Papo Paŭlo la 6a (1963-1978)
La okan de decembro 1965, per solenega ceremonio en la Baziliko de Sankta Petro, fermiĝis la dua vatikana Koncilio. Antaŭ la legado de la Mesaĝoj de la Koncilio al diversaj kategorioj de personoj kaj antaŭ la oficiala fermo, Paŭlo la 6a deziris adresi sian “universalan” saluton, kiu estis mesaĝo de profunda amo por ĉiuj, kun aparta penso al la Eklezio de la silento trans la tiama fera kurteno.
Sinjoroj Kardinaloj! Honorindaj Fratoj! Reprezentantoj de la Popoloj! Sinjoroj de Urbo Romo! Aŭtoritatuloj kaj Civitanoj de ĉiu mondoparto! vi, observantoj apartenantaj al multaj diversaj kristanaj konfesioj! kaj vi, Fideluloj kaj Filoj ĉi tie ĉeestantaj, kaj ankaŭ vi, disvastiĝintaj sur la tero kaj al Ni unuigitaj en la fido kaj en la karitato.
Vi aŭskultos post ne multe, fine de ĉi tiu Sankta Meso, la legadon de kelkaj Mesaĝoj, kiujn la ekumena Koncilio, fine de siaj laboroj, adresas al diversaj kategorioj de personoj, celante en tiuj konsideri la multoblajn formojn en kiuj la homa vivo esprimiĝas; kaj vi aŭskultos krome la legadon de nia oficiala Dekreto, per kiu ni deklaras finita kaj fermita la duan ekumenan Vatikanan Koncilion. La nuna estas tial la momento – mallonga momento – de la salutoj. Poste, nia voĉo silentos. La Koncilio tute finiĝis; ĉi tiu senmezura kaj eksterordinara kunveno disiĝas.
Tial, la saluto, kiun ni adresas al vi, alprenas apartan signifon, kiun ni kuraĝas apenaŭ indiki, ne por deturni vin disde preĝado, sed por pli bone altiri vian atenton al ĉi tiu celebro.
Ĉi tiu saluto estas, antaŭ ĉio, universala. Ĝi adresiĝas al vi ĉiuj, ĉi tie ĉeestantaj kaj partoprenantaj en ĉi tiu sankta rito; al vi, Honorindaj Fratoj en la episkopeco, al vi, Reprezentantoj, al vi, Popolo de Dio; kaj ĝi plivastiĝas al ĉiuj, al la tuta mondo. Kiel eblus alimaniere, se ĉi tiu Koncilio nomiĝis kaj estis ekumena, tio estas universala? Kiel la sono de sonoriloj disvastiĝas en la ĉielo, kaj alvenas al ĉiuj kaj al ĉiu laŭ la radio de la vastiĝo de ĝiaj sonondoj, tiel nia saluto, nun, adresiĝas al ĉiuj kaj al ĉiu. Al tiuj, kiuj akceptas ĝin kaj al tiuj, kiuj ne akceptas ĝin: ĝi reeĥas kaj urĝas en la orelo de ĉiu homo. El ĉi tiu roma katolika centro neniu estas, principe, neatingebla; principe, oni povas kaj devas atingi ĉiujn. Por la katolika Eklezio neniu estas fremda, neniu estas ekskludita, neniu estas fora. Ĉiu, al kiu direktiĝas nia saluto, estas vokato, invitito; li estas, iusence, ĉeestanto. Tion diru la koro de tiu, kiu amas: ĉiu amato ĉeestas! Kaj ni, aparte dum la nuna momento, pro nia paŝtista kaj apostola universala tasko, ĉiujn, ĉiujn ni amas! Ni diras tion, sekve, al vi, bonaj kaj fidelaj animoj, kiuj, neĉeestantaj persone en ĉi tiu forumo de la kredantoj kaj de la gentoj, tamen ĉeestas ĉi tie per via spirito, per via preĝo: ankaŭ al vi la Papo pensas, kaj kun vi celebras ĉi tiun eminentan momenton de universala kunuleco.
Ni diras tion al vi, suferantoj, preskaŭ kaptitoj de via malsaneco, kaj kiuj, se mankus la konsolo de ĉi tiu nia intenca saluto, sentus duobla vian doloron, pro la spirita soleco.
Kaj ni diras tion aparte al vi, Fratoj en la Episkopeco, kiuj, ne pro nia kulpo, ne ĉeestis dum la Koncilio kaj kiuj nun lasas meze de la Kunfratoj kaj des pli multe en iliaj koroj kaj en tiu nia, malplenon kiu multe suferigas nin kaj kiu denuncas la maljustaĵon kiu blokas vian liberecon; kaj estus nur tiu manko kiu malebligis al vi veni al nia Koncilio! Mi salutas vin, Fratoj, ankoraŭ nun malĝuste tenataj en la silento, en la subpremo kaj en la forigo de la justaj kaj sanktaj rajtoj, ŝuldataj al ĉiu honesta homo kaj des pli multe ŝuldataj al vi, kiuj estas nenio krom farantoj de bono, kompato kaj paco! La Eklezio, ho malebligataj kaj humiligitaj Fratoj, estas kun vi! ĝi estas kun viaj fideluloj kaj kun tiuj, kiuj havas vian saman penigan kondiĉon! kaj estu kun vi ankaŭ la civila konscienco de la mondo! Kaj fine ni adresas ĉi tiun nian universalan saluton ankaŭ al vi, homoj kiuj ne konas nin; homoj, kiuj ne komprenas nin; homoj, kiuj taksas nin neutilaj, nenecesaj kaj malamikaj por vi; kaj ankaŭ al vi, homoj, kiuj, verŝajne opiniante fari bonon, estas kontraŭ ni! Sincera saluto, diskreta saluto, sed plena je espero; kaj hodiaŭ, kredu tion, plena de estimo kaj de amo.
Jen nia saluto. Sed atentu vi, kiuj aŭskultas nin. Ni petas al vi priatenti kiel nia saluto, diference ol tio, kio komune okazas ĉe la salutoj de la profana interparolo, kiuj utilas por ĉesigi rilaton de proksimeco, aŭ paroladon, nia saluto celas plifortigi, produkti se necese, la spiritan rilaton, el kiu ĝi ĉerpas sian signifon kaj sian voĉon. La nia estas saluto ne por adiaŭo kiu disigas, sed de amikeco kiu restas, kaj, se tio estas la kazo, kiu volas naskiĝi. Eĉ, ĝuste per ĉi tiu plejlasta eldiro, nia saluto volas, iuflanke, atingi ĉies koron, eniri en ĝin kiel amema gasto kaj diri en la interna silento de viaj unuopaj spiritoj la vorton, kutiman kaj nepriskribeblan de la Sinjoro: “Mi lasas mian pacon, mi donas mian pacon, sed ne kiel la mondo donas ĝin” (Joh 14,27); (Kristo havas sian unikan kaj originalan manieron paroli en la sekreto de la koroj); aliflanke, nia saluto celas al alia kaj supera rilato, ĉar ĝi ne estas nur dupartia interŝanĝo de voĉoj, inter ni, homoj de ĉi tiu tero, sed ĝi koncernas alian Ĉeestanton, la Sinjoron mem, jes nevideblan, sed agantan en la teksaĵo de la homaj rilatoj; kaj ĝi invitas Lin, preĝas al Li por ke Li estigu en la salutanto kaj en la salutato novajn bonojn, el kiuj la unua kaj plej eminenta estas la karitato.
Jen nia saluto: ke ĝi povu estigi ĉi tian novan fajreron de la dia karitato en niaj koroj; fajrero kiu povas flamigi la principojn, la doktrinojn kaj la intencojn, kiujn la Koncilio pretigis, por ke ili, tiam flamigitaj de karitato, povu vere realigi en la Eklezio kaj en la mondo tiun renoviĝon de pensoj, agadoj, moroj, kaj de morala forto, kaj de ĝojo kaj de espero, kiu estis la celo mem de la Koncilio.
Nia saluto tial fariĝas idealo. Ĉu ĝi fariĝas revo? poezio? konvencia kaj malplena hiperbolo, kiel ofte okazas ĉe niaj kutimaj bondeziraj esprimoj? Ne. Ĝi fariĝas idealo, sed ne nerealo. Ankoraŭ momenteton de via atento. Kiam ni homoj puŝas niajn pensojn, niajn dezirojn al ideala konceptado pri la vivo, ni tuj staras aŭ en la utopio aŭ en la retorika karikaturo aŭ en la iluziiĝo aŭ en la seniluziiĝo. La homo konservas la neelĉerpeblan aspiron je ideala kaj tuteca perfektiĝo, sed li ne sukcesas atingi ĝin per si mem, nek per la konceptado, des malpli per la sperto kaj la realo. Ni scias tion; ĝi estas la tragedio de la homo, de la falinta reĝo. Sed, rimarku tion, kio okazas ĉi-matene: dum ni fermas la ekumenan Koncilion, ni festas Sanktegan Marian, la Patrinon de Kristo, kaj sekve, kiel ni diris alifoje, la Patrinon de Dio kaj nian spiritan Patrinon. Sanktega Maria, ni diras, senmakula! tio estas senkulpa, tio estas mirinda, tio estas perfekta; tio estas, la Virino, la vera Virino samtempe ideala kaj reala; la kreitaĵo en kiu la bildo de Dio respeguliĝas per absoluta travidebleco, sen iu ajn perturbo, kiel male okazas ĉe ĉiu homa kreitaĵo.
Ĉu verŝajne, krom fiksante nian rigardon al tiu ĉiu humila Virino, nia Fratino kaj samtempe nia ĉiela Patrino kaj Reĝino, klarega kaj sankta spegulo de la senfina Beleco, ne povas finiĝi nia spirita koncilia ascendo kaj ĉi tiu fina saluto? kaj komenci nia postkoncilia laboro? Ĉu ĉi tiu beleco de Senmakula Maria ne fariĝas por ni inspiranta modelo? konsolodona espero?
Ni, ho Fratoj kaj Filoj kaj Sinjoroj, kiuj aŭskultas nin, ni pensas tion; por ni kaj por vi; kaj ĝi estas nia plej alta saluto kaj, ke Dio volu tion, la plej valora!