Hejmo Sankta Hildegarda de Bingen

Sankta Hildegarda de Bingen

Antaŭ 900 jaroj naskiĝis la fama mistikulino, poetino kaj komponistino de Mezepoko. Ŝi okupiĝis ankaŭ pri reformo de la Eklezio kaj dialogis kun Frederiko Ruĝbarbulo kaj Bernardo de Klaravalo. Ŝia libro pri la “Lingua Ignota” estis ofte komparata de esperantistoj kun la unua libro de d-ro Esperanto.

Pasis 900 jaroj el la naskiĝo de unu el la plej altaj spiritoj de Mezepoko. Sankta Hildegarda, monaĥino, fondintino de monaĥinejo, viziulino, komponistino, klera kaj klarmensa, tre dotita kaj eksterordinare pli “avangarda” (por tiel diri) kompare kun la epoko dum kiu ŝi vivis. Ŝi korespondis kun Frederiko Ruĝbarbulo, Henriko la 2a, Sankta Bernardo, sed ne nur. Fakte, la sensacia longvivado de Hildegarda, kiu spite al obstina hipokondrio, mortis 81-jaraĝa (ĉu oni povas imagi kiom eksterordinara estas tioma aĝo kompare kun averaĝa vivodaŭro en Mezepoko?) ebligis al ŝi signifoplene korespondi kun pli ol unu Papo. Pri ŝi diris la aŭstralia biografiistino Sabine Flanagan: “Hildegarda estas tre malsama ol la pacienca kaj deteniĝema Bernadette de Lurdo, aŭ de mildega kaj normalega Tereza de Lisieŭ. Ŝia humileco estis el tiu paradoksa speco, kiu donas aŭtoritaton kaj sekurecon”. Kaj fakte ŝi mem deklaris, en la enkondukaj vortoj de sia lasta verko, Liber de Operatione Dei: “Ĉion, kion mi verkis, mi perceptis en plena konscio, en perfekta stato de viglado de mia korpo. Mi tute ne travivis letargion, nek temis pri ekzaltiĝo aŭ transporto de la spirito”.

Ŝi naskiĝis en Böckelheim sur Nahe, 1098; ŝi mortis en Rupertsberg apud Bingen, 1179; ŝia festo estas fiksita je la 17a de septembro. Oni ne konas ŝian familian nomon. La unuaj biografoj sciigas al ni la nomojn de ŝiaj gepatroj: Hildebert kaj Mechtildis (aŭ Mathilda). Oni parolis pri nobela kaj riĉa familio, sed sen doni detalojn pri ilia vivo. Kelkaj tekstoj sciigas, ke ili estis feŭdsinjoroj kaj ke Hildegarda estis ilia deka filino. Aliaj rakontas, ke ŝia patro estis soldato je la servo de Meginhard, grafo de Spanheim.

Pli postaj aŭtoroj nomas la sanktulinon Hildegarda de Böckelheim, de Rupertsberg, aŭ de Bingen. Legendoj diras pri ŝi, ke ŝi estis Grafino de Spanheim. Aliaj konjektas, surbaze de leteroj kaj aliaj dokumentoj, ke ŝi probable apartenis al la fama familio Stein, kies idoj estas la Princoj de Salm.

Hildegarda estis malforta kaj malsanema infano, kaj pro tio ŝi ricevis jes edukon sed nur hejme. Ŝiaj gepatroj, kvankam tre engaĝitaj en monduma kariero, estis religiemaj kaj konfidis ŝin por la servo al Dio. Kiam ŝi estis 8 jaraĝa, Hildegarda estis konfidita al la zorgado de Jutta, fratino de grafo Meginhard, kiu vivis kiel klaŭstra monaĥino en Disenberg (aŭ Disibodenberg, Monto de sankta Disibod) en diocezo Speyer. Tie ankaŭ Hildegarda ricevis edukon, ankoraŭ bazan, dum ne trafis ŝin malsanecoj, ĉar ofte ŝi povis paŝi nur pene kaj eĉ ŝiaj okuloj ne bone funkciis. Oni instruis al ŝi lerni kaj ĉanti la latinlingvajn Psalmojn, sufiĉe por la Brevieraj Preĝoj, sed ŝi neniam lernis skribi. Fine ŝi ricevis la vestaĵon de Sankta Benedikto kaj ŝi eldiris sian religiajn votojn. Jutta mortis en 1136, kaj Hildegarda estis nomumita superulino: ŝi estis 38-jaraĝa.

Multaj kandidatinoj svarmis al la komunumo kaj ŝi decidis iri al alia loko, puŝita, kiel ŝi rakontos, de Dia ordono. Ŝi elektis Rupertsberg apud Bingen sur la maldekstra bordo de rivero Rejno, ĉ. 15 mejlojn el Disenberg.

Post supero de multaj malfacilaĵoj kaj post akiro de la permeso de la loka Senjoro, Grafo Bernard de Hildesheim, ŝi ekloĝis en la nova ejo, kun 18 monaĥinoj, en 1147 aŭ 1148 (aliaj aŭtoroj parolas pri 1149 aŭ 1150). Verŝajne en 1165 ŝi starigis alian monaĥinejon en Eibingen en la dekstra bordo de Rejno, kie jam en 1148 oni provis starigi komunumon, tamen sen sukceso.

La vivo de Hildegarda kiel infano, religiulino kaj superulino estis eksterordinara. Tre izoliĝema pro sia malbona farto ŝi kondukis internan vivon, klopodante utiligi ĉion por sia sanktiĝo mem. Ekde frua aĝo ŝi estis favorata de vidoj. Ŝi diris pri si mem:

“Ĝis mia 15a jaro mi vidis multon, kaj mi rakontis kelkajn viditajn aferojn al aliaj, kiuj kun ega miro demandis de kie tiaj aferoj povus alveni. Mi mem miris kaj dum mia malsaneco mi demandis al unu el miaj flegistinoj ĉu ŝi same vidis similajn aferojn. Kiam ŝi respondis ke ne, granda timo kaptis min. Ofte, dum interparoloj, mi volus rakonti pri estontaj aferoj, kiujn mi vidas kvazaŭ ili apartenus al la nuno, sed, rimarkante la perplekson de miaj aŭskultantoj, mi fariĝis pli kaj pli nedirema”.

Ĉi tio daŭris dum ŝia tuta vivo. Jutta observis ŝiajn donacojn kaj sciigis ilin al monaĥo de najbara monaĥejo, sed ŝajnas, ke nenion oni faris tiutempe. Kiam ŝi estis 40jaraĝa, Hildergarda ricevis la ordonon sciigi al la mondo ĉion, kion ŝi vidis kaj aŭdis. Ŝi hezitis, timante tion, kion la homoj povus pensi aŭ diri, kvankam ŝi plene estis konvinkita pri la Dia speco de la revelacioj. Sed, daŭre instigata, riproĉita, kaj minacata de tiu interna voĉo, ŝi sciigis ĉion al sia spirita asistanto, kaj pere de li, al abato sub kies jurisdikcio estis ŝia komunumo. Tiam monaĥo ricevis la taskon skribi ĉion kion ŝi rakontis; kelkaj el ŝiaj monaĥinoj ofte helpis ŝin. La dokumenton oni prezentis al la episkopo (Henriko, 1145-53) kaj al la pastraro de Mainz, kiuj deklaris ke tiu teksto venas el Dio. La aferon oni konigis ankaŭ al Papo Eŭgeno la 3a (1145-53). Alberto de Chiny, episkopo de Verdun, estis taskita esplori kaj li realigis favoran raporton. Hildegarda daŭrigis skribi. Popolamaso svarmis al ŝi el najbaraj lokoj kaj ĉiuj lokoj de Germanio kaj Gaŭlio, por aŭskulti la vortojn de saĝeco rekte el ŝiaj lipoj, kaj por ricevi konsilojn kaj helpon por la korpaj kaj spiritaj zorgoj. Ne temis nur pri komunaj homoj: ankaŭ gravaj viroj kaj virinoj de la Eklezio kaj de Ŝtatoj estis altiritaj de la rakontoj pri ŝia saĝeco kaj sankteco. Tial ni legas, ke plurfoje vizitis ŝin ĉefepiskopo Heinrich de Mainz, ĉefepiskopo Eberhard de Salzburg kaj abato Ludwig de Sankta Eucharius en Trier. Sankta Elizabeto de Schönau estis ŝia granda amikino kaj ofte vizitis ŝin. Trithemius en sia “Kroniko” parolas pri vizito de Sankta Bernardo de Klaravalo, sed probable temas pri eraro.

Ne nur en la monaĥinejo ŝi donis konsilojn, sed ankaŭ ekstere. Multaj personoj el ĉiuj sociaj etatoj, skribis al ŝi kaj ricevis respondojn, tiel ke la korespondado kiun oni konservas de ŝi, estas vasta. Ŝia granda amo por la Eklezio kaj ŝiaj interesoj, ebligis multajn vojaĝojn; ŝi vizitis periode la domojn de Disenberg kaj Eibingen; post invito, ŝi iris al Ingelheim por renkonti imperiestron Frederiko; ŝi vojaĝis al Würzburg, Bamberg, kaj la apudaĵojn de Ulm, Kolonio, Werden, Trier kaj Metz. Ne estas vere, tamen, ke ŝi vizitis Parizon aŭ la tombon de Sankta Marteno en Tours.

En la lastaj jaroj de ŝia vivo, Hildegarda estis submetita je tre severa proceso. En la tombejo aldonita al ŝia monaĥinejo estis entombigita junulo kiu ricevis ekskomunikon. La ekleziaj aŭtoritatuloj de Mainz petis, ke ŝi deprenu la korpon. Ŝi ne sentis sin devigata obei ĉar tiu junulo estis ricevinta la lastajn sakramentojn kaj tiam oni supozis, ke li repaciĝis kun la Eklezio. Verdikto de malpermeso estis metita en ŝia monaĥinejo fare de la Kapitulo de Mainz kaj kun la konfirmo de la episkopo, Christian Buch. Post multaj zorgoj kaj leteroj, ŝi sukcesis atingi la forigon de la interdiktado. Ŝi mortis sanktece kaj estis entombigita en la preĝejo de Rupertsberg.

Hildegarda estis tre honorata dumvive kaj post la morto. Ŝia biografisto, Teodoriko, nomis ŝin “sanktulino”, kaj multajn miraklojn oni atribuis al ŝia perado. Gregoro la 9a (1227-41) kaj Inocento la 4a (1243-54) ordonis proceson por informado, kiun ripetis Klemento la 5a (1305-14) kaj Johano la 22a (1316-34). Neniam okazis oficiala sanktproklamo, sed ŝia nomo estas en la roma Martira Libro kaj ŝian feston oni solenas en diocezoj Speyer, Mainz, Trier kaj Limburg, samkiel en Abatejo de Solesmes, kie oni eldiras specifajn preĝojn.

Kiam la monaĥinejo en Rupertsberg estis detruita en 1632 la relikvoj de la sanktulino estis portitaj al Kolonio kaj de tie al Eibingen. Kiam sekulariĝis tiu monaĥejo, oni metis la relikvojn en la loka paroĥo. En 1857 okazis oficiala konstato de la relikvoj fare de la episkopo de Limburg kaj poste oni metis ilin en altaron specife starigitan. Tiuokaze urbo Eibingen elektis ŝin kiel sian patroninon. La 2an de julio 1900 oni metis la unuan ŝtonon por la konstruo de nova monaĥejo dediĉita al Sankta Hildegarda, dank’ al donacoj de Princo Karlo de Löwenstein kaj benediktanaj monaĥinoj el Sankta Gabrielo (Prago) eniris la novan domon (17an de septembro 1904).

En Espero Katolika n-ro 9-10/1998 la artikolo daŭras, kun la prezento de la “Ignota lingua” (nekonata lingvo) kiun ŝi kreis, pramodelo de “artefarita” lingvo, kaj nun esperanta traduko de unu el ŝiaj himnoj.