HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 16

Ora jubileo de «Espero Katolika»

En 1960 ne nur elvenis la 500-a numero de EK (en marto) kaj estis eldonita jarlibro de IKUE, sed ankaŭ oni festis la oran jubileon de IKUE.

Laŭ la jarlibro, IKUE tiujare havis 1323 membrojn. EK estis sendita, krome, al 65 oficialaj instancoj kaj al aliaj Esperanto-revuoj, kaj ĉirkaŭ 70 ekzempleroj iris al la landaj reprezentantoj, por fari propagadon; entute EK estis presata je 1600 ekzempleroj, kaj restis en rezervo 140 numeroj, «por novaj membroj, kiujn ni – laŭ la redaktorino – nepre atendas dum ĉi tiu jaro, por ke ne denove estiĝu malprofito».

En la «Kvara Eŭkaristia Esperantista Mondkunveno» de 1960, kiun ĉeestis 180 samideanoj el 15 landoj, IKUE-prezidanto Beckers, dum sankta Meso, benis novan IKUE-flagon, ĉar la antaŭa perdiĝis post la Unua Eŭkaristia Esperantista Mondkunveno en Budapeŝto. Dum la sama aranĝo, la nederlanda jezuito H. G. Wannemakers estis elektita sekretario de la «Sacerdota Rondo» de IKUE.

Nova Testamento en EK

Ekde januaro 1961, en du-monataj eldonoj facile elpreneblaj, aperis en EK esperanta traduko de la Nova Testamento, unue la Evangelio laŭ Mateo.

Por plifaciligi la multajn taskojn de f-ino Durenkamp, ekde marto 1961 s-ino de Jong-Roobeek transprenis la ekspedon de la revuo, kaj s-ino A. M. Sinnema-de Vetten la «Libro-Servo»-n.

Jubileo Durenkamp

La 1-an de junio 1962, f-ino Durenkamp, la redaktorino de la IKUE-revuo, festis rimarkindan jubileon: ŝi tiam estis 40 jarojn direktora sekretariino ĉe firmao en Rotterdam. Kaj en festa kunveno IKUE-prezidanto Beckers anoncis ke, laŭ propono de la IKUE-estraro, la Papo distingis la jubileulinon per la medalo «Pro Ecclesia et Pontifice» (= Por la Eklezio kaj la Papo).

Nikolao Hoen (Nederlando), jam de kelka tempo helpante en la redaktado de EK, en jubilea raporto skribis pri f-ino Durenkamp i. a.: «…neatentante personajn seniluziiĝojn, f-ino Truus Durenkamp ĉiam serĉis kaj trovis novajn vojojn kaj kontaktopunktojn por konfesi, konfirmi kaj renovigi siajn purajn idealojn».

«Adiaŭ!»

En aŭgusto f-ino Durenkamp anoncis:

«Jam delonge mi sciis, ke mi ne daŭre povos plenum kvinoblan taskon, nome la postenojn de ĝenerala sekretariino-kasistino de IKUE, redaktorino, mastrumistino kaj direktora sekretariino en mia oficejo en Rotterdam. Tial, mi daŭre esploris la eblecojn transdoni parton el mia tasko al kompetenta persono, kiu ankaŭ poste estos preta akcepti tion. Intertempe mi trovis tian personon, nome s-ron Nico Hoen, kiu jam kelkfoje verkis artikolojn en EK».

La transdono de la redaktora tasko definitive okazis ekde januaro 1963.

Panelo en Jerusalemo

La 29-a IKUE-kongreso (Rocca di Papa apud Romo, 1962) kreis fonduson, por starigi panelon kun la preĝo «Patro Nia» en Esperanto en la preĝejo «Pater» en Jerusalemo (Israelo).

Dum la sama kongreso okazis ankaŭ la oficiala fondo de la internacia junulara organizo «La Alta Flugo» (LAF), kies gazeto nomiĝis «Birdo».

HISTORIO DE IKUE 1903-1983

Enkonduko de la aŭtoro Nikolao Hoen

  • Ĉapitro 1
    La antaŭ- kaj unua periodo de «Espero Katolika»
    La unua «Espero Katolika»
    Vekiĝu, Esperantistoj!
    Episkopa aprobo
    Bulonjo-ĉe-Maro
    Ekumena agado
  • Ĉapitro 2
    La unua Papa Beno
    La Dua Universala Kongreso
    Krizo alproksimiĝas
    Progresado aŭ morto
    La fino alproksimiĝas
    La morto de Emile Peltier
    La tombo de E. Peltier en Lourdes
  • Ĉapitro 3
    La fondo de IKUE
  • Ĉapitro 4
    Dua franca periodo
    La proprieto de «Espero Katolika»
    Nova evoluo
  • Ĉapitro 5
    Unua nederlanda periodo
    Modela organizo
    Morto de Austin Richardson
    Dek jarojn EK
  • Ĉapitro 6
    La unua mondmilito
  • Ĉapitro 7
    Aŭstria periodo
    Konfuzo
    La unuaj IKUE-Konsuloj
  • Ĉapitro 8
    Periodo de la «Komunikoj»
    Reapero de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 9
    Denove franca periodo
  • Ĉapitro 10
    Hispana periodo
    Nova direkto kaj vivo
    Misteroj
    Li mortis kiel martiro
  • Ĉapitro 11
    Dua nederlanda periodo
    Ĉu neaktiva?
    Denove: la posedrajtoj de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 12
    Himno de IKUE
    Mortas pioniroj
  • Ĉapitro 13
    La dua mondmilito
    Necesaj decidoj
    F-ino Larroche
  • Ĉapitro 14
    Nederlanda-belga periodo
    Rekonstruo kaj reviviĝo
    IKUE ekfloras
    Konferenco «Drakenburgh»
  • Ĉapitro 15
    Roma Kongreso
    Kontrakto kun UEA
    Belga periodo
    Morto de pioniro
    Truus Durenkamp
    50 jarojn EK
    Pli ampleksa EK
    Beno de Johano la 23-a
  • Ĉapitro 16
    Ora jubileo de «Espero Katolika»
    Nova Testamento en EK
    Jubileo Durenkamp
    «Adiaŭ!»
    Panelo en Jerusalemo
  • Ĉapitro 17
    Fonduso Emile Peltier
    Gravaj ŝanĝoj
    La formato de Espero Katolika
    Ŝanĝoj en IKUE
  • Ĉapitro 18
    «Vento de novismo…»
    Papa aŭdienco
    Petrus Heilker mortis
    Pri «Kristana Kulturo»
    Radio Vatikana
  • Ĉapitro 19
    Germana periodo
    Novaj evoluoj
    Stefan Maul nova redaktoro
    Alia revua vizaĝo
    Esperanto en la Meso
    Maul kritikas
    Honora Prezidanto de IKUE
  • Ĉapitro 20
    Kunlaboro kun KELI
    Radikalaj ŝanĝoj
  • Ĉapitro 21
    Itala periodo
    Sepdekjara «Espero Katolika»
    Morto de prezidanto Longoni
  • Ĉapitro 22
    Pola periodo
    Radio Vatikana
    Apostola beno
  • Ĉapitro 23
    Pola-itala periodo
    Doloriga perdo por IKUE
    Nova IKUE-statuto
    Mortis Flammer
    Notaria akto
    Pola animzorganto
  • Ĉapitro 24
    Nova prezidanto
    Elstara aktivulo
    La Papo ne salutis en Esperanto
    Pri esperantaj diservoj
    Landaj reprezentantoj
    Ekumena Kongreso kun KELI
  • Ĉapitro 25
    Konsekro al Maria
    Dua jarmilo de Maria
    Kongreso pri paco
    Malapero de pioniroj
    Multnombre en Pollando
  • Ĉapitro 26
    80-jara jubileo de «Espero Katolika»
Page Reader Press Enter to Read Page Content Out Loud Press Enter to Pause or Restart Reading Page Content Out Loud Press Enter to Stop Reading Page Content Out Loud Screen Reader Support