Hejmo Paska mesaĝo 2005, Placo Sankta Petro, 27.04.2005

Paska mesaĝo 2005, Placo Sankta Petro, 27.04.2005

1. Mane nobiscum, Domine!

Restu kun ni, Sinjoro! (kp Luk 24,29).

Per ĉi tiuj vortoj la disĉiploj de Emaus

invitis la misteran Vojiranton

resti kun ili, dum vesperiĝis

tiu unua tago post la sabato

dum kiu la nekredeblo okazis.

Laŭ la promeso, Kristo resurektis;

sed ili ankoraŭ ne sciis tion.

Tamen la vortoj de la Vojiranto dum la irado

laŭgrade varmigis ilian koron.

Poste, sidantaj ĉirkaŭ la tablo de la vespermanĝo,

ili rekonis Lin  ĉe la “dispecigo de la pano”.

Kaj tuj Li malaperis.

Fronte al ili restis la dispecigita pano,

kaj en iliaj koroj la dolĉeco de tiuj Liaj vortoj.

2. Karegaj gefratoj,

la Parolo kaj la Pano de la Eŭkaristio,

mistero kaj donaco de Pasko,

restas en la jarcentoj kiel ĉiamdaŭra rememoro

de la pasiono, morto kaj resurekto de Kristo!

Ankaŭ ni, hodiaŭ, Pasko de Resurekto,

kun ĉiuj kristanoj de la mondo, ripetas:

Jesuo, krucumita kaj resurektinta, restu kun ni!

Restu kun ni, fidela amiko kaj sekura subteno

de la homaro iranta laŭ la vojoj de la tempo!

Vi, vivanta Parolo de la Patro,

verŝas konfidon kaj esperon en tiujn, kiu serĉas

la aŭtentikan signifon de sia ekzistado.

Vi, Pano de eterna vivo, nutras la homon

kiu malsatas je vero, libereco, justeco kaj paco.

3. Restu kun ni, vivanta Parolo de la Patro,

kaj instruu al ni vortojn kaj gestojn de paco:

paco por la tero konsekrita per via sango

kaj trempita de la sango de multaj senkulpaj viktimoj;

paco por la Landoj de Mezoriento kaj Afriko,

kie ankaŭ multe da sango daŭre estas verŝata;

paco por la tuta homaro, super kiu ĉiam ŝvebas

la danĝero de fratomurdaj militoj.

Restu kun ni, Pano de eterna vivo,

dispecigita kaj disdonita al la kunmanĝantoj:

donu ankaŭ al ni la forton de malavara solidareco

favore al la multaj kiuj, ankoraŭ hodiaŭ,

suferas kaj mortas pro mizero kaj malsato,

ekstermitaj de mortigaj epidemioj

aŭ elĉerpitaj de senmezuraj naturaj katastrofoj.

Per la forto de via Resurekto

ke ankaŭ ili estu partoprenantoj en nova vivo.

4. Ankaŭ ni, viroj kaj virinoj de la tria jarmilo,

bezonas Vin, resurektinta Sinjoro!

Restu kun ni nun kaj ĝis la fino de la tempo.

Igu, ke la materia progreso de la popoloj

neniam vualu la spiritajn valorojn

kiuj estas animo de ilia civilizacio.

Subtenu nin, ni Vin preĝas, dum nia irado.

Je Vi ni kredas, en Vi ni esperas,

ĉar nur Vi havas vortojn de eterna vivo (kp Joh 6,68).

Mane nobiscum, Domine! Haleluja!

Bonan Paskon al ĉiuj.

El Vatikano , la 27an de marto 2005, Pasko de la Resurekto

ESPERANTISTOJ EN PLACO SANKTA PETRO

Ne okazis post la paska beno la tradiciaj plurlingvaj bondeziroj de la Papo al la mondo.
Tiun en esperanto atendis la grupeto de esperantistoj kiuj, jam nun tradicie, ĉeestas Paske kaj Kristnaske, en placo sankta Petro kun siaj paneloj kiuj konsistigas la vorton Esperanto.
Tio tamen ne limigis la entuziasmon de niaj samideanoj, gvidataj de Giovanni Conti,
kiuj levis siajn panelojn.
Diference ol la pasinta Kristnasko, ĉi-foje dum la rekta elsendo de 104 televidstacioj de la tuta mondo
eblis de tempo al tempo vidi la panelojn.

Ĉi-foje la esperantistoj staris vid-al-vide al la apostola palaco, 
por esti vidataj de la Papo kiu aperis je la fenestro (dua de dekstre, lasta etaĝo)