HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 14
Nederlanda-belga periodo
Rekonstruo kaj reviviĝo
Estas dank’ al la IKUE-prezidanto P. Heilker, al la ĝenerala sekretario-kasisto L. G. C. de Jong, ambaŭ nederlandanoj, kaj al la aktiva helpo de sacerdoto Alfonso Beckers el Belgio, ke EK reaperis en januaro 1946.
En artikolo datita je la fino de 1945, Heilker konstatis, ke en Nederlando la movado jam ekfloras, kiel baldaŭ ankaŭ okazos en aliaj landoj. Kaj li apogis sian aserton per ĝojiga novajo, anoncante ke, dum jarkunveno de «Nederlanda Katoliko» okazinta en decembro 1945, estis decidite, «ke ĉiuj anoj de tiu landa ligo estos abonantoj de EK ekde januaro 1946».
Siavice, s-ro de Jong urĝe petis la «iamajn abonantojn renovigi sian abonon». Aldone li komunikis: «Feliĉaj ni estas, ke ni solvis la diversajn malfacilaĵojn, kiel estas papero, presejo, abonkotizo kaj la pago de la mono».
En EK de februaro 1946 Heilker pli precize sciigis siajn intencojn:
«La hodiaŭaj cirkonstancoj devigis nin eldoni EK en Nederlando, kie ni trovis presiston, kiu ĝin povas je nealta prezo fari kaj presi. Plue, ĉar ni ankoraŭ ne trovis kapablan redaktoron, la ĝenerala sekretario prenis bonvole sur sin ankaŭ tiun multokupan funkcion, tamen nur provizore. Ĉiu komprenas, ke la nuna situacio ne povas daŭri. Tuj kiam la internaciaj cirkonstancoj tion al ni permesos, ĉio ŝanĝiĝos: venos alia redaktoro, venos nova taskdivido inter la diversaj landoj, venos nova estraro kaj nova prezidanto».
IKUE ekfloras
En marto la ĝenerala sekretario de Jong konfirmis, ke ekfloras «Nederlanda Katoliko», ke en Belgio la «Flandra Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj» (FUKE) denove funkcias preskaŭ de unu jaro, ke en Francio la «Franca Katolika Ligo» provizore aliĝis al IEL.
Kvankam IKUE ankoraŭ ne reviviĝis, tamen ekzistis viglaj kontaktoj kun ĝia malnova estraro kaj multaj jam reabonis je EK.
Denove funkciis ankaŭ la «Brita Ligo de Katolikaj Esperantistoj», kaj en Irlando, Argentino kaj Italio ankaŭ nova katolika Esperanto-movado ekfloris.
La «Internacia Katolika Informejo» (IKI) ree plene funkciis; ĝia informilo «Vojo-Vero-Vivo»reaperis kaj rekomencis pritrakti gravajn religiajn aferojn.
La ĝenerala sekretario ankoraŭ anoncis: «IKUE restariĝis, la sekretariejo plene funkcias kaj la oficiala organo aperas. La sukceso nun dependas de la propagando de la anoj… La sekvanta ago estos la restarigo de la “Serva Organizo de IKUE”, laŭ la regularo, akceptita dum la kongreso en Ljubljana 1938».
La 1-an de majo 1946 kunvenis, por pristudi la tiumomentan situacio de EK/ IKUE, tiuj membroj de la IKUE-ĉefestraro, kiuj ne estis malhelpitaj ĉeesti pro eksterlandaj cirkonstancoj. Dum tri tagoj, la prezidanto Heilker, la ĝenerala sekretario-kasisto de Jong kaj la ĉefestrarano sac. Beckers priparolis la staton de IKUE kaj EK.
Estis decidite, ke la prezidanto publikigos en EK alvokon por helpi tiujn fidelajn samkredanojn kaj samideanojn en landoj, el kiuj ne estas eble ricevi monon, kaj «tiujn en speciale katolikaj landoj, kie nuntempe (1946) la cirkonstancoj ne estas favoraj, samtempe helpante nian revuon». Por tiu celo, la administracio-redaktoro «serĉos en kiel eble plej multaj landoj unu reprezentanton kiel propagando-peranton, kaj unu personon, kiu ĉiumonate sendos al ni kelkajn malgrandajn sciigojn pri la katolika vivo kaj de tempo al tempo instigos eminentajn samideanojn verki artikolon por EK». Oni precipe celos seminariojn, kiuj edukas pastrojn kaj instruistojn, kaj monaĥejajn bibliotekojn. Dua tasko estos la rekonstruo de la «Servo-Organizo».
Krome, sac. Beckers estis elektita vicprezidanto de IKUE, por anstataŭi la mortintan f-inon Larroche.
Konferenco «Drakenburgh»
Kiel dua paŝo al la restarigo de EK kaj IKUE estis organizita internacia konferenco de IKUE, kiu okazis en 1947 en Drakenburgh; partoprenis ĝin delegacioj el Anglio, Belgio, Ĉeĥoslovakio, Francio kaj Nederlando.
La kongresaj prelegoj temis pri la problemoj de familio kaj de edukado, kaj estis decidite aranĝi internacian enketon pri «la bezonoj de kaj la oficialaj subvencioj al la infanriĉaj familioj», por prezenti poste la rezultaton «al la rilataj naciaj unuiĝoj kaj instancoj».
Krome, Jan Filip el Ĉeĥoslovakio prelegis pri la temo «Esperanto kiel ilo por realigi la celojn de la katolika agado»; sekvis rezolucio, ke la katolikaj esperantistoj, en korespondado k.t.p., interŝanĝu internacie ideojn pri eblecoj, rezultatoj, efikoj kaj labormetodoj de la katolika agado.
En la organiza kampo, de Jong raportis pri «IKUE depost la fino de la milito» konstatante i. a. ke en 1947 la nombro da abonantoj «sufiĉe superis tiun de la antaŭmilita tempo», kaj ke EK jam estas sendata al 36 landoj; plue, P. Heilker estis reelektita prezidanto de IKUE, Beckers vicprezidanto, kaj de Jong ĝenerala sekretario-kasisto.
La Konferenco «Drakenburgh» petis al la franca ligo, organizi en 1948 la unuan postmilitan IKUE-kongreson; sed, pro subita interna krizo en IKUE, kongreso okazis nek en tiu jaro nek en 1949.
Ankaŭ EK ekhaltis aperi, ĝis oktobro 1949, kiam ĝi menciis kiel novan redaktoron A. F. Leideritz el Amsterdamo (Nederlando). En tiu okazo, de Jong interalie anoncis: «Nederlanda Katoliko decidis forlasi sian propran ligan revuon kaj akcepti EK kiel ligan revuon. Tiel, la ekzistado de EK estas certa. Ni ŝuldas multan dankon al “Nederlanda Katoliko” pro tiu decido kaj ni esperas, ke neniu bedaŭros post iom da tempo tiun agon».