Hejmo Paska mesaĝo 2001, Placo Sankta Petro, 15.04.2001

Paska mesaĝo 2001, Placo Sankta Petro, 15.04.2001

Mesaĝo “Urbi et Orbi”
(al Romo kaj al la mondo)
de Lia Sankteco Johano Paŭlo la 2a

Paska dimanĉo, la 15an de aprilo 2001

  1. “En Kristo resurektinta la tuta vivo renaskiĝas”
    (Paska prefacio II)
    La paska anonco atingu ĉiujn popolojn de la tero
    kaj ĉiu bonavola persono sentu sin rolulo
    en ĉi tiun tagon, kiun la Sinjoro faris,
    la tago de lia Pasko,
    en kiu la Eklezio, kun ĝoja emocio,
    proklamas ke la Sinjoro vere resurektis.
    Ĉi tiu ekkrio, elirinta el la koro de la disĉiploj
    en la unua tago post la sabato,
    trairis la jarcentojn kaj nun,
    en ĉi tiu preciza momento de la historio,
    ĝi denove kuraĝigas la esperojn de la homaro
    kun la neŝanĝita certeco pri la resurekto de Kristo,
    Elaĉetanto de la homo.
  2. “En Kristo resurektinta la tuta vivo renaskiĝas”

La nekredema mirego de la apostoloj kaj de la virinoj,
alkurintaj al la tombo kiam leviĝis la suno,
hodiaŭ fariĝas ĥora sperto de la tuta Popolo de Dio.
Dum la nova jarmilo movas siajn unuajn paŝojn,
ni deziras konfidi al la junaj generacioj
la fundamentan certecon de nia vivo:
Kristo resurektis kaj en Li la tuta vivo renaskiĝas.

“Gloron al Vi, Kristo Jesuo,
hodiaŭ kaj ĉiam Vi regos”.
Revenas en la memoro ĉi tiu kredo-kanto,
kiun multfoje, dum la ĵusdata jubilea irado,
ni ripetis laŭdegante Tiun,
kiu estas “la Unua kaj la Lasta, la deveno kaj la alveno,
la origino kaj la celo” (Apo 22,13).
Al Li restas fidela la pilgrimanta Eklezio
“meze de la persekutoj de la mondo, kaj la konsoladoj de Dio”
(s.Aŭgusteno).
Al Li ĝi rigardas kaj ne timas.
Ĝi iras, fikse rigardante lian vizaĝon,
kaj ripetante al la homoj de nia epoko,
ke Li, la Resurektinto,
estas “la sama hieraŭ, hodiaŭ kaj ĉiam” (Heb 13,8).

  1. En tiu dramoplena vendredo de la Pasiono,
    kiam la Filo de la homo
    fariĝis “obeema ĝis la morto,
    ĝis la morto sur kruco” (Flp 2,8),
    finiĝis la surtera ekzisto de la Elaĉetanto.

Jam mortinta, Li estis metita rapide en la tombon,
je la sunsubiro. Tute aparta sunsubiro!
Tiu horo malhela pro la aperantaj tenebroj,
markis la finon de la “unua akto” de la kreado,
renversita de la pekado.
Ĝi aspektis kiel venko de la morto, triumfo de la malbono.
Male, en la horo de la frosta silento de la tombo,
ekplenumiĝis la savodona plano,
komenciĝis la “nova kreado”.

Obeema pro amo ĝis la plej alta sinofero,
Jesuo Kristo estas nun “suprenlevita” de Dio
kiu “donis al lia nomo la plej altan gloron” (Flp 2,9).
En ĉi tiu nomo reakiras esperon ĉiu homa ekzistado.
En ĉi tiu nomo la homa estulo
estas prenata for de la povo de la peko kaj de la morto
kaj estas redonata al la Vivo kaj al la Amo.

  1. Hodiaŭ la ĉielo kaj la tero kantas
    “la nomon” neesprimeblan kaj noblegan de la Krucuminto resurektinta.
    Ĉio aspektas kiel estis antaŭe, sed en la realo nenio estas plu kiel antaŭe.
    Li, la Vivo kiu ne mortas, elaĉetis,
    kaj remalfermis al la espero ĉiun homan ekzistadon.
    “Ĉio malnova forpasis; ĉio fariĝis nova” (2 Kor 5,17).
    Ĉiu plano kaj projekto de la homa estulo,
    de ĉi tiu nobla kaj malforta kreitaĵo,
    havas hodiaŭ novan “nomon” en Kristo resurektinta el la mortintoj,
    ĉar “en Li la tuta vivo renaskiĝas”.

Plene realiĝas en ĉi tiu nova kreado
la vortoj de Genezo: “Kaj Dio diris:
«Ni kreu homon laŭ nia bildo,
similan al ni»” (Gen 1,26).
En la Pasko Kristo, nova Adamo
kiu fariĝis “viviganta spirito” (1 Kor 15,45),
elaĉetas la malnovan Adamon disde la malvenko de la morto.

  1. Viroj kaj virinoj de la tria jarmilo,
    por ĉiuj estas la paska donaco de la lumo,
    kiu fuĝigas la tenebrojn de timo kaj malĝojo;
    por ĉiuj estas la donaco de la paco de Kristo resurektinta,
    kiu rompas la ĉenojn de perforto kaj de malamo.

Remalkovru hodiaŭ kun ĝojo kaj miro
ke la mondo ne plu estas sklavo de neeviteblaj eventoj.
Ĉi tiu nia mondo povas ŝanĝiĝi:
la paco eblas ankaŭ tie kie jam de tro multe da tempo
oni batalas kaj mortas, kiel en la Sankta Lando kaj Jerusalemo;
ĝi eblas en Balkanio, ne plu kondamnita
je zorgiga malcerteco kiu riskas
vanigi ĉiun proponon por interkonsento.
Kaj vi, Afriko, tero martirigita
de konfliktoj konstante embuskaj, levu fidoplene la kapon
konfidante je la potenco de Kristo resurektinta.
Dank’ al Lia helpo, ankaŭ vi, Azio,
lulilo de plurjarcentaj spiritaj tradicioj,
povas venki la defion de toleremo kaj solidareco.
Kaj vi, Latinameriko, fonto de junaj promesoj,
nur en Kristo vi trovos kapablon kaj kuraĝon
por evoluo respektema al ĉiu homa estulo.

Vi, viroj kaj virinoj de ĉiu kontinento,
ĉerpu el lia tombo jam nun malplena por ĉiam
la energion necesan por venki
la fortojn de malbono kaj de morto,
kaj por meti ĉiun esploron kaj teknik-socialan progreson
je la servo de estonteco pli bona por ĉiuj.

  1. “En Kristo resurektinta la tuta vivo renaskiĝas”.
    Ekde kiam via tombo, ho Kristo, estis trovita malplena
    kaj Kefas, la disĉiploj, la virinoj
    kaj “pli ol kvincent fratoj” (1 Kor 15,6)
    vidis Vin resurektinta,
    komenciĝis la tempo en kiu la tuta kreaĵaro
    prikantas vian nomon “kiu havas la plej altan gloron”,
    kaj atendas vian definitivan revenon, en la gloro.
    En ĉi tiu tempo, inter la Pasko
    kaj la alveno de via senfina Regno,
    tempo kiu similas al naskodoloro (kp Rom 8,22),
    subtenu nin en la sindevigo konstrui pli humanan mondon,
    refreŝigite de la aromo de via amo.

Paska viktimo oferita por la savo de la mondo,
igu, ke ne malaperu ĉi tiu nia sindevigo,
ankaŭ kiam laceco plipezigas niajn paŝojn.
Vi, venkanta Reĝo, donu al ni kaj al la mondo
la eternan savon!