HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 20
Kunlaboro kun KELI
La ĝenerala kunveno de IKUE en St. Gallen, en julio 1966, aprobis la inviton al la «Kristana Esperantista Ligo Internacia» (KELI), organizi komunan kongreson en Limburg/ Lahn (Germanio), en 1968.
La revuo de septembro 1968 estu komuna eldono de «Espero Katolika» kaj «Dia Regno», la oficiala organo de KELI.
Radikalaj ŝanĝoj
Ekde la komenco de 1970 EK, pro financaj malfacilaĵoj, ŝanĝiĝis. La granda formato estis reduktita al 14,5×21 cm., kaj EK, la duan fojon en sia historio, estis ree presita ofsete. Tio daŭris ĝis marto 1971.
Sed pli grave estis ke, intertempe, la redaktado de Stefan Maul fariĝis fonto de akraj kaj multaj kvereloj, en kiuj partoprenis la redaktoro, la IKUE-estraro, landaj ligoj kaj individuaj membroj de IKUE.
Ni kredas, ke estas plej objektive, ne prijuĝi aŭ citi detalojn pri la t.n. «progresemaj tendencoj» de la redaktoro Maul kaj pri tiuj «konservativaj» ĉe multaj IKUE-membroj. Ĉiukaze, la redaktado de Maul staris en la centro de tiuj disputoj kaj kvereloj. Por finfine kaj definitive veni al pli sanaj kaj serenaj rilatoj en la movado, la ĝenerala kunveno de la IKUE-kongreso 1970, en Klagenfurt (Aŭstrio), decidis elekti novan prezidanton kaj estraron per skriba baloto. Prezidanto de IKUE fariĝis sacerdoto Ferdinando Longoni el Italio.
Karl Dürrschmid (Aŭstrio), prezidanto de la balota komisiono, tiel pritaksis la situacion, en letero al la sekretario de IKUE:
«Laŭ nia opinio, la malsukceso de s-ro Tuinder ĉe la baloto ĉefe estas kaŭzita per la skribmaniero kaj atakemo de la redaktoro de nia EK, Stefan Maul. Pri ĝi, ne nur slavoj, sed ankaŭ la italoj, francoj kaj hispanoj estas ŝokitaj…
Pro s-ro Tuinder mi bedaŭras, ĉar li certe estis fervora kaj ambicia prezidanto. Ankaŭ s-ro Maul estis sendube kapabla redaktoro. Sed… tio sole ne sufiĉas. Li ne komprenis, ke la percepto de la religio ĉe la slavaj kaj romiaj popoloj estas tute alia ol ĉe germanaj popoloj. Kaj ĉefe la slavoj, kiuj devas vivi sub la forta premo de la ateista komunismo, estis forte ŝokitaj pri la atakoj al la Papo kaj la Eklezio en EK.
Mi volas fini per la deziro multfoje skribita al mi: Dio donacu al IKUE pacon kaj konkordon, por ke nia katolika Esperanto-movado kresku kaj prosperu.
Ke la nova estraro kaj prezidanto tion atingu, estas mia arda deziro».