HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 4
Dua franca periodo
Kiel ni jam menciis, en januaro 1909 Peltier konfidis la pluan eldonon kaj prizorgon de EK al «Komitato direktanta», sub la gvidado de Austin Richardson.
Tiu komitato entuziasme komencis sian taskon, zorgoplene kaj konscience, sed bedaŭrinde novaj malfacilaĵoj baldaŭ ekestis, i. a. pro la malbona sanstato de Richardson, ne nur direktoro de EK, sed ankaŭ prezidanto de IKUE, kiu en aprilo 1910 sendis abdikan leteron al pastro C. Duvaux, la ĝenerala sekretario de IKUE.
En sia respondo, Duvaux skribis: «… kun la graco de Dio, kun bonvolo de la tuta katolika esperantistaro, ni celos pligrandigi Esperon Katolikan kaj ĉiamaniere efektivigi la devizon de nia unuiĝo: katolikismo per Esperanto!». A. Duvaux opiniis necese, reorganizi la redaktoradon de EK. Li petis la kunlaboron de profesoro Gautherot, dum Claudius Colas restis ĉefredaktoro ĝis 1911. Tiam formiĝis tripersona redaktoraro, konsistanta el Duvaux, prof. Gustave Gautherot kaj d-ro Noël. Cetere en EK de novembro 1910 ni renkontas por la unua fojo la nomon «Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista» (IKUE) anstataŭ tiun de KUE.
La proprieto de «Espero Katolika»
Punkto de konfuzo estis, dum multaj jaroj, la demando pri la proprieto de EK.
Post la morto de Peltier, EK apartenis al lia patrino, kvankam ĝi funkciis kiel oficiala organo de IKUE.
En aprilo 1911, pastro Duvaux anoncis, ke la «Pariza komitato» nun ankaŭ formale aĉetis EK, formante por tio «Akcia Societo»-n. Membroj de la AS povis esti «ĉiuj kiuj aĉetus akcion por 25 fr. fr.». La Pariza komitato aĉetis akciojn por ke EK «estu la propraĵo de ĉiuj», kaj por ke ĝi estu direktota laŭ la volo de la akciuloj.
En oktobro 1911 denove aperis grava komuniko sub «Oficialaj Sciigoj»: Wouter Lutkis «pro studoj» (preparado de sacerdotiĝo) abdikis kiel vicprezidanto de IKUE, kaj ankaŭ pastro Duvaux retiriĝis, «pro siaj multaj oficaj okupaĵoj», kiel ĝenerala sekretario.
La Dua Kongreso de IKUE (Hago, Nederlando) en 1911 elektis monsinjoron d-ron Alex Giesswein el Budapeŝto (Hungario) kiel vicprezidanton, kaj en la funkcio de pastro Duvaux estis nomita s-ro Frans J. C. U. Knaapen el Tilburgo (Nederlando).
En novembro 1911 aliaj ŝanĝoj estis konigitaj:
«Por helpi nian karan IKUE, kaj malhelpi iun ajn momentan halton en la regula eldono de la oficiala revuo, ni, pastro Richardson kaj d-ro Smulders, decidis aĉeti “Espero katolika”-n de la nuna posedanto, por kaj je la nomo de IKUE, celante kiel eble plej baldaŭ starigi internacian societon, konsistantan el membroj de IKUE, kaj tiam transdoni la posedaĵon de EK al tiu societo».
D-ro J. N. J. Smulders, jam redaktoro, subskribis la komunikon, menciante la aldonon: «La posedantoj de EK».
Nova evoluo
En EK januaro 1912, la redaktoro Smulders anoncis, ke la Haga kongreso «…decidis akcepti ĝin (EK) kiel oficialan organon de IKUE, kaj starigi akcian societon por aĉeti ĝin de la ĝisnuna posedanto, por ke ĝi fariĝu komuna kolektiva organo».
En artikolo en majo 1912 montriĝis, ke tiu «ĝisnuna posedanto» estis pastro Duvaux; la oficiala transdono okazis al la antaŭmenciita «internacia societo», kiu estis starigata laŭ la nederlanda leĝo la 1-an de majo 1912, kaj ricevis la nomon: «Anonima Akcia Societo» kun la aldono «Internacia Eldona Societo Espero Katolika».