HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 7
Aŭstria periodo
Nur post kvinjara interrompo, en januaro-februaro 1920, EK ree aperis, provizore eldonita en Aŭstrio.
La redaktoro, la benediktana sacerdoto Ludoviko Koller, deklaris en la enkonduka redakcia artikolo: «EK, konservante fidele la Zamenhofan Esperanton, estos organo internacia kaj neŭtrala en katolika senco». Kiel direktoroj estis menciitaj: sacerdoto Francisko Meŝtan, prezidanto de la «Aŭstria Katolika Ligo Esperantista», sacerdoto Ludoviko Koller, kaj ĵurnalisto Johano Schroder (kiu, tamen, prenis sur sin la taskon de la administracio): La «direktoraro» faris urĝan alvokon al la legantoj: «…indulgo, pacienco, subteno».
En marto 1920 Smulders, en sia funkcio de direktoro-redaktoro de la menciita akcia societo «Espero Katolika» faris principan rezervon rilate la eldonrajton de la revuo:
«EK nun estas eldonita en Aŭstrio memstare, sendepende de la Akcia Societo EK. La eldono en Aŭstrio staras sur propraj piedoj. La Akcia Societo kvazaŭ pruntedonis EK al la novaj direktoroj en Aŭstrio almenaŭ dum la 1920-a».
La «Akcia Societo Espero Katolika» restis do la vera posedanto de EK, kaj tio montriĝis vivnecesa por EK, kiam, je iniciato de d-ro M. J. Metzger, dum la sesa internacia kongreso de IKUE, en 1920 en Hago (Nederlando), estis fondita «Internacio Katolika».
Metzger agis precipe en sia funkcio de reprezentanto de la «Mondpacligo Kruco Blanka», kaj priskribis la celon de «Internacio Katolika» jene: «La klopodoj por kreado de universala internacio katolika, kiuj jam antaŭ la tutmonda milito eliris de la “Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista”(IKUE), kaj dum la milito trovis organizaĵon, la “Mondpacligo Kruco Blanka”, nun atingis siajn celojn».
Laŭ Metzger, la Haga kongreso (1920) decidis, ke la nova organizaĵo «Internacio Katolika»transprenos la taskojn de ambaŭ unuiĝoj, kaj precizigis: «Al tiu celo precipe devas servi internaciaj priparoloj, kunvenoj kaj kongresoj k.t.p.; kaj internacia katolika organo “Internacio Katolika”aperos, por servi al la interŝanĝo de opinioj kaj spertoj de la tutmonda katolikaro».
La intencoj de Metzger signifis fakte la proksiman malaperon de «Espero Katolika» kaj IKUE.
Konfuzo
Memkompreneble, tuj post la Haga kongreso (kiu ricevis benon de Papo Benedikto la 14-a), en la internacia kaj Esperanto-movado ĉiuflanke eksplodis protestoj pri la planoj de Metzger, kaj en oktobro aperis en EK jena deklaro de la direktoraro:
«Por malebligi konfuzon, ni atentigas nian legantaron jam nun pri tio, ke laŭ deziro de la estraro de la “Anonima Societo Espero Katolika” – la sola materia posedanto de la internacia revuo katolika “Espero Katolika” – tiu ĉi revuo ankaŭ dum la venonta jaro 1921 estos eldonata en Wien de la nuna direktoraro kun la nuna titolo».
Dum ĝenerala kunsido de la «Akcia Societo» en Hago, la 14-an de aŭgusto 1921, tiu propono estis akceptata.
Poste, la «Akcia Societo» reprenis mem la eldonon de EK, denove sub la redaktado de Smulders.
«Internacio Katolika», malgraŭ ĉio, provis realigi siajn celojn, kaj ekeldonis propran organon sub la nomo «Katolika Mondo».
Carlo Sarandrea, per artikolo de decembro 1983 (en jubilea numero okaze de la 80-jara ekzistado de EK), koncize karakterizis jene la «aŭstrian periodon»:
«Dum la konfuza epoko, kiu sekvis la aperon de Internacio Katolika kaj de ĝia esperantlingva organo “Katolika Mondo”, ne estis facile kompreni pri du unuiĝoj (IKUE kaj IKa) inter si konkurantaj. Smulders strebis klarigi la situacion, sed post esperigaj interrilatoj estiĝis novaj kvereloj, ĝis la problemo konkrete solviĝis pro la laceco aŭ morto de la interbatalantoj kaj pro la progresiva malesperantiĝo de IKa. La lasta numero redaktita de Smulders aperis en julio 1922: koncerne la kaŭzojn de la halto, oni menciis “financajn kialojn”, sed ankaŭ aliajn gravajn problemojn, cetere facile imageblajn. Menciindas, ke en tiuj jaroj EK aperis eĉ 98-page, laŭ rekordo neniam plu atingita».
La unuaj IKUE-Konsuloj
Historie ni ne neglektu, ke en ĉi tiu periodo realiĝis nova struktura elemento en IKUE.
Por la unua fojo, ĉefestraro prenis la iniciaton, nomi proprajn (IKUE)-konsulojn, ekzemple, por Nederlando, en Alkmaar, Cuyk, Deurne, Eindhoven, Helmond, Udenhout, Venlo kaj Venray.
La samo okazis baldaŭ poste ankaŭ en aliaj landoj.