Hejmo Lia saluto kaj bondeziro al la esperantistoj

Lia saluto kaj bondeziro al la esperantistoj

Papo Paŭlo la 6a (1963-1978)

Papo Paŭlo la 6a dum la ĝenerala aŭdienco de la 13a de aŭgusto 1975 bonvolis eldiri kun amemo kelkajn vortojn en la itala lingvo al la partoprenantoj de la IKUE-kongreso de tiu jaro, okazanta en Romo pro la Sankta Jaro. La Papo aludas la ĉeestantajn esperantistojn dufoje. Unue, menciante la ĉeestantajn grupojn: “Alia internacia grupo kiun ni salutos baldaŭ per aparta parolo estas tiu de la partoprenantoj en la internacia Kongreso de la katolikaj esperantistoj. Vidu, ili havas la verdan flagon, kiu estas simbolo de espero, ili estas la esperantistoj.

Kaj kelkajn minutojn poste Papo Paŭlo la 6a adresas sian menciitan, apartan saluton: “Ni ne volas fini ĉi tiun parton de la aŭdienco sen adresi nian saluton kaj nian bondeziron al la partoprenantoj en la 36a internacia kongreso de la katolikaj esperantistoj. Al viaj apartaj kulturaj celoj vi volis aldoni noton delikatege religian, eniĝante en la spiriton de la jubileo kiu al ĉiuj bonavolaj homoj parolas pri renoviĝo, pri konvertiĝo, pri retrovita kontakto kun Dio, kiu amas kaj pardonas. Ĉi tiu spirito gvidu vin en la instigo al frateco kaj interkompreniĝo inter la diversaj popoloj el malsamaj lingvoj, kiujn vi klopodas favori laŭ la programo kiu vin distingas. Tio estas nia sincera bondeziro, kiun ni plivalorigas per nia apostola beno, favoranta la donacojn de la Sinjoro.”