Hejmo Paska mesaĝo 2003, Placo Sankta Petro, 20.04.2003

Paska mesaĝo 2003, Placo Sankta Petro, 20.04.2003

  1. “Resurektis el la tombo la Sinjoro, Kiu por ni estis pendumita el la kruco” (el la Liturgio)
    Haleluja!
    Reeĥas festanta la paska anonco: Kristo resurektis, Li vere resurektis!
    Tiu, Kiu “suferis sub Poncio Pilato, estis krucumita, mortis kaj estis entombigita”,
    Jesuo, Filo de Dio naskita de la Virgulino Maria, “resurektis la trian tagon laŭ la Skriboj” (Kredkonfeso)
  2. Ĉi tiu anonco estas la fundamento de la espero de la homaro.
    Se fakte Kristo ne resurektis, ne nur estus vana nia kredo (kp 1Kor 15,14),
    sed vana estus ankaŭ nia espero, ĉar malbono kaj morto tenus nin ĉiujn kiel ostaĝojn.
    “Nun, male, – proklamas la hodiaŭa Liturgio –
    Kristo resurektis el la mortintoj,
    primico de tiuj, kiuj mortis” (1Kor 15,20).
    Per sia morto Jesuo rompis kaj venkis
    la fortan leĝon de la m orto,
    elradikigante ĝiajn venenan radikon por ĉiam.
  3. “Pacon al Vi!” (Joh 20,19.20).
    Jen la unua saluto de la Resurektinto al la disĉiploj;
    saluto, kiun Li hodiaŭ rediras al la tuta mondo.
    Ho Bonsciigo tiom atendata kaj dezirata!
    Ho konsolodona anonco por tiu kiu estas premita
    sub la pezo de la peko kaj de ĝiaj multoblaj strukturoj!
    Por ĉiuj, aparte por la malgrandaj kaj malriĉaj,
    ni proklamas hodiaŭ la esperon de la paco,
    de la vera paco, bazita sur la firmaj fumndamentoj
    de la amo kaj de la justeco, de la vero kaj de la libereco.
  4. “Pacem in terris…”.
    “La surtera paco, profunda petsopiro
    de la homaj estuloj de ĉiuj epokoj,
    povas esti starigita kaj plifirmigita
    nur per la plena respekto de la ordo
    decidita de Dio” (Encikliko Pacem in terris, enkonduko).
    Per ĉi tiuj vortoj komenciĝas la historia Encikliko,
    per kiu antaŭ kvardek jaroj
    beata Johano la 23a
    indikis al la mondo la vojon de la paco.
    Ili estas vortoj absolute aktualaj
    je la tagiĝo de la tria jarmilo,
    malfeliĉe malheligita de perfortaĵoj kaj konfliktoj.
  5. Pacon en Irako! Per la subteno
    de la internacia Komunumo,
    la irakanoj fariĝu roluloj
    de solidareca rekonstruo de sia lando.
    Pacon en la aliaj mondoregionoj,
    kie forgesitaj militoj kaj rampantaj konfliktoj
    estigas mortintojn kaj vunditojn meze de la silento kaj forgeso
    de ne malgranda parto de la publika opinio.
    Kun profunda peno mi pensas al la serio
    de perforto kaj sango
    kiu ne aspektas finiĝanta en Sankta Lando.
    Mi pensas al la tragika situacio
    de ne malmultaj Landoj de la afrika Kontinento,
    kiun oni ne povas forlasi sola kun si mem.
    Mi bone konscias pri la kovantaj streĉitecoj
    kaj pri la atencoj kontraŭ la libereco de la homo
    en Kaŭkazo, en Azio kaj en Latinameriko,
    regionoj de la mondo kiuj estas al mi same karaj.
  6. Oni dispecigu la ĉenon de malamo, kiu minacas
    la ordan progreson de la homa familio.
    Ke Dio donu al ni esti liberigitaj
    de la danĝero de dramoplena interalfronto
    inter kulturoj kaj religioj.
    Ke la kredo kaj la amo al Dio
    igu la kredantojn de ĉiu religio
    kuraĝaj farantoj de kompreno kaj pardono,
    paciencaj teksantoj de fruktodona interreligia dialogo,
    kiu startigu novan eraon de justeco kaj de paco.
  7. Kiel la Apostoloj timantaj sur la lago en ŝtormo,
    Kristo rediras al la homoj de nia epoko:
    “Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu!” (Mar 6,50).
    Se Li estas kun ni, kial timi?
    Kiom ajn povas ŝajni malhela la horizonto de la homaro,
    hodiaŭ ni celebras la brilegan triumfon de la paska ĝojo.
    Se kontraŭa vento baras la iradon de la popoloj,
    se ŝtormo fariĝas la maro de la historio,
    neniu cedu je la konsterno kaj malkonfido!
    Kristo resurektis; Kristo vivas inter ni,
    vere ĉeestanta en la sakramento de la Eŭkaristio,
    Li oferas sin kiel Panon de savo,
    Panon de la malriĉuloj, Nutraĵon de la pilgrimuloj.
  8. Ho dia ĉeesto de amo,
    ho vivanta memoro pri Kristo nia Pasko,
    Vi estas la viatiko por tiu kiu suferas kaj tiu kiu mortas,
    por ĉiuj Vi estas la vera garantiaĵo de eterna vivo!
    Maria, unua tabernaklo de la historio,
    Vi, silenta atestantino de la paskaj mirakloj,
    helpu nin kanti per la vivo
    vian saman “Magnificat” de glorado kaj danko,
    ĉar hodiaŭ “resurektis el la tombo la Sinjoro,
    kiu por ni estis pendumita je la kruco”.
    Resurektis Kristo, nia paco kaj nia espero.
    Li resurektis. Haleluja!

Sekvis la tradiciaj plurlingvaj bondeziroj al la mondo, ĉi-jare en 62 lingvoj.
La Papo faris sian bondeziron en Esperanto:
FELIĈAN PASKON EN KRISTO RESUREKTINTA!

ESPERANTISTOJ EN PLACO SANKTA PETRO
En placo Sankta Petro, meze de la pilgrimuloj, ĉeestis grupo de esperantistoj por omaĝi al la Papo kaj por danki lin pro la esperantlingva bondeziro.
La esperantistoj surhavis panelojn kiuj konsistigis la vorton “Esperanto”.
Plurfoje la televidaj elsendoj de la tuta mondo
montris tiun grandan skribon.