disigas nin de tiu Unu, ni neniiĝas.” (Letero 30,2)

Klopodu ĉien disvastigi ĉi tiun unuecon, kiun vi mem spertas en viaj grupoj kaj komunumoj, ĉiam en komuneco kun la Paŝtistoj de la Eklezio kaj en solidareco kun aliaj ekleziaj realaĵoj. Alproksimiĝu al ĉiuj, kiujn vi renkontas, tiel ke viaj karismoj ĉiam estu je la servo de la unueco de la Eklezio, kaj estu „fermento de unueco, komuneco kaj frateco” (kp. Homilio, la 18-an de majo 2025) en nia mondo, tiom distordita de malkonkordo kaj perforto.

Due, misio. La misio de la Eklezio estis grava parto de mia propra paŝtista sperto kaj modelis mian spiritan vivon. Ankaŭ vi spertis tiun spiritan vojaĝon. Via renkontiĝo kun la Sinjoro kaj la nova vivo, kiu plenigis viajn korojn, estigis vian deziron konigi lin al aliaj. Vi inkluzivis multajn aliajn, kaj dediĉis multe da tempo, entuziasmo kaj energio al partopreno de la Evangelio en la plej foraj lokoj, en la plej defiaj etosoj, eltenante malfacilaĵojn kaj malsukcesojn. Ĉiam konservu ĉi tiun misian fervoron viva inter vi: hodiaŭ kiel ĉiam, movadoj havas fundamentan rolon en la laboro de evangelizado. Inter vi troviĝas multaj sindonaj, bone trejnitaj personoj, kun praktika sperto. Ĉi tio estas trezoro, kiu bezonas esti bone utiligita, kun konstanta okulo al novaj situacioj kaj defioj. Disponebligu viajn talentojn al la servo de la misio de la Eklezio, ĉu en lokoj de unua evangelizado, ĉu en viaj paroĥejoj kaj lokaj ekleziaj komunumoj, por atingi tiujn, kiuj, eĉ malproksimaj, ofte nekonscie atendas aŭdi la dian vorton de vivo.

Konkludo

Karaj amikoj, nun ni unuafoje renkontiĝas. Se Dio volos, ni havos aliajn oportunojn pli bone koni unu la alian, sed dumtempe, mi kuraĝigas vin antaŭenigi vian vojaĝon. Ĉiam tenu Sinjoron Jesuon je la centro! Ĉi tiu estas la esenca afero, kaj karismoj ekzistas por servi tiun celon. Ili kondukas al renkontiĝo kun Kristo; ili pliigas homan kaj spiritan kreskon kaj disvolviĝon, kaj ili helpas konstrui la Eklezion. Ĉi-sence, ni ĉiuj estas vokitaj imiti Kriston, kiu malplenigis sin por riĉigi nin (kp. Fil 2,7). Tiuj, kiuj unuiĝas kun aliaj en klopodo al apostola celo, kaj tiuj portantaj karismon estas same vokitaj riĉigi aliajn per sinmalplenigo. Tio estas fonto de libero kaj granda ĝojo.

Dankon pro tio, ke vi estas, kiuj vi estas, kaj pro ĉio, kion vi faras. Mi konfidas vin al la protekto de Maria, Patrino de la Eklezio, kaj mi elkore transdonas mian Benon al vi, kaj al ĉiuj, kiujn vi reprezentas. Dankon!

Tradukis: Daniel Cotarelo Garcia

PINTKUNVENO 2024

Por la 4-a fojo, IKUE partoprenis al la jara renkontiĝo kun la moderigantoj de la internaciaj asocioj de fideluloj, de ekleziaj movadoj kaj de la novaj komunumoj. En la jaroj 2021 la partopreno estis virtuala pro Kovim-19-epidemio; en 2022 hibrida. En 2023-a la evento okazis la 22-an de junio ĉe la jezuita kurio organizita de la Administra fako por laikoj, familio kaj vivo. ĉi-jare la sama Administra fako okazigis ĝin la 13-an de junio rekte en Vatikano, kaj ekis per la meso en la Baziliko de Sankta Petro, kie la ĉeestantoj vere estis ĉirkaŭataj de la Sankta Spirito ankaŭ per la fama vitralo kun la kolombo (simbolo de la sankta Spirito, en arto, ekde la 15-a jarcento). La meson memore al sankta Antono de Padovo, prezidis kardinalo Kevin Farrell – prefekto de la Administra fako por laikoj, familio kaj vivo.

Post la celebrado de la meso, la partoprenintoj estis akceptitaj en konferencsalono (nova aŭlo de la Sinodo), kie venis Papo Francisko. Sekvis agrabla duonhora papa aŭdienco, post kiu li deziris premi la manon de ĉiuj ĉeestantoj por danki kaj kuraĝigi la agadon de la reprezentata asocio/movado Partoprenis iom pli ol 220 reprezentantoj de 96 asocioj/movadoj.  IKUE reprezentis la prezidantino Marija Belošević kaj IKUE-anino Paola B. Giommoni.

La defio de la sinodeco por la misio estis la temo de la renkontiĝo. La enkondukan prelegon prezentis kardinalo Kevin Farrell. Prof-ro Rafael Luciani de la Katolika Universitato Andrés Bello (UCAB – Caracas – Venezuelo) prelegis pri La misio kiel objektivo de la sinodeco. Elisa Lisiero de la Administra fako por laikoj, familio kaj vivo dum la prelego La sinodeco kaj la sperto de la movadoj prezentis resumon de la respondoj al la demandaro sendita al la estroj de la internaciaj asocioj/movadoj.

Konkluda mesaĝo  de la renkontiĝo estis resumita per versiklo „Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj“ (Apo 2,7).La organizantoj regalis someran, abundan, lokan, bonkvalitan, beleprezentitan bufedon al la ĉeestantoj. Memorinda evento en reciproka aŭskultado kaj ĉiuj aŭskultante la Sankta Spirito!

Paola B. Giommoni

PAROLADO DE LA SANKTA PATRO FRANCISKO
AL LA PARTOPRENANTOJ DE LA JARA RENKONTIĜO 
KUN LA MODERIGANTOJ DE LA FIDELULAJ ASOCIOJ, 
DE LA EKLEZIAJ MOVADOJ KAJ DE LA NOVAJ KOMUNUMOJ
INICIATINTA DE LA ADMINISTRA FAKO POR LAIKOJ, FAMILIOJ KAJ VIVO

Sinoda Aŭlo, ĵaŭdon, la 13-an de junio 2024

Mi ĝojas renkonti vin, kaj mi kaptas la okazon por mediti kune kun vi pri sinodeco, kiun vi elektis kiel temon de via kunventago. Plurfoje mi ripetis, ke la sinoda kunirado postulas spiritan konvertiĝon, ĉar sen interna ŝanĝiĝo oni ne atingas longdaŭrajn rezultojn. Mia deziro, efektive, estas, ke, post ĉi tiu Sinodo, la sinodeco restu kiel konstanta agmaniero en la Eklezio, je ĉiuj niveloj, enirante en la koron de ĉiuj, paŝtistoj kaj fideluloj, ĝis ĝi fariĝos komuna “eklezia stilo”. Ĉio ĉi, tamen, postulas aliiĝon, kiu devas okazi en ĉiu el ni, vera kaj konkreta “konvertiĝo”.

Estis longa la vojo. Imagu, kiu unue eksentis la bezonon de sinodeco en la latina Eklezio: tiu estis sankta Paŭlo la 6-a, kiam, post la Koncilio, li kreis la Sekretariaton por la sinodo de Episkopoj. La orienta eklezio estis konservinta la sinodecon, dum tiu latina estis perdinta ĝin.  Ĝuste sankta Paŭlo la 6-a malfermis tiun vojon. Kaj hodiaŭ, post ĉirkaŭ 60 jaroj, oni povas aserti, ke la sinodeco eniris la agadmanieron de la Eklezio. La plej grava afero rilate ĉi Sinodon pri sinodeco estas ne tiom la pritaktado de ĉi tiu problemo aŭ de tiu alia. Plej grava estas la paroĥa, dioceza kaj universala irado al la sinodeco.

Kaj, perspektive de ĉi spirita konvertiĝo, mi provos nun montri kelkajn sintenojn, kelkajn “sinodajn virtojn”, kiujn ni povas dedukti el la tri anoncoj de la Pasiono en la Evangelio de Marko (kp. 8,31; 9,31; 10,32-34): pensi laŭ Dio, superi ĉian fermitecon kaj stimuli la humilecon.

Unue: pensi laŭ Dio. Post la unua anonco de la Pasiono, la Evangeliisto raportas al ni, ke Petro riproĉas Jesuon. Ĝuste li, kiu devus esti ekzemplo kaj helpi la aliajn disĉiplojn esti plene je servo de la Majstra verko, kontraŭas la planojn de Dio, rifuzante liajn pasionon kaj morton. Kaj Jesuo diras al li: “Vi ne pensas laŭ Dio, sed laŭ homoj” (Mar 8,32).

Jen la unua interna granda ŝanĝiĝo, al ni petita: transiri de “nur homa penso” al “Dia penso”. Ene de la Eklezio, antaŭ ol preni iun decidon, antaŭ ol komenci iun programon, ĉiun apostoladon, ĉiun mision, ni ĉiam devus nin demandi: Kion Dio volas de mi, kion Dio volas de ni, en ĉi momento, en ĉi situacio? Kion mi havas en la menso, kion ni, kiel grupo, havas en la menso, ĉu vere ĝi estas la “Dia penso”? Ni memoru, ke la ĉefrolulo de la sinoda irejo estas la Sankta Spirito, kaj ne ni! Nur Li instruas al ni aŭskulti la Dian voĉon, individue kaj kiel Eklezio.

Dio estas ĉiam pli granda, ol niaj ideoj, pli granda, ol la reganta pensmaniero, ol la momentaj “ekleziaj modoj”, eĉ la karismo de nia specifa grupo aŭ movado. Tial, neniam ni antaŭsupozu, esti harmonie “konektitaj” kun Dio: prefere ni klopodu ĉiam pli altleviĝi super ni mem, por ke, konvertiĝe, ni pensu laŭ Dio kaj ne laŭ homoj. Tiu ĉi estas la unua granda defio. Pensadi laŭ Dio. Ni meditu super tiu fragmento el Evangelio, kiam la Sinjoro anoncas la Pasionon kaj Petro kontraŭas.  Kion diras la Sinjoro? “Vi ne estas laŭ Dio, vi ne pensas laŭ Dio”. 

Due: Venki ĉian fermitecon. Post la dua anonco pri la Pasiono, Johano kontraŭstaras viron, kiu praktikis ekzorcismon nome de Jesuo, sed ne apartenis al la rondo de la disĉiploj: “Ni volis malhelpi lin – li asertas – ĉar li ne sekvis nin!” (Mar9,38). Jesuo malaprobas tiun ĉi lian sintenon kaj al li diras: “Kiu ne estas kontraŭ ni, tiu estas por ni” (Mar 9,40). Post tio li invitas ĉiujn Apostolojn, atenti prefere sin mem, por ne iĝi okazo de skandalo por la aliaj (vd. Mar 9,42-50).

“Ni priatentu la tenton de “fermita rondo”. La Dekdu estis elektitaj, por iĝi fundamento de la nova popolo de Dio, malfermita al ĉiuj nacioj de la tero, sed la Apostoloj ne profitas de ĉi vasta horizonto: ili enmemiĝas kaj ŝajne volas defendi la donacojn, ricevitajn de la Majstro – resanigante la malsanulojn, elpelante la demonojn, anoncante la Regnon (vd. Mar 2,14) – kiel se tiuj estus privilegioj.

Tio ĉi estas defio eĉ por ni: ne deflankiĝi de tio kion pensas nia “rondo”, konvinkiĝi ke ĉio de ni farata, validas por ĉiuj; defendi, eĉ sen konsciiĝi pri tio, poziciojn, previlegiojn aŭ prestiĝon “de la grupo”. Aŭ resti blokitaj de la timo perdi propran aparten-senton kaj propran identecon, kaŭze de nia malfermiĝo al aliaj personoj kaj aliaj pensmanieroj, sen rekoni ke en la diverseco estas granda oportuneco, kaj tute ne minaco. Tiuj ĉi estas la “ĉirkaŭbaraĵoj” en kiuj ni ĉiuj riskas resti enkaptitaj kiel malliberuloj. Estu atentemaj: via propra grupo, via propra spiriteco estas realaĵoj por helpi vin kunpaŝadi kun la Popolo de Dio, sed ne temas pri privilegioj, ĉar ekzistas la danĝero, esti mem malliberigitaj en tiuj ĉirkaŭbariloj.

Sinodeco, male, petas nin, rigardi trans tiuj baraĵoj grandanimece, por eksenti la ĉeeston kaj agadon de Dio ankaŭ en nekonatoj, laŭ novaj paŝtistaj metodoj, en misiaj okazoj, pri kiuj neniam antaŭe ni priokupiĝis; ĝi postulas de ni, akcepti la aliulan dreŝadon, eĉ esti vunditaj per vortoj, per la spertoj kaj suferoj de la aliaj: de la kunfratoj kaj de ĉiuj personoj, kiuj estas ĉirkaŭ ni. Larĝmensaj, kun malfermita koro.

Trie: stimuli humilecon. Post la tria anonco de la Pasiono, Jakobo kaj Johano petas honorlokojn apud Jesuo, kiu male al ili tiel reagas, invitante ĉiujn prikonsideri ke la vera grandeco ne troviĝas en la servato, sed en la servanto, kiu estas ĉies servanto, ĉar Li mem venis por tion fari (vd. Mar 10,44-45).

Tie ĉi kompreneblas, ke la spirita konvertiĝo devas komenci de la humileco, enireja pordo al ĉiuj virtoj. Malfeliĉigas min, kiam mi ekvidas kristanojn vantemaj: ĉar mi estas pastro ĉi tie aŭ ĉar tie estas laikoj – mi apartenas al tiu ĉi institucio… Tio ĉi estas malbonaĵo. Humileco estas la pordo, estas la komenco. Kaj ankaŭ tio instigas nin al funda esploro: Mi, kion envere serĉas en la rilatoj kun miaj fratuloj? Kial mi antaŭenigas iujn iniciatojn en la Eklezio? Kaj se ni ekrimarkas, ke iel trarompas nin iom da orgojlo, aŭ fiereco, tiam ni petu la Di-gracon por rea konvertiĝo al humileco. Nur la humiluloj, fakte, plenumas grandajn aferojn en la Eklezio, ĉar kiu estas humila havas solidajn fundamentojn, bazitajn sur la amo de Dio, kiu neniam malsukcesas, tial li ne serĉas aliajn rekonojn.

Ankaŭ tiu ĉi fazo de spirita konvertiĝo estas fundamenta por konstrui sinodan Eklezion; nur la humila homo fakte plivalorigas la aliajn, samtempe bonvenigante iliajn kontribuon, konsilon, internan riĉecon, eligante ne la propran “mion”, sed la “nion” de la komunumo. Doloras min, kiam ni ekvidas kristanojn…, hispane oni diras: yo me mí conmigo para mí: “Mi al mi kun mi por mi”. Tiaj kristanoj “centre”. Estas malĝojige. Estas la humilulo, kiu defendas la komunecon en la Eklezio, evitante la disiĝojn, venkante la streĉitecojn, sciante flankenmeti eĉ proprajn iniciatojn por kontribui al kundivitaj komunaj projektoj, kaj tio estas, ĉar per servado li provas ĝojon kaj ne frustriĝon aŭ rankoron. Travivi sinodecon, ĉiunivele, estas tute maleble sen humileco.

Ankoraŭfoje mi volas substreki la rolon de la ekleziaj movadoj. Tiuj ekzistas por la servado, ne por ni mem. Malĝojigas aŭdi la vortojn: “mi apartenas al ĉi tiu, al la alia, al tiu alia”, kvazaŭ tio estus io aparte supera. La ekleziaj movadoj ekzistas por servadi la Eklezion, ne estas per si mem mesaĝo, ia eklezia centralo. Ili estas por servado. 

Mi esperas, ke tiuj ĉi pensoj estos utilaj al vi laŭ via irado, en viaj asocioj kaj movadoj, en la rilatoj kun la Paŝtistaro kaj kun ĉiuj ekleziaj realaĵoj; kaj mi bondeziras, ke tiu ĉi renkontiĝo kaj aliaj similaj momentoj vin helpos, atribui la ĝustan valoron al la respektivaj karismoj en iu eklezia perspektivo, por doni vian grandaniman kaj altvaloran kontribuon al evangelizado, al kiu ni ĉiuj estas vokataj.

Ĉiam priatentu ĉi tion: ĉu mi apartenas al la eklezia movado, ĉu al iu asocio aŭ al la Eklezio? Mia apartenado en  mia movado, en mia asocio por la Eklezio, estas kiel iu “fazo” por helpi la Eklezion. Fermitaj movadoj devas esti forviŝitaj, tiuj ne estas ekleziaj.

Mi benas vin, iru antaŭen! Kaj bonvolu preĝi por mi! Mi petas!

 www.laityfamilylife.va 

Administra fako por komunikado – Vatikana Eldonejo

Tradukis: Elda Doefler