HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 15
Roma Kongreso
En majo 1950 la prezidanto de IKUE P. Heilker komunikis, ke li eksiĝos kiel prezidanto kaj ĉefestrarano pro sia aĝo. En konsento kun la italaj samideanoj, en la venonta IKUE-kongreso en 1950 en Romo oni elektos novan prezidanton.
Sed la Roma kongreso decidis ne elekti novajn estraranojn, kaj konfidi la gvidadon de IKUE kaj EK al la ankoraŭ funkcianta estraro: Alfons Beckers aganta prezidanto, L. G. C. de Jong, ĝenerala sekretario-kasisto, J. Vernoux kaj N. V. Vigar, membroj. La Roma kongreso ankaŭ petis la nomitojn, prepari «definitivan ĝeneralan estraron por la kongreso de 1951, okazonta en Munkeno (Germanio)».
Kontrakto kun UEA
Pri la Munkena Kongreso tiel raportis P. Ludwig Thalmaier: «Organizaj problemoj estis priparolitaj, novaj statutoj fiksitaj. Oni decidis, laŭ ebleco, aranĝi la sekvontajn internaciajn katolikajn E-kongresojn en la kadro de la universalaj kongresoj (de UEA), sed ne ĉiujare».
Plue, la Munkena kongreso konfirmis kontrakton inter IKUE kaj UEA per kiu IKUE fariĝis faka membro de UEA; laŭ la art. 4 de la kontrakto, «La du organizaĵoj faros sian eblon, helpi unu al la alia rilate al komuna celoj».
Kiel prezidanto de IKUE estis elektata sacerdoto Alfons Beckers.
Belga periodo
Komenciĝis, do, belga periodo. La nova prezidanto, vere nelacigebla, ĝis tiam jam faris sennombrajn predikojn en Esperanto kaj celebris Mesojn multloke kaj diversnacie. En sia unua «Letero de la prezidanto» (en EK de januaro 1952) tiel li resumis multajn iniciatojn de IKUE:
«Ni ellaboris novajn kaj modernajn statutojn, adaptitajn al niaj tempoj kaj cirkonstancoj. Ni faris kontrakton kun UEA kaj se eble en la estonteco ni kune kongresos… Ni pligrandigis la estraron, kiu nun etendiĝas ĝis en Usono. Ni kore bonvenigas en la estrara familio d-ron Solzbacher kaj paroĥestron Pausbach. Ni sukcesis akiri helpantojn por la redaktado de nia organo».
Beckers plue planis enkonduki membro-kartojn por ĉiuj legantoj de EK, ĉar «ili samtempe estas membroj de IKUE».
Ekde 1952 EK aperis en tipografia formo kaj en alia formato, nome 16,5 cm x 24 cm, anstataŭ la antaŭa de 18 cm x 25,5 cm. Kaŭzo estis la enorma plikariĝo de la papero kaj plialtigo de la salajroj en la antaŭa jaro.
Ekde februaro 1952, EK aperis denove sub la redaktado de la ĝenerala sekretario-kasisto de Jong, pro eksiĝo de A. F. Leideritz.
En julio-aŭgusto 1952 EK publikigis detalan raporton pri la sukcesplena «Dua Eŭkaristia Esperanto-Mondkunveno», kiu okazis en Barcelono (Hispanio), kaj kiun multaj katolikaj esperantistoj, ankaŭ eksterlandanoj, partoprenis sub la gvido de Beckers. El tiu kongreso rezultis la fondo de «Katolika Esperantista Hispana Asocio» (KEHA), kiel landa ligo de IKUE.
Dum la 37-a Universala Kongreso de Esperanto en Oslo (Norvegio) sacerdoto Thalmaier denove realigis unu el la apartaj kunvenoj de katolikaj esperantistoj. Ĉeestis ne malpli ol 200 esperantistoj el diversaj landoj.
Morto de pioniro
Je la 26-a de januaro 1953 mortis en aĝo de preskaŭ 75 jaroj P. A. Schendeler, pri kies grava rolo en la historio de IKUE ni jam ofte raportis.
EK de marto 1953 skribis i. a. pri li:
«Tamen, plej konata li estis kiel ĝenerala sekretario kaj kasisto de IKUE; dum jaroj li ankaŭ estis redaktoro kaj direktoro de nia revuo EK… pro diferenco pri la estrado, li abdikis tiujn postenojn en 1935. Tamen, lia idealismo ne forlasis lin… Ofte, li estis kaŭzo de miskompreno, de kvazaŭ rivaleco.
Vere, ni devas konstati, ke li estis geniulo kun multaj diversaj kapablecoj, kaj ke li uzis ilin ĝisfunde, profite al nia movado, eĉ ĝis kelkaj horoj antaŭ sia morto».
Truus Durenkamp
En junio 1953 de Jong transdonis la postenon de redaktoro de EK al f-ino Truus Durenkamp, en Dordrecht (Nederlando), konstatante: «Ŝi komencas en favoraj cirkonstancoj, ĉar estas denove eble, eldoni la revuon en pli plaĉa vesto».
Siavice, Beckers akcentis:
«Mi ne parolos pri la planoj de la nova redaktorino, sed la faktoj montros, ke ŝi estas inda okupi tiun postenon: ŝi komprenas pli ol 10 lingvojn kaj do la kampo de dokumentado estas sufiĉe vasta. Ŝiaj teknikaj kaj ĵurnalistikaj scioj estas sufiĉe konataj por ke ni plenplene povas komisii al ŝi la malfacilan taskon de redaktoro. Mi estas certa ke EK iros novajn vojojn sub ŝia gvidado».
De la riĉaj personaj kvalitoj de la nova redaktorino, EK/ IKUE povis profiti ne malpli ol dek jaroj.
50 jarojn EK
Ĉar EK en 1953 ekzistis 50 jarojn, la numero de oktobro estis jubilea eldono, kaj la tiujara kongreso farigis jubilea.
La unuaj kvar kongresaj tagoj okazis en Parizo, kaj la dua parto en Lourdes. Pro neatendita strikado de la francaj publikaj trafik-servoj, ĉiuj kongresanoj jam en Parizo estantaj devis rapidi al la stacidomo, ĉar montriĝis ke nur unu vagonaro lastmomente ekveturos al Lourdes. Parto de la IKUE-membroj aliĝintaj al la kongreso, inter kiuj la aŭstriaj samideanoj, povis atingi nek Parizon, nek Lourdes. Sed, dank’ al tiu unu vagonaro, la laboroj komencitaj en Parizo estis daŭrigitaj en Lourdes, tiel ke la pilgrimado, malgraŭ la surprize ekestintaj malfacilaĵoj, povis esti realigita, kaj Beckers povis senvualigi marmortabulon ĉe la tombo de Emile Peltier, la fondinto de EK.
Pli ampleksa EK
Ekde januaro 1954 EK aperis je 12 paĝoj, kun kresko de 50%. Pri tio skribis la redaktorino Durenkamp: «Certe, la amplekso de 12 paĝoj monate, ankoraŭ ne estas afero por fanfaroni, sed iom post iom ni esperas pligrandigi la revuon».
Vere tio sukcesis. En 1957 EK kreskis al 16 paĝoj, kaj en 1959 ĝi havis eĉ 20 paĝojn.
Por finance ebligi tiun kreskon, la kongreso de 1956, okazinta en Zaragoza (Hispanio), decidis plialtigi la kotizon je 20%.
La sama kongreso rekomendis pli grandan kunlaboron kun la movado «Pax Christi».
Ekde januaro 1957 la revuo, laŭ decido de la pola registaro, oficiale povis eniri tiun landon; tamen, restis la malfacilaĵoj rilate la pagon de la abonmono.
Bedaŭrinde, en oktobro 1957 la multmerita ĝenerala sekretario-kasisto de IKUE, L. G. C. de Jong, devis abdiki ĉiujn neprofesiajn funkciojn, laŭ ordono de sia kuracisto. Li ekfunkciis en 1939 kiel ĝenerala sekretario, estis unu el la iniciatintoj post la dua mondmilito por reeldoni EK, kaj tiam ankaŭ farigis ĝia redaktoro. De Jong plenumis tiujn diversajn taskojn dum 18 jaroj. «En la historio de IKUE – tiel skribis Beckers en adiaŭa artikolo – lia nomo brilos en oraj literoj».
Redaktorino Durenkamp transprenis la funkciojn de s-ro de Jong, samtempe kun la prizorgo de la «Libro-servo». En kunlaboro kun la IKUE-prezidanto kaj la ĉefestraro, ekde novembro 1957 ŝi denove plibeligis la revuon, enkondukante vinjetojn kaj aliajn litertipojn.
En tiu sama jaro 1957 aperis, interalie, la junulara gazeto «Birdo», eldonita de la nederlanda junularsekcio «La Alta Flugo» (LAF) sub la redaktado de Jacques Tuinder.
Beno de Johano la 23-a
En 1958 mortis Pio la 12-a. Responde al telegramo de la IKUE-prezidanto, la nova Papo, Johano la 23-a, sciigis per la ŝtata sekretario ke «la Suverena Pontifiko estis tre tuŝita de la bondeziroj kaj preĝpromesoj okaze de sia kronado, kaj sendis tre volonte rekompence la apostolan benon».
Okaze de la Zamenhof-jaro, la revuo de julio-aŭgusto 1959 aperis riĉe ilustrita, kiel speciala «Pola numero», samtempe memoriganta la 30-jaran ekzistadon de la «Pola Katolika Unuiĝo Esperantista» (PKUE).
Ankaŭ «Nederlanda Katoliko», tiutempe la plej granda sekcio de IKUE, havis kaŭzon por festi, memorigante, en junio 1959, sian oran jubileon, kaj la «Internacia Katolika Informejo» (IKI) festis sian 25-jaran ekzistadon. En tiu sama jaro, 200 IKUE-membroj partoprenis en la «Unua Internacia Pilgrimo» al la fama pilgrimloko Ĉenstoĥovo.