HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 13
La dua mondmilito
En oktobro-novembro 1938 la redaktoro de EK Brouwer menciis la internaciajn politikajn konfliktojn kaj la minacon de nova mondmilito, akcentante:
«Neniu preparas sin por ataki, ĉu ne? La popoloj ne volas militon. Sed la militpreparoj ne ĉesas…».
Kaj la dua mondmilito venis.
Malgraŭ la militdanĝero, en aŭgusto 1939 tamen okazis IKUE-kongreso en Antverpeno (Belgio). «La plimulto de la kongresanoj – skribis pri tio, pli poste, sinjorino Li de Jong Roobeek – estis nederlandanoj kaj belgoj, ĉar la minaco de alia milito pendis super ĉies kapo. En septembro 1939 komenciĝis la dua mondmilito kaj rompiĝis la internacia kontakto».
Sobraj vortoj, sed de kia signifo, por ĉiuj koncernaj landoj kaj por la tuta esperantista movado!
Necesaj decidoj
Same kiel je la eksplodo de la unua mondmilito, ankaŭ nun ekestis ĥaoso ĉiuflanke kaj ĉiulande.
EK daŭrigis aperi, sed oni devis preni «necesajn decidojn». Jam EK de marto-aprilo 1939, cetere, enhavis jenan anoncon:
«La ĉefestraro de IKUE, konsiderante la malfavoran situacion por nia movado, juĝante dezirinde fari sin sendependa de nova situacio, decidis peti s-ron L. de Jong el Roelofsarendsveen (Nederlando) provizore funkcii kiel sekretario-kasisto de IKUE».
Dum la kongreso de 1939, sacerdoto A. Beckers, tiutempe profesoro en Maasmechelen (Belgio), estis elektita anstataŭanto de la eksiĝinta s-ro Buhr el Prago (Ĉeĥoslovakio), kaj, «en akordiĝo de ĉeĥaj membroj», s-ro Berka estis anstataŭigita per s-ro Golubić (Jugoslavio).
La numero de EK de januaro-februaro 1940 estis la lasta, kiu tiam aperis; la revuo denove eldoniĝis nur en 1946.
Carlo Sarandrea en sia jubilea historia skizo de 1983, atentigis pri anonima letero el Ĉeĥoslovakio, kiu informis la IKUE-ĉefestraron kaj la legantojn de EK, ke «la Gestapo forprenis el la hejmo de s-ano Berka en Ĉeĥoslovakio la tutan havaĵon de IKUE-dokumentoj, libroj, arkivoj…».
F-ino Larroche
«Inter la mortintoj en tiu periodo – aldonas Carlo Sarandrea – ni volas mencii fraŭlinon Larroche, estingiĝintan en 1942… Ĉi tiu malforta virino, kiu esperantiĝis 55-jaraĝa en 1909, estis por IKUE plurfoje neanstataŭigebla gvidantino. Kasistino, ŝi zorgis ankaŭ pri multaj aliaj aranĝoj, inkluzive de kongresoj kaj administrado de EK… Ŝi estis la sola virino, kiu ĝis nun atingis la funkcion de vicprezidanto de IKUE, eĉ de afergvidanta prezidanto en 1920. Ŝia nobla figuro sincere kortuŝas. Ŝi aperas en multaj IKUE-fotaĵaj; sed ŝi ankaŭ staris unuavice, kiam la bezono alvokis al laboro».