HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 11

Dua nederlanda periodo

Ĉu neaktiva?

En la januara numero 1935 de EK Schendeler raportis pri la «nuna situacio»:

« Sendube, niaj membroj dum la lasta tempo havis la impreson, ke la IKUE-estraro estas ege neaktiva, ĉar ĝi jam dum longa tempo nenion sciigis pri nia movado.

Ne okazis kongresoj en 1933 kaj 1934, kaj nenia informo ĝis nun aperis pri la eventuala kongreso en 1935. Ne aperis jarlibro dum la lastaj jaroj kaj ankaŭ la kutimaj jarraporto kaj budĝeto pri IKUE en 1934 ne aperis en nia oficiala organo».

Schendeler proponis transporti la redaktadon kaj administracion denove al Nederlando: «Nederlanda Katoliko» ja abonis 500 ekzemplerojn, kaj granda parto de la administrado kaj enkasigo de la kotizoj jam okazis en Nederlando.

Denove: la posedrajtoj de «Espero Katolika»

Dum la jubilea kongreso, en aŭgusto 1935 en Romo, bedaŭrinde, la diskutoj estis pli ĝuste disputoj, kaj superregis veraj kvereloj pri la ĉeftemo: proponoj de la IKUE-estraro pri la posedrajtoj de EK. La ĝistiama garantio de «Nederlanda Katoliko» rilate 500 abonojn de EK, laŭ s-ro H. Damen, kostis al la nederlanda ligo ĉiujaran deficiton, kaj li opiniis ke la novaj proponoj de la IKUE-estraro«ne taŭgas». La nederlanda reprezentanto asertis, ke «la Akcia Societo EK estas… la ĉefa baro por taŭga aranĝo», kaj «IKUE jam pagis sendevige la ŝuldon de EK per la aĉeto de 13 akcioj». Laŭ Damen «…la akcioj ne plu ekzistas». La plimulto de la partoprenintoj en la disputoj voĉdone rifuzis la proponojn de la ĉefestraro de IKUE. En la tria kunsido de la Roma kongreso elektiĝis kiel nova prezidanto P. Heilker el Nederlando, post kiam la episkopo de Prago (Ĉeĥoslovakio), monsinjoro Eltschner, estis rifuzinta – pro tro da oficaj okupoj – la honoron. Kiel ĝenerala sekretario estis elektita P. Ch. van de Vijver, ankaŭ el Nederlando, post la eksiĝo de Schendeler.

Definitivan solvon de la problemoj pri la posedrajtoj de EK alportis finfine la kongreso de IKUE en Brno (Ĉeĥoslovakio) en 1936, kiu elektis novan ĉefestraron de IKUE, laŭ la novaj statutoj aprobitaj de la kongreso mem. P. Heilker estis reelektita prezidanto, kaj la nova sekretario, Aleš Berka (Ĉeĥoslovakio), ricevis la taskon «intertrakti kiel eble plej baldaŭ kun la “Akcia Societo EK” pri la transpreno de la oficiala organo EK, tiel ke, nepre je la komenco de la nova jaro, ĝi estu posedaĵo de IKUE».

La Haga kongreso de aŭgusto 1937 akceptis proponon de la ĉefestraro, enmeti en la regularon la artikolon, ke «Espero Katolika» estas «la oficiala organo de IKUE». Berka perletere komunikis la akceptitan tekston al d-ro J. N. J. Smulders, reprezentanto kaj kontrolinto de la «Akcia Societo EK».

Nova redaktoro de EK fariĝis P. M. Brouwer el Hago (Nederlando).

La 7-an de januaro 1937 la nederlanda ligo havis dolorigan perdon pro la morto de sacerdoto Lambertus Poell, religia konsilanto kaj kunfondinto de la «Internacia Katolika Informejo», instituto el netaksebla valoro por la internacia diskonigo de la katolika religio pere de Esperanto.

HISTORIO DE IKUE 1903-1983

Enkonduko de la aŭtoro Nikolao Hoen

  • Ĉapitro 1
    La antaŭ- kaj unua periodo de «Espero Katolika»
    La unua «Espero Katolika»
    Vekiĝu, Esperantistoj!
    Episkopa aprobo
    Bulonjo-ĉe-Maro
    Ekumena agado
  • Ĉapitro 2
    La unua Papa Beno
    La Dua Universala Kongreso
    Krizo alproksimiĝas
    Progresado aŭ morto
    La fino alproksimiĝas
    La morto de Emile Peltier
    La tombo de E. Peltier en Lourdes
  • Ĉapitro 3
    La fondo de IKUE
  • Ĉapitro 4
    Dua franca periodo
    La proprieto de «Espero Katolika»
    Nova evoluo
  • Ĉapitro 5
    Unua nederlanda periodo
    Modela organizo
    Morto de Austin Richardson
    Dek jarojn EK
  • Ĉapitro 6
    La unua mondmilito
  • Ĉapitro 7
    Aŭstria periodo
    Konfuzo
    La unuaj IKUE-Konsuloj
  • Ĉapitro 8
    Periodo de la «Komunikoj»
    Reapero de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 9
    Denove franca periodo
  • Ĉapitro 10
    Hispana periodo
    Nova direkto kaj vivo
    Misteroj
    Li mortis kiel martiro
  • Ĉapitro 11
    Dua nederlanda periodo
    Ĉu neaktiva?
    Denove: la posedrajtoj de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 12
    Himno de IKUE
    Mortas pioniroj
  • Ĉapitro 13
    La dua mondmilito
    Necesaj decidoj
    F-ino Larroche
  • Ĉapitro 14
    Nederlanda-belga periodo
    Rekonstruo kaj reviviĝo
    IKUE ekfloras
    Konferenco «Drakenburgh»
  • Ĉapitro 15
    Roma Kongreso
    Kontrakto kun UEA
    Belga periodo
    Morto de pioniro
    Truus Durenkamp
    50 jarojn EK
    Pli ampleksa EK
    Beno de Johano la 23-a
  • Ĉapitro 16
    Ora jubileo de «Espero Katolika»
    Nova Testamento en EK
    Jubileo Durenkamp
    «Adiaŭ!»
    Panelo en Jerusalemo
  • Ĉapitro 17
    Fonduso Emile Peltier
    Gravaj ŝanĝoj
    La formato de Espero Katolika
    Ŝanĝoj en IKUE
  • Ĉapitro 18
    «Vento de novismo…»
    Papa aŭdienco
    Petrus Heilker mortis
    Pri «Kristana Kulturo»
    Radio Vatikana
  • Ĉapitro 19
    Germana periodo
    Novaj evoluoj
    Stefan Maul nova redaktoro
    Alia revua vizaĝo
    Esperanto en la Meso
    Maul kritikas
    Honora Prezidanto de IKUE
  • Ĉapitro 20
    Kunlaboro kun KELI
    Radikalaj ŝanĝoj
  • Ĉapitro 21
    Itala periodo
    Sepdekjara «Espero Katolika»
    Morto de prezidanto Longoni
  • Ĉapitro 22
    Pola periodo
    Radio Vatikana
    Apostola beno
  • Ĉapitro 23
    Pola-itala periodo
    Doloriga perdo por IKUE
    Nova IKUE-statuto
    Mortis Flammer
    Notaria akto
    Pola animzorganto
  • Ĉapitro 24
    Nova prezidanto
    Elstara aktivulo
    La Papo ne salutis en Esperanto
    Pri esperantaj diservoj
    Landaj reprezentantoj
    Ekumena Kongreso kun KELI
  • Ĉapitro 25
    Konsekro al Maria
    Dua jarmilo de Maria
    Kongreso pri paco
    Malapero de pioniroj
    Multnombre en Pollando
  • Ĉapitro 26
    80-jara jubileo de «Espero Katolika»
Page Reader Press Enter to Read Page Content Out Loud Press Enter to Pause or Restart Reading Page Content Out Loud Press Enter to Stop Reading Page Content Out Loud Screen Reader Support