HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 21

Itala periodo

La nova IKUE-prezidanto formulis sian «programon» en EK de aprilo-majo 1971: «Sen ombroj kaj miskomprenoj ni deziras kunlabori kun ĉiuj, ankaŭ kun tiuj movadoj (eventuale neesperantistaj) kun kiuj tio estas ebla je monda nivelo en la kampoj de la apostola agado kaj de la karitato».

Ekde septembro 1971 funkciis ankaŭ nova redaktoro de EK, sac. Felice Ruaro el Costermano apud Verona (Italio).

Sepdekjara «Espero Katolika»

La jaro 1973 estis denove jubilea jaro: tiam EK ekzistis sepdek jarojn. En jubilea artikolo, Miloslav Šváček (Ĉeĥoslovakio) speciale akcentis la ligitecon de la orientlandaj katolikoj al EK/ IKUE.

Ekde januaro 1974, s-ro Franco Galbusera (Italio) fariĝis provizora sekretario de IKUE.

En 1974 okazis en Hamburg-Langenhorn (Germanio) la tria komuna kongreso de IKUE kaj KELI, kaj ambaŭ estraroj decidis i. a. eldoni kiel eble plej baldaŭ komunan jarlibron kun kompleta adresaro, kaj starigi ekumenan komisionon por la preparo de ekumenaj diservoj, por instigi la kontakton kun pacmovadoj kaj por komuna karitata agado.

En septembro ree aperis Komuna numero de «Dia Regno» kaj «Espero Katolika». Skriba voĉdonado inter la IKUE-membroj rezultigis, ke estis reelektita kiel prezidanto sac. Longoni, kiel ĝenerala sekretario Franco Galbusera, kaj kiel estraranoj prof. d-ro Czesław Biedulski (Pollando), f-ino M. A. Goedhart (Nederlando) kaj frato René J. Marmou (Francio); sac. Flammer rezignis tuj poste, en februaro 1975, «pro malbona farto».

En majo 1975 aperis la unua komuna jarlibro de IKUE-KELI.

En la kadro de la Sankta Jaro okazis IKUE-Kongreso en Romo. Pri ĝi tiel raportis pastro Longoni:

«Romo 1975 estis tre grava mejloŝtono en la marŝado de nia IKUE kaj, ĝenerale, de la tuta Esperanto-movado. La Papo aprobis nian laboron, niajn celojn kaj benis nian kongreson. La katolika gazetaro, precipe la aŭtoritata “Osservatore Romano” kaj la itala radio, parolis pri nia kongreso kaj pri nia movado. En la estonteco, ni vidos ankoraŭ aliajn apogojn de “Osservatore Romano” kaj de la radio al nia celo».

Dum ĝenerala aŭdienco en placo Sankta Petro, la 13-an de aŭgusto 1975, Papo Paŭlo la 6-a tiel alparolis la kongresanojn:

«Ni nun adresas nian saluton kaj bondeziron al la partoprenantoj en la 36-a internacia kongreso de katolikaj esperantistoj. Al viaj apartaj kulturaj celoj, vi volas aldoni noton pure religian, enigante vin en la spiriton de la jubileo, kiu al ĉiuj bonvolaj homoj parolas pri renoviĝo, pri konvertiĝo pri retrovita kontakto kun Dio, kiu amas kaj pardonas. Tiu ĉi spirito gvidu vin en la antaŭenigo de frateco kaj kompreno inter la diversaj popoloj kun diferencaj lingvoj, laŭ la programo, kiu distingas vin.

Jen nia sincera bondeziro, kiun ni plivalorigas per nia apostola beno, favorante la akiron de la Diaj gracoj».

Morto de prezidanto Longoni

Bedaŭrinde, la 24-an de oktobro pastro Ferdinando Longoni forpasis. Sac. Ruaro skribis pri li: «Li estis ĉiam fidela al sia programo: havi koron kaj orelojn sentemajn al la voĉoj de ĉiuj membroj, atenti la verajn necesojn de la katolika mondo kaj la devojn de la katolikoj, esti firme sindona al la sankta hierarkio, kies voĉo estas ĉiam la plej bona gvidilo en la nuna tempo de konfuzo».

Ni ankoraŭ notu ke en la lasta periodo antaŭ la Roma Kongreso, prezidanto Longoni verkis novan preĝaron, pri kiu Patro Jacobitti poste diris: «La fakto, ke lia voĉo alvenas al ni nur post lia morto, igas la verketon pli kara al ĉiuj, kiuj konis la pian IKUE-prezidanton».

HISTORIO DE IKUE 1903-1983

Enkonduko de la aŭtoro Nikolao Hoen

  • Ĉapitro 1
    La antaŭ- kaj unua periodo de «Espero Katolika»
    La unua «Espero Katolika»
    Vekiĝu, Esperantistoj!
    Episkopa aprobo
    Bulonjo-ĉe-Maro
    Ekumena agado
  • Ĉapitro 2
    La unua Papa Beno
    La Dua Universala Kongreso
    Krizo alproksimiĝas
    Progresado aŭ morto
    La fino alproksimiĝas
    La morto de Emile Peltier
    La tombo de E. Peltier en Lourdes
  • Ĉapitro 3
    La fondo de IKUE
  • Ĉapitro 4
    Dua franca periodo
    La proprieto de «Espero Katolika»
    Nova evoluo
  • Ĉapitro 5
    Unua nederlanda periodo
    Modela organizo
    Morto de Austin Richardson
    Dek jarojn EK
  • Ĉapitro 6
    La unua mondmilito
  • Ĉapitro 7
    Aŭstria periodo
    Konfuzo
    La unuaj IKUE-Konsuloj
  • Ĉapitro 8
    Periodo de la «Komunikoj»
    Reapero de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 9
    Denove franca periodo
  • Ĉapitro 10
    Hispana periodo
    Nova direkto kaj vivo
    Misteroj
    Li mortis kiel martiro
  • Ĉapitro 11
    Dua nederlanda periodo
    Ĉu neaktiva?
    Denove: la posedrajtoj de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 12
    Himno de IKUE
    Mortas pioniroj
  • Ĉapitro 13
    La dua mondmilito
    Necesaj decidoj
    F-ino Larroche
  • Ĉapitro 14
    Nederlanda-belga periodo
    Rekonstruo kaj reviviĝo
    IKUE ekfloras
    Konferenco «Drakenburgh»
  • Ĉapitro 15
    Roma Kongreso
    Kontrakto kun UEA
    Belga periodo
    Morto de pioniro
    Truus Durenkamp
    50 jarojn EK
    Pli ampleksa EK
    Beno de Johano la 23-a
  • Ĉapitro 16
    Ora jubileo de «Espero Katolika»
    Nova Testamento en EK
    Jubileo Durenkamp
    «Adiaŭ!»
    Panelo en Jerusalemo
  • Ĉapitro 17
    Fonduso Emile Peltier
    Gravaj ŝanĝoj
    La formato de Espero Katolika
    Ŝanĝoj en IKUE
  • Ĉapitro 18
    «Vento de novismo…»
    Papa aŭdienco
    Petrus Heilker mortis
    Pri «Kristana Kulturo»
    Radio Vatikana
  • Ĉapitro 19
    Germana periodo
    Novaj evoluoj
    Stefan Maul nova redaktoro
    Alia revua vizaĝo
    Esperanto en la Meso
    Maul kritikas
    Honora Prezidanto de IKUE
  • Ĉapitro 20
    Kunlaboro kun KELI
    Radikalaj ŝanĝoj
  • Ĉapitro 21
    Itala periodo
    Sepdekjara «Espero Katolika»
    Morto de prezidanto Longoni
  • Ĉapitro 22
    Pola periodo
    Radio Vatikana
    Apostola beno
  • Ĉapitro 23
    Pola-itala periodo
    Doloriga perdo por IKUE
    Nova IKUE-statuto
    Mortis Flammer
    Notaria akto
    Pola animzorganto
  • Ĉapitro 24
    Nova prezidanto
    Elstara aktivulo
    La Papo ne salutis en Esperanto
    Pri esperantaj diservoj
    Landaj reprezentantoj
    Ekumena Kongreso kun KELI
  • Ĉapitro 25
    Konsekro al Maria
    Dua jarmilo de Maria
    Kongreso pri paco
    Malapero de pioniroj
    Multnombre en Pollando
  • Ĉapitro 26
    80-jara jubileo de «Espero Katolika»
Page Reader Press Enter to Read Page Content Out Loud Press Enter to Pause or Restart Reading Page Content Out Loud Press Enter to Stop Reading Page Content Out Loud Screen Reader Support