Hejmo LIA TESTAMENTO

LIA TESTAMENTO

Papo Paŭlo la 6a (1963-1978)

En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito Amen.

1. – Mi fiksas la rigardon al la mistero de la morto, kaj de tio ĝin sekvanta, en la lumo de Kristo, kiu sola ĝin heligas; kaj tial kun humila kaj serena konfido. Mi perceptas la veron, kiu por mi ĉiam reflektiĝis sur la nuna vivo el ĉi tiu mistero, kaj mi benas la venkinton de la morto, ĉar li forigis la mallumon kaj rivelis la lumon.

Tial fronte al la morto, fronte al la tuta kaj definitiva disiĝo disde la nuna vivo, mi sentas la devon celebri la donacon, la bonŝancon, la belecon, la destinon de ĉi tiu efemera ekzisto mem: Sinjoro, mi Vin dankas, ke Vi vokis min al la vivo, kaj eĉ plimulte, ke, farante min kristana, Vi regeneris min kaj destinis min al la pleneco de la vivo.

Egale mi sentas la devon danki kaj beni tiujn, kiuj estis al mi perantoj de la vivodonoj, de Vi, ho Sinjoro, malavare donacitaj al mi; tiujn, kiuj min enkondukis en la vivon (ho! estu benataj miaj tre dignaj Gepatroj!), tiujn, kiuj min edukis, min amis, al mi bonfaris, min helpis, min ĉirkaŭis per bonaj ekzemploj, zorgoj, korinklino, konfido, boneco, afableco, amikeco, fideleco, omaĝo. Mi rigardas kun dankemo al la naturaj kaj spiritaj rilatoj, kiuj donis originon, asistadon, konsolon, signifon al mia humila ekzisto: kiom da donacoj, kiom da belaĵoj, kiom da espero mi ricevis en ĉi tiu mondo! Nun ĉe la vesperiĝo de mia vivo, kiam ĉio de ĉi tiu belega kaj drama scena tempa kaj surtera finiĝas kaj fandiĝas, kiel ankoraŭ danki Vin, ho Sinjoro, krom pro la donaco de la natura vivo, ankaŭ pro tiu, eĉ supera, de la kredo kaj de la graco, en kiu ĉe l’ fino sole rifuĝas mia supervivanta estaĵo? Kiel digne celebri Vian bonecon, ho Sinjoro, pro la fakto, ke mi estis enigita, tuj ĉe mia apero en ĉi tiu mondo, en la neesprimeblan mondon de la katolika Eklezio? Kiel, pro la fakto, ke mi estis vokita kaj inicita al la Sacerdoteco de Kristo? Kiel, pro la fakto, ke mi havis la ĝojon kaj la mision servi la animojn, la fratojn, la junularon, la malriĉulojn, la popolon de Dio, kaj esti ricevinta la ne merititan honoron esti servanto de la sankta Ek1ezio, precipe en Romo, apud la Papo, poste en Milano kiel ĉefepiskopo, sur la katedro, por mi tro alta, kaj respekteginda, de la Sanktuloj Ambrozo kaj Karlo, kaj fine sur ĉi tiu superega kaj potencega kaj sanktega de Sankta Petro? In aeternum Domini misericordias cantabo (Por eterne mi prikantos la mizerikordon de la Sinjoro).

Estu salutataj kaj benataj ĉiuj, kiujn mi renkontis dum mia surtera pilgrimado; tiuj, kiuj estis al mi kunlaborantoj, konsilantoj kaj amikoj – kaj multaj ili estis, kaj tiom bonaj kaj grandanimaj kaj karaj! Benataj estu tiuj, kiuj akceptis mian pastran oficon, kaj kiuj estis al mi filoj kaj fratoj en nia Sinjoro!

Al vi, Lodovico kaj Francesco, fratoj laŭ sango kaj spirito, kaj al vi ĉiuj tre karaj familianoj, kiuj nenion petis de mi, nek de mi ricevis iun teran favoron, kaj ĉiam donis al mi ekzemplon de homaj kaj kristanaj virtoj, kiuj min komprenis, kun tiom da diskreteco kaj koreco, kaj precipe min helpis serĉi en la nuna vivo la vojon al tiu estonta, estu mia paco kaj mia beno.

La penso turniĝas malantaŭen kaj larĝiĝas ĉirkaŭe; kaj mi bone scias, ke ne estus feliĉa ĉi tiu adiaŭo, se ĝi ne memorus pri la pardono, kiun mi devus peti de tiuj, kiujn eventuale mi ofendis, ne servis, ne sufiĉe amis; kaj ankaŭ pri la pardono, kiun iu dezirus de mi. La paco de l’ Sinjoro estu kun ni.

Kaj mi sentas, ke la Eklezio ĉirkaŭas min: ho sankta Eklezio, unu kaj katolika kaj apostola, akceptu kun mia bena saluto mian plej superan amoagon.

Al vi, Romo, diocezo de Sankta Petro kaj de la Vikario de Kristo, plej amata de ĉi tiu lasta servisto de l’ servistoj de Dio, iru mia beno plej patra kaj plena, por ke Vi, Urbo de l’ Mondo, ĉiam memoru pri via mistera vokiĝo, kaj kun homa virto kaj kristana kredo kapablu respondi, dum la tuta longa mondhistorio, al via spirita kaj universala misio.

Kaj al Vi ĉiuj, respektegataj Fratoj en la Episkopeco, mian koran kaj respektan saluton: mi estas kun vi en la unika kredo, en la sama karitato, en la komuna apostola sindevigo, en la solidara servo al la Evangelio, por la konstruado de la Eklezio de Kristo, kaj por la savo de la tuta homaro. Al ĉiuj Sacerdotoj, al la Religiuloj kaj Religiulinoj, al la Lernantoj de niaj Seminarioj, al la Katolikoj fidelaj kaj agantaj, al la junuloj, al la suferantoj, al la malriĉuloj, al la serĉantoj de la vero kaj de la justo, al ĉiuj la benon de la Papo mortanta.

Kaj tiel, kun aparta respekto kaj dankemo al Sinjoroj Kardinaloj kaj al la tuta roma Kurio: antaŭ vi, kiuj ĉirkaŭas min plej proksime, mi solene konfesas nian Kredon, deklaras nian Esperon, celebras la Karitaton, kiu ne mortas, humile akceptante de la dia volo la morton al mi destinitan, vokante la grandan mizerikordon de l’ Sinjoro, preĝpetante la mildan intervenon de Maria Sanktega, de la Anĝeloj kaj de la Sanktuloj, kaj rekomendante mian animon al la propeta preĝo de la bonuloj.

2. – Mi nomas la Sanktan Sidejon mia universala heredanto: al tio min trudas devo, dankemo, amo. Escepte de la ĉi-subaj dispozicioj.

3. – Estu testamenta plenumanto mia privata Sekretario. Li konsiliĝu kun la Ŝtata Sekretariejo kaj konformiĝu al la validaj juraj normoj kaj al la bonaj ekleziaj kutimoj.

4. – Pri la aferoj de ĉi-mondo: mi deziras morti malriĉe, kaj tiel simpligi ĉion ajn tiurilate.

Koncerne posedaĵojn persone miajn, kiuj ankoraŭ postrestus el familia deveno, decidu libere miaj Fratoj Lodovico kaj Francesco; mi petas ilin pri propetaj preĝoj por mia animo kaj por tiuj de niaj mortintaj Gefamilianoj. Ili bonvolu doni almozojn al bezonantoj aŭ al bonfaraj institucioj. Ili tenu por si, kaj donu al personoj, kiuj meritas aŭ deziras, iujn memoraĵojn el objektoj ĝeneralaj aŭ religiaj aŭ el libroj al mi apartenantaj. Ili detruu notojn, kajerojn, korespondaĵojn, skribaĵojn persone miajn.

Pri la aliaj aĵoj, kiujn ani povas konsideri miaj propraj: decidu, kiel testamenta plenumanto, mia privata Sekretario, tenante iujn memoraĵojn por si, kaj donante al la plej amikaj personoj iujn objektojn kiel memoraĵon. Mi dezirus, ke oni detruu manuskriptojn kaj notojn de mi faritajn, kaj ke el la korespondaĵoj ricevitaj, je karaktero spirita kaj persona, oni bruligu ĉion, kio ne estis destinita por esti konigata al aliaj personoj.

En la kazo, ke la testamenta plenumanto ne povas pri tio zorgi, prenu sur sin tiun taskon la Ŝtata Sekretariejo.

5. – Mi varme rekomendas, ke oni zorgu pri taŭgaj propetaj preĝoj, kaj malavaraj almozoj, kiom eble.

Pri la funebra ceremonio: ĝi estu pia kaj simpla. (Oni deprenu la katafalkon nun uzatan por la pontifikaj funebraj ceremonioj, anstataŭigante ĝin per aranĝaĵo humila kaj digna).

La tombo: mi ŝatus, ke ĝi estu en la vera tero, kun humila signo, kiu indiku la lokon kaj invitu al kristana kompato. Neniu monumento por mi.

6. – Kaj koncerne tion plej gravan, adiaŭante la scenon de ĉi tiu mondo kaj irante renkonte al la juĝo kaj al la mizerikordo de Dio: mi devus diri multajn, multajn aferojn. Pri la stato de la Eklezio; ĝi aŭskultu iujn niajn vortojn, kiujn por ĝi ni eldiris kun graveco kaj kun amo. Pri la Koncilio: oni klopodu konduki ĝin al bona fino, kaj oni zorgu plenumi fidele ĝiajn preskribojn. Pri ekumenismo: oni daŭrigu la alproksimiĝon kun la disiĝintaj Fratoj, kun multe da komprenemo, multe da pacienco, granda amo; sed sen deflankiĝi de la vera katolika doktrino. Pri la mondo: oni ne kredu utili al ĝi surprenante ĝiajn pensojn, ĝiajn kutimojn, ĝiajn gustojn, sed pristudante, amante, servante ĝin.

Mi fermas la okulojn sur ĉi tiu tero dolora, drama kaj belega, vokante plian fojon sur ĝin la dian Bonecon. Mi ankoraŭ benas ĉiujn. Precipe Romon, Milanon kaj Brescia’n. Al la Sankta Lando, la Lando de Jesuo, kien mi iris kiel pilgrimanto de kredo kaj de paco, iru speciala bena saluto.

Kaj al la Eklezio, al la amegata katolika Eklezio, al la tuta homaro, iru mia apostola beno.

Poste, en Viajn manojn, Sinjoro, mi konfidas mian spiriton.

Mi, Paŭlo la 6a. El Romo, ĉe Sankta Petro, la 30an de Junio 1965, tria jaro de nia Papeco.