Hejmo Kristnaska mesaĝo 2003, Placo Sankta Petro, 25.12.2003

Kristnaska mesaĝo 2003, Placo Sankta Petro, 25.12.2003

1.         Descendit de caelis Salvator Mundi. Gaudeamus!

Malsupreniris de la ĉielo la Savanto de la mondo. Ni ĝoju.

Ĉi tiu anonco, trempita de profunda ĝojo,

reeĥis en la nokto de Betlehemo.

Hodiaŭ ĝin renovigas la Eklezio per neŝanĝita ĝojo:

naskiĝis al ni la Savanto!

Ondo de tenereco kaj espero plenigas nian animon,

kune kun fortega bezono havi intimecon kaj pacon.

En la kripo ni kontemplas Tiun,

kiu senigis sin de la dia gloro

por fariĝi malriĉa, puŝita de la amo por la homo.

Apud la kripo, la kristnaska arbo,

per la brilego de siaj lumoj,

memorigas al ni, ke per la naskiĝo de Jesuo

refloras la arbo de la vivo en la dezerto de la homaro.

La kripo kaj la arbo: valoraj simboloj,

kiuj transdonas en la tempo la veran signifon de Kristnasko!

2          Reeĥas en la ĉielo la anonco de la anĝeloj:

“Estas naskita por vi, en la urbo de Davido, 

Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro” (Luk 2, 11).

Kia miro!

Per sia naskiĝo en Betlehemo, la eterna Filo de Dio

eniris la historion de ĉiu persono

kiu vivas sur la tero.

Jam nun li ĉeestas en la mondo

kiel unika Savanto de la homaro.

Pro tio ni preĝas al Li:

Salvator mundi, salvas nos!

3.         Savu nin disde la grandaj malbonoj kiuj ŝiras la homaron

dum ĉi tiu komenco de la tria jarmilo.

Savu nin disde la militoj kaj armitaj konfliktoj

kiuj ruinigas tutajn regionojn de la terglobo,

disde la plago de terorismo

kaj disde la multaj formoj de perforto

kiuj dolorigas malfortajn kaj sendefendajn personojn.

Savu nin disde senkuraĝiĝo

dum ni ekiras la irejojn de la paco,

jes malfacilaj, sed eblaj kaj tial nepraj;

urĝaj irejoj ĉiam kaj ĉie,

ĉefe en la Lando kie Vi naskiĝis,

Princo de Paco.

4.         Kaj Vi, Maria, Virgulino de la atendo kaj de la plenumo,

kiu gardas la sekreton de Kristnasko,

igu nin kapablaj agnoski en la Infano,

kiun Vi premas inter Viaj brakoj, la anoncitan Savanton

kiu alportas al ĉiuj la esperon kaj la pacon.

Kune kun Vi ni adoras Lin kaj konfidoplenaj ni diras:

ni bezonas Vin, Elaĉetanto de la homo,

kiu konas la esperojn kaj zorgojn de nia koro.

Venu kaj restu kun ni, Sinjoro!

La ĝojo de via Kristnasko atingu

la plej ekstremajn limojn de la universo!

Post la kristnaska mesaĝo la Papo eldiris siajn bondezirojn en 62 lingvoj. 

En la itala Johano Paŭlo la 2a bondeziris bonan Kristnaskon al la romanoj kaj al la loĝantoj de la tuta itala Nacio: “ke ĉi tiu festotago – li aldonis – alportu trankvilon kaj ĝojon al la familioj, al la komunumoj kaj al ĉiu socia medio. La Infano Jesuo igu pli firma la esperon kaj pli kaj pli malavaran ĉies devontigon por ke, ĉerpente el la havaĵo de valoroj per kiuj kristanismo pliriĉigis la moron kaj kulturon de la itala popolo, oni kune konstruu la Italion de la tria jarmilo.

Ne mankis ankaŭ ĉi-jare la bondeziro en nia internacia lingvo: “Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron”.

Ankaŭ ĉi-foje grupo de esperantistoj ĉeestis en placo sankta Petro por levi alte la panelojn kiuj konsistigis la vorton “Esperanto”. La iniciato, gvidata de la itala samideano Giovanni Conti, celis danki la Papon pro la esperantlingva bondeziro. La skribon Esperanto oni povis vidi ankaŭ dum la mondovizia televida elsendo.

lA GRUPETO DE ESPERANTISTOJ tre laŭte salutis la Papon, kaj ilia voĉo atingis lin, kaj tra la mikrofonoj ĝi estis aŭdebla en la televidaj kaj radiaj elsendoj.