HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 1

La antaŭ- kaj unua periodo de «Espero Katolika»

La unua «Espero Katolika»

En oktobro 1903 aperis la unua numero de «Espero Katolika» (de nun, ni ĝin nomos simple per la mallongigo EK). Sed ne estis la unua fojo, ke tiu nomo aperis en la internacia Esperanto-movado.

Pli frue, en 1902, Sac. Emile Peltier – la fondinto de EK – laŭ iniciato de Henri Auroux intencis fondi veran internacian katolikan esperantistan organizon, donante al ĝi la saman nomon «Espero Katolika»; tamen, ne pli ol okdeko da katolikaj Esperantistoj aliĝis, kaj do ne estis ebla jura aprobo laŭ franca leĝo.

Pri tio Henri Auroux faris jenan deklaron, en la unua numero de EK: «Multaj konsentis iĝi anoj de tiu societo, sed neniu volis iĝi membro de la administrantaro. Ni proponis ke direktoro, elektita de la ĉefaj anoj, administros la societon sub sia respondeco persona. Ni ne povis varbi la minimuman nombron de elektistoj. Kaj kiam ni sendis al nia subprefekto nian regularon, li ne volis akcepti ĝin, ĉar leĝe la societo ankoraŭ ne estis formita».

Emile Peltier indikis la celon de la revuo EK per la difino: «Espero Katolika ne intencas esti lingva sed literatura revuo kaj internacia ligilo inter la katolikoj».

Oni decidis, ke Auroux estos la redaktoro kaj Peltier funkcios kiel direktoro, kun la speciala tasko zorgi pri la propagando. Pro diversaj malfacilaĵoj – interalie la presisto (A. Barbot en Tours, Francio) ne tuj sukcesis akiri supersignitajn literojn – nur en oktobro 1903 la unua numero realiĝis.

La devizo de EK estis, latinlingve, «Unum ovile et unus pastor» (Esperantlingve: «Unu ŝafejo kaj unu paŝtisto»).

Sur la unua paĝo de la nova revuo estis poemo, verkita de Prelato Aleksandro Dombrowski, kiu estis verŝajne la unua katolika Esperantisto, lerninte la lingvon tuj post la publikigo de la «Unua Libro» de D-ro Zamenhof en 1887. Jen la poemo, dediĉita al Papo Pio la 10-a:

Al Lia plej Sankta Moŝto Papo Pio X-a

Ĉesis jam viva malgajo publika
Dio ĝojigis la Kristeklezion:
Sur trono Petra la mond’ katolika
Salutas Pion.
Grincu per dentoj infera serpento!
Nin ne timigas jam via envio:
Tra l’ maraj ondoj kaj forta vento
Nin gvidas Pio!…
Oni diradu, ke Petra la Ŝtono
Jam detruiĝas, fariĝas nenio…
Granda mensogo! Jen sankta la trono
Kaj sur ĝi Pio!…
Tial laboru sen tim’ kristanaro
Ĝis kiam estos, laŭ vorto de Dio:
Unu paŝtisto kaj unu ŝafaro…
Vidu ĝin Pio!…

Vekiĝu, Esperantistoj!

La unua ĉefartikolo de Auroux kiel redaktoro precizigis klarsence la praktikotajn gvidprincipojn.

«Neŭtraleco povas esti komprenata dumaniere – tekstis unu el tiuj gvidprincipoj – Tiu estas neŭtrala, kiu nenion diras, kontentiĝas kanti pri birdetoj kaj floroj, pri malnovaj legendoj aŭ vojaĝaj aventuroj: ankaŭ neŭtrala tiu, kiu dirante ĉion, kion li pensas, permesas al ceteraj diri ĉion, kion ili volas; tiele neŭtralos Espero Katolika».

La redaktoro anoncis, ke EK ne intencas rezervi siajn kolumnojn al katolikaj Esperantistoj, sed ĝi ankaŭ disponigas ilin al alireligiaj samideanoj, nur kondiĉe ke la ensendotaj artikoloj estu de «klara stilo» kaj pruvu «ĝentilecon».

Kaj plue la redaktoro rezonis: «Al ni do venu ili, kiuj, ĝis nun timeme ne kuraĝis esprimi siajn ideojn; ne turmentiĝu pri la gramatiko, pri la korekteco de siaj frazoj».

Fakte, la unua redaktoro de EK malfermis la pordon, en la kolumnoj de la revuo, ankaŭ al lingvaj praktikoj ne tute korektaj, tiel montrante grandan «elastecon» (laŭ la esprimo de Auroux mem), sed samtempe malfermante danĝeran vojon. Tamen, tiu (tro granda) toleremo ne estis akceptita de parto el la legantoj de EK, kaj baldaŭ envenis protestoj pri la ne tre korekta uzado de la lingvo.

Venis momento, kiam Peltier, kiel direktoro de EK, estis devigita publikigi deklaron tiurilate:«Mi tamen estis ankoraŭ juna, seneksperimenta Esperantisto. Mi, bedaŭrinde, allasis kelkajn ŝanĝetojn pri la lingvo, kaj nia unua numero, je nia eniro en la mondon, ne tre plaĉis al la gazetaro Esperantista».

Fine, en februaro 1904, Peltier anoncis la eksiĝon de Auroux kiel redaktoro, tre verŝajne ankaŭ sekve de letero skribita de Zamenhof mem al la direktoro de «Belga Sonorilo», en kiu estis fiksitaj kelkaj gravaj principoj: «Simile al ĉiu alia lingvo, Esperanto devas esti rigardata kiel lingvo finita kaj netuŝebla… Paroli pri iaj plibonigoj (se estos, efektive necesaj) ni povos nur tiam, kiam nia lingvo estos jam oficiale akceptita en la tuta mondo. Ĝis tiu tempo, la netuŝebleco de la lingvo estas la plej fundamenta kondiĉo por nia propagando».

Siavice Peltier, kiel direktoro de EK, aldonis al la deklaro de Zamenhof: «Ni tute aliĝas al tiu grava deklaracio de la aŭtoro de Esperanto: Espero Katolika uzos kiel eble plej zorge la lingvon Zamenhofan laŭ la reguloj kaj modeloj liveritaj de nia Majstro». La finkonkludo de Peltier estis kvazaŭ forta admono: «Cetere, Esperantistoj ne malŝparu tempon en etaj malpacoj. Ni ĉiuj laboradu frate, unuiĝe, fervore».

Pro la eksiĝo de Auroux, Peltier devis, vole-nevole, preni sur siaj ŝultrojn kvar taskojn, nome tiujn de direktoro, redaktoro, administranto kaj propagandisto de EK.

Episkopa aprobo

Emile Peltier, cetere, jam la 6-an de decembro 1902 akiris eklezian aprobon, kiam la Ĉefepiskopo de Tours, René François, skribis jenan leteron: «Vi postulas mian aprobon pri entrepreno, kiu celas unuigi la ĉiunaciajn katolikojn per la internacia helpa lingvo nomata Esperanto. Mi tre volonte aprobas tiun projekton, kiu al mi ŝajnas favori la disvastigadon de la Evangelio kaj la pliunuiĝon de la popoloj».

Estis do sur eklezifirma kaj principforta bazo, ke Peltier daŭrigis, post la necesa eksiĝo de Auroux kiel redaktoro, siajn klopodojn por finfine veni ankaŭ al definitiva formo de organizaĵo, de propra ligo de katolikaj Esperantistoj. Sed, eĉ kiam li fine sukcesis trovi sep «elektistojn» tiutempe necesajn en Francio por leĝa fondo de propra ligo, zorge preparinte la bezonatajn regularojn, duafoje liaj klopodoj malsukcesis, ĉar bedaŭrinde, kiel Peltier devis konstati, «nur kelkaj katolikoj aliĝis al la societo».

Ankaŭ rilate financan bazon de EK, la idealista kaj persistema agado de Peltier estis sendanka, kiel montriĝis el jena konstato, post unu jaro: «La sukcesoj malmulte respondis miajn penadojn. Mi ricevis nur ĉirkaŭ 300 abonantojn por tiu unua jaro».

La troa laborado influis malfavore la sanstaton de Peltier; por plibonigi ĝin, kaj por havi pli da tempo, li akceptis profesoran postenon en la Seminario de Tours, kaj translokiĝis al S. Radegonde.

Malgraŭ ĉiuj iniciatoj de Peltier, EK, post du jaroj, ne havis pli ol 250 abonantojn. Vere kriza situacio sin prezentis, kio devigis la fondinton de EK publikigi en januaro 1905 urĝan alvokon: «La katolikoj ne devas forgesi, ke se ili volas havi specialan revuon, ili devas krei por ĝi legantaron per propagando senlaca en katolikaj familioj, firmaoj, societoj k.c.».

Cetere, Peltier admonis: «Ne kontentiĝu trankvile legi vian revuon, sed ĉiu el vi fariĝu fervorega propagandisto; ĉiu el vi igu nin koni sian agadon por ke ni verku raporton legindan al la kongreso».

Bulonjo-ĉe-Maro

Peltier aludis la unuan universalan kongreson de la neŭtrala Esperanto-movado, kiu okazis en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro (Boulogne-sur-Mer), kaj en kies preparo li mem partoprenis. Interalie li proponis la starigon de speciala komitato, iniciatis la decidon pri taŭga stenografia sistemo, kaj la enkondukon de universala poŝtmarko, ktp.

La kongreso fariĝis grandioza sukceso, kun 700 partoprenintoj, venintaj el 22 diverslingvaj landoj.

Peltier, kiel direktoro de EK, tiel elparolis toston en granda festkunveno:

«Karaj gefratoj, la koroj de ĉiuj tie-ĉi estas plenaj je frataj sentoj. Sed ĝis nun oni parolas nur pri la frateco inter diversnacianoj. Mi esprimas la deziron, ke per Esperanto ankaŭ fratiĝu la diversreligianoj; ke ĉiuj pastroj, katolikaj aŭ protestantaj, hebreaj aŭ rusortodoksaj, per Esperanto unuiĝu por kune labori al la universala frateco. Mi povas certigi, ke Espero Katolika ĉiam klopodos atingi tiun celon».

Ekumena agado

La Bulonja tosto estis klare de ekumena inspiro. En tia rilato, ŝajnas al ni prave, pro historiaj kaj logikaj motivoj, aparte akcenti kaj reliefigi la ekumenan agadon de Peltier.

En sia antaŭparolo por la tria jaro de EK, en oktobro 1905 li nomis la unuiĝon de la diversaj Eklezioj «unu el la fundamentaj programeroj por realigi pere de la internacia revuo».

Sed al li ne sufiĉis instigi kaj sugesti; li deziris praktike efektivigi sian intencon, kaj vere meti sian revuon je dispono de la ideo de ekumena agado. Tiucele, en EK de januaro 1906 aperis la fama «Publika letero al ĉiuj pastroj kristanaj», kun la subtitolo: «katolikaj, protestantaj, rusortodoksaj, grekaj, armenaj, k.c.», kaj kun la enkondukaj vortoj «Karaj fratoj en Kristo». Jen la teksto:

«En la neforgesebla kongreso de Boulogne mi deziris en tosto la unuiĝon de la diversreligianoj per Esperanto. La deziroj estas vanaj, se ili ne eksteriĝas en realecon per agoj. Hodiaŭ mi proponas al vi ekrealiĝon de tiu deziro.

Ŝajnas al mi, ke la unua paŝo farinda estas la reunuiĝo de la kristanaj religioj. Multaj kredoj, preĝoj, esperoj, estas komunaj al ĉiuj kristanoj. Nur malmultaj punktoj estis, en estinteco jam malproksimega, kaŭzoj de malunuiĝo inter ili.

Ĉu vi ne pensas, ke nun alvenis tempo, kiam oni povas paceme, unuiĝeme kaj frate, kun animo tute senigita de la tiamaj pasioj, ekzameni tiujn malnovajn malkonsentojn? Ĉu ne io mirinda, bedaŭrinda, malaperinda, ke disĉiploj de tiu, kiu ordonis: “Amu vin reciproke”, daŭrigas sin reciproke malami pro malpacoj alvenintaj antaŭ kelkaj jarcentoj!…

Kial do ni pli longe restus malunuigitaj, ĉiuj aparte laborantaj, rifuzante koni kaj helpadi la laborojn de la aliaj?».

Sekve, Sac. Peltier formulis pli precize siajn ideojn:

«Mi hodiaŭ, kun sincereco plej vera, kun koro esper- kaj amoplena, faras unuan paŝon por iri renkonten al vi, proponi interparoladon amikan pri niaj sanktaj priokupoj. Vi amike min akceptos, ĉu ne? Kaj nia unuiĝo estos ja la plej glora kaj fruktodona de Esperanto!

Unue devos estiĝi unuiĝo de Esperantaj pastroj kristanaj, por kune studadi la demandon kaj difini la rimedojn uzendajn por atingi la celon. Mi esperas, ke la pastroj el ĉiuj kristanaj religioj respondos mian alvokon, sendante al mi sian nomon kaj aliĝon al la ideo de unuiĝo».

«Eĉ se ni estos nur deko, nur trio…, mi promesas, ke mi de nun neniam forlasos tiun grandan celon. Kiam la unuiĝemaj pastroj sin konas reciproke, per publikigo en EK de la aniĝantaro, ni pensos pri dua paŝo farota. Mi atendas vin, fratoj… Emile Peltier, direktoro de EK.

P.S. Mi esperas, ke la gazetoj esperantistaj bone volos presigi tiun avizeton: «Pastroj el ĉiuj religioj estas petataj legi la n-on 24-an de Espero Katolika».

Venis efektive reagoj al tiu «Publika letero». En la marta numero aperis la unuaj leteroj, kiuj formis mozaikon kun riĉkoloraj pecetoj kaj ankaŭ kontraŭstaraj opinioj.

Interalie, Sac. Requin el Francio deklaris: «Certe mi deziras fratiĝi kun pastroj diverskristanaj, sed atente leginte la publikan leteron al pastroj, mi ne perfekte komprenis la efektojn de tiu frateco. Kiun celon vi esperas atingi? Ĉu nur amikan interparoladon? Tio estas facila. Sed, ĉu vi povas ebenigi malpacojn en dogmaro? Mi ne esperas…».

D-ro Vallienne el Parizo timis malsukceson de la iniciato, kaj opiniis ke Peltier volas «varbi sub la speciala standardo la ĝeneralecon de la kristanaro». Laŭ D-ro Vallienne, katolikismo «estas nur ero en la aro kristana, kaj ĉiuj, kiuj ne konsentas pri la formulaĵo katolika, kiuj kontraŭe akceptas formulajon ne konsentitan de la katolikestro, devige restos, eble kun bedaŭro, sed tamen restos ekster nia tendaro».

Ankaŭ reagis detale John Cyprian Rust, pastro de la ŝtatangla eklezio, kiu persone ĉeestis la kongreson en Boulogne kaj mem aŭdis la toston de Peltier. En la unua parto de sia reaga letero li konsentis kun la iniciato; sed en la dua parto li esprimis timon. «Kiel? Frateco kun herezuloj, dum ili restas obstinaj en sia herezo!». Pastro Rust opiniis, ke eble la romkatolikaj aŭtoritatuloj eĉ povus konstati: «…se tiu ĉi lingvo (Esperanto) estas pero de tia malbona frateco, oni devos malpermesi al katolikoj lerni ĝin». Laŭ li, la protestantoj povus diri: «Jen tiu ĉi nomita helplingvo. Ĝi ne helpas simple la internacian komunikadon, sed la ruzojn de tiuj kiuj deziras denove submeti nin al la jugo de la Roma tiraneco».

En marto 1905 montriĝis, el la respondoj de Peltier, kion li fakte deziris realigi, sed ankaŭ kiom malfacila aŭ eĉ neebla estis la atingo de la celo.

«Mia celo – li diris – atingota kredeble nur post longa tempo, estas la reunuiĝo de la diversaj kristanaj eklezioj. Mi tre bone scias, ke grandaj estas la baroj al tiu celo; ankaŭ mi komprenas ke la malfortaj klopodoj de kelkaj ne ŝanĝos la religiajn aferojn de la mondo en la daŭro de kelkaj jaroj. Sed la celo estas bonega kaj ŝatinda; se la entrepreno ne estas ĥimero, kial ne komenci la laboron? La unuaj apostoloj de ideo ia estas ĉiam malmultaj kaj malfortaj; ili preskaŭ neniam venkas mem. Sed aliaj venas post ili, daŭrigas la laboron, kaj post multegaj jaroj – eĉ post jarcentoj – la semaro kreskadas kaj venas ĝojiga rikolto… Tiel fariĝis pri Esperantismo, pri pacifismo; tiel okazis pri la unua semado de Kristo kaj de liaj apostoloj. Ni do devas ĉiam rigardadi la sanktan celon, ne kun la espero, ke ni mem ĝin atingos, sed por fortikigi niajn korojn kaj pli bone distingi la rimedojn uzindajn».

Al Pastro Rust, Peltier respondis jenon:

«Certe estas kelkaj tiel en nia eklezio, kiel en via, kiuj ne komprenos, ke diversreligianoj fratiĝu. Certe kelkaj kulpigos Esperanton pri tio, kion ili nomas malbonan malŝatindan entreprenon… Sed, ĉu Esperanto estas amuzilo? Ĉu gi estas uzebla nur por interŝanĝo de poŝtkartoj? Aŭ ĉu Esperanto estas utiligebla kiel progresilo por la homaro? Al tiuj, kiuj kulpigas Esperanton, ni simple respondas: Esperanto estas neŭtrala lingvo, nenies propraĵo. Katolikoj, protestantoj, framasonoj, socialistoj povas ĝin uzi kiel propagandilon de siaj ideoj. Oni ne pli devas kulpigi Esperanton pro la ideoj disvastigitaj per ĝi, ol oni kulpigas la elpensinton de la presarto pro sama kaŭzo…

La unua paŝo estas, laŭ mia opinio, fondi unuiĝon por esperantistaj pastroj, kaj samtempe… Societon de Studoj por la unuiĝo de la kristanaro. Mi sendis alvokon al la pastroj, sed mi tre ŝatus, ke la laikoj ankaŭ partoprenu en la studoj. Oni unue difinu kelkajn punktojn pridiskutotajn. Rondiranta manuskripto tre taŭgus por komuniki al la diskutado, kaj oni eĉ povus publikigi la studaĵojn.»

En la numero de februaro 1906 Peltier puklikigis la nomojn de dekunu personoj, kiuj subtenis lian iniciaton fondi ekumenan unuiĝon: inter tiuj estis Pastro Dombrowski.

Oni atentigis, pri tio, ke se la ideo de ekumenismo hodiaŭ estas tre aktuala, tio tute ne estis tiel en 1906: tamen, Peltier asertis kuraĝe, ke Esperanto ne estu ponto nur inter nacioj kaj popoloj, sed ankaŭ inter kristanoj. Objektive oni ankaŭ konstatis, ke ne estas teologie ĝusta tio, kion Peltier skribis en sia «Publika letero» rilate la diferencojn kaj malfacilaĵojn inter katolikoj kaj aliaj kristanoj («nur malmultaj punktoj estis, en estinteco jam malproksimega, kaŭzoj de malunuiĝo inter ili»). Ankaŭ la uzita esprimo «malkonsentoj» ne ekzakte precizigis la teologiajn diferencojn inter la katolikoj kaj la «aliaj»: kiom grandaj estas ankoraŭ nun tiuj diferencoj pruvis la dua Vatikana Koncilio. Malgraŭ tio, kun ĝojo oni devas konstati la simplan realecon de la konkreta, lojala kaj daŭra kunlaboro de IKUE kaj KELI.

HISTORIO DE IKUE 1903-1983

Enkonduko de la aŭtoro Nikolao Hoen

  • Ĉapitro 1
    La antaŭ- kaj unua periodo de «Espero Katolika»
    La unua «Espero Katolika»
    Vekiĝu, Esperantistoj!
    Episkopa aprobo
    Bulonjo-ĉe-Maro
    Ekumena agado
  • Ĉapitro 2
    La unua Papa Beno
    La Dua Universala Kongreso
    Krizo alproksimiĝas
    Progresado aŭ morto
    La fino alproksimiĝas
    La morto de Emile Peltier
    La tombo de E. Peltier en Lourdes
  • Ĉapitro 3
    La fondo de IKUE
  • Ĉapitro 4
    Dua franca periodo
    La proprieto de «Espero Katolika»
    Nova evoluo
  • Ĉapitro 5
    Unua nederlanda periodo
    Modela organizo
    Morto de Austin Richardson
    Dek jarojn EK
  • Ĉapitro 6
    La unua mondmilito
  • Ĉapitro 7
    Aŭstria periodo
    Konfuzo
    La unuaj IKUE-Konsuloj
  • Ĉapitro 8
    Periodo de la «Komunikoj»
    Reapero de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 9
    Denove franca periodo
  • Ĉapitro 10
    Hispana periodo
    Nova direkto kaj vivo
    Misteroj
    Li mortis kiel martiro
  • Ĉapitro 11
    Dua nederlanda periodo
    Ĉu neaktiva?
    Denove: la posedrajtoj de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 12
    Himno de IKUE
    Mortas pioniroj
  • Ĉapitro 13
    La dua mondmilito
    Necesaj decidoj
    F-ino Larroche
  • Ĉapitro 14
    Nederlanda-belga periodo
    Rekonstruo kaj reviviĝo
    IKUE ekfloras
    Konferenco «Drakenburgh»
  • Ĉapitro 15
    Roma Kongreso
    Kontrakto kun UEA
    Belga periodo
    Morto de pioniro
    Truus Durenkamp
    50 jarojn EK
    Pli ampleksa EK
    Beno de Johano la 23-a
  • Ĉapitro 16
    Ora jubileo de «Espero Katolika»
    Nova Testamento en EK
    Jubileo Durenkamp
    «Adiaŭ!»
    Panelo en Jerusalemo
  • Ĉapitro 17
    Fonduso Emile Peltier
    Gravaj ŝanĝoj
    La formato de Espero Katolika
    Ŝanĝoj en IKUE
  • Ĉapitro 18
    «Vento de novismo…»
    Papa aŭdienco
    Petrus Heilker mortis
    Pri «Kristana Kulturo»
    Radio Vatikana
  • Ĉapitro 19
    Germana periodo
    Novaj evoluoj
    Stefan Maul nova redaktoro
    Alia revua vizaĝo
    Esperanto en la Meso
    Maul kritikas
    Honora Prezidanto de IKUE
  • Ĉapitro 20
    Kunlaboro kun KELI
    Radikalaj ŝanĝoj
  • Ĉapitro 21
    Itala periodo
    Sepdekjara «Espero Katolika»
    Morto de prezidanto Longoni
  • Ĉapitro 22
    Pola periodo
    Radio Vatikana
    Apostola beno
  • Ĉapitro 23
    Pola-itala periodo
    Doloriga perdo por IKUE
    Nova IKUE-statuto
    Mortis Flammer
    Notaria akto
    Pola animzorganto
  • Ĉapitro 24
    Nova prezidanto
    Elstara aktivulo
    La Papo ne salutis en Esperanto
    Pri esperantaj diservoj
    Landaj reprezentantoj
    Ekumena Kongreso kun KELI
  • Ĉapitro 25
    Konsekro al Maria
    Dua jarmilo de Maria
    Kongreso pri paco
    Malapero de pioniroj
    Multnombre en Pollando
  • Ĉapitro 26
    80-jara jubileo de «Espero Katolika»
Page Reader Press Enter to Read Page Content Out Loud Press Enter to Pause or Restart Reading Page Content Out Loud Press Enter to Stop Reading Page Content Out Loud Screen Reader Support