Pri ni

Bonvenon al la oficialaj paĝoj de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.

Nia asocio ekzistas ekde la jaro 1910.

Nia revuo, Espero Katolika, estas la plej malnova, daŭre aperanta E-revuo.

Niaj agadoj estas plurflankaj, plurvariaj, plurspecaj, sed ili estas ĉiuj manieroj por realigi ĉi tiujn celojn:

a)  plenumi la ordonon de Jesuo Kristo: “Iru en la tutan mondon kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo” (Evangelio laŭ Marko, ĉapitro 16a, versiklo 15);

b)  montri la unuecon de la Eklezio uzante la internacian lingvon en ĝia liturgio kaj apostola agado;

c)  kontribui al realigo de la homaj interkompreno, frateco kaj paco en la nuntempa mondo;

d)  strebi “por ke ĉiuj estu unu” (Joh 17:21).

Verŝajne Vi venis viziti nin por scii pli. Estu bonvena! Ni kore akceptas Vin, kaj se Vi havas demandojn, ne hezitu kontakti nin: ikue@ikue.org
Page Reader Press Enter to Read Page Content Out Loud Press Enter to Pause or Restart Reading Page Content Out Loud Press Enter to Stop Reading Page Content Out Loud Screen Reader Support