Hejmo “MI AMAS VIN ĈIUJN EN LA ELVERŜO DE LA SANKTA SPIRITO”

“MI AMAS VIN ĈIUJN EN LA ELVERŜO DE LA SANKTA SPIRITO”

Papo Paŭlo la 6a (1963-1978)

Ĉi tiu dokumento “Penso pri la morto” estis verkita de Papo Paŭlo la 6a en Kastelgandolfo, sendube iom post lia redakto de la testamento, fine de spiritaj ekzercoj. Ĉi tie Paŭlo la 6a elmontras la profundon de sia animo: oni legas pri tio, kion li faris el sia vivo, nome, tio, kion la vivo faris per li.

«Venis la horo de mia foriro» (2 Tim 4,6). «Baldaŭ estos la demeto de mia tabernaklo» (2 Pet 1,14). «Alvenas la fino» (Eze 7,2).

Ĉi tiu memevidenta konsidero pri la malstabileco de la tempa vivo kaj pri la neevitebla alproksimiĝo, pli kaj pli proksima, de ĝia fino, nepriĝas. Ne estas saĝa la blindeco fronte al tiu ĉi nemaltrafebla sorto; fronte al la detruoplena ruino, kiun ĝi inplicas; fronte al la mistera metamorfozo kiu estas plenumiĝonta en mia esto; fronte al tio, kio prepariĝas.

Mi vidas, ke la unuaranga konsidero fariĝas tre persona: mi, kiu mi estas? Kio postrestas el mi? Kien mi iras? Kaj, sekve, ekstreme morala: kion mi devas fari? Kiaj estas miaj respondecoj? Kaj mi vidas ankaŭ ke rilate al la nuna vivo, estas senutile havi esperon; rilate al ĝi oni havas devojn kaj atendojn kiuj estas en funkcio de la momento; la esperoj estas por la transo.

Lampo en miaj manoj.

Kaj mi vidas, ke tiu ĉi supera konsidero ne povas disvolviĝi kiel subjektiva monologo, laŭ la kutima homa tragedio kiu je la kresko de lumo, kreskigas la mallumon de la homa destino; ĝi devas disvolviĝi kiel dialogo kun la dia realaĵo, de kie mi venas kaj kien mi certe iras; laŭ la fajrujo, kiun Kristo metas en niajn manojn por la granda transiro. Mi kredas, ho Sinjoro.

La horo venas. De kelke da tempo mi havas antaŭsenton pri tio. Pli multe ol la laceco de la fiziko, preta cedi je iu ajn momento, la dramo de miaj respondecoj ŝajnas sugesti, kiel providencan solvon, mian eliron el ĉi tiu mondo, por ke la Providenco povu manifestiĝi kaj tiri la Eklezion al pli bonaj destinoj. La Providenco havas, jes, multajn manierojn por interveni en la potencega ludo de la cirkonstancoj, kiuj premas mian malmultecon; sed tiu de mia voko al la alia vivo aspektas logika, por ke posteuliĝu alia pli valida kaj ne ligita de la nunaj malfacilaĵoj. «Mi estas senutila servisto».

Ĉio estis donaco, ĉio estis bela!

«Dum vi havas lumon, kredu» (Joh 12, 35)

Jen: plaĉus al mi, finante, esti en la lumo. Kutime la fino de la tempa vivo, se malsaneco ne malheligas ĝin, havas ian propran malhelan klarecon: tiun de la rememoroj, tiom belaj, tiom allogaj, tiom nostalgiaj, kaj tiom klaraj ke oni denuncas ilian nerehaveblan pasintecon kaj priridas ilian senesperan reelvokon. Estas la lumo kiu malkaŝas la seniluzion de vivo bazita sur efemeraj bonoj kaj erarigaj esperoj. Estas tiu de mallumaj kaj jam nun senefikaj bedaŭroj. Estas tiu de la saĝeco kiu fine ekvidas la vantecon de la aferoj kaj la valoron de la virtoj kiuj estus devintaj karakterizi la iradon de la vivo: “Vantaĵo de l’ vantaĵoj”. Pri mi, mi dezirus fine havi resuman kaj saĝan nocion pri la mondo kaj la vivo: mi pensas, ke tia nocio devus esprimiĝi per dankemo: ĉio estis donaco, ĉio estis graco, kaj kiom bela estis la panoramo tra kiu oni paŝis; tro bela, tiom ke oni lasis sin altiri kaj ĉarmi, dum ĝi devis aspekti kiel signo kaj invito.

Ĉi tiu vivo, prikanti ĝin en glorado

Sed, ĉiuokaze, ŝajnas ke la foriro devas esprimiĝi per granda kaj simpla ago de dankemo, eĉ, de dankegemo: ĉi tiu mortebla vivo estas, malgraŭ ĝiaj afliktoj, ĝiaj obskuraj misteroj, ĝiaj suferoj, ĝia fatala kadukiteco, belega fakto, mirindaĵo ĉiam originala kaj kortuŝa, evento inda je kanto en ĝojo kaj glorado; la vivo, la vivo de la homo.

Nek malpli inda je suprenlevo kaj de feliĉa surpriziĝo estas la kadro kiu ĉirkaŭas la vivon de la homo: ĉi tiu senmezura mondo, mistera, ĉi tiu universo el mil fortoj, el mil leĝoj, el mil belaĵoj, el mil profundaĵoj. Ĝi estas ĉarma panoramo.

Ĝi ŝajnas senmezura malŝparemo. Atakas onin, je ĉi tiu retrospektiva rigardo, la bedaŭro, ke oni ne admiris sufiĉe ĉi tiun bildon, ne rigardis tiom kiom ili meritis, la mirindaĵojn de la naturo, la surprizigajn trezorojn de la makrokosmo kaj de la mikrokosmo.

Kial mi ne sufiĉe studis, esploris, admiris la ejon en kiu la vivo disvolviĝas? Kia nepardonebla malatento, kia riproĉinda supraĵeco!

Tamen, almenaŭ je la fino, oni devas agnoski, ke tiu mondo, «kiu estis farita pere de Li», estas belega. Mi vin salutas kaj celebras je la lasta momento, jes, kun senmezura admiro; kaj, kiel oni diris, kun dankegemo: ĉio estas donaco. Malantaŭ la vivo, malantaŭ la naturo, la universo, staras la saĝeco, kaj poste, mi diros tion en ĉi tiu lumanta adiaŭo (Vi revelaciis tion al ni, ho Kristo Sinjoro) staras la Amo!

La sceno de la mondo estas plano, hodiaŭ jam nun grandparte nekomprenebla, de kreanta Dio, kiu nomiĝas Patro Nia kiu estas en la ĉielo!

Dankon, ho Dio, kaj gloro estu al Vi, ho Patro! En tiu ĉi lasta rigardo mi ekvidas, ke ĉi tiu fascina kaj mistera sceno estas reflekto, relumo de la unua kaj unika Lumo, estas natura revelacio de eksterordinara riĉeco kaj beleco, kiu devis esti inico, preludo, antaŭdono, invito al la vido de la nevidebla Suno «kiun neniu iam vidis»; «la ununaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, deklaris Lin» (Joh 1,18). Tiel estu, tiel estu.

Kompatinda vivo, tiom bezonanta mizerikordon.

Sed nun, en ĉi tiu revelacianta sunsubiro, alia penso, aldone al tiu de la lasta vespera lumo, antaŭsigno de la eterna aŭroro, okupas mian spiriton: kaj ĝi estas la zorgemo profiti la dekunuan horon, la urĝon fari ion gravan antaŭ ol estu tro malfrue. Kiel rebonigi la malbone faritajn agojn, kiel regajni la tempon perditan, kiel kapti ĉi tiun lastan elektoeblecon «la unika necesa afero»?

Post dankemo venas pentofaro. Post la glorkrio por la kreanta Dio kaj Patro venas la krio kiu preĝe alvokas mizerikordon kaj pardonon. Ke almenaŭ tion ĉi mi kapablu fari: alvoki Vian bonecon kaj konfesi, kune kun mia kulpo, Vian senfinan kapablon savi. «Sinjoro kompatu nin, Kristo kompatu nin, Sinjoro kompatu nin».

Tie aperas en la memoro la malriĉa historio de mia vivo, teksita, iuflanke, per la teksaĵo de apartaj kaj sennombraj bonefikoj, fontantaj el neesprimebla boneco (estas ĝi, tiu, kiun, mi esperas, iun tagon mi povos vidi kaj «eterne prikanti»); kaj, aliflanke, trairita de intrigo de mizeraj agoj, kiujn oni preferus ne rememori, tiom ili estis difektaj, neperfektaj, eraraj, nesaĝaj, ridindaj: «Dio, vi konas mian stultecon» (Psa 68, 6).

Kompatinta vivo pena, etanima, mizera, tre, tre bezonanta paciencon, rebonigon, senfinan mizerikordon. Ĉiam estas laŭ mi eminenta la resumo de sankta Aŭgusteno: miseria et misericordia. Mizero mia, mizerikordo de Dio. Ke mi povu almenaŭ nun honori tiun, kiu vi estas, la Dio de senfina boneco, alvokante, akceptante, celebrante vian dolĉegan mizerikordon.

Fari ĝoje ĉion, kion vi volas de mi, ankaŭ se tio postulas la vivon.

Kaj poste, ago, fine, de bona volo: ne plu retrorigardi, sed fari volonte, simple, humile, forte la devon fontantan el la cirkonstancoj en kiuj mi troviĝas, kiel vian volon.

Fari rapide. Fari ĉion. Fari bone. Fari ĝoje: tion, kion nun vi volas de mi, ankaŭ se ĝi senmezure superas miajn fortojn kaj ankaŭ se ĝi postulas de mi la vivon. Finfine, je ĉi tiu lasta horo.

Mi klinas la kapon kaj levas la spiriton. Mi humiligas min mem, kaj mi suprenlevas vin, Dio «kies naturo estas la boneco» (Sankta Leono). Lasu, ke en ĉi tiu lasta viglado, mi honoru vin, Dio vivanta kaj vera, kiu morgaŭ estos mia juĝisto, kaj ke mi donu al vi la laŭdon kiun vi pleje deziras, la nomon kiun vi preferas: vi estas Patro.

Poste mi pensas, ĉi tie fronte al la morto, majstro de la filozofio de la vivo, ke la evento plej granda ol ĉiuj, estis por mi, samkiel por tiuj, kiuj havas la egalan sorton, la renkonto kun Kristo, la Vivo. Ĉio ĉi tie estus meditinda denove per la revelacianta klareco, kiun la lampo de la morto donas al tia renkonto. «Al nenio fakte valoris por ni la naskiĝo se ĝi ne utilis al ni por esti elaĉetitaj».

Jen la malkovro de la paska anonco, kaj jen la kriterio por pritakso de ĉio kio koncernas la homan ekzistadon kaj ĝian veran kaj unikan destinon, kiu oni ne determinas krom en la ordo al Kristo: «Ho mirinda kompato de via amo al ni! Mirindaĵo de la mirindaĵoj, la mistero de nia vivo en Kristo. Tie ĉi la kredo, tie ĉi la espero, tie ĉi la amo prikantas la naskon kaj celebras la funebran riton de la homo. Mi kredas, mi esperas, mi amas, en via nomo, Sinjoro.

Senfina konfido

Kaj plie mi demandas al mi mem: kial vi vokis min, kial vi elektis min? Tiom nekapabla, tiom rifuzanta, tiom mens- kaj kor- malriĉa? Mi scias: «Dio elektis la malsaĝajn objektojn de la mondo, por ke neniu karno fieru antaŭ Dio» (1 Kor 1,27-28). Mia elekto indikas du aferojn: mian malgravecon; vian liberecon, mizerikordan kaj potencan. Kiu ne haltis eĉ ne fronte al miaj malfidelecoj, al mia mizero, al mia kapablo perfidi vin…

Kaj jen mi je via servo, jen mi je via amo. Jen mi en stato de sublimiĝo, kiu ne plu ebligas al mi refali en mian instiktan psikologion de kompatindulo, krom por memorigi al mi la realaĵon de via esto, kaj por reagi kun plej senlima konfido per la respondo kiun mi nepre devas doni: «Tiel estu. Vi scias, ke mi amas vin».

Streĉiteco sekvas kaj rigardas en ĉiamdaŭra ago de absoluta fideleco mian volon servi pro amo: «li amis ĝis la fino»; «ne permesu, ke mi disiĝu el vi». La fino de la nuna vivo, kiu sopiras esti ripoza kaj trankvila, devas male esti kreskanta zorgo de viglado, de sindediĉo, de atendo. Estas malfacile; sed tiel la morto sigelas la celon de la surtera pilgrimado, kaj iĝas ponto por la granda renkonto kun Kristo en la eterna vivo. Mi kolektas la lastajn fortojn kaj mi ne rezignas je la plenumita tuteca donaco, pensante al via «ĉio estas plenumita».

Donaco de amo al la Eklezio

Mi sekvas vin, kaj mi konscias, ke mi ne povas eliri kaŝe el la scenejo de ĉi tiu mondo; mil fadenoj ligas min al la homa familio, mil al la komunumo kiu estas la Eklezio. Ĉi tiuj fadenoj rompiĝos per si mem; sed mi ne povas forgesi ke ili petas de mi kelkajn superajn devojn. «Pia morto». Mi havos fronte al la spirito la memoron pri kiel Jesuo adiaŭis la tempan scenejon de ĉi tiu mondo… La soleco de morto estis plenigita de nia ĉeesto, ĝi estis trapenetrita de amo…

Mi preĝas tial la Sinjoron, ke li donu al mi la gracon igi mian baldaŭan morton donaco de amo al la Eklezio. Mi povus diri, ke mi ĉiam amis ĝin: estis ĝia amo kiu tiris min el mia etanima kaj kruda egoismo kaj puŝis min al ĝia servado; kaj ŝajnas al mi ke por ĝi, ne por alio, mi vivis. Sed mi dezirus ke la Eklezio sciu tion; kaj ke mi havu la forton por diri tion al ĝi, kvazaŭ konfidenco de la koro, kiun nur je la ekstrema momento de la vivo oni kuraĝas fari. Mi volus fine kompreni ĝin tuta en ĝia historio, en ĝia dia plano, en ĝia fina destino, en ĝia komplika, tuteca kaj unueca kunmetaĵo, en ĝia humana kaj neperfekta konsisto, en ĝiaj malfeliĉoj kaj en ĝiaj suferoj, en la malfortaĵoj kaj en la mizeroj de tiom da ĝiaj gefiloj, en ĝiaj malpli simpatiaj aspektoj, kaj en ĝia eterna elano al fideleco, amo, perfekteco kaj karitato. Mistika korpo de Kristo.

Mi volus ĉirkaŭbraki ĝin, saluti ĝin, ami ĝin, en ĉiu estulo kiu konsistigas ĝin, en ĉiu episkopo kaj pastro kiu asistas ĝin kaj kiu gvidas ĝin, en ĉiu animo kiu travivas ĝin kaj eminentigas ĝin; beni ĝin. Ankaŭ ĉar mi ne lasas ĝin, mi ne foriras el ĝi, sed pli, kaj pli bone, kun ĝi mi unuiĝas kaj mi miksiĝas: la morto estas progreso en la kunuleco de la sanktuloj.

Ĉi tie memorindas la fina preĝo de Jesuo (Joh 17). La Patro kaj la miaj, ili estas ĉiuj unu; en la komparo kun la malbono kiu estas sur la tero kaj en la ebleco de ilia savo, en la supera konscio ke estis mia misio voki ilin, malkaŝi al ili la veron, igi ilin gefiloj de Dio kaj gefratoj inter si: ami ilin per la Amo kiu estas en Dio kaj kiu el Dio, pere de Kristo, venis al la homaro, kaj de la paŝtista servado de la Eklezio, al mi konfidita, estas al ĝi komunikita. Ho homoj, komprenu min: vin ĉiujn mi amas en la elverŝo de la Sankta Spirito, kiun mi, servanto, devis al vi kunpartoprenigi. Tiel mi rigardas vin, tiel mi salutas vin, tiel mi benas vin. Ĉiujn. Kaj vin, al mi pli proksimajn, pli elkore. Paco estu al vi.

Kaj al la Eklezio, al kiu ĉion mi ŝuldas kaj kiu estis mia, kion mi diru? La benoj de Dio estu sur vi; konsciu pri via naturo kaj misio; komprenu la signifon de la veraj kaj profundaj bezonoj de la homaro, kaj paŝu malriĉa, tio estas libera, forta kaj amoplena renkonte al Kristo.

Amen. La Sinjoro venas. Amen.

Papo Paŭlo la 6a