Hejmo Papo Johano Paŭlo la 2a (1978-2005) – Kroniko pri la liaj lastaj surteraj horoj

Papo Johano Paŭlo la 2a (1978-2005) – Kroniko pri la liaj lastaj surteraj horoj

Kroniko de la 31a de marto 2005

LA UNUA ANONCO – KOMENCIĜAS LA ZORGADO

22:59   Navarro Valls, “La Papo havas altan febron, kaj li estas sub antibiotika terapio”. “La Sankta Patro dum la hodiaŭa tago estis trafita de afekcio tre febra, estigita de konstatita infektiĝo ĉe la urinvojoj”. Tion deklaris la direktoro de la gazetara salono de la Sankta Seĝo, d-ro Joaquin Navarro Valls, per gazetara komuniko de la horo 22.15. “Oni komencis taŭgan antibiotikan terapion – li aldonis – la klinika situacio estas strikte kontrolata de la vatikana kuracista grupo, kiu kuracas lin”.

23:00   Ĉiuj enŝaltitaj la lumoj en la loĝejo de la Papo. Ekde la horo 22.30 ĉiuj lumoj en la loĝejo de Johano Paŭlo la 2a estas enŝaltitaj. Ĉi tio povus des pli konfirmi la pliaĉiĝon de lia sanstato.

23:01   Kardinalo Schoenborn: “Alproksimiĝas la fino”. “La Papo alproksimiĝas al la fino de sia vivo”. Tion deklaris la ĉefepiskopo de Vieno, kard. Christoph Schoenborn, kiu aldonis, ke tamen la Papo ne estas ĉagrenita.

23:05   La sanitaruloj ekskludas enhospitaligon. La sanstato de la Papo pliaĉiĝis ĉirkaŭ la horo 18.45. La sanitaruloj kiuj gardas lin rimarkis altan kreskon de la korpa temperaturo kun rimarkinda malkresko de sangopremo. Por la momento oni ekskludas enhospitaligon en polikliniko Gemelli.

23:24   Placo sankta Petro, alvenas televidstacioj kaj ĵurnalistoj. Al placo sankta Petro alvenas skipoj de televidstacioj kaj ĵurnalistoj el la tuta mondo. La areon kontrolas grupo de “carabinieri” (itala polica korpuso) kaj du aŭtomobiloj de la polico.

23:33   Post la horo 23a oni kuntiris la ŝutrojn de la fenestroj de la papa loĝejo. Iom post la horo 23a ĉi-vespere la fenestroj de la papa loĝejo (el kiu aperis lumo ĝis antaŭ ne multe) estis fermitaj. Kutime, male, kiam la Papo, post la preĝoj, iras dormi, oni ne fermas la ŝutrojn.

23:43   Prof-ro Proietti: “Neniu enhospitaligo ĉe Gemelli”. “Tion, kion mi scias, mi aŭskultas el la televido. Ni ricevis neniun sciigon pri denova enhospitaligo de la Papo ĉe polikliniko Gemelli”. Tion diris prof-ro Rodolfo Proietti, la kuracisto estro de la skipo kiu priflegis la Papon dum la lastaj du restadoj en la roma polikliniko Gemelli.

23:48   Kuracistaj informofontoj: “Li fartas malbone, tre malbone”. Tiel kuracistoj-informantoj, kiuj sekvis la evoluon de la sanstato de la Papo, difinis ĉi-vespere la situacion.

23:50   Infektologo: “La Papo riskas sepsan ŝokon”. La infektiĝo ĉe la urinovojoj, kiu trafis la Papon, kuntrenas altan riskon de sepsa ŝoko, kiu povas estigi vastan sangan koaguladon en la sangaj vazoj. Inter la evidentaj signoj de ĉi tiu reago de la organismo estas la granda malkresko de sangopremo, la kresko de la konsumo de fibrinogenoj kaj de sangoplatetoj”. Tiel parolas prof-ro Dante Bassetti, infektologo de la universitato de Genova.

23:52   Grupoj de fideluloj preĝas en placo sankta Petro. Kun longaj lumantaj kandeloj en la manoj, grupo de fideluloj ariĝis meminiciate en placo sankta Petro por okazigi preĝovigladon por la Papo. Multegaj estas la gejunuloj kiuj ariĝas fronte al la baziliko.

23:55   La ĵurnaloj de la tuta mondo parolas pri la sanstato de la Papo. La informo pri la pliaĉiĝo de la sanstato de la Papo ĉirkaŭiras la mondon. Inter la unuaj ĵurnaloj kiuj informis pri la situacio estas  “New York Times”. Pro la horzonoj, nur en Japanio la informo ne aperis presita.

23:59   Por la momento, ne al Gemelli, sed tie ĉio estas preta. Malgraŭ ke oni ekskludis baldaŭan enhospitaligon en Gemelli, en tiu malsanulejo ĉio estas preta por eventuala nova restado de la Papo. La ĉambroj rezervitaj al la Papo estis rearanĝitaj post la lasta enhospitaliĝo, kaj ili pretas je dispono.

*

Kroniko de la unua de aprilo 2005

00:01   CNN: “Oni donis al la Papo la sanktoleadon”. Laŭ televidstacio CNN al la Papo oni donis la lastan sanktoleadon. Do, ankaŭ la fama internacia televidstacio aliĝas al la diraĵoj pri tio, kio tamen ne estis oficiale konfirmita.

00:04   “Tre malsana, sed li reagas je antibiotikoj”. Johano Paŭlo la 2a reagas al la antibiotika terapio, kiun oni faras al li. Tion diris la vicsekretario de la papa Konsilio por amaskomunikiloj, Angelo Scelso, kiu parolis kun la ĵurnalistoj en placo sankta Petro.

00:12   Ne estas fermitaj la fenestroj. La lumoj de la papa loĝejo je la tria etaĝo de la Apostola Palaco estis de longa tempo malŝaltitaj, krom tiu, rigarde al la kolonaro, kie estus flegejo. La ŝutroj de la fenestroj ne estas fermitaj, kiel montris la televido. El la placo, la granda distanco konjektigis, ke oni fermis ilin. Kiam la Papo estas en Vatikano kaj ripozas, oni nur malŝaltas la lumojn. La ŝutroj restis fermitaj dum la lastaj du enhospitaliĝoj de la Papo pasintfebruare.

00:23   Pordo Sankta Anna fermita je noktomezo. Akurate je noktomezo, kiel ĉiam, oni fermis la pordegon de sankta Anna, unu el la enirejoj al Vatikana Urbo, dekstre de la baziliko. En placo sankta Petro pli kaj pli da fideluloj alvenas por preĝi kaj senti sin proksimaj al la suferanta Papo.

00:27   La sanktoleado post la atenco de Agça. “La kuracistoj konsilis al mi doni la sanktoleadon de la malsanuloj al la Papo, kaj tiom mi faris tuj”. Per ĉi tiuj vortoj la persona sekretario de Johano Paŭlo la 2a, mons-ro Stanislaw Dizwisz, rakontis en la lasta libro de la Papo, “Memoro kaj identeco”, unu el la detaloj de la horoj post la atenco en placo sankta Petro fare de Ali Agça. Post la pafoj, oni tuj iris al polikliniko Gemelli, al la operacia ĉambro. “La situacio estis tre grava – rakontas mons-ro Stanislavo – la organismo de la Sankta Patro perdis multe da sango. La sangopremo malkreskis terure, la korbatojn oni apenaŭ rimarkis”. Sekve, la sekretario de la Papo donis la sakramenton de la sanktoleado.

00:31   Oni blokis la trafikon en strato della Conciliazione. La urba polico blokis la trafikon en strato della Conciliazione, la rekta aleo kiu el la baziliko de sankta Petro kondukas al Kastelo Sankta Anĝelo. La aŭtomobilojn oni direktas al aliaj stratoj. Centoj da fideluloj atingas placon sanktan Petron.

00:52   Fideluloj preĝas en la naskiĝurbo. Dekoj da fideluloj atingas en la nokto la katedralon de Wadowice, la urbeto sude de Pollando kie la Papo naskiĝis antaŭ 84 jaroj. Dum la tuta nokto daŭros la preĝoviglado. “Ni ĉiam preĝis por li, ĉiutage – diris Zofia, 73-jaraĝa – hodiaŭ lia vivo estas en la manoj de la Sinjoro. Al Li ni devas konfidi nin”.

01:00   Al Jazeera kaj Al Arabija komencas sian informadon parolante pri la Papo. Ankaŭ la arabaj amaskomunikiloj turnas la atenton al la pligraviĝo de la sanstato de la Papo. La tagĵurnaloj de Al Arabija kaj Al Jazeera, la ĉefaj mezorientaj televidstacioj, donas la informojn el Vatikano kiel unuan informon.

01:01   Kard. Deskur ploras: “situacio tre grava”. “Mi preĝas ekde kelkaj horoj por Johano Paŭlo la 2a. Lia sanstato estas nun tre grava”. Tion diris la maljuna pola kardinalo Andrzej Maria Deskur, de Krakovo, emerita prezidanto de la papa konsilio de la soci-komunikiloj, kiun la Papo vizitis en hospitalo la unuan tagon de sia papado.

01:09   Forta terapio per antibiotikoj. Johano Paŭlo la 2a estis submetita je ŝokterapio per antibiotikoj, por pritrakti la urinvojan infektiĝon.

01:19   En Pollando oni interrompis la televidajn elsendojn. La informo pri la pliaĉiĝo de la sanstato de Johano Paŭlo la 2a renversis la tutan Pollandon. Oni interrompis la televidajn elsendojn. Televido Tnn24 rekte elsendas el placo sankta Petro. La interretaj forumoj en Pollando estas plenaj je invitoj al preĝado.

01:42   Bariloj en placo sankta Petro. Alvenis en placo sankta Petro du ŝarĝaŭtoj kiuj transportas metalajn barilojn, kaj oni metas ilin je diversaj lokoj de la placo ĉirkaŭ la kolonaro kaj en apudaj stratoj. Verŝajne temas pri la preparoj por dividi la cirkuladon antaŭvide, verŝajne, al la granda alveno de personoj kaj aŭtomobiloj.

01:56   Gejunuloj en placo sankta Petro: “Ni ne estas katolikoj, sed ĝi estas grava momento”. Multaj estas la fideluloj ariĝintaj en placo sankta Petro. “Ni ne estas katolikoj – diras kelkaj gejunuloj el Sankta Francisko – sed ni estas ĉi tie ĉar ĝi estas momento grava por la tuta mondo”. “Ni estas ĉi tie por alporti simbolan ĉirkaŭbrakon al la Papo”, diras kelkaj studentoj de Novjorko, kiuj staras ĉe la ŝtuparo de la Baziliko por diri preĝon.

02:26   “Oni riskas renan blokon”. Laŭ “fidindaj informofontoj” la kuracistoj daŭre aplikas la terapion per antibiotikoj al la Papo, por haltigi la infektiĝon. La grava risko kiu ŝvebas estas nun la bloko de la renoj, kiu, se ĝi okazus, igus tre danĝera la situacio.

05:36   Oni preĝas en Filipinoj. En Filipinoj, 84 milionoj da loĝantoj plejmulte katolikaj, preĝas por la Papo. “Ni konfidas nian Sankta Patron al la Sinjoro, kaj ni preĝas por ke Dio donu al li la forton dum ĉi tiuj malfacilaj momentoj”, deklaris kard. Jaime Sin “.

06:45   Aperas lumo en la papa loĝejo. Aperis je la horo 6.30 ĉi-matene alia lumo en la privata loĝejo de la Papo, je la tria etaĝo de la Apostola Palaco. Temas pri la tria fenestro, tiu dekstre de la oficejo de la Papo.

07:15   Navarro: “La Papo estas tre malsana”. “Ĉi-matene la sanstato de la Sankta Patro estas tre grava”. Tion diris la proparolanto Navarro Valls.

07:17   Navarro: “La Papo travivis kardio-cirkulan kolapson”. Kiel postsekvon de la infektiĝo ĉe la urinvojoj, la Papo havis hieraŭ posttagmeze “sepsan ŝokon kun kardiocirkula kolapso”. Tion sciigas la vatikana proparolanto Navarro Valls. La Sankta Patro estis “tuj helpita de la kuracista grupo, kiu gardostaras en lia privata loĝejo kaj oni aktivigis ĉiujn taŭgajn prizorgojn terapeŭtajn kaj por kardio-spira asisto”. Navarro aldonis, ke Johano Paŭlo la 2a estas “konscia, klarmensa kaj trankvila”.

07:20   La Papo kuncelebris la Meson je la 6a. La Papo, aldonis la proparolanto, hodiaŭ je la 6a kuncelebris la Sanktan Meson. Johano Paŭlo la 2a ne volis esti denove enhospitaligita en Gemelli.

07:25   La situacio de la Papo “estas atente kontrolata”. La situacio de la Papo estas “atente sekvata kaj viglata”. Tion diris Navarro Valls, klarigante ke la Papo “estas asistata de sia persona kuracisto, d-ro Renato Buzzonetti, de du kuracistoj fakuloj pri reanimado, de fakulo pri otorinolaringologio kaj de du flegistoj.

07:45   “Oni respektis la volon de la Papo resti en sia loĝejo”. La volon de la Papo resti en sia loĝejo “oni respektis”. Tion klarigis Navarro Valls aldonante, ke en la papa loĝejo “ĉiuokaze estas certigata kompleta kaj efika sanitara asisto”. Hieraŭ, malfruposttagmeze – li precizigis – oni atingis portempan stabiliĝon de la klinika situacio, kiu, tamen, dum la postaj horoj, evoluis malpozitive”.

08:33   Strato della Conciliazione fermita por la aŭtomobiloj. Kelkaj centoj da fideluloj kaj dekoj da ĵurnalistoj kaj filmistoj svarmas en placo sankta Petro atendante informojn pri la sanstato de la Papo. Jam je la 7.30 oni fermis straton della Conciliazione kaj ankaŭ placo Sankta Petro restas barita. La piedirantoj tamen povas eniri, ankaŭ en la Bazilikon.

08:34   Kardinalo Deskur kaj Pastro Cielecki: “La Papo estingiĝas trankvile”. “Johano Paŭlo la 2a estingiĝas trankvile, restante sufiĉe konscia”. Tion sciigas kard. Deskur, persona amiko de la Papo, kaj pastro Jarek Cielecki, direktoro de la Vatikana Informa Servo kaj de la itala televido Tele Patro Pio.

09:35   La itala politika propagando haltigita. Kiel signo de profunda kaj elkora respekto por la figuro de la Sankta Patro kaj kiel silenta esprimo de espero, la italaj politikaj partioj haltigis sian propagandon por la baldaŭaj regionaj balotoj, kiuj okazos la 3an kaj 4an de aprilo. La balotoj konceras la elekton de 13 el la 20 prezidantoj de la italaj regionoj. Silentos ĉiuj kandidatoj kaj oni nuligis la publikajn manifestaciojn.

09:38   La  roma hebrea komu-numo preĝas por la Papo. La ĉefrabeno de Romo, prof-ro Riccardo Di Segni, kune kun rabeno Vittorio Della Rocca, kun la prezidanto de la komunumo Leone Paserman kaj la vicprezidantoj Riccardo Pacifici kaj Roberto Cohen iros ĉi-matene al placo sankta Petro por preĝi por la destino kaj sanstato de la Papo.

09:40   Pollando preĝas por la Papo. Pollando preĝas ekde kiam hieraŭ vespere disvastiĝis la informo pri la pligraviĝo de la sanstato de la Papo. Aparte, en la naskiĝurbo de la Papo, Wadowice, ekde la fruaj horoj de la nuna mateno la homoj ariĝis fronte al la ikono de la Virgulino Maria de la eterna helpo en la Baziliko, kie la estonta Papo estis baptita kaj ricevis la unuan komunion. “Ni ĉiuj preĝas por li”, deklaris la urbestro Stanisław Kortab.

09:43   Informoj pri la Papo frontpaĝe en Ĉinio. Agentejo Nova Ĉinio disvastigis “kiel urĝan” la deklaron de la vatikana proparolanto pri la sanstato de la Papo. Ankaŭ la ĉefa ĵurnalo de Pekino “China daily” komencas la paĝojn pri eksterlandaj informoj per tiuj pri la sanstato de la Papo, publikigante ĉiujn detalojn konigitajn de Vatikano.

09:54   Kard. Ruini: “Mi vidis lin kaj li estas konscia”. Tiel parolis kard. Ruini post vizito al la Papo en la Apostola Palaco

10:03   Barragan malkonfirmas kunvokon de la kardinaloj. Vatikanaj informofontoj malkonfirmis la informon laŭ kiuj oni urĝe vokis al Romo la kardinalojn pro la pligraviĝo de la sanstato de la Papo. “Mi mem, kaj mi estas kardinalo, nenion scias pri ĉi tiu supozata kunvoko” deklaris kard. Josè Lozano Barragan, prezidanto de la Papa konsilio por paŝtista agado ĉe sanitaruloj.

10:21   Navarro: “Mi diros al la Papo, ke oni preĝas por li ĉe la tombo de Patro Pio”. La proparolanto de la Sankta Seĝo Navarro Valls, kiu baldaŭ denove vizitos la Papon, ĉe kiu li jam estis ĉi-matene, anoncis, ke al Johano Paŭlo la 2a li diros ke amaso da fideluloj ariĝis por preĝi por li ĉe la tombo de sankta Patro Pio el Pietrelcina.

10:23   Johano Paŭlo la 2a eniris komaton. La Papo estas en komato. Kelkaj kardinaloj aliris lian privatan loĝejon por doni al li lastan saluton.

10:30   Veltroni: “Tuta Romo estas kun Johano Paŭlo la 2a “. “Tuta Romo estas kun Johano Paŭlo la 2a”. Tion deklaras la urbestro de Romo, Walter Veltroni: “la civitanoj de la itala ĉefurbo – li diras – dum ĉi tiuj horoj adresas sian ameman penson al la Papo, samkiel ili faris dum ĉi-lastaj semajnoj fronte al lia malsano. La tuta urbo estas unuigita en la solidareco por eksterordinara Papo, honora civitano de Romo, kiu dum 27 jaroj estis orientiga punkto por ĉiuj, kredantoj kaj nekredantoj, kaj kiu estis homo de la dialogo inter la religioj kaj la kulturoj, homo de paco”.

10:32   Vatikano malkonfirmas: “La Papo ne estas en komato”. Oficialaj informofontoj de Vatikano dementis, ke la Papo estas en komato

10:34   Ruini invitas la fidelulojn de Romo preĝi por la Papo. Kard. Ruini invitis la fidelulojn de Romo pli intense preĝi por la Papo. “Fronte al la pligraviĝo de la malsaneco kiu trafis la Sanktan Patron – ni legas en la noto de la kardinalo mi invitas ĉiujn romanojn kaj ĉiujn italojn pliintensigi sian preĝadon por li. Ni volas esti proksimaj al li dum ĉi tiu horo per la sama amoplena proksimeco, per kiu li ekde preskaŭ 27           jaroj akompanas nin. Ĉi-vespere je la horo 19a ni celebros Sanktan Meson por la Papo en la Baziliko de sankta Johano laterana”.

11:20   Meso por la Papo en Notre Dame.

La ĉefepiskopo de Parizo, mons-ro Andrè Vingt-Trois, celebros Meson por la Papo hodiaŭ, je la horo 18.15, en la Katedralo de Nia Sinjorino en Parizo. La ĉefepiskopo ankaŭ sendis al ĉiuj urbaj paroĥoj “alvokon al preĝado”.

11:48   Ruini: “Mi trovis lin profunde trankvila kaj klarmensa”. Tiel parolas kard. Ruini, dum intervjuo, post vizito al la Papo. “Mi preĝis kun li – li rakontas – nur dum momento, kiu profunde kortuŝis min. La Papo tute sin allasas al la volo de Dio”.

12:05   La interretaj paĝoj de Vatikano blokitaj. La interretaj paĝoj de Vatikano (www.vatican.va) ricevas lavangon da vizitoj kaj nun estas tre malfacile, eĉ maleble, povi konsulti ilin.

12:33   Navarro: “La Papo petis la laŭtlegadon de la Krucvojo”. “La Papo estas ĉiam konscia” diris Navarro Valls, je la komenco de la informa konferenco je horo 12.30. “Je ĉirkaŭ la horo 7.15, memorigante ke hodiaŭ estas vendredo, tago en kiu oni rite sekvas la Krucovojon, li petis, ke oni legu al li la 14 staciojn. Oni legis ĉiujn tekstojn al li kaj li faris krucosignon post ĉiu stacio. Poste li petis ke oni legu por li la “liturgion de la horoj”.

12:35   Navarro: “La Papo estas konscia, klarmensa kaj trankvila”. “Mi vidis ke ĉi-matene li akceptis kelkajn siajn kunlaborantojn, inter kiuj kard. Sodano kaj kard. Ruini”, diris Navarro Valls. Li poste resumis la situacion de la sanstato de la Papo: “la situacio estas senŝanĝa, sed daŭras la kondiĉoj el rimarkinda graveco. La arteria sangopremo estas malstabila”. “La Papo, tamen, daŭre estas klarmensa, plene konscia kaj, mi devas diri, trankvila. Iom antaŭ ol mi venis al vi, li petis la legadon de kelkaj tekstoj el la Sankta Skribo”.

12:42   Navarro Valls kortuŝiĝas. Je la fino de la gazetara konferenco, respondante al demando pri kia estas lia persona sento dum ĉi tiuj dramoplenaj horoj, Navarro-Valls kortuŝiĝis. Unue li respondis: “Mi opinias, ke por neniu gravas scii tion, kion mi sentas interne de mi”. Poste li aldonis, dum fariĝis tuj evidenta lia kortuŝo kaj liaj okuloj malsekiĝis, ke li hodiaŭ staras fronte “al

“al bildo, kiun dum multaj jaroj mi neniam vidis”.

13:03   Barroso “kun malĝojo sekvas la eventojn”. “La prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Durao Barroso, informiĝas pri la sanstato de Johano Paŭlo la 2a kaj sekvas kun malĝojo la eventojn”. Tion deklaris proparolantino de la Eŭropa Komisiono.

13:48   Du Mesoj por la Papo en Fatimo. Du eŭkaristiaj celebroj estos celebritaj hodiaŭ en la mariala pilgrimloko de Fatimo por preĝi por Johano Paŭlo la 2a , kiu trifoje iris al Fatimo.

14:13   La rusa ortodoksa Eklezio. La rusa ortodoksa Eklezio “suferas kun la malsana Papo”. Tion deklaris patro Vsevolod Ciaplin, de la departmento por eksterlandaj rilatoj de la Patriarkejo de Moskvo, en la unua komento de la rusa ortodoksa ĥierarkio pri la eventoj en Romo.

15:00   Oni preĝas por la Papo en la moskeo de Napolo. Preĝo “al la unika Dio de islamanoj, kristanoj kaj hebreoj, por ke Li helpu la Papon dum ĉi tiu momento kaj subtenu lin, kiu estas homo de paco, aktiva akcelanto de la dialogo inter ĉiuj religioj”. Por Johano Paŭlo la 2a preĝis hodiaŭ en Napolo (Italio) la islamanoj kiuj ariĝis en moskeo por la tradicia vendreda preĝo.

15:39   Imamo de la roma moskeo. “Mi preĝis por li”. “Mi alvokis kaj preĝis al Dio por la resaniĝo de la Papo”. Tion diris al ĵurnalistoj la Imamo de la moskeo de Romo, Mahmud Hammaad Shevveita, kiu aldonis: “li estas persono, kiun la tuta mondo amas”.

16:03   En Sankta Petro la telekameraoj de la tuta mondo. Ekde la unuaj horoj de la mateno la areo de placo Sankta Petro transformiĝis en grandegan gazetaran salonon sub la ĉielo. La telekameraoj de CNN, NBC, BBC, SKY, France 2 kaj de multegaj aliaj televidstacioj invadis la ĉirkaŭajn stratejojn. Multaj estas la podioj starigitaj je la fino de strato della Conciliazione (en la fronta placo Johano la 23a ) por elsendi. La ĵurnalistoj “ĉasas” intervjuojn kaj komentojn.

16:21   Novaj nomumoj de episkopoj. Estas 18 la nomumoj kaj rezignoj akceptitaj de Johano Paŭlo la 2a kaj konigitaj hodiaŭ de la gazetara salonon de la Sankta Seĝo. Ili estas nomumoj deciditaj jam de kelka tempo kaj koncernas diocezojn iom ĉie en la mondo kaj oni oficialigis ilin hodiaŭ.

16:23   Sankta Petro, plivastigitaj la sekurecaj aranĝoj. Jam nun svarmas fideluloj en placo sankta Petro. Pro tio oni plialtigis la nivelon de sekureco en la tuta areo, kien oni sendis, aldone al la multaj policanoj, ankaŭ “carabinieri” (ĝendarmoj). Oni pliintensigis la policajn kontrolojn ankaŭ ĉe la enirejo de la gazetara salono de la Sankta Seĝo, kien alvenis amaso da tutmondaj ĵurnalistoj kaj telekameraistoj.

16:32   Komunio kaj Libereco: “trapreĝi la Rozarion por la sano de la Papo”. “Fronte al pligraviĝo de la sanstato de la Papo, ni invitas ĉiujn personojn kaj komunumojn trapreĝi la Rozarion por lia sano, proponante ĉi tiun inviton ankaŭ al geamikoj kaj kolegoj”. La inviton eldiras movado Komunio kaj Libereco: “kiel instruis al ni pastro Giussani – skribas la prezidanto de la movado, Julian Carron – ni petu al la Dipatrino subteni la Papon dum ĉi tiu mistera kaj tiom decida momento”.

16:35   Osservatore romano: “La mondo preĝas por la Papo”. La vatikana ĵurnalo “L’Osservatore Romano” aperos baldaŭ kun naŭkolumna titolo: “La mondo preĝas por la Papo”. Alia titolo diras: “Zorgado pro la sankondiĉo de Johano Paŭlo la 2a, kiu abrupte pligraviĝis vespere de ĵaŭdo la 31an de marto”.

16:38   Kardinalo Szoka: “La Papo estas veka”. La Papo “estas veka” kaj “li tuj rekonis min”: tion diris, dum intervjuo de televidstacio de ŝtato Miĉigano, kard. Edmund Szoka, eksa ĉefepiskopo de Detroit. Laŭ la kardinalo la Papo havas spiromalfacilaĵojn, sed li estas konscia. Kard. Szoka, kiu lasis sian diocezon en 1990 por labori en Vatikano, genuiĝis ĉe la lito de la Papo kaj preĝis.

16:46   Ĉina registaro bondeziras rapidan resaniĝon. Informagentejo Fides el Pekino deklaris, ke la simplaj civitanoj komentas favore la geston de malfermiĝo de la ĉina registaro, kiu esprimis hodiaŭ la petdeziron ke la Papo baldaŭ resaniĝu. Detale, iu proparolanto de la ministerio pri eksterlandaj aferoj deklaris, ke li “sekvas kun zorgemo la informojn pri la malsano de la Papo”, esprimante la “bondeziron de baldaŭa resaniĝo”.

16:57   Asizo, fideluloj preĝas ĉe la tombo de Sankta Francisko. Ankaŭ Asizo, la naskiĝurbo de Sankta Francisko, transformiĝas en loko de preĝado por la sano de Johano Paŭlo la 2a. La Papo vizitis 6-foje la urbeton de Francisko, okazigante tie du multreligiajn preĝorenkontiĝojn por la paco. Laŭ la proparolanto de la Sankta monaĥejo, pastro Fortunato Cola, “en la nuna momento venas al la tombo multaj fideluloj, multaj gejunuloj, por senĉesa preĝo por la Papo”.

17:07 “Pope-boys”, preĝoviglado ekde la horo 22a. Invito ariĝi ĉi-vespere je la 22a por preĝi por la Papo estis lanĉita el la interreta forumo de la “Pope-boys”. La geknaboj de Johano Paŭlo la 2a, kiuj dum ĉi tiuj longaj jaroj de malsano kaj sufero neniam forgesis lin, lanĉis ĉi tiun alvokon por resti spirite proksimaj al la Papo.

17:08   Oni preĝas ankaŭ en la irakaj moskeoj. Papon Johano Paŭlon la 2an oni memorigis hodiaŭ en la moskeoj de Bagdado kaj de aliaj urboj de Irako, okaze de la vendreda islama preĝo. “Ni preĝis por li, viro kiun ĉiuj devus respekti” deklaris Ŝejko Jalal Alm Hanafi, predikanto de moskeo Khulafa en Bagdado.

17:24   Strukturoj de la sanitaraj servoj kaj de la civilprotekto en placo Sankta Petro. Du sanitaraj centroj kun aŭtoambulancoj estis starigitaj en placo Sankta Petro kaj en placo Johano la 23a (je la fino de la strato fronte al la Baziliko) por eventuala asisto al la fideluloj. Ankaŭ la itala civilprotekta servo de la Roma komunumo ĉeestas en la areo, kune kun la polico, por kunordigi la alvenon kaj foriron de la personoj.

18:05   Tettamanzi: “Ĝi estas la momento de la silento”. “Ĝi ne estas la momento de la vortoj, sed male de la silento, de granda silento kiu plenigas nian koron”. Tiel komenciĝis la prediko de ĉefepiskopo Dionigi Tettamanzi dum la Meso por la Papo en la Katedralo de Milano, Italio.

18:17   Kvinmil personoj en la Katedralo de Milano. “Spirite mi sentas min en placo Sankta Petro kun la okuloj kaj la koro adresitaj al la loĝejo de la Papo”. La ĉefepiskopo de Milano, kard. Dionigi Tettamanzi, dum la prediko de la Meso kiun li celebras por la Papo en la Katedralo, havis vortojn de grandega amemo por la Papo. En la Katedralo de Milano ariĝis pli ol 5.000 personoj.

18:22   La preĝo de la islamaj virinoj. “Samkiel ĉiuj islamaj virinoj de Italio, ni unuigas niajn preĝojn kun tiuj de la tuta internacia katolika komunumo. Ĝi estas momento de medito por ĉiuj, kiun oni devas travivi silente, meditante, enmemiĝe”. La proparolantino de la Asocio de la islamaj virinoj en Italio, Asmae Dachan, tiel komentas la zorgigan sankondiĉon de Johano Paŭlo la 2a.

18:26   La ĥaldea Patriarko: “Proksimaj al lia sufero”. Ĉiuj irakaj kristanoj estas proksimaj al la Papo. La ĥaldea Patriarko de Bagdado, Emmanuel Delly, pridemandita de informagentejo Fides, diris: “Ni multe malĝojas pro ĉi tiuj informoj pri la Sankta Patro. Ni partoprenas en lia sufero per la preĝado; ni tion faris per la ĉi-matenaj Laŭdoj kaj per la Sankta Meso. Ni preĝu la Sinjoron ke Li donu al li la forton”.

18:32   Jam svarmas fideluloj en la Baziliko de Sankta Johano. La Baziliko de Sankta Johano laterana, kie la horo 19a kardinalo Camillo Ruini celebros Meson por la Papo, jam estas preskaŭ plenplena. Ĉiuj sidlokoj estas okupitaj, escepte de tiuj rezervitaj por la aŭtoritatuloj, kiuj, multnombraj, partoprenos en la liturgio.

18:42   Mons-ro Fisichella; “Romo alpremiĝas ĉirkaŭ la Papo”. “Nun Romo alpremiĝas ĉirkaŭ la Papo. Ni volas esti proksimaj al li kaj kiel kredantoj ni pensas, ke la plej ĝusta maniero por fari tion estas preĝado”. Tion diris mons-ro Rino Fisichella, helpepiskopo de Romo, en placo Sankta Johano, kie post nemulte komenciĝos la Meso por la Papo.

18:49   La italaj aŭtoritatuloj en la Baziliko de Sankta Johano. La prezidanto de la itala respubliko, Carlo Azeglio Ciampi, alvenis kune kun sia edzino, sinjorino Franca, al la Baziliko de Sankta Johano laterana por partopreni en la Meso por la Papo. Ankaŭ la itala ĉefministro Silvio Berlusconi atingis la Bazilikon.

18:59   Navarro: pliaĉiĝis la sano de la Papo. Rapide malboniĝas la sanstato de la Papo. Tion diris Navarro Valls dum nova komuniko. La kardio-spiraj kondiĉoj pligraviĝis, la spirado estas malprofunda. La Papo estis trafita de “arteria hipotensio, la biologiaj parametroj estas tre kompromititaj”, diris la proparolanto de la Sankta Seĝo.

19:09   Oni fermis la dekstran klapon de la bronza pordego, sed tio okazis laŭ kutimo. Samkiel okazas ĉiutage, je la 19a la dekstra klapo de la bronza pordego, la enirejo al Vatikano sub la Bernini’a kolonaro, estis fermita fare de la svisaj gvardianoj. Unu el ili gardostaras en la spaco kiu restas malfermita. Fronte al la pordego, trans kiu oni vidas kelkajn svisajn gvardianojn, staras ankaŭ preskaŭ 15 italaj policanoj. La vido de la pordego duonfermita kreskigas la atendoetoson en placo Sankta Petro.

19:12 Meso en la Baziliko de Sank-ta Johano latera-na. Komenciĝis en la Baziliko de Sankta Johano Laterana la Meso por preĝado por Johano Paŭlo la 2a. La kardinalo vikario de Romo, Camillo Ruini, kiu celebras la Meson, eniris en la preĝejon per procesio kun la aliaj pastroj, akompanata de orgena muziko kaj kantoj, al kiuj aliĝas ankaŭ la multnombraj fideluloj kiuj svarmas en ĉiuj navoj. “Ni celebras ĉi tiun Meson por nia tiom amata Papo – diris Ruini je la altaro – kun nia tuta koro kaj nia konfido je la Sinjoro”.

19:22   Rena bloko, ne eblas dializo. Li perdis konscion. Vatikanaj informofontoj deklaras, ke la Papo perdis konscion kaj lia kondiĉo pli kaj pli graviĝas. En la ĝenerala situacio de insuficienco de ĉiuj organoj staris ankaŭ tiu de la renoj, tio estas rena bloko, sed laŭ tio, kion oni eksciis, ne eblas fari dializon por restarigi la renan aktivadon pro la kompromitaj korpaj funkcioj.

19:26   La teksto de la ĵusdata kuracista informo. Jen la lasta informo diskonigita de la Sankta Seĝo pri la kondiĉo de Johano Paŭlo la 2a: “La ĝeneralaj kaj kardiospiraj kondiĉoj de la Sankta Patro ankoraŭ pligraviĝis. Oni registras laŭgrade kreskantan arterian hipotension, dum spirado fariĝis malprofunda. Ekstaris klinika situacio de kardio-cirkula kaj renaj insuficienco. La biologiaj parametroj estas rimarkinde kompromititaj. La Sankta Patro – kun videbla partopreno – aliĝas al la daŭra preĝado de tiuj, kiuj asistas lin”.

19:28   “Ne plu estas espero”. “Ne plu estas espero”, diris sanitarulo informita pri la nuna sanstato de Johano Paŭlo la 2a.

19:32   Kard. Ruini, “La plej malmola elprovo travivita kun trankvilo”. Johano Paŭlo la 2a alfrontas “la plej malfacilan elprovon de sia longa kaj eksterordinara vivo, kaj li alfrontas ĝin per tiu sama intima trankvilo kaj konfidoplena sinallaso en la manojn de Dio per kiu li ĉiam vivis, laboris, suferis, ĝojis”. Jen unu el la fragmentoj de la prediko de kardinalo Camillo Ruini kiu celebras Meson por la Papo en la roma Baziliko de Sankta Johano Laterana.

19:36   Venecio, 2000 fideluloj en la Baziliko de Sankta Marko. 2000 personoj (venecianoj, turistoj, gereligiuloj) ariĝis en la Baziliko de Sankta Marko en Venecio por partopreni en la Meso, kiun kardinalo Angelo Scola celebras por la Papo.

19:39   Kreskas la nombro da fideluloj en placo Sankta Petro. Kreskas kun la maltrankvilo kaj zorgado pro la sanstato de la Papo la nombro da fideluloj, kiuj atingas placon Sanktan Petron. La placo pleniĝas per civitanoj, gereligiuloj kaj turistoj, kiuj turnas la rigardon al la papa loĝejo aŭ preĝas silente. Malgraŭ la granda nombro da personoj, la etoso estas tiu de silenta atendo. Multaj estas la romanoj, kiuj, post fino de laboro, alvenas al Vatikano. Ĉiuspeca signalo, kiel tiu de la sonoriloj kiuj batas la horojn, ekskuigas la ĉeestantajn personojn.

19:46   La Papo “jam vidas kaj tuŝas Dion”. La Papo “jam vidas kaj tuŝas la Sinjoron, li jam estas unuigita kun nia unika

Savanto”: tion diris kard. Ruini dum sia prediko en la Baziliko de Sankta Johano laterana, substrekante, ke “tiu certeco kaj tiu ĝojo kiu donas tonon al la tuta liturgio de la nuna semajno, kongruas, diference ol kio povus ŝajni, kun la suferoj de la Papo kaj kun nia preĝado por la Papo”.

19:51   Du lumoj je la fenestroj de la oficejo de la Papo. Aperis lumo en la ĉambro de la privata sekretario de la Papo, mons-ro Stanislavo, kaj, ne multe poste, la lumo aperis ankaŭ en la ĉambro je kies fenestro la Papo aperas por beni la fidelulojn. La tendon en la ĉambro de mons-ro Stanislavo oni plurfoje movis kaj iu aperis je la fenestro por vidi la amason da fideluloj kiuj svarmas en placo Sankta Petro.

20:08   Je la horo 21a Rozaria preĝo en placo Sankta Petro. Je la 21a la ĝenerala vikario de la Papo por la Vatikana Civito, mons-ro Angelo Comastri, gvidos la trapreĝon de la Rozario en placo Sankta Petro.

20:19   Finiĝis la Meso en la Baziliko de Sankta Johano Laterana. Finiĝis la Meso por la Papo en la Baziliko de Sankta Johano Laterana. Ĝi daŭris iom pli ol unu horo, celebrita de kard. Ruini, fronte al la fideluloj kaj ĉiuj ŝtataj aŭtoritatuloj de Italio.

20:26   Encefalogramo plata, Vatikano malkonfirmas. Iu itala informagentejo diskonigis la informon, ke la rezulto de elektroencefalogramo evidentigis mankon de cerba neŭrofunkciado. Vatikano sciigis, ke en la ĉambro de la Papo ne estas je dispono aparato por elektroencefalogramo.

21:02   Pli ol 30.000 personoj en placo Sankta Petro. Estas pli ol 30.000 en placo Sankta Petro la fideluloj, laŭ la pritakso de la polico.

21:08   Mons-ro Comastri: “Ĉi-vespere Kristo malfermegas al li la pordojn”. “Ĉi-vespere aŭ ĉi-nokte Kristo malfermegas la pordojn al la Papo”. Tion diris mons-ro Angelo Comastri, vikario de Johano Paŭlo la 2a por la vatikana civito, komencante la preĝo-maldormon per la Rozario en placo Sankta Petro.

21:33   7.000 pilgrimuloj en Lurdo. Preskaŭ 7.000 pilgrimuloj ariĝis por preĝi en la esplanado fronte al la mariala pilgrimloko de Lurdo. Al Lurdo Johano Paŭlo la 2a faris sian lastan paŝtistan vojaĝon, antaŭ la pliaĉiĝo de la sanstato, kiu devigis lin interrompi lian pilgrimadon al la mondo.

21:53   Pli  ol 60.000 en placo Sankta Petro. Estas pli ol 60.000 la personoj kiuj preĝas en placo Sankta Petro.

22:07   Placo Sankta Petro, finiĝis la Rozario, daŭre alvenas fideluloj. Post la fino de la Rozario kiu komenciĝis je la horo 21a, kelkaj grupoj de fideluloj komencis forlasi placon Sanktan Petron, sed intertempe centoj da geknaboj kiuj tenas sin reciproke per la manoj trairas silente la frontan straton della Conciliazione. La alveno de fideluloj en la placo daŭras seninterrompe.

22:13   Placo Sankta Petro restas malfermita “por akompani la Sanktan Patron”. Anoncanto invitis la amason da fideluloj ĉeestantaj en placo Sankta Petro preĝi “por akompani la Sanktan Patron”. “La placo – diris la anoncisto – restas malfermita. Ni rekomendas, ke oni havu sintenon de silento kaj enmemiĝo. Dum la silento de la vespero ni daŭrigu konfidi lin al la Patrino de la Sinjoro kaj de la Eklezio”. Nun la miloj da personoj en la placo silentas kaj rigardas al la fenestro lumigita je la tria etaĝo de la apostola palaco.

23:23   Placo Sankta Petro, kantoj kaj preĝoj de la “Pope-boys”.  La “pope-boys” (la geknaboj de la Papo, kiel amaskomunikiloj kutimis nomi ilin), la gejunuloj al kiuj la Papo ĉiam estis tre ligita kaj kiuj kun li kundividis la mondajn tagojn de la junularo, revenis sub la fenestrojn de la papa loĝejo. Ili flustras kantojn kaj svingas vatikanajn kaj alinaciajn flagojn; ili preĝas esperante ke ili sukcesu sentigi sian proksimecon al tiu, kiun ili konsideras “persona amiko”. Ĉirkaŭ ili, en la tuta placo kaj en la fronta strato della Conciliazione daŭre estas miloj da personoj, kiuj preĝas.

*

Kroniko de la 2a de aprilo 2005

00:05   Daŭras lumo en la loĝejo. Restas daŭre lumantaj la fenestroj de la loĝejo de la Papo je la tria etaĝo de la apostola palaco. Lumas la fenestroj de la privata studĉambro de la Papo, de la oficejo de lia sekretario mons-ro Stanisław Dziwisz kaj tiuj de la flegejo. Hieraŭ vespere la unika lumo kiu restis estis tiu de la flegejo, kaj la fakto ke ĝi daŭris ankaŭ dum la tuta nokto, konjektigis onin ke la Papo estis portita al tiu flegejo por pli bona asisto.

00:06   Daŭras la atendo en placo Sankta Petro. Malgraŭ la nokto kaj ankaŭ pluveto, daŭre estas miloj da personoj en placo Sankta Petro kiuj viglas silente por “akompani la Papon” dum lia lasta vojaĝo. Jam nun, ekde pli ol 5 horoj la fideluloj restas meditantaj kun la atento konstante turnita al la du lumigitaj fenestroj de la tria etaĝo de la apostola palaco.

00:14   Tute lumigita la Baziliko de Sankta Petro. Ĉi-nokte tute lumigita estas la Baziliko de Sankta Petro. Lumoj estas ĉu en la papa loĝejo, ĉu en la oficejoj samkiel en la koridoro (videbla el la placo) de la Siksta Kapelo. Intertempe daŭras la alveno de fideluloj, kiuj atingas placon Sanktan Petron por preĝi por la Papo, en superreala silento.

00:16 La Papo estus pretiganta enciklikon pri la Karitato. Johano Paŭlo la 2a, laŭ unu el la multaj “diraĵoj” kiuj cirkulas dum la nunaj horoj (cetere, ni ne raportas pri ĉiuj el ili) estus pretiganta novan enciklikon. Ĝi estus lia 15a encikliko kaj ĝi temus pri la Karitato. La 14a encikliko de Johano Paŭlo la 2a, “Ecclesia de Eucharistia”, aperis pasintjunie.

00:21 Ratzinger en Vatikano. Antaŭ kelkaj minutoj la dojeno de la kardinalaro, Josef Ratzinger, eniris la vatikanan civiton tra la pordego “de Sankta Anna” (la enirejo en la strato dekstre de la Baziliko, kie estas la paroĥo de Vatikano).

00:33   Kard. Glemp: “eblas latinamerika posteulo”. La pola primaso, kard. Jozef Glemp, formulis la eblecon ke la nova Papo povus esti latinamerika. Je la komenco de 5-taga paŝtista vizito en Argentino, kard. Glemp diris – antaŭ la komenco de Meso de li celebrita en la Katedralo de Lujan (60 km. el Bonaero) – ke efektive latinamerika kardinalo “povus alpreni la taskon gvidi la Eklezion”. La brazila kardinalo Hummes diris ke “estas ankoraŭ frue por paroli pri la posteulo” (noto: ĉi tiun informon ni ne volis enigi, sed je la fino ni taksis ĝin utila por montri ekzemplon pri la oftaj vanaj diraĵoj de informagentejoj, kiuj interpretas kiel sensaciaj normalajn konstatojn: la Sankta Spirito estas libera inspiri la estontajn elektantojn de la Papo).

00:53   Aplaŭdoj kaj kantoj en placo Sankta Petro. De kelkaj minutoj interrompiĝis la silento, kiu regis en placo Sankta Petro. La fidelularo plurfoje aplaŭdis direkte al la fenestroj de la papa loĝejo kaj multaj gejunuloj ritmadis la nomon de la Papo, kvazaŭ por voki lin.

01:34   Bush konstante informita. La usona prezidanto George W. Bush deziras esti konstante informita pri la kondiĉo de la Papo: li kaj la “first lady” (lia edzino) sciigis hieraŭ ke ili preĝas por Johano Paŭlo la 2a. La interna maltrankvilo per kiu la mondo sekvas lian agonion estas, laŭ geedzoj Bush, “atesto pri lia grandeco”. La Papo estas iel ligita kun la usona historio, ĉar en 1979, kiam estis prezidanto Jimmy Carter, li fariĝis la unua Papo akceptita en la Blanka Domo.

01:51   Eble, longdaŭra agonio. La Papo travivas longan agonion. Tion opinias – laŭ informagentejoj – iu “pola eklezia informo-fonto”.

02:04   La homoj kantas “Restu kun ni”. “Restu kun ni” kantas la fideluloj en placo Sankta Petro, jam nun malpli multaj kompare kun la hieraŭa tago. Daŭre lumas la fenestroj de la papa loĝejo. La kantojn de la “pope boys” interrompas de tempo al temo aplaŭdo. La homoj amasiĝis en la dekstra flanko de la placo, sub la fenestroj de la Papo. Multaj foriras, sed alvenas aliaj.

02:49   “La Papo stabila en graveco. “La kondiĉo de la Papo stabiliĝis laŭ la parametroj, kiujn oni jam konigis”. Tion deklaris la persona sekretario de kard. Ruini, pastro Nicola.

03:16   Ankoraŭ milo da personoj en placo Sankta Petro. Estas almenaŭ 1000 la fideluloj kiuj je la 3a matene restas en placo Sankta Petro por daŭre preĝi kaj kanti por Johano Paŭlo la 2a. Kompare kun la 50.000-60.000 de hieraŭ vespere, nun la ĉeestantoj tre malplimultiĝis, sed en la placo daŭre reeĥas kantoj akompanataj de gitaroj kaj preĝoj en la itala, pola, angla. Formiĝis granda ronda enviciĝo de personoj, kiuj tenas sin per la manoj, trapreĝante Patro Nia’n.

03:48   Lumoj daŭre el la fenestroj de la papa loĝejo. Je la tagiĝo daŭre lumas la fenestroj de la studĉambro de la Papo, tiel same la apuda fenestro, tiu de la oficejo de lia sekretario.

04:13   “Silenton!”; la “pope boys” invititaj al bonordo fare de homo de la sekurecaj servoj. “Estas la 4a horo; pli bone estas silenti kaj ĉesi la manbatadojn”. Tiel centoj da “pope boys”, kiuj sidis kaj kantis kaj ritmadis la nomon de la Papo en placo Sankta Petro, estis admonataj de membro de la sekurec-servoj. Tuj la gejunuloj protestetis, kaj, tute ne timigitaj de la admono, ili daŭrigas siajn kantojn adresitajn al la du fenestroj de la Papo.

04:35   Ankaŭ Ĉinio “esprimas zorgadon”. Ĉinio, kiu ne ebligas al katolikoj agnoski la aŭtoritaton de la roma Papo, esprimis hodiaŭ zorgadon pro la sanstato de Johano Paŭlo la 2a. “Ĉinio esprimas sian zorgadon kaj esperas ke la Papo povu havi zorgemajn kuracojn, ke li povu rekapabliĝi kaj resaniĝi”, deklaris proparolanto de la ministerio pri eksterlandaj aferoj, kiu diris ke li ricevis informojn pri la sanstato de la Papo.

05:02   Ducent, kun dormosakoj, sub la fenestroj de la Papo. Ili estas preskaŭ 200, preskaŭ ĉiuj gejunuloj, la “nerezignantoj” kiuj restis por vigli kaj kanti sub la fenestroj de la papa studoĉambro, en placo Sankta Petro. La “pope-boys”, kiuj restas kun dormosakoj kaj kovriloj, kantas “Emmanuel” sub la fenestroj de la papa studĉambro, kiuj restis lumigitaj dum la tuta nokto. Kaj al tiuj fenestroj restas alcelitaj la telekameraoj kaj fotoaparatoj de la multaj agantoj de la amaskomunikiloj kiuj restadas ĉirkaŭ Vatikano. Estas ankaŭ gardostarado de la sekurec-grupoj.

05:25   Kardinalo Pompedda: “Li ridetis al mi, li klopodis saluti min”. “Li estis en la lito, kuŝanta, sed kun kelkaj kusenoj kiuj ebligis al li resti iom levita. Kiam mi eniris, liaj okuloj estis fermitaj. Mons-ro Stanislavo diris al li: ĉi tie estas kard. Pompedda, kiu volas saluti vin. Tiam Johano Paŭlo la 2a malfermis la okulojn. Li ne estis dormanta, li estis konscia. Li ridetis kaj rigardis al mi”. Ĉi tiu atesto estas publikigita en itala ĵurnalo, dum alia ĵurnalo aldonas plian ateston, ankoraŭ de kard. Pompedda: “Li volis saluti min, li klopodis diri ankaŭ kelkajn vortojn, sed li ne sukcesis. Li parolis al mi per ridetanta kaj trankvila vizaĝo”.

06:44   Mons-ro Stanislavo Dziwisz “kredas ankoraŭ ebla miraklon”. Preĝi kun la espero, ke daŭre estu ebla miraklo. Ĉi tiu estas la konvinko de mons-ro Stanislavo Dziwisz, persona sekretario de la Papo. Informagentejoj skribas tion surbaze de interparolo kiu estus okazinta inter li kaj kelkaj polaj pastroj, kiuj esperi povi alporti sian personan konsolon al la Papo. Post klarigo ke pro la kondiĉo de la Papo la vizito ne eblis, mons-ro Dziwisz, respondante al la angoroplenaj demandoj de la pastroj diris: “Preĝu kaj petu, ke ĉiuj preĝu, ĉio ĉiam eblas”.

07:26   Fideluloj jam enviciĝas por eniri placon Sanktan Petron. Daŭras senĉesaj la preĝoj por Johano Paŭlo la 2a. Ĉi-nokte miloj da gejunuloj restis en placo Sankta Petro ankaŭ kantante kaj ritmante la nomon de la Papo, por ke li sentu ilian proksimecon. Kaj ĉi-matene, je la horo 7a, kiam oni malfermis la pordegojn de la Baziliko, pli ol cent da fideluloj jam staris por eniri.

07:31   En Pollando miloj da fideluloj preĝis dum la tuta nokto. Miloj da poloj staris dum la nokta maldormo de preĝado por la Papo en la preĝejoj de la tuta lando. Dum kelkaj momentoj ne plu restis loko en la preĝejoj. Plej svarmajn grupojn oni notis en suda Pollando. Oni preĝis ĝis la tagiĝo. En Krakovo, la urbo kie Karol Wojtyła estis episkopo antaŭ la elekto al papado, miloj da fideluloj restis dum la nokto sub la fenestroj de la palaco kie la Papo aperis okaze de la vizitoj al la urbo. Kun lumantaj kandeloj en la manoj la polaj gejunuloj preĝis kaj kantis. Noktaj preĝadoj ankaŭ en Wadowice, naskiĝurbo de Johano Paŭlo la 2a, kie hieraŭ multaj ne iris al laborejoj post ekscio pri la pligraviĝo de la sanstato de la Papo.

08:03   Ĉu en bileto la lastaj vortoj de la Papo? Informagentejoj daŭre publikigas plej diversajn sciigojn, kiuj restas plejofte nekonfirmitaj. La lasta diras: “Mi ĝojas, estu ankaŭ vi tiaj. Ni kune preĝu kun ĝojo, al la Virgulino Maria mi konfidas ĉion ĝoje”. Ĉi tiuj estas la lastaj vortoj, kiujn la Papo, agonianta, sukcesis skribi per la helpo de la sekretario, pastro Stanislavo, en mesaĝo adresita al la kunlaborantoj. Tion sciigas itala ĵurnalo, aldonante, ke la lastaj vortoj skribitaj de la Papo estus adresitaj al la polaj pastroj kaj monaĥinoj kiuj asistas lin.

08:10   Oni malfermis ambaŭ klapojn de la “bronza pordego”. Iom antaŭ la horo 8a ĉi-matene la svisaj gvardianoj malfermis ambaŭ pordoklapojn de la bronza pordego, la vatikana enirejo, kiu, tra la “reĝa ŝtuparo”, kunligas kun la apostola palaco. Estas tradicio, ke, post morto de la Papo, oni duonfermu unu el la du klapoj.

08:56   Vatikanurbo, servoj funkcias. En la ŝtato de la vatikana urbo ĉi-matene la vivo estas “ŝajne normala”. Malgraŭ la streĉiteco pro la vivkondiĉo de Johano Paŭlo la 2a, en la eta ŝtato ĉiuj servoj fukcias: poŝto, superbazaro, apoteko, la oficejoj, kvankam ne estas multaj la homoj kiujn oni vidas.

09:41   La vizito de pastro Tadeusz Styczen. La persona amiko de la Papo, pastro Tadeusz Styczen, lia posteulo je la universitata studfako pri morala teologio en la katolika universitato de Lublino, alvenis ĉi-matene en Vatikano kaj iris al la loĝejo de la Papo.

09:56   “La Papo havas eksterordinaran fibron”. “La Papo havas eksterordinaran fibron kaj dum la nunaj horoj li mirigas ankaŭ la kuracistojn”: tion diris prof-ro Corrado Manni, la anestezisto kiu dum la pasintaj jaroj asistis la Papon dum ĥirurgiaj operacioj. “Mi opiniis – diris Manni – ke pro la kondiĉoj priskribitaj de la hieraŭa kuracista informo ĉio preskaŭ finiĝis; sed tiel ankoraŭ ne estas, kaj tion mi klarigas per la altega firmeco de lia kardio-cirkula sistemo. Ĉio tio surprizis iom ĉiujn kaj ankaŭ min, kiu konas lin de multaj jaroj”.

10:03   Kubo, televido parolas pri la Papo. Ankaŭ la kubanoj scias, ke “Johano Paŭlo la 2a mortas”: ili tion eksciis hieraŭ vespere (nokto en Vatikano) per la vortoj de kardinalo Jaime Ortega, ĉefepiskopo de Habano, kiu aperis dum televida elsendo por doni la malĝojan informon.

10:08   Navarro Valls: “Je la horo 11.30, nova ĝisdatigo de informoj”. La direktoro de la gazetara salono de la Sankta Seĝo anoncis: “Je la 11.30 mi faros mallongan ĝisdatigon pri la kondiĉo de la Papo”.

10:26   Kard. Ruini vizitas la Papon. Vizito “de amikeco kaj de fileca amo”. Laŭ ĉi tiu spirito la kardinalo vikario Camillo Ruini revenis ĉi-matene al la papa loĝejo.

10:28   Oni malmuntas la podion fronte al la Baziliko de Sankta Petro. Grupo de laboristoj estas en placo Sankta Petro por malmunti la grandan podion por la liturgiaj celebroj, kiu staras sur la ŝtuparo de la vatikana Baziliko. Du gruokamionoj funkcias kaj pluraj laboristoj malmuntas la podion ekde la supra ŝirmilo. Tiu placoparto estas barita.

11:20   Kard. Ratzinger: “Li donis al mi lastan saluton”. Johano Paŭlo la 2a konscias “ke li pasos al la Sinjoro”. Tion diris, laŭ komuniko de la servo de la religiaj informoj de la itala episkopara konferenco la dojeno de la kardinalaro, kard. Josef Ratzinger. “Mi estis akceptita de la Papo – li klarigis – kun aliaj kunlaborantoj kaj li donis al mi la lastan saluton kaj la dankon pro la laboro farita dum ĉiuj ĉi jaroj”.

11:25   Alveno al la roma flughaveno fideluloj el la tuta mondo. Centoj da fideluloj, pilgrimuloj, sed ankaŭ turistoj kiuj alvenis al Italio por feriado, alvenas dum la nunaj horoj el ĉiuj mondopartoj al la flughaveno de Romo, por iri preĝi en placo Sankta Petro.

11.30   Kortuŝita Navarro Valls: “La Papo probable pensis al la gejunuloj”. Per voĉo interrompita de kortuŝo, Navarro Valls diris, ke probable la Papo havis hieraŭ vespere en sia menso la gejunulojn. “Al la Papo oni parolis pri la homoj kiuj estis en la placo, kaj ke ili estis ĉefe gejunuloj. Probable, li havis en la menso la gejunulojn, ĉar, kunmetante la disigitajn vortojn de li eldiritajn, oni povis rekonstrui ĉi tiun frazon: mi serĉis vin, nun vi alvenis al mi kaj pro tio mi dankas vin”.

11.32. Navarro Valls: kompromitiĝo de la konscio”. La situacio restas neŝanĝita, kaj tial gravega. Ekde la tagiĝo estas komenca situacio de kompromitiĝo de la konscio, kvankam teknike mi ekskludos situacion de komato. La Papo malfermas la okulojn. Kiam oni parolas al li, li reagas”, aldonis Navarro Valls dum la renkontiĝo kun la ĵurnalistoj.

11.35   Navarro Valls: en la ĉambro de la Papo. En la ĉambro estas mons-ro Dziwisz, kun la alia sekretario de la Papo, tri monaĥinoj kaj kompreneble d-ro Buzzonetti, persona kuracisto de la Papo. Tamen ĉi tiu ne estas la fiksa situacio, ĉar enviciĝas personoj”.

11:37   Sekva ĝisdatigo de informoj pri la Papo dum la posttagmezo. Nova ĝisdatigo de informoj pri la kondiĉo de la Papo estas antaŭvidita je posttagmezo, post la horo 17.30. Tion sciigis la vatikana proparolanto.

12:07   Kard. Silvestrini: “La Papo rekonas la personojn”. La Papo “montris, ke li rekonas la personojn”. Tion diris kard. Achille Silvestrini kiu, kun kard. Jean Louis Tauran, povis viziti ĉi-matene Johanon Paŭlon la 2an, “kies vizaĝo estis malstreĉita”. “Ni preĝis, poste ni dankis la Papon pro ĉio, kion li faris kaj ni kisis lian manon. Post indiko al li farita de la sekretario, mons-ro Stanislavo – aldonis la kardinalo – Johano Paŭlo la 2a montris ke li rekonas la personojn”.

12:09   Navarro: “Mi ne povas konfirmi la ekziston de bileto de la Papo”. La ekzisto de bileto kiun la Papo skribis por peti al siaj kunlaborantoj ne plori pro lia morto, sed esti ĝojaj kiel li mem sentas sin, ne estis konfirmita de la vatikana proparolanto Joaquin Navarro Valls. “Mi ne povas konfirmi ĝin – li klarigis – eĉ ne post interparolo kun la sekretario Stanislavo Dziwisz” (v. informon de la horo 8.03)

12:17   “Kruco, signo de mizerikordo”. Parolas pri la Kruco kaj la mizerikordo de Dio la hodiaŭa penso de la Papo, de la serio kiun oni dissendas pere de SMS (mallongaj mesaĝoj de poŝtelefonoj): “Vi kapablu agnoski en la Kruco la plej parolivan signon pri la mizerikordo de la Sinjoro” diras la teksto de la Papo, kiun oni dissendis al poŝtelefonoj, kiel kutime, je tagmezo.

12:53   Pilgrimado al Sankta Petro. Daŭras senĉese la alfluo de pilgrimuloj al placo Sankta Petro. La lasta kuracista informo pri la kondiĉo de la Papo – kiu parolis pri malpliboniĝo de la klinika situacio – altiras milojn da personoj, kiuj venas al placo Sankta Petro por preĝi.

13:11   Veltroni: “Alkroĉitaj al la espero”. “Ni esperas, ke la Papo povos fari surprizon al ni, samkiel li faris dum aliaj cirkonstancoj. Kaj ankaŭ en la kazo ke tio estas logike malebla, ni same alkroĉiĝas al ĉi tiu espero”. Tion diris hodiaŭ matene la urbestro de Romo, Walter Veltroni.

13:29   La itala sporta komitato decidis: “sporto haltas”. CONI, la “itala nacia olimpika komitato” (plej alta institucio de la itala sporto) haltigis ĉiujn sportajn eventojn por respekti la agonion de la Papo. “La prezidanto de CONI, Giovanni Petrucci – konsidere al la lastaj kuracistaj informoj, kiuj markas la neeviteblan kaj baldaŭan forpason de la Papo, kaj respektante la sentojn de la sportistoj, de la teknikistoj, de la estroj kaj de la sporto-pasiuloj, samkiel konsidere al la neceso havigi certecojn al ili ĉiuj – invitis la naciajn sportajn federaciojn aranĝi la tujan haltigon de la enprogramitaj sportaj konkuroj de la nuna semajnfino”.

13:44 Itala ĵurnalo konfirmas: “La Papo skribis bileton”. La direktoro de itala ĵurnalo “konfirmas la informojn publikigitan hodiaŭ pri bileto kiun Johano Paŭlo la 2a skribis ĵaŭde vespere kun la konkreta helpo de pastro Stanislavo Dziwisc”. “La informon – diris la direktoro – donis fonto kiu dum la nunaj horoj estas tre proksima al la Papo”. Rilatas al la informoj de la horo 8.03 kaj 12.09.

15:04 Pollando, lumantaj kandeloj fronte al la naskiĝdomo de la Papo. Lumantaj kandeloj en Wadowice estas fronte al la domo kie pasigis sian infanaĝon Karol Wojtyła, nomata de ĉiuj “Lolek”, kiam li estis infano. Kaj senĉese daŭras la elmontroj de amemo kaj kortuŝo por la Papo en “lia” Pollando, kun preĝovigladoj kiuj daŭris dum la nokto. En lia naskiĝurbo okazis liturgiaĵoj en la preĝejo, kie Johano Paŭlo la 2a estis baptita, plenplena je fideluloj kiuj, larmantaj, kantis la himnojn preferatajn de la Papo.

15:04   Romo, 25mil personoj en placo Sankta Petro. En placo Sankta Petro estas preskaŭ 25mil personoj. La pritakso, farita de la polico, konstante ŝanĝiĝas, ĉar la fideluloj daŭre alvenas kaj foriras el la fronta strato della Conciliazione.

15:59   Ĉi-vespere denova viglado en placo Sankta Petro. Nova preĝoviglado por la Papo okazos ĉi-vespere en placo Sankta Petro. Diversaj grupoj de gejunuloj fakte organiziĝas kaj ili daŭre preĝos kaj kantos sub la fenestroj de la Papo ankaŭ dum la hodiaŭa vespero. Intertempe, kreskis la amaso da personoj kaj fideluloj kaj en la tuta placo estas grupoj de gejunuloj kiuj jam de horoj preĝas kaj kantas.

16:16   “La Papo havas eksterordinara volon lukti”. “La Papo havas volon antaŭeniri kaj lukti per sia tuta forto, kiu estas vere eksterordinara”. Tion diris anestezisto Corrado Manni. “La Papo estas persono vere unika kaj li ŝanĝis mian profesian kaj homan vivon. Dum mia vivo mi konis kaj frekventis Togliatti’n kaj Papon Paŭlon la 6an, sed Johano Paŭlo la 2a estas vere unika”.

16:34   Placo Sankta Petro San Pietro, tridekmil personoj ĉeestas. Jam nun pli ol 30.000 estas la personoj kiuj atingis placon Sanktan Petron, por rekte sekvi la evoluon de la malsano de Johano Paŭlo la 2a. Ĝi estas pritakso de la polico kiu kontrolas la tuta areon de Vatikano kaj kiu konsideras la nombron da ĉeestantoj kreskanta ĉar ankaŭ strato della Conciliazione – duone fermita por aŭtomobiloj – estas invadita de pilgrimuloj kaj turistoj.

16:38   Ĉi-vespere rozaria trapreĝo en placo Sankta Petro. Ĉi-vespere je la horo 21a en en placo Sankta Petro okazos denove la trapreĝo de la Rozario, Misteroj de la ĝojo. Gvidos la preĝon mons-ro Leonardo Sandri, anstataŭanto en la papa ŝtatsekretariejo.

17.00   Nova kuracista informo je la 18.30. D-ro Navarro Valls konigos novan informon de la kuracistoj pri la kondiĉo de la Papo je la horo 18.30.

17:17   Koruso de geknaboj por la Papo. Koruso per la vortoj “Johano Paŭlo” ritmata de aplaŭdoj leviĝis el placo Sankta Petro al la fenestroj de la papa loĝejo. La koruso, kiu komenciĝis el grupo de geknaboj kiuj preĝis en sektoro de la placo, malrapide plivastiĝis al la aliaj centoj da fideluloj kiuj estis en la placo atende de informoj. La fideluloj kantas kaj manbatas kun la rigardo turnita al la fenestro de la Papo.

17:18   Malliberuloj preĝas en roma karcero. Granda grupo de malliberuloj de la roma karcero “Regina Coeli” ariĝis ĉi-posttagmeze por preĝi por la Papo en la ronda centra parto de la malliberejo (la sama kie Papoj Johano la 23a kaj Johano Paŭlo la 2a faris sian paroladojn al la malliberuloj okaze de siaj vizitoj al ili).

17:27   Bush kaj lia edzino “unuiĝas al la preĝado”. La usona prezidanto George W. Bush kaj lia edzino Laura “unuiĝis al preĝado” de Usono kaj de la tuta mondo, dum Papo Johano Paŭlo la 2a travivas tiujn, kiuj ŝajnas liaj lastaj horoj. Tion diris Bush mem dum la tradicia parolado elsendita per radio.

17:36   Kuracistaj informofontoj: kondiĉo de la Papo gravega, sed koro rezistas. La kondiĉo de la Papo estas gravega sed lia koro daŭre rezistas. Tion oni sciigis el kuracistaj informofontoj koncerne la sanstaton de la Papo, trafita dum la lastaj tagoj, de sepsa ŝoko.

17:47   Preĝoviglado en Asizo. Nokta preĝoviglado por la Papo ĉi-vespere en la malsupra Baziliko de Sankta Francisko. Ĝin gvidos la gardanto de la sankta monaĥejo, pastro Vincenzo Coli, je la ĉeesto de la diversaj junularaj grupoj kiuj ĉeestas en la franciskana pilgrimloko.

18:19   En placo Sankta Petro kvardekmil personoj. “En placo Sankta Petro estas nun preskaŭ 40.000 personoj”. Tion deklaris la funkciulo de la kvartala policejo kaj respondeculo pri la sekurecservo en la placo. “Sed ĝi estas nombro kiu kreskos – li aldonis – ĉar ĉiuj stratoj al Vatikano estas plenŝtopitaj”.

18:27   Granda aplaŭdo en placo Sankta Petro. En placo Sankta Petro eksplodis granda aplaŭdo de la ĉeestantaj personoj. Aplaŭdo ŝajne neklarigebla, kiu startis el la centoj da gejunuloj kiuj estas en sektoro de la placo. El la gejunuloj la aplaŭdo, kvazaŭ cirkla ondo, plivastiĝis al la tuta placo, kie svarmas pli ol 40.000 personoj.

18.39   Ĝisdatigo de informoj nur skribe. La vicdirektoro de la gazetara salono de la Sankta Seĝo, pastro Ciro Benedettini deklaris: “mi parolis kun d-ro Navarro Valls. Ne okazos gazetara konferenco. Estos nur skribita ĝisdatigo pri la sankondiĉo de la Papo, post ĉirkaŭ duona horo”.

19:03   Insistaj voĉoj pri baldaŭa forpaso. Fariĝas pli kaj pli insistaj en Vatikano la diroj pri baldaŭa forpaso de la Papo. Kvankam multaj fakuloj ne ekskludas la eblecon ke la Papo rezistos kontraŭ la malsano, kaj tio dum ankoraŭ kelkaj pliaj tagoj.

19:08   Laŭgrada perdo de konscio. La Papo, laŭ tio, kion, laŭ informagentejoj, diris sanitaraj informofontoj, estas en situacio de laŭgrada perdo de konscio, en situacio de nerevenebleco.

19:22   Barragan, “Entombigita en Vatikano”. La lasta loko de Papo Wojtyła estos en la vatikanaj grotoj. Pri tio certas kard. Javier Lozano Barragan, prezidanto de la paŝtista konsilio por paŝtista agado ĉe sanitaruloj: “La Sankta Patro estas karakterize la Papo de la tuta katolika Eklezio, ne nur de ununura parto”. Laŭ la kutimaj diraĵoj, publikigitaj de informagentejoj, la Papo skribis ke li dezirus esti entombigita en sia Pollando.

19:24   “Papo en gravega sanstato, sed li korekte respondas al demandoj”. “La klinika kondiĉo de la Sankta Patro restas gravega”. Tion diras la skribita deklaro disdonita al ĵurnalistoj fare de la direktoro de la gazetara salono de la Sankta Seĝo, Joaquín Navarro Valls. “Dum la malfrua mateno – oni aldonas – aperis alta febro. Taŭge instigita, li respondas korekte al la demandoj de la konatuloj”.

19:41   Tolostrio de la “pope-boys”: “Ni neniam forlasos vin”. “Ni estas ĉi tie, sub via kruco, ni neniam forlasos vin!”. Per ĉi tiu tolostrio, subskribita “Pope-boys”, kvindeko da geknaboj atingis placon Sanktan Petron, pli kaj pli svarmanta, kaj ili staris sub la fenestroj de la papa loĝejo.

19:56   Kondiĉo pligravigita de kardiaj komplikaĵoj. Ankoraŭ kriziĝas la kondiĉo de la Papo: laŭ itala informagentejo (kiu mencias sanitarajn informofontojn), aperis koraj komplikaĵoj.

20:04   Kard. Ruini: “Mi konfidas lin al la Sinjoro”. “Mi deziras denove konfidi al Li, al la Sinjoro, nian Sanktan Patron, por ke Li helpu lin ĉiam, aparte dum ĉi tiu momento”. Per ĉi tiuj vortoj kard. Camillo Ruini finis la Meson en la Baziliko de la Sanktaj Apostoloj en Romo, kiun petis la dioceza kunordigo de la preĝgrupoj de Sankta Patro Pio.

20:17   Kreskas alarmiĝo en Vatikano. Des pli kreskas la alarmiĝo en Vatikano. Ĉiuj agantoj de amaskomunikiloj estas konsilataj konservi sian laborlokon por esti pretaj ĉe abrupta malpliboniĝo de la sano de la Papo.

20:58   Estis ŝaltita lumo en la dormo-ĉambro de la Papo. Antaŭ kelkaj minutoj oni enŝaltis la lumon en la dormoĉambro de la Papo.

21:14   Grandegaj televidaj ekranoj en placo Sankta Petro kie estas sepdek mil personoj. Inter 60.000 ĝis 70.000 personoj svarmas en placo Sankta Petro, kie staras 4 grandaj televidekranoj.

21:19   Komenciĝis la Rozario en placo Sankta Petro. Komenciĝis en placo Sankta Petro Rozaria preĝo por Johano Paŭlo la 2a. Komence de la preĝo, gvidata de kard. Edmund Szoka, prezidanto de la Guberniejo de Vatikano. Unu el la ĉeestantaj ekleziuloj invitis preĝi laŭ ĉi tiu intenco: “La preĝo estu por li donaco dum li ekfaras la lastan vojaĝon”.

21:52   Sanitaraj informofontoj: la koro cedas. Laŭ tio, kion oni eksciis el sanitaraj informofontoj, okazis plia kriziĝo de la sankondiĉo de la Papo, la koro cedas.

21:54   LA PAPO MORTIS. La Papo mortis. La forpaso okazis je la horo 21.37 en lia privata loĝejo. Estis la kardinalo kamerlingo, Eduardo Martinez Somalo, hispano, deklari la oficialan agnoskon de la senviva korpo de Johano Paŭlo la 2a. Dua funkciulo, la “mastro de la ĉambro”, deprenis la “ringon de la fiŝkaptisto” el la fingro de la Papo. Nur en tiu momento la papado de Johano Paŭlo la 2a definitive finiĝis.

21:58   La anonco de Navarro Valls. “La Sankta Patro forpasis ĉi-vespere je la horo 21.37 en sia privata loĝejo. Startis ĉiuj proceduroj preskribitaj de la apostola konstitucio ‘Universi Dominici gregis’ promulgita de Johano Paŭlo la 2a la 22an de februaro 1996″.

22:06   Longdaŭra aplaŭdo en placo Sankta Petro. La anonco de la morto de la Sankta Patro estis ricevita en placo Sankta Petro per longa aplaŭdo. Multaj ploras, aliaj daŭre rigardas al la fenestro je la tria etaĝo de la apostola palaco, kie la lumo restas enŝaltita. Sonoras la sonorilo de la Baziliko. La fideluloj en placo Sankta Petro trapreĝas la “Eterna Ripozon”’n. La ekleziuloj el la ŝtuparo de la Baziliko invitis resti silentaj, “por akompani la Papon dum ĉi tiuj liaj unuaj paŝoj en la ĉielo”.

*

unuan de aprilo 2005: Komuniko de la direktoro de la gazetara salono de la Sankta Seĝo je la horo 19a

La ĝeneralaj kaj kardiospiraj kondiĉoj de la Sankta Patro ankoraŭ pligraviĝis.

Oni registras laŭgrade kreskantan arterian hipotension, dum spirado fariĝis malprofunda.

Ekstaris klinika situacio de kardio-cirkula kaj renaj insuficienco. La biologiaj parametroj estas rimarkinde kompromititaj.

La Sankta Patro – kun videbla partopreno – aliĝas al la daŭra preĝado de tiuj, kiuj asistas lin.

            2an de aprilo 2005:

Komuniko de la direktoro de la gazetara salono de la Sankta Seĝo je la horo 11.30

Ĉi tiuj informoj estas ĝisdatigitaj ĝis la horo 9a ĉi-matene.

La ĝeneralaj, kardio-spiraj kaj metabolaj kondiĉoj de la Sankta Patro restas esence neŝanĝitaj kaj tial gravegaj.

Ekde la hodiaŭa tagiĝo oni rimarkis komencan kompromitiĝon de la stato de konscio.

Ĉi-matene, je la horo 7.30 oni celebris la Meson je la ĉeesto de la Papo.

Dum la hieraŭa vespero probable la Papo havis en sia menso la gejunulojn de li renkontitajn en la tuta mondo dum la irado de lia papado. Fakte ŝajnis, ke li aludis ilin kiam, el liaj vortoj, en pluraj partoj, oni povis rekonstrui jenan frazon: “Mi serĉis vin. Nun vi alvenis al mi. Kaj mi dankas vin”.

Deklaro de la direktoro de la Gazetara Salono de la Sankta Seĝo, d-ro Joaquín Navarro Valls

2an de aprilo – horo 21.50

La Sankta Patro mortis ĉi-vespere je la horo 21.37 en sia privata loĝejo.

Je la horo 20 komenciĝis la celebro de la Sankta Meso de la festo de la Dia Mizerikordo en la ĉambro de la Sankta Patro, celebrita de Lia Ekscelenco Mons-ro Stanisław Dziwisz kun la partopreno de Kardinalo Marian Jaworski, de lia Ekscelenco Mons-ro Stanisław Ryłko kaj de Mons-ro Mieczysław Mokrzycki.

Dum la Sankta Meso oni donis al Johano Paŭlo la 2a la Sanktan Viatikon kaj, ankoraŭfoje, la Sakramenton de la Sanktoleado de la Malsanuloj.

La lastaj vivohoroj de la Sankta Patro estis karakterizitaj de la senĉesa preĝado de ĉiuj, kiuj asistis lin dum la pia transiro kaj de la unuvoĉa partopreno en preĝado de la miloj da fideluloj ariĝintaj de multaj horoj en Placo Sankta Petro.

Je la momento de la forpaso de Johano Paŭlo la 2a ĉeestis la du personaj Sekretarioj de la Sankta Patro: Mons-ro Stanisław Dziwisz kaj Mons. Mieczysław Mokrzycki; Kardinalo Marian Jaworski; Ĉefepiskopo Stanisław Ryłko; Pastro Tadeusz Styczeń; la tri polaj Monaĥinoj, Servantinoj de la Sankta Koro de Jesuo, kiuj donas servon en la Loĝejo, gvidataj de ilia Superulino, Fratino Tobiana Sobódka; la persona Kuracisto de la Papo, d-ro Renato Buzzonetti, kun la du deĵorkuracistoj: D-ro Alessandro Barelli kaj D-ro Ciro D’Allo, kaj la du deĵorflegistoj.

Post ne multe alvenis la Kardinalo Ŝtatsekretario, Angelo Sodano; la Kamerlingo de la Sankta Roma Eklezio, Kard. Eduardo Martínez Somalo; la Anstataŭanto en la Ŝtatsekretario, Ĉefepiskopo Leonardo Sandri, la vic-Kamerlingo, Ĉefepiskopo Paolo Sardi.

Alvenis poste Kardinalo Joseph Ratzinger, Dojeno de la Kardinalaro kaj Kardinalo Jozef Tomko.

Morgaŭ matene [3an de aprilo], Dimanĉon de la Dia Mizerikordo, je la horo 10.30, estos celebrita en Placo Sankta Petro Meson propete por la Papo, celebrita de Kardinalo Angelo Sodano.

Je la horo 12a oni trapreĝos Regina Coeli, marialan preĝon de la paska tempo.

Oni antaŭvidas ke la transporto de la Korpo de la mortinta Papo en la Vatikanan Bazilikon okazos ne pli frue ol lunde postagmeze, la 4an de aprilo.

La unua ĝenerala Kongregacio de la Kardinaloj okazos lundon la 4an de aprilo, je la horo 10a, en la Salono Bologna de la Apostola Palaco.

            AKTO PRI LA MORTO DE LIA SANKTECO JOHANO PAŬLO LA 2a

Mi atestas, ke Lia Sankteco Johano Paŭlo la 2a (Karol Wojtyła) naskita en Wadowice (Krakovo, Pollando) la 18an de majo 1920, loĝanta en la Vatikana Urbo, Vatikana Civitano, mortis je la horo 21.37 de la tago 2a de aprilo 2005 en Sia Loĝejo en la Vatikana Apostola Palaco (Vatikana Urbo) pro

* sepsa ŝoko

* nereturnebla kardiocirkula kolapso.

En homo trafita de

* Parkinsona morbo

* antaŭaj eventoj de akuta spirada insuficienco kaj postsekva trakeotomio

* benigna prostata hipertrofio komplikita de urosepso

* hipertensia kaj iskemia kardiopatio.

La konstaton de la morto oni faris pere de elektrokardia-mortografia registrado daŭrinta pli ol 20 minutoj.

Mi deklaras, ke la kaŭzoj de la morto, laŭ mia scipovo kaj konscienco, estas tiuj supre indikitaj.

Vatikana Urbo, la 2an de aprilo 2005

La Direktoro de la Direkcio por Sanitara Servo kaj Higieno

de la Ŝtato de la Vatikana Urbo

D-ro RENATO BUZZONETTI

*

5an de aprilo 2005

22.10: Esperantistoj al Romo. Ĝis nun la gastigpetoj – por la tagoj de la funebra rito de la Papo – alvenintaj al la C.O. de IKUE, koncernas 42 personojn, kio estas rekorda nombro kompare kun la “normalaj” periodoj (ĝi estas  “proporcia”, iusence, kun la ega nombro da alvenantaj fideluloj). Ĉiujn petojn oni relanĉas el la dissendolisto de la romaj esperantistoj, sed ŝajnas tre malfacile, ke oni povos kontentigi ĉiujn petojn. La roma E-klubo konsistas fakte el malmultaj personoj. Daŭre alvenas ankaŭ la personaj kondolencaj mesaĝoj.

21:24  La Prefekto kunvokas la komitaton por la sekureco. La Prefekto de Romo, Achille Serra, kunvokis por morgaŭ, post la horo 11.30, la provincan komitaton por la publika ordo kaj sekureco, kiu decidos pri pliaj aranĝoj por realigi okaze de la funebra rito por Johano Paŭlo la 2a. En la provinca komitato partoprenas la estroj de la sekurec- kaj polic- servoj de Romo.

20:53  Unu miliono da fideluloj jam estas en Romo. Unu miliono da fideluloj jam estas en Romo, kromaj 600.000 povus alveni morgaŭ kaj, probable, postmorgaŭ, ĵaŭdon, la alvenoj estos samkvantaj. Ne ekzistas, male, fidindaj prognozoj por la tago de la funebra rito (vendredo), sur kiujn influas Pollando: laŭ deklaroj, unu miliono da fideluloj povus alveni nur el tiu lando, sed mankas certecoj.

20:29  Tri kunlaborantoj jam legis la testamenton de Johano Paŭlo la 2a. Almenaŭ tri el la tri plej proksimaj kunlaborantoj de Johano Paŭlo la 2a jam legis la spiritan testamenton de Karol Wojtyła (verŝajne la teksto fariĝos publika morgaŭ). Tion sciigas la kutimaj “tre bone informitaj personoj”, kies eldirojn relanĉas informagentejoj. La “legantoj” estas: la anstataŭanto en la papa ŝtatsekretariejo, mons-ro Leonardo Sandri,  la persona sekretario de la forpasinta Papo, mons-ro Stanislavo Dziwisz kaj la kardinalo-kamerlingo, Eduardo Martinez Somalo. La “novaĵoj” – skribas informagentejoj, uzante ĉi tiun strangan difinon – estus: la nomo de la kardinalo “in pectore” (en la koro – t.e. kies nomo estas sekreta, konata nur de  la Papo): li povus esti la sekretario de la forpasinta Johano Paŭlo la 2a, aŭ episkopo de la t.n. “Eklezio de la silento” (nuntempa), t.e. ĉino aŭ vjetnamiano. Krome eblas – aldonas la “tre bone informitaj personoj”  ke la Papo postlasis indikojn pri speco de spirita heredaĵo adresita al la tuta Eklezio. Oni ne ekskludas – daŭrigas la “niaj” – ke la testamento de Johano Paŭlo la 2a entenas kromajn dokumentojn aldone al la “lastaj voloj” kiel tiaj. Koncerne la “plenumanton de la testamentaj deziroj”, tiu povus esti la sekretario de la forpasinta Papo, mons-ro Stanislavo Dziwisz.

19:59  Alì Agça volis veni al Romo. Rifuzita. Oni rifuzis la rajtigon al Mehmet Alì Agça, la atencinto de la Papo, kiu volis ĉeesti la funebran riton por Johano Paŭlo la 2a. La turkaj aŭtoritatuloj, ŝajne laŭ indiko de la registaro, rifuzis konsenti je lia peto forlasi la malliberejon de Instambulo en kiu li restas, por iri al Romo.

19.25 SMS al ĉiuj porteblaj italaj telefonoj. La Civilprotektada Servo sendis al ĉiuj porteblaj telefonoj de italaj kompanioj, jenan mesaĝon: “Se Vi iras al Romo por omaĝi al la Papo uzu rimedojn por kolektiva transportado. Pretiĝu por enviciĝoj organizitaj, sed tre longaj. Varmas dum la tago, pli malvarme estas nokte. Por informoj, aŭskultu “Isoradio 103.3 MHz”. Logike (sed kurioze), la mesaĝo alvenis ankaŭ al la poŝtelefono de la C.O. de IKUE., kiu distancas 700 metrojn el la baziliko de sankta Petro.

18:24  Ekde morgaŭ, ĉielo “fermita” super Romo. Ekde morgaŭ neniu malgranda aviadilo, kiu ne uzas per-aparataran navigadon, povos superflugi Romon en areo larĝa 35 mejlojn el la urbocentro kaj ĝis preskaŭ 6.500 metroj da alteco. Ekde ĵaŭdo la  7an de aprilo la malpermeso estos globala, en radio de 5 mejloj ĉirkaŭ Vatikano kaj ĝis senlima alteco.

18:12  Hodiaŭ almenaŭ 600.000 personoj, hieraŭ 400.000. Tion sciigis Vatikano surbaze de datumoj de la Komunumo, de la Prefektejo kaj de la Civilprotektada Servo. Ankaŭ por morgaŭ oni antaŭvidas la ĉeeston de 600.000 personoj.

17:16  La roma urbestro: ni dediĉu al Johano Paŭlo la 2a la centran stacidomon. ”Mi deziras proponi al la Ŝtataj Fervojoj titoligi stacidomon Termini je la nomo de Johano Paŭlo la 2a”. Tion anoncis la urbestro de Romo, Walter Veltroni. “Simbola loko pri renkontoj, interŝanĝoj, kiel ekde ĉiam estas la fervoja stacidomo Termini, devas esti dediĉita al homo kaj al Papo, kiu igis la renkonton kaj la interŝanĝon inter la Gentoj sia vivomisio”. Veltroni lanĉis sian proponon okaze de la ekstervica kunveno de la urba konsilio.

16:59  La itala armeo disponigos kontraŭaviadajn misilojn. Kontraŭaviadaj misiloj, aparatoj por neniigo de eksplodiloj kaj kontraŭ la minacoj de nukleaj, bakteriaj kaj ĥemiaj  armiloj: ĉi tiuj, kaj aliaj, estas la “kontribuoj” per kiuj la itala armeo partoprenos en la komplika sekurec-aranĝo, starigita okaze de la funebra rito por la Papo. La armeo disponigis ankaŭ sian armean hospitalon en Romo.

16:56 El Pollando verŝajne venos al Romo unu miliono da fideluloj. El Pollando startis la granda marŝado al Romo por adiaŭi la Papon. Oni kalkulkonjektas, ke estos centoj da miloj (kelkaj diras, unu miliono) la poloj kiuj partoprenos, venontan vendredon, en la funebra rito por Johano Paŭlo la 2a. En la fervoja stacidomo de Varsovio la fideluloj enviciĝis ekde lundo vespere. El Wadowice, naskiĝurbo de Karol Wojtyla, nur ĉi-matene forveturis 200 fideluloj per 4 aŭtobusoj.

16:43  Funebra rito: en Pollando publikaj oficejoj kaj institucioj restos fermitaj la 8an de aprilo, tago de la funebra rito en Romo por la Papo. En Pollando oni decidis 6-tagan nacian funebradon kaj la registaro invitis ankaŭ la privatajn enteprenojn halti dum unu tago por ebligi al iliaj laborantoj partopreni en la Mesoj fiksitaj por la tago de la funebra rito en Romo. La plej grandaj superbazaroj kaj bankoj  jam anoncis sian fermon venontan vendredon.

16:28  Preskaŭ 120mil personoj ĉirkaŭ placo sankta Petro. “Ni povas kalkulkonjekti, ke en la “serpentuma enviciĝo” en la placo estas almenaŭ 60mil personoj, kiuj fariĝas 100/120mil se ni aldonas la senĉesan alfluon el la ĉirkaŭaĵoj de la Vatikana Urbo. Krom kelkaj malfacilaj momentoj, la situacio estas sub kontrolo”. Tion deklaris la vic-ĉefpolicisto de la policejo “Borgo”, kiu havas jurisdikcion en la urba teritorio ĉirkaŭ Vatikano.

15:49  Kard. Arinze: “Okcidento ankoraŭ ne preta por afrika Papo”. Tion deklaris unu el la ĉefaj afrikaj kardinaloj: la niĝeria Francis Arinze. La katolika Eklezio ne havas afrikan Papon ekde la 5a jarcento, ekde la epoko de Ĝelasius la unua.

15:43  Post la elekto, festantaj sonorilbatadoj. Aldone al la tradicio de la “blanka fumado”, la elekto de la posteulo de Johano Paŭlo la 2a estos anoncita ankaŭ de la sonoriloj de la baziliko de sankta Petro, kiuj festsonoros. Tion sciigis la papa ceremoniestro, mons-ro Piero Marini. “La sonoriloj festsonoros – li diris ridetante – por ke la ĵurnalistoj estu certaj!”. Dum la konklavo el kiu rezultis Papo Johano Paŭlo la unua, la fumado ne rolis perfekte, ĉar oni ne sukcesis kompreni el kiu koloro ĝi estis, kaj tio estigis nemalmultan ekvivokon.

15:16  Funebra rito: ĉeestos ankaŭ la irana prezidanto. La irana prezidanto Mohammad Khatami ĉeestos dum la funebra rito por Johano Paŭlo la 2a. Tion konfirmis oficiale la irana informagentejo Irna, menciante la eldirojn de la irana ambasadoro en Romo. La prezidanton akompanos la ministro pri eksterlandaj aferoj. Khatami estis, en 1999, la unua prezidanto de la islama Respubliko de Irano kiu renkontis la Papon en Vatikano.

14:47  Trimil policistoj viglas. Estas preskaŭ 3.000 la policistoj (el diversaj korpusoj)  kiuj kontrolas la zonon de Vatikano, por doni sekurecon al la pilgrimuloj. 1.300 el ili surhavas uniformon, la aliaj havas civilajn vestaĵojn en placo sankta Petro. 1.000 laboras en la ĉirkaŭa teritoria ringo.

14:44  Verŝajne oni konos la nomon de la kardinalo “in pectore”. Antaŭ ol morti Johano Paŭlo la 2a ne  malkaŝis la sekreton pri la kardinalo “in pectore” (de li kreita sen konigi la nomon). “Eble lia nomo estas en la testamento aŭ en aliaj dokumentoj postlasitaj de la Papo”. Dum la lasta Konsistorio la Papo anoncis ke aldone al 30 novaj kardinaloj, li kreis 31an kardinalon, kies nomon li konservis “in pectore” (en la koro). Laŭ la “bone informitaj”, tiu kardinalo povus esti unu el la episkopoj nuntempe arestitaj en Ĉinio aŭ la persona sekretario de Papo Wojtyla, mons-ro Stanislavo Dziwisz.

14:39  Navarro: “La korpon oni ne enbalzamigis”. La korpon de Johano Paŭlo la 2a oni ne enbalzamigis. Tion sciigis la vatikana proparolanto Joaquin Navarro Valls. ”La korpo de la Sankta Patro – diris Navarro – estis nur prizorgita por ke ĝi povu resti elmontrata ĝis ĵaŭdo nokte”.

14:35  Al la korpo oni povos omaĝi ĝis ĵaŭdo nokte. La bazilikon oni fermos en la nokto inter ĵaŭdo kaj vendredo por povi aranĝi ĝin por la funebra rito. Ĉi tiu datlimo validas ankaŭ por ŝtatestroj.

14:15  Jam 340mil omaĝis al la Papo. Almenaŭ 340mil estas la personoj kiuj omaĝis al la Papo en la baziliko ekde la horo 20.15 de hieraŭ vespere. Oni kalkulkonjektas, ke eniras la Bazilikon 300 pilgrimuloj ĉiuminute, preskaŭ 20.000 ĉiun horon, kaj 400.000 tage (konsiderante ke la baziliko restis fermita ekde la horo 2.40 ĝis la horo 4.00).

14:11  La funebra rito por la Papo daŭros 3 horojn. Ĝi komenciĝos je la roma horo 10a kaj ĝi finiĝos je ĉirkaŭ la 13a. Tion scigis la papa ceremoniestro, mons-ro Piero Marini, aldonante, ke la rito en la vatikanaj grotoj antaŭ la entombigo povos daŭri duonan horon.

13:53  Agça petis rajtigon por partopreni en la funebra rito por la Papo. Mehemet Ali Agça, la viro kiu klopodis mortigi la Papon en 1981, petis la permeson lasi la sekurec-karceron de Kartal (apud Instambulo, Turkio) por povi partopreni en la funebra rito por la Papo en Vatikano. Tion sciigis la advokato de Agça, kiu hieraŭ publikigis frenezan leteron de lia defendito.

13:49  Civilprotektadaj Servoj: pretaj disdoni unu milionon da litroj da akvo. La servoj por civila protekto de la komunumo de Romo, kiuj, kune kun la polico, asistas la fidelulojn kiuj iras al Vatikano por omaĝi al la Papo, disdonis hieraŭ 250.000 litroj da akvo. Oni opinias, ke la litroj de ili disdonitaj ĝis ĵaŭdo estos unu miliono.

13:41  Mons-ro Marini: “Nenia mistero pri la konstato de la morto”. Ekzistas neniu mistero pri la konstato de la morto de Karol Wojtyla. Tiu de la kuracistoj okazis sabate nokte, tiu formala, laŭ la normoj, la postan matenon”. Tion diris la papa ceremoniestro, mons-ro Piero Marini, dum gazetara konferenco.

13:34  Navarro: “Wojtyla ne postlasis dispoziciojn pri sia tombo”. La Papo ne postlasis indikojn pri sia deziro koncerne la tombon,. Kaj sekve oni devis decidi pri la entombigo. Tion diris la vatikana proparolanto, aldonante, ke la Papo estos entombigita en la vatikanaj grotoj, netuŝita, kaj en la tero (kiel Papo Paŭlo la 6a).

13:30  La muregoj de Vatikano estos la loko de la Konklavo. Kiel konate, la konklavoj, ĝis la reformo de Johano Paŭlo la 2a, estis tute limigitaj en la Siksta Kapelo, kie la kardinaloj ne nur voĉdonis, sed ankaŭ loĝis, izolitaj de ĉiuj kaj de ĉio. La nun validaj normoj rezervas por la kardinaloj domon ekster la Siksta Kapelo, precize en la maldekstra latero de la Vatikana Urbo, kie ili loĝos, por iri al la Siksta Kapelo por la balotoj . Tial: “la vatikanaj muregoj estos la loko kie okazos la konklavo”, diris mons-ro Marini, klarigante, ke estos lokoj pli rezervitaj, kaj kiam la kardinaloj eliros, ili devos vidi neniun. “Ĝi estos nova sperto: kun sana prudento ni sukcesos realigi ĉion”.

13:06  Navarro, 91 la kardinaloj ĝis nun ĉeestantaj en la Vatikana Urbo (el ĉiuj 117)

13:02  Navarro, Johano Paŭlo la 2a estos entombigita en la kripto de la vatikana grotoj kie antaŭe estis la tombo de beata Johano la 23a, translokita, la 3an de junio 2001, en la Bazilikon de sankta Petro.

13:01  Navarro, ankoraŭ oni ne decidis la daton de la komenco de la Konklavo

12:59  Navarro, ankoraŭ oni ne legis la testamenton de Johano Paŭlo la 2a

12:09  Placo sankta Petro: plilongigita la itinero pro sekurecaj celoj. En la placo sankta Petro, la itinero por aliri al la omaĝo al la korpo de la Papo, estis plilongigita, per la pli da kurbliniaj enviciĝoj. La modifo havas sekurecajn motivojn: malrapidigi la iradon de la fideluloj kaj igi ĝin tiele pli flua, evitante la riskon de kunpremiĝoj. Oni tiel ankaŭ malkreskigas la okupon de la ĉirkaŭaj stratoj.

10:49  Meso en la baziliko. Daŭras la naŭtagoj de funebraj ritoj propete por Johano Paŭlo la 2a. Je la 10.30 komenciĝis Meso fronte al la korpo de la Papo: ĝin celebras la nova vikario por Vatikana Urbo, ĉefepiskopo Angelo Comastri.

10:43  La plej juna kardinalo-elektanto. La plej juna kardinalo-elektanto, la ĉefepiskopo de Budapeŝto, Peter Erdo, 52-jaraĝa, alvenis ĉi-matene al la roma flughaveno. “Hungario funebras, ĉiuj politikistoj volas veni al Romo – li deklaris – oni multe sentas ĉi tiun perdon. Hieraŭ ni celebris porpetan Meson, kaj la baziliko kaj la placo estis plenplenaj, sed oni preĝas en ĉiuj urboj. Ekde hodiaŭ ĝis la tago de la funebra rito, ĉiuj sonoriloj de ĉiuj preĝejoj de Hungario sonoros unu fojon tage dum 30 sinserkvaj minutoj.

09:54  Tri-kvar horojn da enviciĝo por omaĝi al la Papo. Mallongiĝis (por tiel diri) la tempo, kiun oni devas atendi starante por omaĝi al la Papo. Ĉi-vespere sufiĉis inter 3 ĝis 4 horoj. Dum ĉi-nokte la personoj devis atendi dum periodo varia inter 5 ĝis 6 horoj. Malfacilas pritaksi la nombron da personoj.

09:45  Estas malsana kardinalo de Filipinoj

Li malsanas kaj ne partoprenos en la Konklavo. Temas pri kard. Jaime Sin, 76-jaraĝa, kiu, laŭ la kutimaj “bone informitaj”, estas unu el la kandidatoj al papado. Renaj problemoj kaj diabeto malebligos al li atingi Romon. La filipinaj kardinaloj estas 3, sed pro la malsano de Sin kaj pro la aĝo de José Tomas Sanchez (pli ol 80-jaraĝa) nur la 74-jaraĝa Ricardo Vidal povos partopreni en la Konklavo.

09:36  Kardinalo Bertone salutas fidelulojn en placo sankta Petro. Manpremoj, kelkaj konsolaj vortoj, memoraĵoj pri la Papo, ĉirkaŭbrakoj kun la fideluloj de Genova, lia diocezo. Kard. Tarcisio Bertone trairis la koridoron liberan en Aleo “Della Conciliazione” (kreitan por transiro de polico kaj sanitaruloj) paralele kun la enviciĝo de la fideluloj. “Ĝi estas tre bele – diris la ĉefepiskopo vidante la amason da enviciĝantoj – ili estas ĉiuj personoj plenaj je rememoroj pri nia Papo: li tiom multe faris por la mondo. Multaj homoj estas ĉi tie por redoni al Johano Paŭlo la 2a la amon, kiun ili ricevis de li”

4an de aprilo 2005

EN LA BAZILIKON DE SANKTA PETRO

04.04.2005 – Je la horo 17a de Romo la korpo de la Papo, metita sur “ruĝa brankardo” en la kapelo Klementina de la apostola Palaco (en la parto de la privata loĝejo de la Papo), ricevis la latinlingvan benon de la kardinalo Kamerlingo Martinez Somalo, je la ĉeesto de la kardinaloj. Komenciĝis poste per la formulo “procedamus in pace” (ni ekiru en paco), la procesio kiu moviĝis direkten al placo sankta Petro. La korpon portis surŝultre 12 papaj “seĝoportistoj” kaj antaŭ ili la kardinaloj. Lastaj en la viciĝo, kardinaloj Ratzinger kaj Sodano. La funebra procesio trairis la “noblan ŝtuparon”, la unuan Loĝion, la Dukan Salonon, la Reĝan Salonon kaj la Reĝan Ŝtuparon. Poste oni eliris al placo sankta Petro el la bronza pordego (dekstra kolonaro) por poste eniri en la Bazilikon.

Laŭ la itinero reeĥis la preĝoj de la ĉeestantaj fideluloj, kelkaj atendantaj en la placo eĉ de pli ol kvar horoj. La popolamaso estis senmezura: oni kalkulkonjektis la ĉeeston de 100.000 fideluloj, kiuj preĝis, ploris, aplaŭdis, fotis. La sonoriloj alarmsonoradis.

Akompanata de litanio kaj de la alvoko “ora pro eo” (preĝu por li) la korpo de la Papo, per turno de la brankardo, estis elmontrita al la fideluloj el la ŝtuparo de la Baziliko.

Iom post la horo 18a finiĝis la funebra liturgio por la transporto de la korpo de Johano Paŭlo la 2a, per la eniro de la funebra procesio en la Bazilikon, kiu poste estis fermita. Oni aranĝis la internon por akcepti la antaŭviditan popolamason, kiu venos dum la venontaj 3 tagoj por omaĝi al la Papo.

Oni planis  malfermi la Bazilikon je la roma horo 21a (19a UTC)  ĝis la horo 2a nokte (noktomezo laŭ UTC).

Sed pro la ĉeestanta amaso, kaj laŭ konsilo de la servoj por civila protekto, la pordoj de la Baziliko estis malfermitaj jam je la horo 19.40.

04.04.2005 – matene

Komunikoj de la direktoro de la gazetara salono de la Sankta Seĝo

Okazis hodiaŭ matene en la Salono Bologna de la Vatikana Apostola Palaco la unuaj du Ĝeneralaj Kongregacioj de la Kardinaloj dum periodo de Vakanta Seĝo, laŭ la normoj de la apostola Konstitucio “Universi Dominici gregis”.

En la unua ĝenerala Kongregacio, kiu komenciĝis je la horo 10a, partoprenis 65 Kardinaloj, kiuj ĵuris, kiel estas preskribite de la Apostola Konstitucio “Universi Dominici gregis”, n-ro 12.

En la dua ĝenerala Kongregacio, la 65 Kardinaloj alprenis la plej urĝajn decidojn: transporto de la korpo de la mortinta Papo al la Vatikana Baziliko kaj la dato de la funebra rito, fiksita por vendredo, la 8an de aprilo, je la horo 10a, sur la ŝtuparo de la Vatikana Baziliko. Celebros la liturgion la Kardinaloj kaj la Patriarkoj de la Orientaj Eklezioj. Gvidos Kard. Jozef Ratzinger, dojeno de la kardinalaro.

Je la fino de la funebra rito la ĉerkon de la Roma Pontifiko oni portos en la Vatikanan Bazilikon kaj sekve en la Vatikanajn Grotojn por la entombigo.

19.00 Distanco el la sidejo de Radio Vatikana ĝis la Centra oficejo de IKUE. Duobliĝis.

Pro la amaso da ĉeestantaj fideluloj kaj pro la fakto ke la polico blokis ĉiujn stratojn, favore al la enviciĝantaj personoj, kiuj atendas povi eniri en la Bazilikon de sankta Petro (oni kalkulkonjektas ke temas pri 2 aŭ 3 kilometroj da enviciĝoj), la itinero, el la sidejo de Radio Vatikana ĝis la centra oficejo de IKUE (trairata de la redaktoro de la E-redakcio) duobliĝis: el 1 km. al pli ol 2 kilometroj. Ne povante trairi la kutiman, pli rektan itineron (aleo “della Conciliazione”, placo de sankta Petro, kaj la restantaj 400 metroj ĝis la centra oficejo) oni estas devigataj ĉirkaŭiri la zonon, atingante unue la riverbordon, eniri la subteran parkejon en monteto Gianicolo, iri supren ĝis la lasta etaĝo (sen perdiĝi en tiu labirinto) kaj malsupreniri por povi eliri el la pordo je 500 metroj el centra oficejo.

18:52  Meksikio, atestanto por la proceso por beatproklamo de Johano Paŭlo la 2a.

La proparolanto de la meksikia diocezo de Zacatecas, Gerardo Luna, deklaris hodiaŭ ke meksikia infano “esta vivanta ekzemplo pri la mirakla agado de Johano Paŭlo la 2a”, aludante kazon, kiu povus aperi decidiga, dum eventuala proceso por beatproklamo.

18.14 Iom da pola tero por la entombigo de la Papo.

Okaze de la funebra rito por la Papo, delegacio el Wadowice, naskiĝurbo de Johano Paŭlo la 2a, alportos al Romo venontan vendredon saketon da tero. Tion anoncis la urbestrino de la urbo, Ewa Filipiak. En Pollando estas tradicio porti iom da tero el la naskiĝurbo al la personoj entombigitaj for el sia naskiĝloko, kaj ĵeti ĝin sur la ĉerkon je la momento de la entombigo.

*

6an de aprilo 2005

20:44  Du milionoj omaĝis al la Papo. Temas pri 20.000 personoj ĉiuhore, kiuj pasas fronte al la korpo de la Papo en la baziliko de sankta Petro. Nun la averaĝa atendotempo starante en la viciĝoj estas 13 horoj.

20:32  Plivastigita la areo kie validos la malpermeso veturi. Ĝi koncernos la areon interne de la “aŭtovoja ringo” kiu ĉirkaŭas la urbon. Al privataj aŭtomobiloj oni ne permesos eniri la urbon.

19:48  603 asistataj personoj pro misfartoj. 9 enhospitaliĝoj. Estis 603, ekde la 8a ĝis la 16a de hodiaŭ la sanitara asisto al pilgrimuloj enviciĝantaj. Plejofte temis pri sanproblemoj ligitaj kun falo de sangopremo, atakoj de timo. El la 9 enhospitaliĝoj, du koncernis infarktojn.

18:14  Kreskas al 25 la nombro da grandegaj televidaj ekranoj por spekti la funebran riton tra la urbo.

18:07  Serra: “Ni ne atendis tiom da personoj!”. “La alvenon de 4.000.000 milionoj da personoj ni tute ne imagis”. Jen deklaro de la prefekto de Romo, Achille Serra.

17:24  Unu miliono da polaj pilgrimuloj vojaĝas al Romo. La pritakson faris la registaro de Varsovio

17:21  La “enviciĝo por enviciĝi”. Tute aparta enviciĝo estas tiu ĉe ponto Umberto la unua, fronte al la palaco de justico (vidu mapon, kliku ĉi tie). Longega “vosto” laŭ la rivera bordo. Sed ĝi estas la enviciĝo por atingi alian enviciĝon, ĉar ĝi ne direktas al Vatikano sed al la “vosto” de unu el la aliaj enviciĝoj.

14:46  Oni vendas trikotaĵon kun la lasta frazo de la Papo. “Mi serĉis vin, nun vi alvenis al mi. Kaj pro tio mi vin dankas”. La lasta frazo de la Papo, kiun oni rekonstruis el liaj lastaj flustritaj vortoj, estis presita sur trikotaĵoj, vendataj apud Vatikano. Ili kostas po 7 eŭrojn. Fronte estas portreto de la Papo kaj la frazo: “ĉiam kun vi”. Sur la dorsa flanko estas la menciita lasta frazo.

Informoj el Kroatio (raportas Marija Belošević)

* Kroata parlamento akceptis «Ĉarton de danko al la Sankta Patro Johano Paŭlo la 2a». Dum la hodiaŭa kunsido, la kroata parlamento unuanime akceptis la Ĉarton de danko al la Papo. Per la ĉarto oni esprimas estimon al la Sankta Patro  «plej granda morala aŭtoritato de la hodiaŭa tempo kiu dum sia pontifikado antaŭenigis dialogon, toleremon kaj packulturon inter diversaj personoj kaj kulturoj tra la mondo, kiu senlace alvokadis al la estimo de ĉiu persono kaj ĉiu popolo.» Per la Ĉarto oni ankaŭ esprimas dankon de la «kroata popolo kaj loĝantaroj de Respubliko Kroatio pro lia konstanta, konsekvenca kaj nekalkulebla subteno al Respubliko Kroatio dum ĝiaj plej malfacilaj militmomentoj kaj al streboj de la kroata popolo survoje al proksimiĝo al Europa Unio.» Oni ankaŭ dankas pro la amikeco kiun li malferme montradis al Kroatio, kroata popolo kaj al ĉiuj loĝantoj de Kroatio vizitante nian patrolandon trifoje.»

* Poŝtmarko – La 8an de aprilo la Kroata poŝto eldonos  poŝtmarkon omaĝe al la Papo Johano Paŭlo la 2a.

* Kroataj loĝantoj povas esprimi sian dankon enskribiginte en la libroj ĉe la nunciejo en Zagreb, ĉe la sidejoj de diocezoj.

* Antaŭ la zagreba katedralo oni senĉese fajrigas kandelojn. La unuan kandelon ĉe la statuo de Beata Maria sur la placo antaŭ la katedralo metis kardinalo Josip Bozaniĉ post la preĝhoro dimanĉon vespere. Zagrebanoj ankaŭ pilgrimas al la mistika bildo de Dipatrino ĉe la Ŝtonega pordo. Oni povas vidi vicon por bruligi la kandelojn.

* Okaze de la morto de la Papo, zagreba ĉefepiskopo kardinalo Josip Bozaniĉ diris: Dankon kara Papo pro ĉio kion vi faris por «amata via popolo kroata», dankon Johano Paŭlo la 2a pro paŝtistaj vizitoj per kiuj vi tri foje benis landon Kroation.

Kardinalo Bozaniĉ aldonis: “Kiel kredantoj ni dankas al la ĉiela Patro ke li donacis al ni grandan Papon, karan fraton, amatan amikon, zorgoplenan patron kaj fortan patronon. Pro tio ni preĝas ke resurektita Sinjoro Lin akceptu en plena komunumo de ĉielloĝantoj.. Ni kredas ke per la foriro de ĉi mondo li ne forlasis nin por ĉiam, sed ke ni ricevis grandan porpreĝanton ĉe Dio.»

14.10 Pastro Magnani, kiu atingis la busan parkejon je la horo 9.30, nun, horo 14.10, estas en Borgo Vittorio, strato “degli ombrellari”, tio signifas je 400 metrojn el placo sankta Petro. Entute, pli ol 5 horoj por trairi preskaŭ 2 kilometrojn.

14.08 En Romo la bloko de la veturado komenciĝos je la horo 2a matene de vendredo.

14:03  Bush jam vojaĝas al Romo. La usona prezidanto jam flugas al Romo kien li alvenos ĉi-vespere. Kun li kaj lia edzino estas du eksaj prezidantoj, George Bush, patro de la nuna prezidanto, kaj  Bill Clinton. Kunvojaĝas ankaŭ la ŝtatsekretariino, Condoleezza Rice.

13:52  Kunveno, 116 estas la ĉeestantaj Kardinaloj. Estas 116 la kardinaloj, ĉu elektantoj ĉu pli ol 80-jaraĝaj, kiuj partoprenis ĉi-matene en la ĝenerala kunveno. La kardinaloj ĝis nun en Romo estas 122.

13:48  Funebra rito: 3.500 akredititaj ĵurnalistoj. Estas 3.500 la ĵurnalistoj akredititaj el la tuta mondo ĉe la gazetara salono de la Sankta Seĝo. Tion sciigas la vatikana proparolanto.

13:47  Morgaŭ oni publikigos la oficialan liston de la delegacio el la ŝtatoj, kiuj ĉeestos dum la funebra rito.

13:46  La testamenton oni publikigos morgaŭ. Morgaŭ oni publikigos la testamenton de Papo Wojtyła: ĝi estas 15-paĝa, kelkajn partojn li skribis en 1979. Aliajn partojn, sciigis Navarro, li aldonis dum malsaneco.

13:44  Civila protektado: “nur tiuj jam nun en la enviciĝo sukcesos vidi la Papon”. Tion deklaris la komisario de la italaj civilprotektaj servoj, Guido Bertolaso, invitante la fidelulojn bone kalkuli la tempon necesan antaŭ ol komenci la enviciĝon.

13:43  Testamento, ne estas en ĝi la nomo de la kardinalo “in pectore”. Dum la gazetara konferenco la vatikana proparolanto Joaquin Navarro Valls sciigis, ke Johano Paŭlo la 2a ne lasis skribita la nomon de la kardinalo “in pectore” (vidu ĉi tiun paĝon)

13:40  Navarro, la konklavo komenciĝos la 18am de aprilo. Temas pri la unua el la tagoj preskribitaj de la apostola konstitucio Universi Dominici Gregis.

13:40  Navarro, oni legis la testamenton. Navarro Valls sciigis, ke la testamenton oni laŭtlegis en la itala dum kunveno de la kardinaloj.

13.39 Komenciĝis la gazetara konferenco. Komenciĝis la gazetara konferenco dum kiu la direktoro de la gazetara salono de la Sankta ŝeĝo konigos la rezultojn de la 4a ĝenerala kunveno de la kardinaloj, okazinta ĉi-matene.

12.44  Plivastiĝas la piedira areo ĉirkaŭ Vatikano. Laŭgrade plivastiĝas la areo ĉirkaŭ la baziliko de sankta Petro kien ne povas eniri privataj aŭtomobiloj kaj vetulriloj. Ju pli plilongiĝas la enviciĝoj da fideluloj kiuj konverĝas al la baziliko, des pli la urbaj policanoj fermas la ĉirkaŭajn stratojn. La aliron oni rajtigas nur por publikaj kaj sanitaraj transportiloj, kaj logike por la fideluloj.

12:41  Ponto Vittorio plenŝtopita. Rivero da enviciĝanta popolamaso sub la suno plenigis ankaŭ Ponton Vittorio.

12:34  Enviciĝoj kaj fermitaj stratoj. Atingis la komencon de strato Cola di Rienzo la enviciĝo de la pilgrimuloj, kiu iras por omaĝi al la Papo. Ekde preskaŭ unu horo oni fermis ankaŭ straton Ottaviano, oni starigis unudirektan iradon, ale al Vatikano (dum kutime la strato estas dudirekta). La urbaj policanoj prognozas, ke oni devos fermi ankaŭ parton de la apuda Aleo Giulio Cesare.

12.33 “Li meritas tion”. La italaj amaskomunikiloj elsendas intervjuon kun enviciĝantaj pilgrimuloj. Kial vi faras tion? “La Papo meritas tion”, “Li neniam malŝparis sin por ni”, estas la plej oftaj respondoj.

12:32  Dum enviciĝo, oni paŝas po dek metrojn ĉiun horon.

12:30  Finiĝis la kunveno de la kardinaloj. Je la horo 13.30 la vatikana proparolanto dum gazetara konferenco konigos la rezultojn.

12:23  Venontan vendredon en la centro de Romo neniu privata transportilo povos veturi. Por eviti gravajn problemojn je la cirkulado kaj pro motivoj de publika sekureco, la urbestro de Romo, Walter Veltroni, decidis ke postmorgaŭ, vendredon la 8an de aprilo, tago de la funebra rito de la Papo, ne povos okazi privata veturado interne de la “Verda Areo” (sufiĉe vasta areo, kiu koncernas la urbocentron).

12:12  Romo, sep placoj kun grandegaj televidaj ekranoj. En sep romaj placoj, inkluzive de du urbaj stadionoj, oni starigos grandegajn televidajn ekranojn por ebligi al la fideluloj spekti la funebran riton. En la areo fronte al la Baziliko, strato della Conciliazione kaj Placo Risorgimento povos esti maksimume 300.000 la ĉeestantaj pilgrimuloj.,

12:05  Por la fideluloj atendo ankaŭ 12-hora.

12:04  Alvenas kardinaloj. El Novjorko alvenis ĉi-matene je la 8a la ĉefepiskopoo de Novjorko, Edward Michael, kardinalo Keller William Henry, ĉefepiskopo de Baltimoro. Preskaŭ samtempe el Tel-avivo alvenis kard. Carlo Maria Martini, iama ĉefepiskopo de Milano, Italio.

11:46  En Romo la patriarkoj de Antiokio. Por omaĝi al Papo Johano Paŭlo la 2a kaj por ĉeesti dum la funebra rito, alvenis el Bejruto la Patriarko de Antikio de la greko-melĥitoj, Lia Sankteco Gregoire la 3a Laham, la siro-ortodoksa Patriarko, Ignace Pierre la 8a Abdel-Ahad kaj la Patriarko de Kiliko de la Armenoj, Nerses Bedros la 19a Tarmouni.

10:33  Romo, rezervita plia aleo nur al pilgrimuloj. La senmezura popolamaso, ne kalkulebla, konsilis al la organizantoj de la omaĝo-manifestacioj  rezervi plian aleon (“Vittorio”, kiu estas en la apuda kvartalo, trans rivero Tibro) al la pilgrimuloj, kaj malpermesante ĝian trairon fare de aŭtomobiloj. La pilgrimuloj, kiuj enviciĝas jam en Aleo Vittorio, transiras la ponton super la rivero kaj alvenas al la proksimeco de strato della Conciliazione kie ili postsekvas la aliajn centojn da miloj da fideluloj.

10:28  La baziliko fermita morgaŭ je la horo 22a. Oni povos omaĝi al Johano Paŭlo la 2a ĝis la horo 22a de morgaŭ. La bazilikon oni fermos fakte je tiu horo, por realigi la aranĝojn ligitajn kun la funebra rito de la posta tago.

09:43  Je la horo 10a okazos la hodiaŭa kunveno de la Kardinaloj.

09:19  Kriziĝanta trafiko en Romo pro la enviciĝoj de fideluloj. Jam ekde la 7a matene ĥaosa estas la situacio de la trafiko laŭlonge de riveraj bordoj, en la areo de la vatikana baziliko. Oni devis fermi ankaŭ la placon malantaŭ Kastel Sankta Anĝelo.

09.00 Ankaŭ la honora Prezidanto de IKUE omaĝos al la Papo. Pastro Duilio Magnani, dum longaj jaroj Prezidanto, kaj nun Honora Prezidanto de IKUE, estas nun en la longa enviciĝo da fideluloj kiuj deziras omaĝi al Johano Paŭlo la 2a. El Rimini pastro Magnani gvidas 3 grupojn de pilgrimuloj de la diocezo. Ankaŭ multaj aliaj esperantistoj alvenos al Romo. Inter ili, la vicprezidantino de IKUE, Marija Belošević.

08:11  Tranokto sub la portikoj. Sub la portikoj de la domoj fronte al la baziliko (kie estas i.a. la gazetara salono de la Sankta Seĝo), tranoktis dekoj da personoj, el ĉiuj aĝoj, manĝante modeste, aŭ klopodante ripozi, ŝirmitaj de la kovriloj disdonitaj de la Civila Protekto. Multnombraj estas ankaŭ la bebĉaretoj kun infanoj, kaj la gejunuloj elĉerpitaj de laceco, pro la longaj horoj da atendo

08:08  La armeo disdonas varmajn ĉokoladon kaj teon. Budo de la armeo, en la aleo “della Conciliazione”, disdonas varmajn ĉokoladon kaj teon, kuketojn kaj fruktosukojn al la pilgrimuloj. Jam je la tagiĝo daŭre estas miloj la enviciĝahtaj personoj. Multe el ili atendas de pli ol 10 horoj.

08:06  Oni remalfermis la bazilikon je la horo 5.03. La bazilikon de sankta Petro ni remalfermis je la horo 05.03, tri minutojn post la fiksita horo. Miloj da personoj, kiuj atendis ekstere, en malvarmo, urĝigis la la remalfermon de la pordego, per fortaj aplaŭdoj kaj kantoj. Je la horo 4.35 kelkaj grupoj, post rimarko de la horo, komencis ritmadi: “malfermu, malfermu”.

05.50 Meso propete por la Papo en Varsovio (raportas Bogusław Sobol).  Hieraŭ (la 5an de aprilo) la poloj oficiale adiaŭis Papon Johanon Paulon la 2an. En la plej granda Placo de Varsovio (dediĉita al Pilsudski) estis celebrita solena sankta Meso. En ĝi partoprenis ankaŭ la ŝtataj aŭtoritatuloj: la prezidento de Pollando kun sia edzino, la ĉefministro, la estroj de la Parlamento kaj multaj aliaj aŭtoritatuloj. La ĉefcelebranto estis la Primaso de Pollando kard. Jozef Glemp. Kuncelebris kun li  la pola Episkoparo kaj multaj pastroj. La Meson  partoprenis ĉirkaŭ 300 000 homoj. Kantis la korusoj de la varsovia filharmonio kaj la centra militista pola koruso. Ludis ankaŭ orkestro. Komence, la orkestro ludis la himnojn de Pollando kaj Vatikano. Predikis kard. J. Glemp. Krom tiu ĉi centra solenaĵo ĉiutage, en ĉiuj horoj, okazas preĝoj kaj diservoj en diversaj preĝejoj de Pollando. La tuta nacio unuiĝis. Malaperis diversaj kvereloj, bataloj ktp. Ĉiujn unuigis nia kara Papo. Jam nun estas granda miraklo. Mi pensas, ke nur estas komenco kaj sekvos aliaj. La Papo kvankam laste ne parolis, sed faris tiel multe por ni ĉiuj, ke jam nun oni povas kuraĝe nomi Lin granda Sanktulo. Vendrede, kiam okazos funebraj ceremonioj, en Pollando estos libera tago en lernejoj kaj oficejoj, laborejoj, komercaj centoj ktp. Mortis granda Papo, granda Polo, Sanktulo. Li mortis, sed ne tute, Li lasis por ni instruon, kiel vivi por sukcese fini la sur teran pilgrimon kaj kuraĝe transpaŝi la sojlon de la eterneco, ĉar la vivo ŝanĝiĝas, sed ne finiĝas.

*

7an de aprilo 2005

20.34 Fideluloj en strato della Conciliazione ĝis “plenŝtopiĝo”. La eniro por la fideluloj kiuj volas ĉeesti morgaŭ la funebran riton en strato della Conciliazione, estis rajtigita dum ankoraŭ ĝi povos gastigi homojn. Nun la strato jam plenas, sed daŭras eniroj.

18:16  Funebra rito, ĉeestos delegacioj de ĉiuj religioj. Ekde la rusa ortodoksa patriarkejo de Moskvo ĝis la hebreoj de Izraelo; ekde budaistoj kaj hinduistoj ĝis islamoj kaj sikĥoj. Ĉeestos ĉiuj ĉefaj religioj de la mondo morgaŭ dum la funebra rito por Johano Paŭlo la 2a. La listo estas longega, kaj daŭre provizora. El ĝi aperas nomoj kiel la ekumena Patriarko de Konstantinopolo, Bartolomeo la unua, Metropolito Kirill el Moskvo, Rabeno Elio Toaff, kaj reprezentanto de Moskeo Al-Azhar.

18:15 Morgaŭ la bazilikon oni malfermos ne pli frue ol la horo 6a.

13:48  Ekde lundo ĝis hodiaŭ pli ol 2 milionoj da fideluloj estis en la areo de Vatikano. Ĉi tiun pritakson faris la urbestro de Romo, Walter Veltroni

13:45  Emisio moneroj kaj poŝtmarkoj de la Vakanta Seĝo. La Kolegio de la Kardinalo delegis AL kard. Edmund Szoka la povon stampi monerojn kaj eldoni poŝtmarkojn dum Vakanta Seĝo

16:58  Toaff kortuŝita ĉar li estis menciita en la papa testamento. “Mi estas tre kortuŝita pro tiu mencio pri mi. Mi neniam imagus vidi mian nomon en la testamento de la Papo”. Tion diris la eksa ĉefrabeno de Romo, Elio Toaff, unu el la du ankoraŭ vivantaj personoj (la alia estas mons-ro Stanislavo) menciitaj de la Papo en lia testamento. “Ekscii ke la Papo dankas min en la testamento – li deklaris – faras al mi grandan impreson. Malgraŭ niaj bonaj rilatoj, nia amikeco, mi estas ekstreme kortuŝita, ĉar ĝi estas neatendita surprizo”.

12:08  Alvenas sepcent aŭtobusoj el Pollando. Veturas al Romo pli ol 700 aŭtobusoj alvenantaj el Pollando. Ilin konstante lokalizas la trafika polico kaj pri iliaj alven-punktoj oni decidos kiam ili estos en la ĉirkaŭaĵoj de Romo.

11:56  Pisanu: “Romo reagas laŭ mirinda maniero”. “Urbo Romo reagas mirinde, dank’ al la simpleco per kiu kondutas la pilgrimuloj. La ĉefurbon asistas sekurec-strukturo, kia neniam antaŭe estis”, substrekis la itala ministro pri internaj aferoj, Giuseppe Pisanu.

11:54  Granda televida ekrano en roma karcero. En la roma karcero “Regina Coeli” oni starigos grandegan televidan ekranon por ebligi al malliberuloj spekti la funebran riton por Johano Paŭlo la 2a. La decidon oni alprenis por ebligi al ili kunan spektadon, malgraŭ ke ĉiu ĉelo havas televidaparaton. La 20an de julio 2002, Johano Paŭlo la 2a, tria Papo post Johano la 23a kaj Paŭlo la 6a, iris al tiu roma karcero kie li petis “signon de indulgon” por la malliberuloj de la tuta mondo.

11:33  Hispana episkopo. “La nova Papo povus esti sudamerikano”. “Povas esti, ke la venonta Papo estos sudamerika”. Tion diris hodiaŭ mons-ro Cipriano Calderon y Polo, hispano, emerita vic-prezidanto de la papa konsiono por Latinameriko, parolante kun ĵurnalistoj. “Ĉiel ajn – li aldonis – la nacieco de la nova Papo ne gravas”. [ni plurfoje rimarkigis la emon de la amas-komunikiloj emfazi informojn kiuj entute estas “normalaj”. Certe oni disdonis ĉi tiun deklaron de la hispana episkopo kiel specon de “antaŭanonco”. Sed la uzo de “povus” ne signifas, ke “la elekto konkrete estos”, sed ke ĉi tiu samkiel ĉiu ajn alia ebleco ekzistas: nenio malpermesas, ke la nova Papo estu sudamerikano, aŭ ankaŭ  eŭropano, aziano, afrikano, nordamerikano, oceaniano].

10:56  Ciampi: “Wojtyła elmontris kiel oni devas alfronti malsanecon”. “Johano Paŭlo la 2a montris al la mondo kiel homo alproksimiĝas al la fino kaj kiel alfronti la malsanecon”. Tion diris la itala respublika Prezidanto, Carlo Azeglio Ciampi. “Pro la maniero laŭ kiu li alfrontis sian longdaŭran malsanon, li proponis al ni modelon pri la ebleco povi konservi ĝisfine dignon kaj trankvilon”.

10:54  Okazas la 5a ĝenerala kunveno de la Kardinalaro.

10:27  Situacio preskaŭ normala en la areo de Vatikano. Dum mulmultaj horoj la enviciĝoj por omaĝi al Johano Paŭlo la 2a malaperis. Restas vico sufiĉe mallonga en aleo della Conciliazione: temas pri malmultaj centoj da metroj, nenio komparebla kun la hieraŭaj oceanaj ondoj. Je la horo 14a oni fermos la tutan aleon.

10:24  300 misfartoj, neniu grava kazo. Estis preskaŭ 300 la intervenoj por kuracita asistado al pilgrimuloj kiuj enviciĝas dum la pasinta nokto. Bonŝance estis neniu grava malsaniĝo.

10:22  Represita la eldono de la 2a de aprilo de Osservatore Romano. La ekstervica eldono de la vatikana ĵurnalo “Osservatore romano”, de la 2a de aprilo, kun la anonco de la forpaso de Johano Paŭlo la 2a estos denove en ĉiuj italaj vendejoj ekde venonta sabato, por batali kontraŭ la revend-akaparado. En la Interreto tiu eldono de la vatikana ĵurnaloj estas vendata kontraŭ sumoj pli altaj ol la normala vendoprezo (90 centimojn de eŭro).

09:19  25.000 poloj tra la landlimo. Daŭre alvenas al Italio la pilgrimuloj por la morgaŭa funebra rito en placo sankta Petro. La Civilprotektada Servo sciigas, ke 25.000 poloj transiras la italan landlimon per 500 aŭtobusoj kaj 6 porokazaj trajnoj. Aliaj 2 trajnoj alvenos el Francio kaj aliaj 2, kun handikapitoj, alvenos al Romo el diversaj italaj regionoj.

09:01  Polaj flagoj kaj tolstrioj fermas la vicon de la pilgrimuloj. Polaj flagoj kun funebraj strioj estas je la fino de la longaj enviciĝoj (temas pri la lastaj pilgrimuloj kiuj sukcesis enviciĝi antaŭ la definitiva fermo de la enirejoj). Nun la vicoj atingis la centran parton de la aleo fronte al la baziliko, sed necesos ankaŭ pliaj horoj da atendo antaŭ ol oni povu eniri la preĝejon. Multnombraj estas ankaŭ la flagoj de aliaj porienteŭropaj landoj.

08:29  Dekokjarulino sukcesis kontraŭ nur 4 horoj. Ŝiaj amikinoj nomas ĝin “Miss rapida enviciĝo”, kaj ili ne malpravas. Ĝorĝa, 18-jaraĝa studentino el Moldavio, kiu vivas en Civitavecchia, marborda urbo je 70 km norde de Romo, alvenis hieraŭ vespere. Ŝi sukcesis omaĝi al la Papo post iom pli ol 4 horoj. Al Romo ŝi alvenis je la horo 21a kaj “la Papon mi vidis je la horo 1.30, iom antaŭ la baziliko estu fermita. Mi sukcesis – ŝi rakontas – ĉar mi venis sola. Kiam oni estas en grupo ĉio estas pli malfacile, ĉar oni devas atendi la aliajn”.

07.29 La komisario de la Civilprotektadoj servoj: “Romo ne povas elteni pli da alvenoj”. Je la nuna momento estas multe pli ol unu miliono da fideluloj kaj la urbo ne povas elteni pliajn. La komisario invitas la novalvenintojn atingi la esplanadon en Tor Vergata (la sama de la monda tago de la junularo 2000). “Kiu alvenos ekde nun – li klarigis – tiu absolute ne povos ĉeesti la funebran riton en Vatikano”.

07:17  Pordoj de la baziliko remalfermitaj antaŭ la fiksita horo. Multe pli frue ol antaŭvidite, la pordoj de la baziliko de sankta Petro estis remalfermitaj ĉirkaŭ la horo 4.20.

*

8an de aprilo 2005

LA TUTA MONDO

PREĜIS POR LA PAPO

KAJ AL LA PAPO

La prediko de kard. Ratzinger

prezento de la rito – teksto de la liturgio

nun la Papo ripozas en la pura tero

Kriis la popolo: “Tuj sankta!”

Kontenta la “vatikana medio”

pro la etoso kiu regis inter la “potenculoj”

Multegaj aplaŭdoj akompanis la riton. Je la fino, aldone al ritmata vokado “Johano Paŭlo – Johano Paŭlo”, la popolamaso kriegis: “Sankta! Sankta!”, kio memorigis la sankt-proklamojn fare de la fideluloj, dum malnovaj tempoj (kiel okazis post la morto de sankta Francisko el Asizo).

Kun la “potenculoj de la tero” ĉeestis almenaŭ unu miliono da fideluloj  en Romo, 300.000 ĉe la Baziliko, la aliaj fronte al 24 grandegaj ekranoj en tuta Romo, kiu fariĝis “ununura placo sankta Petro”.

Kontento -estas en Vatikano pro la “etoso” kiu estiĝis dum la funebra rito por la Papo inter la ŝtatestroj kaj la politikaj kaj religiaj roluloj el plej diversaj devenoj –  skribas la informagentejoj – “Kaj tio – aldonas la depeŝoj, citante “altrangan vatikanan funkciulon” – ĉar la personoj renkontiĝis en medio kie iliaj manpremoj havis nenian politikan reeĥon. Tial, salutis sin izraelianoj kaj palestinanoj, islamanoj kaj hebreoj, la estroj de ŝtatoj kiuj ne estas tiom amikaj inter si”.

90 televidaj stacioj en la mondo (inter ili ankaŭ multaj arabaj kaj ILIBA de Jerusalemo) elsendis rekte la ceremonion, kiun filmis la itala televido RAI kun la Vatikana Televida Centro per 60 telekameraoj, el kiuj 22 en placo sankta Petro.

Dum la antaŭaj tagoj, pli ol 2.000.000 da personoj omaĝis al la Papo. Hodiaŭ 1.000.000 estis en Romo: ripetiĝis la pezaj efikoj super la urbo: la stratoj ĉirkaŭ Vatikano paralizitaj, blokitaj multaj aliaj stratoj, oni fermis la eniron al la urbo kaj ankaŭ la flugadon super ĝi. Dank’ al Dio, neniu gravega akcidento okazis. El la esperantistoj en Romo, ni mencias la vicprezidantinon de IKUE, Marija Belošević, kiu partoprenis en la funebra rito en placo sankta Petro.

LA RITO

En la rito por la funebraĵoj la Eklezio elmontras sian kredon je la venko de Kristo resurektinta sur la pekado kaj morto. Tiun kredon oni aparte esprimas per la funebra rito de la Roma Pontifiko, kiu pro la paŝtista servado de li plenumita en la Eklezio, konfirmis en la kredo ĉiujn paŝtistojn kaj la fidelulojn.

En la preĝoj oni rekomendas al Dio la Sanktan Eklezion, mankan je la Roma Pontifiko, por ke ĝi konfidu sin per fidoplena sinallaso al Kristo, Supera Paŝtisto, kiu al ĝi promesis sian ĉiamdaŭran ĉeeston kaj asiston.

Oni preĝe rememoras ankaŭ tiujn, kiuj pro motivoj de parenceco, servado aŭ kunlaboro estis pli proksimaj al la mortinta Supera Pontifiko. Por ĉiuj, poste, ĝi estas okazo por revigligi la esperon je la eterna vivo kaj atesti la kredon je la estonta releviĝo kun Kristo.

Al la korpo de la mortinta Supera Pontifiko, kiu per la sakramentoj de la kristana inicado fariĝis templo de la Sankta Spirito kaj per la sakramento de la episkopa Ordino komplete sindediĉis al la servado de la popolo de Dio, oni donas la ŝuldatan honoron, laŭ la kutimoj kaj kristana tradicio, sed ĉefe pro la kredo je la eterna vivo kaj releviĝo de la karno. Tion oni faras per kelkaj signifaj momentoj: konstato de la morto, elmontro de la korpo en la Papa Domo, ĝia solena transporto en la Vatikanan Bazilikon, la demeto en la ĉerkon, la funebra Rito kun la lasta rekomendo kaj la adiaŭo, per la transporto al la tombo kaj entombigo.

Antaŭ la funebra Meso, dum kiu okazas la entombigo de la Roma Pontifiko Johano Paŭlo la 2a, okazas la demeto de la korpo de la mortinta Pontifiko en la ĉerkon; post la Meso okazas la transporto al la tombo kaj la entombigo. Por ĉi-lastaj du momentoj estas antaŭvidita la partopreno de tre limigita nombro da personoj.

DEMETO DE LA KORPO EN LA ĈERKON

Antaŭ la funebra Meso la korpon de la mortinta Pontifiko oni demetas en ĉerkon el cipresa ligno, je la ĉeesto de la Kardinalo Kamerlingo, de la Kardinaloj unuaj el ĉiuj tri ordoj, de la Kardinalo Ĉefpastro de la Vatikana Baziliko, de la Kardinala iama Ŝtatsekretario, de la Kardinalo Vikario por Diocezo Romo, de la Anstataŭanto en la Papa Ŝtatsekretariejo, de la Prefekto de la Papa Domo, de la Almozdonanto de la Supera Pontifiko, de reprezentantoj de la Kanonikoj de la Baziliko de Sankta Petro, de la Sekretario de la Supera Pontifiko.

La Kardinalo Kamerlingo enkondukas la riton de la fermo de la ĉerko. La Mastro de la Liturgiaj Celebroj de la Supera Pontifiko legas la Akton kiu memorigas la vivon kaj ĉefajn agojn de la mortinta Pontifiko. La Akton subskribas ĉiuj ĉeestantoj.

La Mastro de la Liturgiaj Celebroj de la Supera Pontifiko kaj la Sekretario de la Supera Pontifiko etendas vualon el blanka silko sur la vizaĝon de la Mortinto. Poste la Kardinalo Kamerlingo aspergas la korpon per benita akvo.

La Mastro metas en la ĉerkon la sakon kun la oraj kaj arĝentaj medaloj stampitaj en Vatikano dum la Papado kaj la plumban ujon kun la Akto, sigelinte ĝin.

Dum la ĉerkon oni fermas, oni trapreĝas la Psalmon 41 (42).

Poste oni portas la ĉerkon al la ŝtuparo de la Baziliko de sankta Petro. La Meson celebras la Kardinaloj kaj Patriarkoj de la Orientaj Eklezioj. Gvidas la kuncelebron la Kardinalo Dojeno de la Kardinalaro. Oni uzas la liturgiajn vestaĵojn el ruĝa koloro.

La bibliaj leĝaĵoj estas: Ago 10, 34-43 – Psa 22 (23) – Flp 3,20-4, 1 – Joh 21,15-19.

La Kardinalo Dojeno faras sian predikon.

Post la Komunio oni kantas la Psalmon 129 (130) “De profundis”

Sekvas la lasta rekomendo kaj la adiaŭo. La Eklezio de Diocezo Romo levas sian preĝpetegon kaj litaniojn al la Sanktuloj.

Sekvas la preĝpetego de la Orientaj Eklezioj (laŭ la liturgiaro por la mortintoj de la Bizanca Liturgio). Unu el la Patriarkoj aspergas per incenso la ĉerkon de la Papo.

EN LA LOKO DE LA SEPULTO

Dum oni portas la ĉerkon de la Roma Pontifiko al la loko de la sepulto, ĉiuj kantas “Magnificat”.

Sekvas la liturgiaĵoj por la entombigo. Je la fino la cipresan ĉerkon oni ligas per ruĝaj tolstrioj kun la sigeloj. Poste oni metas la ĉerkon en zinkitan ĉerkon tute kovritan per juglandarba ligno.

Sur la fermoplato estas la kruco kaj la blazono de la mortinta Pontifiko.

LA PREDIKO DE KARD. RATZINGER

DUM LA FUNEBRA RITO POR LA PAPO

“Sekvu min” diras la resurektinta Sinjoro al Petro, kiel sia lasta vorto al tiu disĉiplo, elektita por paŝti liajn ŝafojn. “Sekvu min” – ĉi tiu ordona vorto de Kristo povas esti konsiderata la ŝlosilo por kompreni la mesaĝon, kiu venas el la vivo de nia priplorata kaj amata Papo Johano Paŭlo la 2a, kies mortan korpon ni demetas hodiaŭ en la teron kiel semon de senmorteco – la koroj estas plenaj je malĝojo, sed ankaŭ je ĝojoplena espero kaj profunda dankemo.

Ĉi tiuj estas la sentoj de nia animo, Fratoj kaj Fratinoj en Kristo, ĉeestantaj en Placo sankta Petro, en la apudaj stratoj kaj en diversaj lokoj de Romo, loĝata dum la nunaj tagoj de senmezura silenta kaj preĝanta amaso. Ĉiujn mi salutas elkore. Ennome ankaŭ de la Kolegio de la Kardinaloj mi deziras adresi mian respektoplenan penson al la Ŝtatestroj, Ĉefministroj kaj al la delegacioj de la diversaj Landoj. Mi salutas la Aŭtoritatulojn kaj la Reprezentantojn de la Eklezioj kaj kristanaj Komunumoj, samkiel de la diversaj religioj. Mi salutas plie la Ĉefepiskopojn, la Episkopojn, la pastrojn, la religiulojn, la religiulinojn kaj la fidelulojn, kiuj ĉiuj venis el ĉiuj Kontinentoj; laŭ speciala maniero, la gejunulojn, kiujn li amis difini estonteco kaj espero de la Eklezio. Mia saluto atingu, krome, tiujn, kiuj en ĉiu mondoparto, estas al ni unuigitaj pere de radio kaj televido dum ĉi tiu ĥora partopreno en la solena rito de adiaŭo al la amata Pontifiko.

Sekvu min – kiam li estis juna studento Karol Wojtyla estis entuziasmoplena pri literaturo, teatro, poezio. Laborante en ĥemia fabriko, ĉirkaŭata kaj minacata de la nazia teroro, li aŭdis la voĉon de la Sinjoro: Sekvu min! En tiu tre aparta kunteksto li komencis legi librojn pri filozofio kaj teologio, li poste eniris la kaŝan seminarion starigitan de Kardinalo Sapieha kaj post la milito li povis kompletigi siajn studojn en la teologia fakultato de la Jagellona Universitato de Krakovo. Multfoje en siaj leteroj al la pastroj kaj en siaj membiografiaj libroj li parolis al ni pri sia pastreco, al kiu li estis ordinita la unuan de novembro 1946. En tiuj tekstoj li interpretas sian pastrecon aparte deirante el tri paroloj de la Sinjoro. Unue, ĉi tiu: “Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto daŭru” (Joh 15,16). La dua parolo estas: “la bona paŝtisto demetas sian vivon por la ŝafoj” (Joh 10,11). Kaj fine: “Kiel la Patro min amis, tiel mi ankaŭ vin amis; restadu en mia amo”. (Joh 15,9). En ĉi tiuj tri paroloj ni vidas tutan la animon de nia Sankta Patro. Li vere iris ĉien kaj senlace, por porti frukton, frukto kiu restas. “Leviĝu, ni iru!” estis la titolo de lia antaŭlasta libro. “Leviĝu, ni iru!” – per ĉi tiuj vortoj li revekis nin el laca kredo, el la dormo de la disĉiploj de hieraŭ kaj hodiaŭ. “Leviĝu, ni iru!” li diras ankaŭ hodiaŭ al ni. La Sankta Patro estis plie ĝisfunde sacerdoto, ĉar li oferis sian vivon al Dio por liaj ŝafoj kaj kaj por la tuta homa familio, per ĉiutaga memdonaco je la servo al la Eklezio kaj ĉefe dum la malfacilaj elprovoj de la lastaj monatoj. Tiel li fariĝis unu kun Kristo, la bona paŝtisto, kiu amas siajn ŝafojn. Kaj fine “restu en mia amo”: la Papo kiu serĉis la renkonton kun ĉiuj, la Papo, kiu havis kapablon de pardono kaj kor-malfermiteco por ĉiuj, diras al ni, ankaŭ hodiaŭ, per ĉi tiuj vortoj de la Sinjoro: “Loĝante en la amo de Kristo ni lernas, je la instruo de Kristo, la arton pri la vera amo”.

Sekvu min! Julie de 1958 komenciĝas por la juna pastro Karol Wojtyla nova etapo de la irado kun la Sinjoro kaj sekvante la Sinjoron. Karol iris kiel kutime kun grupo de junaj ŝatantoj de kanuado al lagoj Mazuraj por kuna feriado. Sed li portis kun si leteron, kiu invitis lin prezentiĝi ĉe la Primaso de Pollando, Kard. Wyszynski, kaj li povis imagi la celon de la renkontiĝo: lia nomumo kiel Helpepiskopo de Krakovo. Forlasi la universitatan instruadon, forlasi tiun stimulan kunulecon kun la gejunuloj, forlasi la grandan intelektulan arenon, por koni kaj interpreti la misteron de la kreitaĵo-homo, por igi ĉeestanta en la hodiaŭa mondo la kristanan interpreton pri nia esto – ĉio tio, devis aspekti al li kiel perdo de si mem, perdo ĝuste de tio, kio fariĝis la humana identeco de tiu juna pastro. Sekvu min – Karol Wojtyla akceptis, aŭskultante en la voko de la Eklezio, la voĉon de Kristo. Kaj poste li ekkonsciis pri kiom vera estas la parolo de la Sinjoro: “Kiu penos gajni sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu ĝin perdos, tiu savos ĝin viva” (Luk 17,33). Nia Papo – ni ĉiuj scias tion – neniam volis savi sian vivon, teni ĝin por si; li volis doni sin mem senrezerve, ĝis la lasta momento, por Kristo kaj, tiel, ankaŭ por ni. Ĝuste tiel li povis sperti kiom tio, kion li liveris en la manojn de la Sinjoro, revenis laŭ nova maniero: la amo al la parolo, al la poezio, al la beletroj estis esenca parto de lia paŝtista misio kaj donis novan freŝecon, novan aktualecon, novan ravecon al la anonco de la Evangelio, ĝuste ankaŭ kiam ĝi estas signo de kontraŭdiro.

Sekvu min! Oktobre de 1978 Kardinalo Wojtyla aŭskultas denove la voĉon de la Sinjoro. Renoviĝas la dialogo kun Petro, entenita en la Evangelia fragmento de ĉi tiu celebro: “Simono de Johano, ĉu vi amas Min? Paŝtu miajn ŝafojn!”. Al la demando de la Sinjoro: “Karol, ĉu vi amas Min?”, la Ĉefepiskopo de Krakovo respondis el la profundo de sia koro: “Sinjoro, vi scias ĉion: Vi scias, ke mi amas Vin”. La amo de Kristo estis la reganta forto en nia amata Sankta Patro; kiu vidis lin preĝi, kiu aŭskulti lin prediki, tiu scias tion. Kaj tiel, dank’ al tiu profunda radikiĝo en Kristo li kapablis porti pezon, kiu iras trans la fortoj pure homaj: esti paŝtisto de la ŝafaro de Kristo, de lia universala Eklezio. Ne estas nun la momento paroli pri la unuopaj enhavoj de tiu Papado tiom riĉa. Mi deziras nur legi du fragmentojn el la hodiaŭa liturgio, en kiuj aperas centraj elementoj de lia anonco. En la unua legaĵo Sankta Petro diras – kaj diras la Papo kun Sankta Petro – al ni: “Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn; sed en ĉiu nacio tiu, kiu timas Lin kaj agas juste, estas akceptata de Li. Vi konas tiun vorton, kiun Li sendis al la Izraelidoj, predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo, kiu estas Sinjoro de ĉiuj” (Ago 10,34-36). Kaj en la dua legaĵo, Sankta Paŭlo – kaj, kun Sankta Paŭlo, nia mortinta Papo – nin instigas laŭte: “Miaj fratoj amataj kaj alsopirataj, mia ĝojo kaj mia krono, tiel staru fortike en la Sinjoro, miaj amataj” (Flp 4,1)

Sekvu min! Kune kun la ordono paŝti lian gregon, Kristo anoncis al Petro lian martirecon. Per ĉi tiu konkluda kaj resuma parolo de la dialogo pri amo kaj pri la ordono esti universala paŝtisto, la Sinjoro elvokas alian dialogon, kiu okazis dum la lasta vespermanĝo. Tie Jesuo diris: “Kien mi iras, tien vi ne povas veni”. Diris Petro: “Sinjoro, kien vi iras?”. Respondis al li Jesuo: “Kien Mi iras, vi ne povas Min sekvi nun, sed poste vi Min sekvos” (Joh 13,33.36). Jesuo post la vespermanĝo iras al la kruco, Li iras al la resurekto – eniras la paskan misteron; Petro ankoraŭ ne povas sekvi Lin. Nun – post la resurekto – venis ĉi tiu momento, ĉi tiu “poste”. Paŝtante la ŝafaron de Kristo, Petro eniras en la paskan misteron, li iras renkonten al la kruco kaj la resurekto. La Sinjoro diras tion per ĉi tiuj vortoj: “… kiam vi estis juna, vi … iris, kien vi volis; sed kiam vi maljuniĝos, vi etendos viajn manojn, kaj alia vin zonos, kaj portos vin, kien vi ne volos” (Joh 21,18). Dum la unua periodo de sia papado, la Sankta Patro, ankoraŭ juna kaj fortoplena, sub la gvido de Kristo iris ĝis la limoj de la mondo. Sed poste, pli kaj pli, li eniris en la kunulecon kun la suferoj de Kristo, pli kaj pli li komprenis la veron de la vortoj: “alia vin zonos…”. Kaj ĝuste en ĉi tiu kunuleco kun la Sinjoro suferanta li senlace kaj per renovigita intenseco anoncis la Evangelion, la misteron de amo, kiu iras ĝis la fino (kp Joh 13,1).

Li interpretis por ni la paskan misteron kiel misteron de la dia mizerikordo. Li skribis en sia lasta libro: la limo trudita al la malbono “estas finfine la dia mizerikordo” (“Memoro kaj identeco”, paĝo 70). Kaj meditante pri la atenco, li diras: “Kristo, suferante por ni ĉiuj, donis novan signifon al la sufero; Li kondukis ĝin en novan dimension, en novan ordon: tiu de la amo… Ĝi estas la sufero kiu bruligas kaj konsumas la malbonon per la flamo de la amo kaj ĉerpas ankaŭ el pekado multforman floradon de bono” (paĝo 199). Animata de ĉi tiu vido, la Papo suferis kaj amas en kunuleco kun Kristo kaj tial la mesaĝo de lia sufero kaj de lia silento estis tiom paroliva kaj fekunda.

Dia Mizerikordo: la Sankta Patro trovis la plej puran reflektaĵon de la mizerikordo de Dio en la Patrino de Dio. Li, kiu dum infaneco perdis sian patrinon, des pli multe amis la Dian Patrinon. Li sentis la vortojn de la krucumita Sinjoro kiel diritajn al li persone: “Jen via patrino!”. Kaj li faris kiel la preferata disĉiplo: li akceptis Ŝin en la intimecon de sia estaĵo (εισ τα ιδια, Jen via patrino!, Joh 19,27) – Totus tuus. Kaj el la patrino li lernis konformiĝi al Kristo.

Por ni ĉiuj restas neforgeseble kiel dum tiu lasta dimanĉo de Pasko de sia vivo, la Sankta Patro, markita de la suferado, aperis ankoraŭfoje je la fenestro de la Apostola Palaco kaj lastan fojon li donis la benon “Urbi et orbi”. Ni povas esti certaj, ke nia amata Papo estas nun je la fenestro de la domo de la Patro, nin vidas kaj nin benas. Jes, benu nin, Sankta Patro. Ni konfidas cian karan animon al la Patrino de Dio, cia Patrino, kiu cin gvidis ĉiutage kaj nun cin gvidos al la eterna gloro de Sia Filo, Jesuo Kristo nia Sinjoro. Amen.

PAPO WOJTYŁA

RIPOZAS EN LA PURA TERO

La ceremonio por la sepulto de Johano Paŭlo la 2a finiĝis, post la funebra rito, je la horo 14.20. Papo Wojtyla nun ripozas en la pura tero, kiel li mem deziris, sub simpla marmora tabulo. Kun granda kortuŝo la direktoro de la gazetara salono de la Sankta Seĝo priskribis la lokon kie estis sepultita Johano Paŭlo la 2a. “La Papo – li diris – estis entombigita en la sama loko kie restis la tombo de Johano la 23a, ĝis lia beatproklamo. Tiel Wojtyla restas la unika Papo entombigita inter du virinoj: Kristina de Svedio kaj Karlota de Cipro”. Antaŭ la sepulto, la cipresa ĉerko – aldonis Navarro – estis metita en plumban ĉerkon tute kovritan per juglandarba ligno. Laŭŝajne ĝi aspektis kiel unu ĉerko, sed en la realo temis pri du ĉerkoj kunlutitaj. Do, oni respektis tion, kion preskribas la normoj konfirmitaj de la mortinta Papo”. Sur la ekstera ĉerko estas simpla kruco kaj bronza tabulo kun la nomo gravurita.

Koncerne la ĉeeston de iom da pola tero, kiu estus aldonita al tiu de la vatikanaj grotoj por kovri la sepulton, la proparolanto diris, ke li ne kapablas konfirmi aŭ dementi ĉi tiun cirkonstancon. Navarro priskribis la profundan emocion de tiuj, kiuj partoprenis en la malĝoja rito de la sepulto, montrante li mem fronte al la ĵurnalistoj sian propran kortuŝon, dum li retravivis tiujn momentojn.

Post kelkaj tagoj eblos komenci la vizitojn al la tombo.

 *

9an de aprilo 2005

20.00 Polaj ĵurnaloj senpage disdonitaj en Romo. En placo Risorgimento kaj en aliaj lokoj apud Vatikano, la preterpasantoj trovas pakaĵojn da pollingvaj ĵurnaloj senpage disdonitaj. Ni mem kolektis unu el ili (“Fakt”) kiu interne havas ĉi tiun titolon: “Polskie miasto – Rzym” (pola urbo: Romo).

19.30 Lumiloj kaj biletoj. Sub la obelisko en placo sankta Petro la fideluloj daŭre lasas funebrajn lumetojn, florkronetojn kaj biletojn skribitajn en ĉiuj lingvoj, per kiuj ili esprimas sian doloron pro la forpaso de la Papo. Aliaj lumiloj estas iom ĉie en la apudaj stratoj. Kiam oni purigis la stratojn, oni ne tuŝis tiujn simbolojn.

19.20 Statistiko ankaŭ pri la rubaĵoj. Inter la multaj ciferoj pri la “dimensioj” de la eventoj dum la lastaj tagoj en Romo, oni konigis tiujn pri la kolektitaj rubaĵoj (ĉefe por laŭdi la laboron de la urbopurigistoj): dum 2 horoj oni kolektis 2,5 tunojn da rubaĵoj.

16:57  La kardinaloj dankas Italion. Apartan dankon “pro la perfekta kaj ŝatata” organizado de la eksterordinara evento de la lastaj tagoj esprimis ĉi-matene la 6a ĝenerala kunveno de la kardinaloj al la italaj aŭtoritatuloj. Tion sciigis Navarro Valls.

15:58  Bush mencias “la Papon kiu defiis Amerikon”. En sia sabata perradia parolado, la usona prezidanto Bush memorigis denove la Papon kaj substrekis la forton de la funebra ceremonio en kiu li ĉeestis hieraŭ. Poste li aldonas: “Johano Paŭlo la 2a defiis Amerikon por ke ĝi estu ĉiam inda je sia plej alta vokiĝo” (And he challenged America always to live up to its lofty calling). La Papo “instruis al ni ke la fundamento de libereco estas la universala respekto por la homa digno”.,

14:49  Du kardinaloj malsanas, malkreskas al 115 ilia nombro dum la konklavo. Kardinaloj Jaime Sin kaj Alfonso Antonio Suarez Rivera ne partoprenos en la konklavo por elekto de la posteulo de Johano Paŭlo la 2a. La du kardinaloj – ambaŭ emeritaj ĉefepiskopoj, la unua de Manilo kaj la alia de Monterrey – sciigis, ke ili ne povos partopreni en la konklavo pro sia sanstato. Pro la malĉeesto de Sin, estos nur 2 – Ratzinger kaj Baum – la kardinaloj kreitaj de Paŭlo la 6a, kiu partoprenos en la aprila konklavo.

14:03  Navarro: “La silento decidita unuanime”. La decido ne doni intervjuojn dum la periodo antaŭ la konklavo estis alprenita hodiaŭ de la kardinaloj “unuanime”. Tion klarigis la vatikana proparolanto aldonante, ke ne temas pri “malpermeso”, sed male pri “invito” al la ĵurnalistoj, dum periodo kiu por la kardinaloj estas periodo “de plej intensa preĝado”. Ne estas malpermeso el jura speco. “Ni ĉiuj vidis – diris Navarro – ke en neniu ĵurnalo mankis ĉiutage komentoj aŭ intervjuoj de kardinaloj, kaj ankaŭ hieraŭ kardinalo partoprenis en televida elsendo. Ekzistis plej granda libereco ĝis hodiaŭ”.

13:54  Navarro: “Pri la beatproklamo, decidos la nova Papo”. La vatikana proparolanto deklaris ke la beatproklamo de Johano Paŭlo la 2a estas temo pri kiu “ekskluzive kompetentas” la nova Papo. Per ĉi-frazo Navarro respondis al la insistaj ĉi-temaj demandoj de la ĵurnalistoj dum la hodiaŭa gazetara konferenco.

13:46  La 18an de aprilo la Konklavo komenciĝos je la horo 16.30. Navarro Valls, konigante ĉi tiun horaron, aldonis ke “nun la kardinaloj petas silenton. Kvankam dankante pro la grandega intereso kun kiu la amaskomunikiloj sekvas ĉi tiun periodon de la vivo de la Eklezio, la kardinaloj invitas la ĵurnalistojn ne peti intervjuojn dum la tagoj antaŭ la konklavo.

12:49  Veltroni: “Stacidomo Termini kaj esplanado Tor Vergata kun la nomo de la Papo”. La urbestro de Romo Walter Veltroni anoncis, ke, post la elekto de la nova Papo, oni interkonsentos kun la Sankta Seĝo la diversajn etapojn pere de kiuj la centra stacidomo de Romo povu alpreni vizaĝon kiu tre elvoku la mesaĝon de Papo kiu estis la Papo de la Kono, de la dialogo, de la vojaĝo”. La urbestro anoncis krome ke koncerne la dediĉon de la esplanado en Tor Vergata al Johano Paŭlo la 2a, oni decidis tion por memorigi “unu el la plej kuntrenaj manifestacioj de la tuta Jubileo, kiam ĉeestis pli ol 2 milionoj da gejunuloj el la tuta mondo”.

12:35  Ankaŭ milionoj da germanoj fronte al la televido por la Papo. Pli ol la duono de la germanoj kiuj spektis televidajn elsendojn hieraŭ matene, vidis la funebran riton de la Papo. Inter la horo 9a kaj 13a, inter elsendoj de la ŝtataj kaj privataj kanaloj, oni registris preskaŭ 6 milionojn da spektantoj. Ankaŭ dum la vesperaj resumaj elsendoj, estis granda nombro da spektantoj.

12:07  Veltroni: “Oni elspezis 6 milionojn da eŭroj”. Laŭ provizora pritakso, la komunumo de Romo elspezis 6 milionojn da eŭroj dum la lastaj tagoj por akcepti la pilgrimulojn kaj pretigi la urbon por la funebra rito de la Papo. Tion deklaris la urbestro de Romo dum gazetara konferenco en la sidejo de la eksterlanda gazetaro. “La plej malfacila momento estis merkrede – aldonis la urbestro – sed neniam ni havis la sensacion, ke ni malsukcesos”. Koncerne la kreskon de la prezoj en la areo de placo sankta Petro (por profiti de la amasa ĉeesto de homoj), la urbestro deklaris: “eventoj el ĉi tiu speco neniam reokazos”.

11:57  Enviciĝo por eniri la bazilikon. Fermita la Siksta Kapelo. Pilgrimuloj enviciĝis sub la pluvo por eniri la vatikanan bazilikon, sed la situacio estas “normala” (nenio komparebla kun la antaŭaj tagoj – sed ĉiuokaze temas pri kelkaj miloj da personoj, kiuj restis en Romo por la semajnfino). Fermita, male la Siksta Kapelo ĝis la elekto de la Papo.

11:14  Marde emisio de poŝtmarkoj “Vakanta Seĝo”. La filatela kaj numismatika oficejo de la Gubernatorejo de la Vatikana Urbo decidis por venonta mardo la emision de la serio da poŝtmarkoj “Vakanta Seĝo 2005”. Temos pri 3 poŝtmarkoj kun komuna bildo: la insigno de la Apostola Ĉambro (tio estas krucigitaj ŝlosiloj kun supra ombrelo). Ilia valoro estos 60, 62 kaj 80 eŭrocentimoj; eldonkvanto: 750.000 ekzempleroj. Vendos ilin nur la poŝtoficejoj de la Vatikana Urbo kaj la vendejoj de la “oficejo pilgrimuloj kaj turistoj” en placo sankta Petro. La serio “Vakanta Seĝo” validos por ekspedoj nur dum la Vakanta Seĝo.

11:08  23 poŝo-ŝtelistoj arestitaj en placo sankta Petro. 23 poŝo-ŝtelistoj, 11 neplenkreskuloj kaj 12 plenkreskuloj, estis arestitaj de la polico hieraŭ dum ili klopodis ŝteli la monujojn de la fideluloj kiuj ĉeestis la funebran riton.

10:38  Naŭtago: morgaŭ Meso de la fideluloj de Romo. Kard. Camillo Ruini, vikario de la mortinta Papo por urbo Romo, invitis ĉiujn romajn fidelulojn partopreni morgaŭ je la horo 17a en la Meso por la Papo. Komenciĝis fakte laŭ tre malnova tradicio, la “Novendiales”, t.e. naŭ sinsekvaj tagoj kun apartaj liturgiaj celebroj de la Eŭkaristio propete por la forpasinta Papo. La ĉiutaga celebro estas malfermita al ĉiuj, ĝi tamen estas konfidita ĉiufoje al diversaj grupoj, en konsidero de iliaj ligoj kun la Papo. Ĉiu tiu varieco de kunvenoj montras iamaniere ĉu la medion de la supera paŝtisto ĉu la universalecon de la eklezio de Romo. Morgaŭ, kiel dirite, estos la vico de “diocezo Romo”. La funebraj celebroj, ĝis venonta sabato, okazos je la horo 17a.

10:30  En Ĉinio malmulte da informoj. La ĉinaj amaskomunikiloj preskaŭ malatentis la funebran riton por la Papo, krom aludo por kritiki la ĉeeston en Vatikano de la prezidanto de Tajvano. La Sankta Seĝo estas la unika eŭropa ŝtato el la 25 kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Tajvano.

10:26  14 milionoj da televidaj spektantoj por la funebra rito. En Italio preskaŭ 14 milionoj da homoj spektis la elsendon de la funebra rito por la Papo. Entute, 90% el ĉiuj homoj fronte al televidilo, vidis tiun elsendon (absoluta rekordo por la itala televido).

10:23  La nomo de la Papo al tri polaj ĝemeloj. Johano, Paŭlo kaj Karolo (en la pola: Jan, Pawel kaj Karol) estas la nomoj per kiuj estos baptitaj 3 ĝeneloj kiuj naskiĝis pasintmerkrede en la suda pola urbo Bytom. La patrino de la tri beboj – kiuj fartas bone kaj baldaŭ iros hejmen – substrekis, ke ŝi volis omaĝi al la memoro de la Papo.

09:42  Remalfermita la baziliko, Romo revenas al normala vivo. Revenas al la normala ĉiutaga vivo la areo de placo Sankta Petro kaj ĉirkaŭaĵoj ekde pasinta dimanĉo “sieĝata” de 2 milionoj da fideluloj. Oni remalfermis al privataj aŭtomobiloj straton della Conciliazione kaj laŭgrade oni forprenis la barilojn kiuj blokis la eniron en la ĉirkaŭajn stratetojn. Oni purigis ĉiujn stratojn, kie estis interalie lavango da plastaj boteloj, kiuj entenis la akvon senpage disdonitan al la pilgrimuloj. La bazilikon oni remalfermis ĉi-matene je la horo 7a, kaj malgraŭ la pluvo foje densa, centoj da pilgimuloj eniras ĝin. Tamen, la tombon de Johano Paŭlo la 2a oni ne povos viziti antaŭ lundo, pli probable ekde mardo.

*

10an de aprilo 2005

NOVENDIALES.

LA HODIAŬA MESO EN LA VATIKANA BAZILIKO

“La Eklezio, kiun Johano Paŭlo la 2a ĉiam volis, kaj kiun li daŭre petas al ni esti kaj travivi, estas Eklezio ne enfermita en si mem, nek timida, nek senespera, sed kiu brulas per la amo de Kristo, por la savo de ĉiu homo”. La kardinalo vikario por diocezo Romo, Camillo Ruini, resumis la signifon de la misio de Johano Paŭlo la 2a dum la Meso por la naŭtago (la naŭ tagoj de diservoj propete por la mortinta Papo, kiuj komenciĝas la tagon de la funebra rito). 50.000 fideluloj partoprenis, multaj en la baziliko de sankta Petro, aliaj restis ekstere kaj sekvis la Meson per la grandegaj televidaj ekranoj, malgraŭ batanta pluvo. Ĉeestis en la baziliko ankaŭ multaj italaj politikaj aŭtoritatuloj, ekde la prezidanto de la ĉambro de la deputitoj ĝis la ministro pri internaj aferoj, Giuseppe Pisanu.

La misio. “La misiado estas preskaŭ la spirita testamento, kiun Johano Paŭlo la 2a konfidas al sia diocezo – diris Ruini. Ni memoru liajn vortojn pri la paroĥo kaj pri la Eklezio, kiuj devas klopodi serĉi kaj trovi sin mem ekster si mem, tie, kie la homoj vivas. Ne temis simple pri “misiado ĉe la popolo” – klarigis la kardinalo – kvankam plivastigita al la tuta urbo, sed pri “la popolo de Dio misianta”. Ruini ankaŭ rimarkigis ke la funebra rito por la Papo, pasintvendrede, estis “simbolo, neniam tiom paroliva, ne pri la interalfronto de civilizacioj, sed male pri la granda familio de la nacioj”.

La humana dimensio. Intensajn vortojn uzis kard. Ruini por memorigi “la tiom amatan Papon venintan de malproksime, kiu dum pli ol 26 jaroj fariĝis vojaĝ-kunulo de la kristanoj de Romo”. Aparte, Ruini reliefigis lian profunde humanan dimension: “la eksterordinara proksimeco al Dio ne malproksimigis lin de ni, surteraj kaj pekantaj homoj; ĝi ne ĉirkaŭvolvis lin en fora sankteca etoso. Tial, pere de li, ni sentis la Sinjoron vere proksima, ni iel komprenis, ke Dio ne loĝas en nealireblaj regionoj, sed Li estas laSinjoro de vivo kaj volas esti je la centro de niaj vivoj”.

La homo, unua vojo de la Eklezio. Ruini memorigis kiel Johano Paŭlo la 2a montris “multmaniere” kion signifis “por li, Episkopo kaj Paŝtisto, ke la homo estas la unua vojo de la Eklezio”. “Cetere – aldonis la kardinalo – jam en sia unua encikliko “Redemptoris Hominis” nia Papo, skribante ke la homo estas unua fundamenta vojo de la Eklezio, klarigis, ke ne temis pri abstrakta homo, sed pri reala, konkreta, historia homo, pri la homo en la plena vero de sia persona kaj socia ekzistado”.

La posteulo. “Ni atendas nian novan episkopon kaj Papon. Ni ne estas, senutile kaj tro home, scivolemaj ekscii antaŭtempe kiu li estos. Ni nin disponigas male akcepti en la preĝado, en la konfido kaj en la amo, tiun, kiun la Sinjoro volos doni al ni”. Ruini instigis tiel la fidelulojn ne pridemandi sin pri la posteulo de Johano Paŭlo la 2a, kaj memorigi male la grandecon de la forpasinto. “Li estis homo vera, kiu gustumis kaj ŝatis ĝisfunde la guston de la vivo: ekde la beleco de la arto, de poezio kaj de la naturo ĝis la forto de sporto, de la fideleco, de la amikeco, ĝis la alteco de la filozofia kaj teologia medito kaj ĝis la kuraĝo de la plej devontigaj decidoj”.

Skulpturaĵo super la tombo de la Papo estas verko de kroata skulpisto. Super la loko kie nun troviĝas la ĉerko de Papo Johano Paŭlo la 2a troviĝas skulptaĵo de Beata Dipatrino kun infano. Temas pri la verko de Ivan Duknoviĉ (Ioannes Dalmata, Giovanni da Trau), kroata skulptisto el la 15a jc. Ĝi jam staris tie kie en la kapelo estis la sarkofago de beata Johano la 23a.(M.B.)

Al la sonorigado aliĝis ankaŭ sonoriloj de la ortodoksa preĝejo. Okaze de la funebra ceremonio sur la Placo de Sta Petro en Romo eksonoris ankaŭ sonoriloj de la ortodoksa preĝejo en Dalj, urbeto ĉe la bordo de Danubo en Kroatio.(M.B.)

La unuaj pilgrimantoj ĉe la tombo de la Papo Johano Paŭlo la 2a. Ĉefepiskopo de Split Marin Bariŝiĉ, episkopo de Dubrovnik Ĵelimir Puljiĉa kaj episkopo de Banja Luka Franjo Komarica estis la unuaj pilgrimantoj kiuj preĝis ĉe la tombo de la Papo la 9an de aprilo.(M.B.)

Franciskanoj apud la Papo. Dum la transportado de la korpo de la Papo de la salonego Clementina al la baziliko apud la korpo troviĝis ankaŭ franciskanoj kun la kandeloj, ambaŭ flanke po sep. Temas pri la konfesprenantoj el la baziliko de Sta Petro. Laŭ la priskribo de la funebraj ceremonioj oni antaŭvidas ke la konfesprenantoj de la baziliko akompanas la korpon kaj dum la korpo estas en la baziliko ke ili preĝas apud ĝi. 14 diversnaciaj franciskanoj apartenas al la ordeno de konventualaj franciskanoj (OFMconv) kies ordeno servas en konfesprenanta servo de la papado de Klemento la 15a (M.B.)

Ĝis la 18-a de aprilo la Pola Radio ĉiuvespere je la 21.37 interrompos la programon kaj disaŭdigos la ŝatatan de kara nia Papo kanton ,”Barko” en la plenumo de konata pola kantistino Anna Maria Jopek (B. Sobol)

Johano Paŭlo la 2a memorigita pro “la spirito de Asizo”. En Asizo daŭre brilas la lampo metita ĉe la Tombo de sankta Francisko, tiu vota lampo kiun donacis Johano Paŭlo la 2a dum unu el siaj ses vizitoj al Asizo, kiu havis la honoron esti la plej vizitata loko en la mondo fare de la Papo. Preĝas la franciskana komunumo ennome de la spirito de Asizo. Tiu spirito kiu indikas la vortojn de Karol Wojtyla, kiam, en 1986, li vokis al Asizo por la unua fojo la reprezentantojn de la religioj de la tuta mondo. Tiu “spirito de Asizo” kiu indikas, laŭ la vortoj de Johano Paŭlo la 2a, la manieron por superi malsamecojn kaj dividojn”

En la baziliko lumas la paco-lampo, la sama, kiun Johano Paŭlo la 2a lasis januare de 2002.

Asizo, en la preĝado, partoprenas en la doloro pro la morto de tiu, kiu igis Asizon ĉefurbo de la universala Paco.

Kreskas la nombro da pilgrimuloj al Asizo. Multaj, post partopreno en la funebra rito por Johano Paŭlo la 2a iras pilgrime al la tombo de sankta Francisko el Asizo. Inter la multaj ĉeestantoj, la prezidanto de Brazilo, Luiz Inacio Lula da Silva kun sia edzino Marisa Leticia; la vicprezidanto de Kolombio, Francisco Santos Calderon; la delegacio el Malajzio kun la ministro pri religiaj aferoj, Dato Abdullah Bin Md Zin kaj la itala princo Emanuele Filiberto de Savojo.

“Al la konklavo, en silento”

Ekde nun la kardinaloj, laŭ unuanima decido, ne plu donos intervjuojn al la amaskomunikiloj: “temas pri periodo el intensa preĝado”, klarigis la vatikana proparolanto. Li krome deklaris, ke la beatproklamo de Johano Paŭlo la 2a estas temo pri kiu “ekskluzive kompetentas” la nova Papo. Per ĉi-frazo Navarro respondis al la insistaj ĉi-temaj demandoj de la ĵurnalistoj dum la hodiaŭa gazetara konferenco.

LA KARDINALOJ “IN PECTORE”

Nur la nomo de la lasta “sekreta kardinalo”

kreita de Johano Paŭlo la 2a restis nekonata.

“In pectore” (en la koro). Malnova tradicio estas tiu de la kardinaloj “in pectore”, tio estas, en la koro de la Papo. Multaj Papoj nomumis kardinalojn sed sen konigi tuj iliajn nomojn, pro motivoj ligitaj kun diversaj konsideroj: ĉefe, por ke la nomumitoj ne estu en danĝero pro la okazinta kardinaliĝo. Papo Johano la 23a nomumis 3 kardinalojn “en sia koro”, sed iliajn nomojn oni neniam konis. 4 kardinalojn “in pectore” kreis  Johano Paŭlo la 2a; la unua en 1979 kaj lia nomo, Ignatius Kung Pin-mei, ĉino, estis publikigita la 28an de junio 1991. Aliajn du li kreis en 1998, temis pri la latva Janis Pujats kaj la ukrajna Marian Jaworski (nomoj publikigitaj la 18an de januaro 2001). Male, restis nekonata la nomo de la kvara kardinalo kreita “in pectore” en 2003.

*******

Omaĝe al la Papo la 8an de aprilo en la tago de la funebraj ceremonioj en Vatikano je la 21.37 (horo de la morto) la poloj dum 5 minutoj estingis la lumojn. Ne nur en domoj, hejmoj privataj sed ankaŭ en aliaj lokoj. Pola Radio informis ke ili la samon faros ĝis la elekto de la nova papo. (Bogusław Sobol).