HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 25

Konsekro al Maria

Laŭ iniciato de la IKUE-prezidanto Magnani, la konsekro de la katolika Esperanto-movado al Maria okazis en esperanta elsendo de «Radio Vatikana» de majo 1982, pere de Mons. Giovanni Locatelli, Episkopo de Rimini, San Marino kaj Montefeltro.

El la «aldona preĝo» ni citas:

«Ni ĝoje konsekras nin al via Senmakula Koro, kaj ni konfidas al vi la tutan Esperanto-movadon, ĉar vi estas ekzemplo kaj modelo por la unuopaj kristanoj kaj la tuta Eklezio».

Cetere, sac. Manuel Casanoves (Hispanio) atentigis, ke 70 jarojn pli frue, la 7-an de septembro 1913, dum la 4-a kongreso en Romo, IKUE jam «akceptis kiel sian patrinon kaj protektantinon Nian Sinjorinon de la Espero».

Dua jarmilo de Maria

Alia iniciato de la prezidanto Magnani estis la propono al la Papo, « plej solene kaj fruktodone» soleni la «dumiljaran datrevenon de la naskiĝo de la Sankta Virgulino», en 1984 aŭ 1985, verŝajna dato surbaze de la dato de la naskiĝo de Kristo kaj de la hebreaj kutimoj pri juna edziniĝo.

Tiucele, la IKUE-prezidanto presigis specialan bildkarton, kiu estis enfermita en ĉiu EK-numero, kun jam preta teksto: sufiĉis gin subskribi kaj forsendi al la Papo.

Kongreso pri paco

La 39-a IKUE-kongreso, kiu okazis en Lille (Francio) en julio 1982, temis pri la diversaj aspektoj de paco.

La kongreso ricevis specialan signifon pro la ĉeesto de la tiama UEA-prezidanto Grégoire Maertens, cetere ankaŭ membro de IKUE, kiu faris detalajn proponojn kaj sugestojn pri la maniero en kiu ankaŭ IKUE, en 1987, povos partopreni en la solenado de la 100-jara ekzistado de Esperanto. La UEA-prezidanto i. a. proponis la formadon de «patrona komitato» el la plej elstaraj personoj el la eklezia kaj katolika socio, kaj plue starigon de jubilea fonduso, la eldonon de historio de IKUE kaj specialajn artikolojn pri la jubileo en EK.

Malapero de pioniroj

La 5-an de julio 1983 mortis la nelacigebla ĉeĥa pioniro Aleš Berka, kies meritoj estis multflankaj. Li estis ĝenerala sekretario de IKUE, kaj ekde 1969 prezidanto de la ĉeĥa IKUE-sekcio. Amaraj eventoj por li estis la registara likvido de la ĉeĥa sekcio kaj lia deviga eksiĝo kiel prezidanto de la Esperanto-klubo en Vsetín.

La 8-an de oktobro 1983 surstrata koratako trafis la franciskanan profesoron Johano Baptista Kao el Ĉinio, kiu dum pli ol 50 jaroj faris poresperantan pioniran laboron en Azio, Eŭropo kaj Norda kaj Suda Ameriko.

Li estis landa reprezentanto en Ĉinio/ Tajvano, kaj estis tre aktiva precipe en junularaj kaj universitataj rondoj. Li estis profesoro de la katolika «Fu-Jen»-Universitato, kaj publikigis diversajn eldonaĵojn kaj multajn artikolojn.

Multnombre en Pollando

Memorinda okazaĵo estis, en novembro 1983, la 10-a ripeto de la polaj «esperantistaj preĝtagoj», organizitaj de sac. Zielonka, en la monaĥejo de la Paŭlanaj patroj en Ĉenstoĥovo. Mil personoj ĉeestis la sanktan Meson.

HISTORIO DE IKUE 1903-1983

Enkonduko de la aŭtoro Nikolao Hoen

  • Ĉapitro 1
    La antaŭ- kaj unua periodo de «Espero Katolika»
    La unua «Espero Katolika»
    Vekiĝu, Esperantistoj!
    Episkopa aprobo
    Bulonjo-ĉe-Maro
    Ekumena agado
  • Ĉapitro 2
    La unua Papa Beno
    La Dua Universala Kongreso
    Krizo alproksimiĝas
    Progresado aŭ morto
    La fino alproksimiĝas
    La morto de Emile Peltier
    La tombo de E. Peltier en Lourdes
  • Ĉapitro 3
    La fondo de IKUE
  • Ĉapitro 4
    Dua franca periodo
    La proprieto de «Espero Katolika»
    Nova evoluo
  • Ĉapitro 5
    Unua nederlanda periodo
    Modela organizo
    Morto de Austin Richardson
    Dek jarojn EK
  • Ĉapitro 6
    La unua mondmilito
  • Ĉapitro 7
    Aŭstria periodo
    Konfuzo
    La unuaj IKUE-Konsuloj
  • Ĉapitro 8
    Periodo de la «Komunikoj»
    Reapero de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 9
    Denove franca periodo
  • Ĉapitro 10
    Hispana periodo
    Nova direkto kaj vivo
    Misteroj
    Li mortis kiel martiro
  • Ĉapitro 11
    Dua nederlanda periodo
    Ĉu neaktiva?
    Denove: la posedrajtoj de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 12
    Himno de IKUE
    Mortas pioniroj
  • Ĉapitro 13
    La dua mondmilito
    Necesaj decidoj
    F-ino Larroche
  • Ĉapitro 14
    Nederlanda-belga periodo
    Rekonstruo kaj reviviĝo
    IKUE ekfloras
    Konferenco «Drakenburgh»
  • Ĉapitro 15
    Roma Kongreso
    Kontrakto kun UEA
    Belga periodo
    Morto de pioniro
    Truus Durenkamp
    50 jarojn EK
    Pli ampleksa EK
    Beno de Johano la 23-a
  • Ĉapitro 16
    Ora jubileo de «Espero Katolika»
    Nova Testamento en EK
    Jubileo Durenkamp
    «Adiaŭ!»
    Panelo en Jerusalemo
  • Ĉapitro 17
    Fonduso Emile Peltier
    Gravaj ŝanĝoj
    La formato de Espero Katolika
    Ŝanĝoj en IKUE
  • Ĉapitro 18
    «Vento de novismo…»
    Papa aŭdienco
    Petrus Heilker mortis
    Pri «Kristana Kulturo»
    Radio Vatikana
  • Ĉapitro 19
    Germana periodo
    Novaj evoluoj
    Stefan Maul nova redaktoro
    Alia revua vizaĝo
    Esperanto en la Meso
    Maul kritikas
    Honora Prezidanto de IKUE
  • Ĉapitro 20
    Kunlaboro kun KELI
    Radikalaj ŝanĝoj
  • Ĉapitro 21
    Itala periodo
    Sepdekjara «Espero Katolika»
    Morto de prezidanto Longoni
  • Ĉapitro 22
    Pola periodo
    Radio Vatikana
    Apostola beno
  • Ĉapitro 23
    Pola-itala periodo
    Doloriga perdo por IKUE
    Nova IKUE-statuto
    Mortis Flammer
    Notaria akto
    Pola animzorganto
  • Ĉapitro 24
    Nova prezidanto
    Elstara aktivulo
    La Papo ne salutis en Esperanto
    Pri esperantaj diservoj
    Landaj reprezentantoj
    Ekumena Kongreso kun KELI
  • Ĉapitro 25
    Konsekro al Maria
    Dua jarmilo de Maria
    Kongreso pri paco
    Malapero de pioniroj
    Multnombre en Pollando
  • Ĉapitro 26
    80-jara jubileo de «Espero Katolika»
Page Reader Press Enter to Read Page Content Out Loud Press Enter to Pause or Restart Reading Page Content Out Loud Press Enter to Stop Reading Page Content Out Loud Screen Reader Support