La tagon post la teruraj atencoj en Usono
Malluma tago en la historio de la homaro
La merkreda ĝenerala aŭdienco de la Papo (13.9.2002) transformiĝis, laŭ deziro de la Papo, en silentan preĝo-kunvenon. La tragikaj eventoj en Novjorko markis la etoson. Ili trafis la usonan popolon sed ankaŭ la tutan mondon. La Papo deziris ke oni ne aplaŭdu. Liaj vortoj estis kortuŝo-plenaj
Mi ne povas komenci ĉi tiun aŭdiencon sen esprimi profundan doloron pro la terorismaj atencoj kiuj hieraŭ sangigis Usonon, estigante milojn da viktimoj kaj multnombrajn vunditojn. Al la prezidanto de Usono kaj al ĉiuj usonaj civitanoj mi prezentas la esprimon de mia plej profunda kondolenco. Fronte al tiaj eventoj el nepriskribebla hororo oni ne povas resti ne tuŝitaj. Mi unuiĝas kun tiuj, kiuj, dum ĉi tiu horoj, esprimis sian indignoplenan kondamnon, laŭte redeklarante ke neniam la vojoj de perforto kondukas al veraj solvoj de la problemoj de la homaro.
Hieraŭ estis malluma tago en la historio de la homaro, terura ofendego kontraŭ la digno de la homo. Tuj post ekscio pri la informo, mi sekvis per intensa partopreno la pluevoluon de la situacio, levante al la Sinjoro mian elkoran preĝon. Kiel eblas ke okazu eventoj el tiom sovaĝa krueleco? La koro de la homo estas abismo el kiu aperas foje projektoj el senprecedenca krueleco kiuj kapablas abrupte renversi la trankvilan kaj laboreman vivon de tuta popolo.
Tamen la kredo helpas nin dum ĉi tiuj momentoj kiam iu ajn komento aspektas ne taŭga. La vorto de Kristo estas la unika kiu povas doni al ni respondon por niaj demandoj kiuj agitiĝas en nia animo. Kvankam la forto de la mallumo ŝajne superregas, la kredanto scias ke malbono kaj morto ne havas la finan vorton. Tie ĉi kuŝas la kristana espero. Ĉi tie nutras sin, nun, nia preĝanta konfido. Kun partoprenanta amemo, mi adresas al la amata popolo de Usono dum ĉi tiuj horoj de angoro kaj ŝoko, kiam estas elprovita la kuraĝo de multaj bonavolaj viroj kaj virinoj. Laŭ tute speciala maniero, mi ĉirkaŭbrakas la familianojn de la mortintoj kaj de la vunditoj kaj mi certigas al ili mian spiritan proksimecon.
Mi konfidas al la mizerikordo de la Plejaltulo la sendefendajn viktimojn de ĉi tiu tragedio, por kiuj mi celebris ĉi-matene la Meson, preĝe petante por ili la eternan ripozon. Dio inspiru kuraĝon al la transvivintoj, favoru per sia helpo la bonmeritan agadon de la helpantoj kaj de la multaj volontuloj, kiuj dum la nunaj horoj elspezas ĉiun sian energion por alfronti tiom tragikan urĝan momenton.
Mi invitas ankaŭ Vin , karegaj gefratoj, unuiĝi kun mi en la preĝado. Ni petegu la Sinjoron por ke ne unuarangu la spiralo de malamo kaj perforto. La Sanktega Virgulino, patrino de mizerikordo estigu en ĉies koroj pensojn de saĝeco kaj celojn de paco.
La fina preĝo estis tre emoci-plena. Gefratoj, kun granda konsterniĝo fronte al la hororo de la detruanta perforto, sed fortaj pro la kredo kiu ĉiam gvidis niajn patrojn, ni adresas nin al la Dio de Abrahamo, de Izaako kaj de Jakobo, kiuj estis savo por sia popolo, kaj per la konfido de gefiloj ni petegas ilin veni helpe al ni dum ĉi tiuj tagoj de lukto kaj de doloro ĉe senkulpuloj.
La preĝ-intencoj estis legitaj en pluraj lingvoj. La unuaj estis dediĉitaj al la kristanoj. Por la Eklezioj de oriento kaj okcidento, kaj aparte por la Eklezio en Usono, ĉar ĝi, kvankam batita de konfuziĝo kaj de lukto, inspirante sin el la Patrino de la Sinjoro, virino forta ĉe la kruco de la Filo, provizu la korojn per deziroj de repaciĝo kaj de paco kaj zorgu pri la konstruo de la civilizacio de amo.
Por ĉiuj, kiuj havas la nomon “kristanoj”, por ke li, dum la malĝojaj eventoj de homaro plena je malkompreno kaj malamo, daŭre estu atestantoj pri la ĉeesto de Dio enn la historio kaj pri la venko de Kristo sur la morto.
Por la respondeculoj pri la nacioj, por ke ili ne lasu sin esti regataj de malamo kaj spirito de revenĝo, sed faru ĉion eblan por eviti ke la armiloj de detruado dissemu novan malamon kaj novan morton, kaj zorgu lumigi la mallumon de homaj eventoj pere de paco-agoj.
Por tiuj, kiuj ploras kaj doloras pro la perforta perdo de parencoj kaj geamikoj, por ke dum ĉi tiu horo de suferado ili ne lasu sin esti superregitaj de senesperiĝo kaj de revenĝo, sed daŭre ili konfidu je la venko de bono sur malbono, de la vivo sur la morto kaj sindevontigu por la konstruo de plibona mondo.
Por la vunditoj kaj suferantoj pro la sensencaj terorismaj agoj, por ke ili retrovu baldaŭ stabilecon kaj sanon, kaj fronte al la donaco de la vivo, ili nutru en siaj koroj dezirojn de konstruo, de kunlaboro kaj de servado por ĉiu formo de la vivo, liberaj disde rankoroj kaj revenĝo-sentoj, kaj fariĝu agantoj de justeco kaj konstruantoj de paco.
Por la gefratoj, kiuj mortis pro la frenezeco de perforto, por ke ili trovu en la paco de la Sinjoro sian sekuran ĝojon kaj la senfinan vivon, kaj por ke ilia morto ne estu vana, sed fermentilo por nova epoko de frateco kaj kunlaboro inter la popoloj.
Fine de la aŭdienco, la Papo preĝis jene: Ho Dio ĉiopova kaj mizerikorda, oni ne povas kompreni tiun, kiu semas malkonkordon, oni ne povas akcepti tiun, kiu amas perforton: rigardu nian doloran homan kondiĉon, elprovitan de kruelaj agoj de teroro kaj de morto. Konsolu viajn gefilojn kaj malfermu niajn korojn al la espero por ke nia epoko povu ankoraŭ koni tagojn de trankvilo kaj de paco.