INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA IKUE

Sanktaj patronoj

Nia Sinjorino de l’Espero, Sankta Pio la 10-a, Sankta Maksimiliano Kolbe, Sankta Titus Brandsma kaj Sankta Johano Paŭlo la 2a.

Komenco de la katolika Esperanto-movado

Tuj post la apero de la unuaj lernolibroj kaj vortaroj de Zamenhof, kelkaj kleraj katolikoj ekinteresiĝis pri la nova lingvo, inter aliaj episkopo Zerr en Saratov kaj prelato A. Dombrowski en Kaunas. Samtempe, Louis de Beaufront, fervora franca katoliko, direktis sian atenton, krom al la ĝenerala propagando, ankaŭ al la disvastigo de Esperanto inter la katolikoj, kaj verkis la unuan Esperantan preĝareton, prezentitan en 1906 al Papo Pio la 10-a.

Sed la iniciatinto de katolika E-movado estis pastro Emile Peltier, kiu en 1903 komencis eldonon de la internacia revuo Espero Katolika. En Boulogne sur Mer (1905) okazis la unua kunveno de katolikaj Esperantistoj kaj la unua Esperantista Diservo, dum kiu, tamen, oni ne rajtis prediki esperantlingve, ĉar mankis permeso. Zamenhof mem ĉeestis tiun katolikan Diservon. La sekvan jaron en Ĝenevo, pastro Peltier ricevis la permeson prediki. En la samaj tagoj atingis lin la Apostola beno de Papo Pio la 10-a. Laŭ la deziro de multaj Esperantistoj tiu ĉi letero estis legita de la prezidanto de la Universala Kongreso, la protestanta pastoro Schneeberger; la legado estis salutata per unuanimaj longaj aplaŭdoj, ĉar tiu fakto estis tre grava por la propagando de Esperanto.

En 1909, dum la UK en Barcelona, katolikaj esperantistoj okazigis diversajn kunvenojn kaj tie oni decidis okazigi la unuan Kongreson de Katolikaj Esperantistoj en Parizo, en 1910. Dum tiu kongreso, la 1-an de aprilo 1910 estis fondita IKUE.

Karismo

  • Per Esperanto plenumi la ordonon de Jesuo Kristo: “Iru en la tutan mondon kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo” (Mar 16,15).
  • Montri la unuecon de la Eklezio uzante la internacian lingvon en ĝia liturgio kaj apostola agado.
  • Kontribui al realigo de la homaj interkompreno, frateco kaj paco en la nuntempa mondo.
  • Strebi por “ke ĉiuj estu unu” (Joh 17,21).

Ekumenismo

La ekumenajn agadojn inter kristanaj esperantistoj iniciatis jam pastro Peltier.

En la jaro 1968 en Limburg okazis la 1-a Ekumena Esperanto-Kongreso, kunorganizita de IKUE kaj KELI. Ĝis nun okazis 22 Ekumenaj Esperanto-Kongresoj.

Dum la Universalaj Kongresoj regule okazas Ekumenaj Diservoj/preĝoj, kaj ankaŭ kunvenoj de la kristanaj esperantistoj. IKUE kaj KELI kuneldonis kant- kaj preĝlibron Adoru (2001) kaj Biblion (2006). 

De la jaro 2012, IKUE pretigas tradukon de la tekstoj por la Preĝsemajno por unueco de kristanoj kaj dum la lastaj tri jaroj okazigas virtualajn preĝojn dum la Semajno (18.-25.1.).

Karitata agado

Dank’ al la kontribuo de la membroj, dum la lastaj du jaroj 2023/2024 IKUE subtenas projektojn en la paroko Mouanko, Kamerunio.

Eldonado kaj informado

La revuo de IKUE, Espero Katolika (4 numeroj jare), kaj la elsendo en esperanto de Radio Vatikana disaŭdigas la instruon de la Eklezio kaj servas kiel informkanalo inter la katolikaj esperantistoj.

En la jaro 2023 IKUE realigis du valorajn eldonojn: “Ne timu, estas mi. Papo Francisko pri migrantoj kaj rifuĝintoj” (Papo Francisko) kaj “Titus Brandsma Sanktulo Esperantisto” (Fernando Millán Romeral, O.Carm.).

Virtualaj kunvenoj

De antaŭ kvar jaroj, IKUE intense agas virtuale. Okazis kvar Virtualaj kongresoj de IKUE. Post la unua kongreso (2020) oni daŭrigis per ĉiutaga kunpreĝado de la rozario. Ĝin partoprenas esperantistoj el diversaj mondopartoj: Brazilo, Kubo, Usono, tra eŭropaj landoj ĝis Koreio kaj Filipinoj. Al tio aldoniĝas temaj vesperoj. (Tamen, ni ne forgesu, ke jam en la jaro 2011 IKUE-kongreso havis virtualan kontribuon, samkiel en 2013 kaj 2016!).

Kelkaj datoj

  • 1902 Unua asocio de katolikaj esperantistoj, en Tours, Francio.
  • 1903 Unua numero de la revuo Espero Katolika.
  • 1910 Unua internacia kongreso de katolikaj esperantistoj, la 1-an de aprilo fondita IKUE.
  • 1912 Unua eldono de la Nova Testamento en Esperanto.
  • 1926 Unua eldono de la Biblio (sen la duakanonaj).
  • 1950 22-a kongreso de IKUE, en Romo, post 11-jara interrompo.
  • 1951 Kunlaboranta FA de UEA.
  • 1968 La 1-a Ekumena Esperanto kongreso.
  • 1977 Unuaj elsendoj en E-o de Radio Vatikana.
  • 1990 Dekretoj de la Kongregacio por la Dia kulto kaj disciplino de la Sakramentoj pri la normoj de mescelebrado kaj la meslibro en Esperanto.
  • 1992 Jura agnosko de IKUE (dekreto de la Pontifika Konsilio por Laikoj).
Page Reader Press Enter to Read Page Content Out Loud Press Enter to Pause or Restart Reading Page Content Out Loud Press Enter to Stop Reading Page Content Out Loud Screen Reader Support