HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 19
Germana periodo
Novaj evoluoj
Ekde januaro 1966, Nico Hoen, je sia ege granda bedaŭro, devis rezigni sian redaktoran funkcion.
Lia tuttaga ofico kiel profesia ĵurnalisto de granda sudnederlanda gazeto postulis de li pli kaj pli da streĉo kaj tempo. Kaj plejofte, li lastatempe devis kromlabori ĝis profunde en la nokto, por ke li povu ĝustatempe sole pretigi la tekston de ĉiu paĝo de ĉiu EK-numero.
Stefan Maul nova redaktoro
Nova redaktoro, ekde januaro 1966, fariĝis Stefan Maul, el Limburg/ Lahn (Germanio), ankaŭ profesia ĵurnalisto, tiam 25-jara. Li naskiĝis en Jugoslavio, tamen lia nacieco estis la germana; li studis filozofion kaj teologion, kaj jam estis aktiva en la junulara sekcio de IKUE («La Alta Flugo», LAF) kaj en ties revuo «Birdo».
En sia enkonduka artikolo, Stefan Maul tiel skribis pri sia antaŭulo Hoen:
«Unua mia devo estas tamen danki al miaj antaŭuloj en ĉi tiu posteno kaj plej unue al s-ro Nico Hoen, kiu akiris gravajn meritojn pri la modernigo de EK. Sub ofte ne facilaj kondiĉoj, li sukcesis aperigi interesan revuon.
Fakte ja estas banale diri tion, sed okaze oni diru ankaŭ banalaĵojn: tutkoran kaj varman dankon, kara eksredaktoro, pro la heredaĵo lasita al mi, kaj mi promesas bone uzi ĝin».
En 1989 Nico Hoen, kiel dua katolika Esperantisto, ricevis de la Papo la kavaliran ordenon “Pro Ecclesia et Pontifice”.
Alia revua vizaĝo
Stefan Maul kiel nova redaktoro memkompreneble praktikis siajn proprajn ideojn pri la redaktado de EK.
Li rimarkigis: «EK iom perdu la karakteron de “organo”, kio ĝi sendube estas, sed ne nur».
La novaĵojn pri IKUE li intencis estontece kolekti sur unu paĝo, kaj ĝeneralaĵojn en malgranda «kadro» titolita «ni aŭdis». «Tial estontece, sur la unuaj paĝoj nenio esperantista», tiel deklaris la nova redaktoro. Aparta paĝo estis rezervita por la junulara sekcio, sub la redaktado de H. M. Maitzen.
Sian propran redakcian vizaĝon Stefan Maul montris per «5-minutaj predikoj». Klare evidentiĝis lia prefero por artikoloj ekumenaj, teologi-bazitaj kaj de tempo al tempo por artikoloj teologie-politike kritiktendencaj.
Admonan rimarkon Aleš Berka publikigis en marto 1966, akcentante: «Ni esperas, ke EK restos rigore senpolitika, kaj en bildoj. Prenu ĉi tiun mencion en konsidero, por ke EK ne estu denove malpermesita en orientaj eŭropaj landoj».
Esperanto en la Meso
En majo 1966 Patro Jacobitti sciigis: «La Papo permesos esperantlingvajn legaĵojn (Epistolo kaj Evangelio) kaj preĝadon de la fideluloj (en Esperanto) en la sankta Meso.
Reviziisto estas Monsinjoro Macheiner, kiu sendos la pecojn por la definitiva aprobo al Vatikano. Post kelka tempo, oni petos pri la aliaj partoj de la Meso».
Maul kritikas
En EK de julio 1966, Stefan Maul prezentis sufiĉe akran kritikon:
«Niaj predikistoj servis al ni pretajn manĝaĵojn, en kiuj mankis spicaĵo kaj kiuj ofte estis kaĉkuiritaj, tiel ke ni ne vidis la elementojn, el kiuj konsistis nia nutraĵo. Kiam nun fine tiu «patreca protekto de la safoj» estas for kaj ni rimarkas nuancojn antaŭe nekonatajn, nia lango kaj stomako ribelas…»
La redaktoro opiniis:
«Precipe, tamen, kiam predikantoj daŭrigas prezenti al ni manĝaĵojn de malnova speco. Ĉar tiam prave ni povas riproĉi al la Eklezio fenditecon de lango. Kaj tion ni klare diru al tiaj predikantoj kaj devigu ilin per niaj precizaj demandoj, paroli nuance kaj diferencite».
Sekvis preskaŭ tuj negativaj reagoj al la redaktoraj rimarkoj: L. H. Brans (Nederlando), Sac. Tadeusz Nowakowski (Pollando), Patro Lovro Kiš (Jugoslavio).
Honora Prezidanto de IKUE
Dum la 31-a IKUE-kongreso en St. Gallen (Svislando), en julio 1966, sac. Beckers, post dekkvinjara prezidanteco, rezignis pri nova kandidateco, ankaŭ pro la multaj taskoj en sia paroĥejo. La svisa kongreso, laŭ propono de ĝenerala sekretario Flammer, lin elektis Honora Prezidanto, unanime kaj kun forta aplaŭdo.
Jacques Tuinder, el Nederlando, estis elektita kiel nova prezidanto. En la ĝenerala kunveno, ĉeestantaj sacerdotoj kritikis la redaktoron Maul «pro lia atako kontraŭ la predikmaniero de multaj pastroj».