HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 18
«Vento de novismo…»
Carlo Sarandrea, en sia jubilea artikolo en EK de decembro 1983, parolas pri «vento de novismo…» kiu blovis tra IKUE post la kongreso de 1962, aperigante en EK vortojn kiel «reaktivigo, renovigo, gravaj iniciatoj, novaj planoj…». Sarandrea aldonas: «…ja la estraro celis kaj al multe pli intensa organiza kontakto inter la gvidaj organoj, kaj al fundamenta renovigo kaj reaktivigo de informaj taskoj de IKUE».
Krome, Sarandrea konstatas: «Nova ekbrilo por la 60-jara gazeto: formato 21×27 cm., glacea papero, multe da bildoj (fotoj, grafikaĵoj, simboloj), varieco en la presliteroj».
En EK de januaro 1964, la ĝenerala sekretario W. Flammer skizis la «vojon irotan» en artikolo «Strukturaj problemoj en IKUE», en kiu li faris precizajn proponojn, ekzemple pri la rilatoj inter la IKUE-estraro kaj la landaj ligoj, pri necesa plibonigo de la statutoj, pri la diversaj kategorioj de membroj. Li konkludis:
«Internacia asocio havanta landajn ligojn, estas komplika organizaĵo kaj bezonas klaran statuton, bone konatan de ĉiuj siaj funkciuloj. Strikte obei la statuton signifas eviti multajn kverelojn».
En majo 1964 aperis komuniko de s-ino L. de Jong-Roobeek, ke ŝi ekde marto «pro diversaj malfacilaĵoj» devis rezigni je la ekspedo de la revuo, kiu do estis transdonita al la «Centra Oficejo».
Nova iniciato venis de prezidanto Beckers, kiu proponis havigi latinlingvan varban leteron al la Patroj de la Dua Vatikana Koncilio; tiu letero estis fakte verkita de Prof. Carlo Agostini (Italio) kaj sendita de Patro Giacinto Jacobitti.
Papa aŭdienco
Dank’ al la klopodoj de Patro Jacobitti, Papo Paŭlo la 6-a ricevis aŭdience, la 19-an de majo 1964, parton de la IKUE-estraro.
Laŭ raporto de P. Beckers pri tiu historia evento (en EK de junio 1964), la Papo «montris viglan interesiĝon je la katolika Esperanto-movado. Li agnoskis la neceson kaj utilon de Esperanto kaj li substrekis ke li volas subteni lingvon, kiu ebligas la interkomprenon inter la popoloj, akcelante harmonion kaj pacon».
Papo Paŭlo la 6-a, dum la aŭdienco, tre interesiĝis pri la amplekso de la katolika esperantista movado kaj pri ĝiaj eldonaĵoj, kaj li favore akceptis diversajn publikaĵojn de la movado, inter kiuj lukse binditajn ekzemplerojn de «Espero Katolika» kaj la broŝurojn de la serio «Kristana Kulturo». La Papo ankaŭ agnoskis, ke en ĉi tiu tempo de ekumena movado, «Esperanto povas esti tre utila al la Eklezio». Li fine promesis, ke Vatikano pristudos «la eblecon enkonduki Esperanton en la elsendojn de Radio Vatikana».
Petrus Heilker mortis
La 18-an de majo 1964 mortis, 81-jaraĝa, Petrus Heilker el Schiedam (Nederlando), unu el la grandaj figuroj de nia movado, kiu laboris preskaŭ sur ĉiu esperantista tereno. Interalie, Heilker estis membro de la «Lingva Komitato» (1931); partoprenis multajn jarojn en la ekzamena komisiono oficiale agnoskita de la nederlanda registaro; depost 1917 estis prezidanto de «Nederlanda Katoliko»kaj kelktempe redaktoro de la samnoma revuo. Krom tio, li intensive aktivis en la katolika politika vivo de Nederlando, ankaŭ kiel membro de la provinca deputitaro en sia regiono.
Pri «Kristana Kulturo»
Okaze de la apero de nova broŝuro, titolita «La turo inter nuboj» (pri S. Barbara), verkita de d-ro Jan Filip, W. Flammer komunikis, ke pro grandaj financaj deficitoj, li decidis persone daŭrigi la eldonon de broŝuroj je siaj propraj kostoj, kaj pagi la fakturojn de la presisto el propra monujo. Sac. Flammer tiel konfirmis: «Ekde numero 3 la IKUE-eldonoj estas mia persona entrepreno, ne profitdona, sed deficita. Eble tiu klarigo komprenigas la leganton, ke mi daŭrigas la IKUE-eldonojn ne pro persona profito, sed por servi al IKUE kaj al ĝiaj membroj».
Radio Vatikana
En EK de februaro, la redakcio anoncis specialan agadon de Patro Jacobitti: ĝi koncernis la sendadon de personaj kaj klubaj leteroj al la Papo, en kiuj la EK-legantoj «petu urĝe al Lia Papa Moŝto, ke li permesu, ke kiel eble plej baldaŭ ankaŭ la Vatikana Radio elsendu regule siajn katolikajn informojn en Esperanto».
Ekde julio 1965 s-ino Berta Mattle el St. Gallen (Svislando) anstataŭis f-inon E. Champy, kiu ne plu estis disponebla por la tasko de kasistino de IKUE kaj por la prizorgo de la «Centra Oficejo»de IKUE.