Espero Katolika
Espero Katolika estas la plej malnova daŭre aperanta E-revuo: ĝia unua numero estis eldonita en 1903.
Omaĝe al tio oni planas enretigi ĉiujn jarkolektojn de la revuo, por disponigi vastan kaj valoran arkivon pri katolikismo kaj pri la katolika E-movado kune kun gravaj ekleziaj dokumentoj en Esperanto.
Sen forgesi la kontribuon, kiun EK povas doni al la historiistoj pri E-o.
La projekto kreskas kaj oni povas jam trafoliumi pli ol 200 revu-numerojn.