Hejmo ENCIKLIKO POPULORUM PROGRESSIO

ENCIKLIKO POPULORUM PROGRESSIO

LA PROGRESO DE LA POPOLOJ

26an de marto 1967

Al la episkopoj,
sacerdotoj, 
religiuloj, 
kredantoj
kaj al ĉiuj homoj de bona volo.

LA SOCIALA PROBLEMO ESTAS AFERO DE LA TUTA MONDO

1. Progreso de la popoloj

La progreson de la popoloj la eklezio atente sekvas: speciale de tiuj, kiuj streĉas siajn fortojn por savi sin el malsato, el mizero, el endemiaj malsanoj, el nescio; kiuj deziras pli grandan parton de la fruktoj de la civilizacio kaj pli aktivan estimon de siaj homaj kvalitoj; kiuj energie sin direktas al sia plena disvolviĝo. Antaŭ mallonge la dua ĝenerala Koncilo Vatikana finiĝis, kaj renoviĝis la konsciiĝo pri la postuloj de la evangelia mesaĝo. Estas la devo de la eklezio servi al la homoj, por helpi al ili kompreni ĉi tiun gravegan problemon en ĝia tuta amplekso kaj konvinki ilin pri la urĝo de solidara agado en ĉi tiu decida momento de la historio tuthomara.

2. Sociala doktrino de la papoj

En siaj grandaj enciklikoj “Rerum Novarum” de Leo XIII, “Quadragesimo Anno” de Pio XI, “Mater et Magistra” kaj “Pacem in Terris” de Johano XXIII – kaj ni ankoraŭ ne parolas pri la mesaĝoj de Pio XII al la mondo – niaj grandaj antaŭuloj ne preterlasis, laŭ la devo de sia ofico, verŝi la lumon de la evangelio sur la socialajn demandojn.

3. Grava fakto

Estas hodiaŭ la plej grava fakto – pri kiu necesas konscii – ke la sociala demando fariĝis mondampleksa. Johano XXIII tion klare eldiris kaj la koncilo ripetis liajn dirojn en la pastorala konstitucio pri “la eklezio en la hodiaŭa mondo”. Ĉi tiu mesaĝo estas serioza, kaj urĝa ĝia apliko. La popoloj malsataj hodiaŭ urĝe kaj impete postulas helpon de la popoloj, kiuj havas abundon. La eklezio devas ektimi pro ĉi tiu alarmkrio kaj alvokas ĉiun por amplene respondi al ĉi tiu apelo de sia frato.

4. Niaj vojaĝoj

Antaŭ nia pontifikiĝo du vojaĝoj, al Latina Ameriko (1960) kaj Afriko (1962), rekte kontaktigis nin kun la dolorigaj problemoj, kiuj katenas kontinentojn plenajn de vivo kaj espero. Levitaj al ofico, al kiu propras la patra zorgo pri ĉiuj homoj, dum vojaĝoj al la Sankta Lando kaj al Hindujo ni povis denove vidi per propraj okuloj kaj kvazaŭ senti per niaj manoj, kiom gravaj estas la malfacilaĵoj, kiuj tenas popolojn de malnova kulturo kaptitaj de la problemo de evoluado. Dum en Romo okazis la dua ĝenerala Koncilo Vatikana, providencaj cirkonstancoj ebligis nin persone direkti nin al la ĝenerala kunveno de la Unuiĝintaj Nacioj: antaŭ ĉi tiu vasta areopago ni faris nin mem pledanto por la malriĉaj popoloj.

UNUA PARTO
PLENA EVOLUO DE LA HOMO
LA SIMPTOMOJ DE LA PROBLEMO

5. Justeco kaj paco

Dezirante respondi al la promeso kaj konkretigi la kontribuon de Sankta Seĝo al ĉi tiu granda afero de la popoloj rilate al la disvolviĝo, ni opiniis, ke estas nia devo starigi ĉe la centraj organoj de eklezio papan komisionon; ĝia tasko estos veki en la tuta popolo de Dio la plenan konscion pri la rolo kiun la hodiaŭa tempo postulas de ĝi: “stimuli la progreson de la malriĉaj popoloj, prosperigi la socialan justecon inter la popoloj, kaj prezenti al tiuj, kiuj estas malpli evoluintaj, tian helpon, ke ili mem kaj por si mem povu labori por sia progreso”. Justeco kaj pacoestas la nomo kaj la programo de ĉi tiu organo. Ni opinias, ke ĉi tiu komisiono povas kaj devas kunigi la homojn de bona volo kun niaj katolikaj gefiloj kaj kristanaj gefratoj.

Tial ni hodiaŭ turnas nin al ĉiuj per ĉi tiu solena alvoko al organizita agado por solidara evoluado de la homaro.

6. Homaj aspiroj

Liberiĝi el la mizero, pli firme posedi memstarecon, sanecon, stabilajn laborcirkonstancojn; esti libera de ĉiu premateco kaj savita el la situacio, kiu malfaciligas ilian indecon de homo; esti pli bone instruita; unuvorte: agi, koni kaj posedi pli por esti pli, jen kion aspiras la hodiaŭaj homoj, dum granda nombro el ili estas kondamnita al vivo, kies cirkonstancoj faras ĉi tiun legitiman deziron nereala. Cetere la popoloj, kiuj nur ekde mallonge venis al nacia sendependeco, spertas la neceson ligi kun ĉi tiu politika libereco aŭtonoman kaj indan prosperon sur la kampoj sociala kaj ekonomia, por povi garantii al siaj civitanoj la plenan homan disvolviĝon kaj certigi al ili la lokon, kiun ili meritas en la familio de la popoloj.

7. Koloniigo kaj koloniismo

Rilate al la amplekso kaj la neceso de la laboro farenda, la ĝisnunaj rimedoj estas nesufiĉaj, kvankam ili ne estis tute maltaŭgaj. Oni devas konfesi, ke la koloniigaj ŝtatoj ofte strebadis al propraj intereso, potenco kaj gloro, kaj ke ilia foriro kelkfoje postlasis vundeblan ekonomion, ekzemple ligitan kun la produktaĵo de unuspeca kulturado, kies prezoj dependas de subitaj kaj multaj ŝanĝiĝoj. Oni ne povas nei la malbonagojn de certa speco de koloniismo kaj de ĝiaj adeptoj, sed tamen devas doni honoron al la kvalitoj kaj faroj de la koloniistoj, kiuj portis siajn scion kaj teknikon en tiom da mizeraj regionoj kaj tie lasis la feliĉajn fruktojn de sia ĉeesto. Kvankam ili estas nekompletaj, daŭraj estas la starigitaj strukturoj, kiuj forigis nescion kaj malsanon, konstruis bonajn komunikiĝojn kaj plibonigis la cirkonstancojn de vivo.

8. Pliiĝanta danĝero por la ekvilibro

Dirinte kaj agnoskinte ĉi tion, ni opinias tamen vera, ke ĉi tiu akiraĵo klare nesufiĉas por alfronti la krudan realecon de la moderna ekonomio. Ĝia mekanismo, kun sia libera ludo de ekonomiaj fortoj, kondukas la mondon al pligrandiĝo kaj ne al plimalgrandiĝo de la distanco de vivonivelo: la riĉaj popoloj ĝuas rapidan kreskon, dum la malriĉaj nur malrapide evoluas. La malekvilibro ade pligrandiĝas, ĉar kelkaj abunde produktas vivrimedojn, kiujn aliaj kruele devas malhavi, kaj ĉi-lastaj vidas sian eksporton endanĝeriĝi.

9. Kreskanta konscio

Samtempe la socialaj konfliktoj elkreskis al mondampleksaj formoj. Granda maltrankvileco, kiu ekkaptis la malriĉajn klasojn en la landoj, kie la industriiĝo kreskas, nun kaptas ankaŭ tiujn, kiuj havas preskaŭ ekskluzive agrikulturan ekonomion: ankaŭ la kamparulo ekkonscias pri sia nemeritita malriĉo. Al tio aldoniĝas la skandalo de ega maljusteco, ne nur en la posedo de la havaĵoj, sed ankoraŭ pli en la uzo de la havaĵo. En kelkaj regionoj malgranda grupo ĝuas ĉiujn rafinitaĵojn de la civilizo, dum la resto de la loĝantaro, malriĉa kaj maltrankvila, “estas senigita de preskaŭ ĉiu eblo al persona iniciato kaj respondeco, kaj ofte estas lokita eĉ en vivo- kaj laborcirkonstancojn, kiuj estas neindaj al la homa persono” (La eklezio en la moderna mondo).

10. Kolizio de la kulturoj

Krome la kolizio inter la tradiciaj kulturoj kaj la novaĵoj de la industria civilizacio rompas la strukturojn, kiuj ne adaptiĝas al la novaj kondiĉoj. Tiuj strukturoj, kelkfoje tre rigoraj, estis la nemalhavebla subteno por la persona kaj familia vivo; la pliaĝuloj alkroĉiĝas al ili, dum la junuloj liberigas sin de ili kiel de senutila obstaklo kaj volontege turnas sin al novaj formoj de sociala vivo. La konflikto de la generacioj do plipeziĝas pro tragika dilemo: aŭ konservi la instituciojn kaj konvinkojn malnovajn, sed rezigni pri la progreso; aŭ sin malfermi antaŭ la tekniko kaj civilizacio, kiuj venas de ekstere, sed forĵeti kun la tradicioj de la pasinteco tutan sian homan riĉon. Fakte la morala, spirita kaj religia ordoj de la pasinteco tro ofte pereas, sen ke la enordigo en la novan mondon estas sufiĉe certigita.

11. Konkludo

En ĉi tiu konfuzo plifortiĝas la tento turni la orelon al la multpromesaj savo-mesaĝoj, kiuj konstruas nur iluziojn. Kiu ne vidas la danĝerojn, kiuj sekvas el tio: furiozajn reagojn inter la popoloj, ribelajn agitiĝojn kaj forglitadon al totalismaj ideologioj? Jen la problemo, kies seriozecon neniu povas ne vidi.

LA EKLEZIO KAJ LA EVOLUO

12. La laboro de la misiistoj

Fidela al la instruo kaj la ekzemplo de sia dia Fondinto, kiu predikis la evangelion al la malriĉuloj kiel signon de sia misio, la eklezio neniom preterlasis subteni la homan plialtiĝon de la popoloj, al kiuj ĝi portis la kredon en Kristo. La misiistoj konstruis krom preĝejojn ankaŭ rifuĝejojn kaj hospitalojn, lernejojn kaj universitatojn. Instruante al la malriĉuloj tiri pli grandan profiton el siaj naturaj helpfontoj, la misiistoj ofte protektis kontraŭ la egoismo de la fremduloj. Ĉar temis pri laboro de homoj, ilia laboro kompreneble ne estis perfekta, kaj kelkaj jen kaj jen miksadis la manieron de pensado kaj vivado de sia devenlando kun la predikado de la aŭtentika evangelia mesaĝo. Sed ili sciis ankaŭ prosperigi kaj stimuli la lokajn instituciojn.

En multaj regionoj ili apartenis al la pioniroj de la materia progreso kaj de la kultura evoluo. Sufiĉu memorigi la ekzemplon de Patro Charles de Foucauld, kiun oni juĝis inda nomiĝi, pro lia karito, “frato de ĉiuj”, kaj kiu verkis akuratan vortaron de la lingvo de la Tuaregoj. Ni devas doni honoron al ĉi tiuj pioniroj, kiuj tro ofte estas nesufiĉe ŝatataj kaj kiujn pelis la amo al Kristo; same al iliaj kunuloj kaj posteuloj, kiuj ankaŭ hodiaŭ daŭrigas altanime kaj altruisme servi tiujn, al kiuj ili portas la evangelion.

13. Eklezio kaj mondo

Sed tiuj lokaj kaj izolaj iniciatoj ne pli longe sufiĉas. La nuna situacio de la mondo postulas komunan agadon, kiu komenciĝas per klara vido de ĉiuj ekonomiaj, socialaj, kulturaj kaj spiritaj aspektoj. Sperta pri homeco la eklezio, ne dezirante iel miksi sin en la politikon de la ŝtatoj, vidus nur unu celon: “sub la instigo de la Spirito, kiu estas la konsolanto, daŭrigi la taskon de Kristo, veninta en la mondon por atesti pri la vero, por savi, ne por kondamni, por servi, ne por esti servata” (La eklezio en la moderna mondo). Fondita por starigi jam sur ĉi tero la regnon de ĉielo kaj ne por konkeri surteran potencon, la eklezio klare konfirmas, ke la du terenoj estas inter si distingitaj, ke la potencoj eklezia kaj civila estas suverenaj, ĉiu en sia ordo. Sed ĝi vivas en la historio kaj pro tio devas “esplori la signojn de la tempo kaj interpreti ilin en la lumo de la evangelio”. Ĝi aliĝas al la plej bonaj aspiroj de la homoj, suferas se ili ne plenumiĝas. La eklezio deziras helpi la homojn atingi sian plenan disvolviĝon. Tial ĝi montras al ili, kion ĝi mem havas kiel propraĵon: plenan komprenon pri la homo kaj la homaro.

14. Kristana kompreno pri la evoluo

La disvolviĝo ne nur konsistas el simpla ekonomia kresko. Por esti aŭtentika, ĉiu evoluo estu ĉion ampleksanta, t. e. ĝi devas konduki la tutan homon kaj ĉiun homon al pli alta nivelo. Ĝuste kiel tre prave formulis eminenta kompetentulo: “Ni ne akceptas, ke la ekonomio estu apartigata disde la homeco, disde la evoluo de la kulturo, al kiu ĝi apartenas. Kio valoras por ni, tio estas la unuopa homo, ĉiu grupo da homoj, kaj la tuta homaro” (L. J. Lebret O.P.).

15. Vokiĝo al progreso

Laŭ la plano de Dio ĉiu homo estas vokita sin disvolvi, ĉar la tuta vivo estas vokiĝo. Ekde la naskiĝo al ĉiu estas donita kiel semo tutaĵo de ebloj kaj kvalitoj, por ke ili portu fruktojn: ilia disvolviĝo, frukto de la eduko en la propra medio kaj de persona fortostreĉo, permesos al ĉiu direkti sin al la destino kiun lia Kreanto montras al li. Ekipita per racio kaj libereco, li respondas kaj pri sia progreso kaj pri sia savo. Helpita, kelkfoje malhelpita de tiuj, kiuj edukas lin kaj vivas ĉirkaŭ li, ĉiu restas – kiuj ajn estu la influoj efikantaj sur lin – la plej grava arkitekto de sia propra sukceso aŭ malsukceso: nur per la streĉo de sia intelekto kaj de sia volo ĉiu homo povas kreski laŭ homeco, povas pli valori, pli esti.

16. Persona responso

Ĉi tiu kresko ne dependas de la homa arbitro. Kiel la tuta kreitaĵo estas ordigita al sia Kreanto, tiel la racihava kreito devas el si mem orienti sian vivon al Dio, kiu estas la unua vero kaj la plej alta suvereno. Tial la homa plenkreskado konsistigas la resumon de niaj devoj. Ankoraŭ pli: ĉi tiu harmonio de la naturo, kiun riĉigas la persona kaj responsa fortostreĉo, estas invitita transcendi sin. Se la homo ligas sin kun Kristo, kiu estas la vivo, li venas al nova disvolviĝo, al humanismo de supernatura, tute alia speco, kiu donas al li lian plej grandan perfektecon: jen la plej alta celo de la persona disvolviĝo.

17. Devo de la komuno

Sed ĉiu homo estas ankaŭ membro de la komuno: li apartenas al la tuta homaro. Ne nur ĉi tiu aŭ tiu homo, sed ĉiuj homoj estas vokitaj al ĉi tiu plena disvolviĝo. La kulturoj naskiĝas, kreskas kaj mortas. Sed kiel la ondoj de la altiĝanta tajdo pli kaj pli foren fluas sur la strandon, tiel ankaŭ la homaro iras antaŭen sur la vojo de la historio. Kiel heredantoj de la pasintaj generacioj kaj profitantoj de la laboro de niaj samtempuloj, ni havas devojn kontraŭ ĉiuj, kaj tiuj, kiuj post ni venos por pligrandigi la rondon de la homa familio, ne povas esti indiferentaj al ni. La universala solidareco, kiu estas fakto kaj bonfaro por ni, estas ankaŭ devo.

18. Skalo de valoroj

Ĉi tiu disvolviĝo de la individua homo kaj de la homa komuno ne estus realigebla, se la reala skalo de valoroj estus misformata. Legitima estas la deziro al la necesaĵoj, kaj la laboro por tion atingi estas devo: “Kiu ne volas labori, tiu ankaŭ ne manĝu” (2 Tes 3, 30). Sed la akirado de surteraj havaĵoj povas konduki al avido, al la deziro havi ĉiam pli, kaj al la tento plivastigi sian potencon. La avido de individuoj, familioj kaj popoloj povas ekkapti tiel la malriĉulojn kiel la riĉulojn; ĝi povas veki ĉe ambaŭ grupoj sufokan materialismon.

19. Du-valora kresko

Plimulte posedi, sekve, estas nek por la popoloj nek por la individuaj homoj la lasta celo. Ĉiu kresko estas du-valora. Necesa por ebligi al la homo pli esti homo, ĉi tiu kresko fermas la homon kvazaŭ en malliberejon, ekde la momento, kiam tiu kresko fariĝas la plej alta bono, kiu malhelpas rigardi pli malproksimen. Tiam malmoliĝas la koroj kaj fermiĝas la spiritoj, la homoj unuigas sin ne plu per amikeco, sed per la intereso, kiu jam baldaŭ metas unu kontraŭ la alian kaj ilin disigas. La nura aspirado al posedaĵo tiam malhelpas la kreskon internan kaj kontraŭas lian veran grandecon: por la popoloj, same kiel por la individuaj homoj, la avareco estas la plej evidenta formo de morala neevoluo.

20. Por pli homa situacio

La evolu-helpo pli kai pli bezonas teknikistojn, sed ankoraŭ pli ĝi postulas saĝajn homojn profunde pensantajn kaj serĉantajn novan humanismon, kiu igas la homon retrovi sin mem, akceptante la altajn valorojn de amo, amikeco, preĝo kaj medito. Tiel povas plene estiĝi la vera evoluo, kiu por ĉiu kaj por ĉiuj konsistas en la transiro de malpli al pli homaj cirkonstancoj.

21. La aspirota idealo

Malpli homaj: la materiaj mankoj de tiuj, kiuj estas senigitaj de vivo-minimumo kaj la moralaj mankoj de tiuj, kiuj estas kripligitaj de la egoismo. Malpli homaj: la strukturoj de subpremado, kiuj devenas el misuzado de potenco, ekspluatado de laboristoj aŭ maljustaj transakcioj. Pli homaj: la leviĝo el la malriĉo al la posedo de la necesaĵo, la venkado pri la socialaj malsanoj, la pliigo de scio, la akirado de kulturo. Pli homaj: la kreskanta estimo de la homa indeco, la direktiĝo al la spirito de malriĉo, la kunlaboro por la komuna bonfarto, la pacamo. Pli homaj ankaŭ: la agnoskado, fare de la homo, de la plej altaj valoroj kaj de Dio, kiu estas iliaj fonto kaj celo. Pli homaj, fine precipe: la kredo, donaco de Dio, akceptita de la bona volo de la homo, kaj la unueco en la amo de Kristo, kiu alvokas nin ĉiujn intime partopreni la vivon de la vivanta Dio, Patro de ĉiuj homoj.

KIO ESTAS FARENDA

22. La havaĵoj estas destinitaj por ĉiuj homoj

“Plenigu la teron kaj submetu ĝin”. Ekde la unua paĝo la biblio instruas al ni, ke la tuta kreitaĵo estas por la homo, se li estas preta doni la forton de sia intelekto por fari ĝin produktema, per sia laboro, por tiel diri, tute pretigante ĝin por servi al li. Se la tero estas farita por havigi al ĉiu la rimedojn de ekzisto kaj la instrumentojn de progreso, tiam ĉiu homo havas la rajton trovi sur ĝi tion, kio por li estas necesa. La Vatikana Koncilo memorigis tion jene: “Dio destinis la teron kaj ĉion, kion ĝi entenas, por la uzo de homoj kaj ĉiuj popoloj, tiel ke la kreitaĵoj en ĝusta maniero fluu en la manojn de ĉiuj, laŭ la leĝo de la justeco, kiu estas nedisigeble ligita kun la amo (La eklezio en la moderna mondo). Ĉiuj aliaj rajtoj, kiuj ajn ili estu, inkluzive de tiuj rilatantaj propraĵon kaj liberan komercon, estas subordigitaj al ĝi: ili ne malhelpu ĝian realigon, sed male ĝin progresigu ĝuste. Kaj estas grava kaj urĝe sociala devo direkti ilin al ilia unua celo.

23. La propraĵo

“Se iu, kiu havas mondan posedaĵon, vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian koron kontraŭ li, kiel la amo de Dio restas en li?” (1 Joh 3,17). Oni scias, kiom energie la ekleziaj patroj priskribis, kia estu la sinteno de la posedantoj kontraŭ la bezonantoj. “Ne el via posedaĵo vi bonfaras al la malriĉulo”, tiel certigas Sankta Ambroso, “vi enmanigas al li nur tion, kio apartenas al li. Ĉar kio estas donita kiel komunaĵo por la uzo de ĉiuj, tion vi proprigas al vi. La tero estas donita al ĉiuj kaj ne nur al la riĉuloj”. Tio signifas, ke la posedo de privata propraĵo por neniu estas senkondiĉa kaj absoluta rajto. Neniu rajtas uzi sian nenecesan havaĵon nur por si mem se mankas al aliaj io necesa. Unuvorte: “La rajto de propraĵo neniam estu praktikata por difekti la komunan bonfarton, laŭ la tradicia doktrino de la ekleziaj patroj kaj la grandaj teologoj”. Se leviĝas konflikto “inter akiritaj privataj rajtoj kaj komunaj postuloj unuarangaj”, tiam la tasko de la publika potenco estas “serĉi solvon kun la aktiva kunlaboro de personoj kaj sociaj grupiĝoj” (Letero al la Sociala Semajno de Brest).

24. La uzado de la profitoj

La komuna bonfarto do kelkfoje postulas malposedigon, se bienkampoj, kiuj sekve de sia vasteco, pri sia malforta ekspluato aŭ malekspluato, pro la mizero, kiu sekvas el tio por la loĝantaro, pro la grava malutilo al la interesoj de la lando, estas malhelpo por la komuna bonfarto. Ĉi tion la Koncilo evidente konfirmis kaj ĝi same klare memorigis tion, ke pri la disponeblaj enspezoj ne libere disponu la kapricoj de la homoj kaj ke egoismai spekulacioj estu forigataj. Sekve ne estas permeseble ke civitanoj, kiuj havas grandajn enspezojn de enlandaj posedaĵoj kaj laboroj, portu gravan parton de ili eksterlanden, ekskluzive por sia propra uzo, ne atentante la evidentan maljustaĵon, kiun ili per tio kaŭzas al sia patrujo.

25. La industriigo

Necesa por la ekonomia kresko kaj la homa progreso estas la starigado de industrio, kiu estas samtempe signo kaj faktoro de evoluo. Per la persista praktikado de sia inteligenteco kaj sia laboro la homo iom post iom forprenas de la naturo ĝiajn sekretojn kaj faras pli bonan uzon el ĝiaj riĉaĵoj. Kaj per reguloj fiksante siajn kutimojn, li disvolvas ĉe si mem la guston por esplorado kaj eltrovado, la akceptadon de la kalkulita risko, la aŭdacon por entreprenado, la grandstilan iniciaton kaj la senton de respondeco.

26. Liberala kapitalismo

Sed malfeliĉe sistemo konstruiĝis sur ĉi tiu nova situacio de la kunvivado, kiu konsideras kiel esencan motivon por ekonomia progreso, la konkuron kiel superan leĝon de la ekonomio, la privatan posedon de la produktilaro kiel absolutan rajton, sen limoj kaj sen korespondaj socialaj devoj. Ĉi tiu senlima liberalismo kondukis al la diktaturo, kiun Pio XI prave kondamnis kiel kaŭzon de la internacia financ-imperialismo. Tiuspecajn misuzojn oni ne povas sufiĉe kondamni. Ankoraŭfoje estu solene memorigata pri tio, ke la ekonomio servas al la homo. Sed kvankam estas vero, ke difinita speco de kapitalismo estas la fonto de tro multe do suferado, maljusteco kaj fratmortigaj kvereloj, kies sekvoj ankoraŭ hodiaŭ ekzistas, tamen al la industriigo mem oni ne povas imputi la malbonajn sekvojn, pri kiuj kulpas la abomeninda sistemo, kiu akompanis la industriigon. Kontraŭe, konvenas plej sincere agnoski, kiom neanstataŭigeble la organizado de la laboro kaj la industria progreso kontribuis al la evoluiga laboro.

27. La laboro

Kvankam kelkfoje povas regi troigita labormistiko, tamen restas vero, ke la laboron Dio volas kaj benas. Kreita laŭ lia bildo, “la homo devas kunlabori kun la Kreanto pri la kompletigo de la kreitaĵo kaj siavice premi sur la teron la spiritan stampilon, kiun li mem ricevis” (Letero al la Sociala Semajno de Lyon). Dio dotis la homon per intelekto, imagpovo kaj sentemo, donis al li ankaŭ la rimedon por iusence pliperfektigi lian laboron: ĉu li estas artisto aŭ metiisto ĉu entreprenisto, laboristo aŭ kamparulo, ĉiu laboranto estas kreanto. Laborante pri obstina materialo, li metas sur ĝin sian markon, dume al si proprigante persistemon, elpensemon kaj eltrovemon. Kaj ankoraŭ pli: en espero, sufero, ambicio kaj ĝojo, kune farita laboro unuigas la volon, kunigas la spiritojn kaj kunforĝas la korojn; en kuna laboro la homoj ekkonas sin fratoj.

28. Ĝia ambaŭflankeco

Sendube la laboro estas du-flanka, ĉar ĝi promesas monon, ĝojon kaj potencon, invitas kelkajn al egoismo kaj aliajn al ribelo, sed ankaŭ disvolvas la profesian konsciencon, la devosenton kaj la amon al la proksimulo. Ju pli scienca kaj organizita, des pli facile la laboro povas brutigi la homon, lin sklavigi, ĉar la laboro nur estas homa, se ĝi restas racia kaj libera. Johano XXIII rememorigis la neceson lasi al la laboristo lian dignon: “Oni strebu al tio, ke la entrepreno fariĝu komuno de personoj, en reciprokaj rilatoj, funkcioj kaj cirkonstancoj de la tuta personaro” (Mater et Magistra). La laboro de la homoj, kaj des pli de la kristano, krome havas la sencon: kunlabori pri la kreado de la supernatura mondo, kiu ne estos efektivigita, ĝis ni ĉiuj kune sukcesos formi tiun perfektan homon – pri kiu Sankta Paŭlo parolas – kiu realigos la “plenecon de Kristo” (Efe 4,13).

29. La urĝa tasko

Urĝas. Tro multaj homoj suferadas, kaj la distanco inter la progreso de kelkaj kaj la stagno aŭ malprogreso de la aliaj pligrandiĝas. Sed la tasko farenda devas ankaŭ harmonie plenumiĝi, por ke ne rompiĝu la nepre necesa ekvilibro. Improvizita agrikultura reformo povas maltrafi sian celon. Tro rapida industriigo povas renversi strukturojn, kiuj ankoraŭ necesas, kaj kaŭzi socialan mizeron, kiu signifus malprogreson por la homaro.

30. La tento al perforto

Estas situacioj, kies maljusteco krias al la ĉielo. Kiam tutaj popoloj, senigitaj de la plej necesaj vivrimedoj, vivas en dependeco, kiu rifuzas al ili ĉiun iniciaton kaj ĉiun respondecon, ĉiun eblon de kultura progreso aŭ ĉiun partoprenon en la socia kaj politika vivo, tiam granda estas la tento perforte forpuŝi siajn maljustaĵojn, kiuj kontraŭas la homan dignon.

31. Revolucio

Oni scias, tamen, ke la revolucia ribelado – escepte en la kazo de klara kaj daŭra tiraneco, kiu grave difektas la fundamentajn rajtojn de la persono kaj danĝere malutilas al la komuna bonfarto de la lando – kaŭzas novajn maljustaĵojn, plie perturbas la ekvilibron kaj kondukas al novaj ruinoj. Oni ne povas forigi malbonon per pli granda malbono.

32. Reformo

Oni bone komprenu nin: al la nuna situacio ni devas kuraĝe iri renkonte kaj la maljustaĵojn, kiujn ĝi havas en si, kontraŭbatali kaj venki. La evoluiga entrepreno postulas aŭdacajn reformojn, tute novajn ideojn. Urĝajn reformojn necesas senprokraste ekfari. Ĉiu havas la taskon grandanime preni sian parton en tio. Tio valoras precipe por tiuj, kiuj per sia edukiĝo, per sia socia rango kaj per sia potenco havas grandajn eblojn par agado. Ili donu ekzemplon, fordonante iom da sia propraĵo, kiel tion faris kelkaj niaj kunfratoj en la episkopeco. Tiel ili respondos al la atendoj de la homoj kaj estos fidelaj al la Spirito de Dio, ĉar “la fermento de la evangelio vekis kaj vekadas en la koroj de la homoj postulon de digno” (La eklezio en la moderna mondo).

33. Programoj kaj planado

La persona iniciato kaj la libera ludo de la konkuro ne povos certigi la sukceson de la evoluiga laboro. Oni ne risku, ke la riĉo de la riĉuloj kaj la potenco de la potenculoj ankoraŭ pli kreskos, per kio la malriĉo de la mizeruloj kaj la sklaveco de la prematoj ankoraŭ pligrandiĝos. Programoj tial necesas por “kuraĝigi, stimuli, kunordigi, kompletigi kaj unuigi” (Mater et Magistra) la aktivecon de individuaj personoj kaj perantaj organoj. Apartenas al la publika potenco, elekti kaj indiki la objektojn, la celojn kaj la rimedojn. Kaj la publika potenco devas stimuli ĉiujn fortojn, kiuj estas direktitaj al ĉi tiu komuna aktiveco. Sed ĝi ankaŭ zorgu, ke en ĉi tiu laboro partoprenu la privataj iniciatoj kaj la perantaj organoj. Tiel oni ne renkontas la danĝeron de integra kolektivigo aŭ arbitra planado, kiu neas la liberecon kaj malebligos la praktikadon de la fundamentaj rajtoj de la homa persono.

34. Servi al la homo

Ĉiu programo, projektita por pligrandigi la produktadon, nur tiom havas pravon de ekzisto, kiom ĝi servas al la homo. Ĝia celo devas esti: repuŝi la malegalecojn, kontraŭbatali la diskriminacion, liberigi la homon el lia sklaveco, kapabligi lin memresponse efektivigi sian materian kaj moralan progreson kaj sian spiritan disvolviĝon. Mallonge: evoluiga laboro estas fakte zorgi same multe pri la sociala progreso kiel pri la ekonomia. Ne sufiĉas kreskigi la riĉon komunan kaj juste dividi. Ne sufiĉas progresigi la teknikon, por fari la teron pli loĝebla al la homo. La eraroj, kiujn faris la jam evoluintaj landoj, devas averti la evoluantajn landojn pri la danĝeroj sur tiu tereno. La morgaŭa teknokratio povas kaŭzi same bedaŭrindajn malsanojn kiel la hieraŭa liberalismo. Ekonomio kaj tekniko nur havas sencon per la homo, al kiu ili devas servi. Kaj la homo nur estas reale homo laŭ la mezuro, en kiu li estas mem la efektiviganto de sia progreso, kiel mastro de siaj aktivecoj kaj juĝanto pri iliaj valoroj, en harmonio kun la naturo, kiun lia Kreanto donis al li kaj kies eblojn kaj postulojn li libere prenas sur sin.

35. Batalo kontraŭ la analfabetismo

Oni eĉ povas aserti, ke la kresko de la ekonomio unualoke dependas de la sociala progreso: sekve la baza eduko estas la unua objekto de evoluiga plano. La malsato je instruiĝo fakte estas ne malpli prema ol la malsato je nutraĵo. Analfabeto estas neevoluinta spirite. Scipovi legi kaj skribi, ricevi profesian instruadon, signifas: ricevi memfidon kaj malkovri, ke oni progresas kune kun aliaj. Ni diris en nia mesaĝo al la kongreso de Unesco en 1965 en Teheran, ke la kono de alfabeto por la homo “estas faktoro unuaranga por lia sociala integriĝo kaj por lia persona riĉiĝo, por la socio elstara instrumento de ekonomia progreso kaj disvolviĝo”. Tial ni ĝojas pri cio, kion jam realigis sur ĉi tiu tereno privataj iniciatoj, la publika potenco kaj la internaciaj organizaĵoj: ili estas la pioniroj sur la kampo de la evoluigo, ĉar ili kapabligas al la homo preni sur sin mem la respondecon.

36. La familio

La homo estas nur si mem en sia sociala medio, en kiu la familio ludas ĉefan rolon. Ĉi tiu rolo eble troigis sian influon en tempoj kaj lokoj, precipe kiam ĝi funkciis malutilante al la fundamenta libereco de la persono. Ofte tro rigidaj kaj malbone organizitaj, la malnovaj socialaj kadroj de la landoj evoluantaj tamen necesos ankoraŭ dum kelka tempo, dum ilia tro firma ligilo iom post iom estos forigata. Sed la natura familio, monogama kaj stabila, kia ĝin celis la dia plano kaj sanktigis la kristanismo, devas resti “renkontiĝejo de la diversaj generacioj, kiuj helpas sin reciproke por akiri pli grandan saĝon kaj harmoniigi la rajtojn de la persono kun la aliaj postuloj de la socia vivo” (La eklezio en la moderna mondo).

37. Demografio

Estas vero, ke rapida demografia kresko tro ofte aldonas kromajn malfacilaĵojn al la problemoj de la evoluado: la amplekso de la loĝantaro kreskas pli rapide ol la disponeblaj helpofontoj kaj oni vidas sin evidente enfermita en malfacila pozicio. Tiam la tento estas granda bremsi la kreskon de la loĝantaro per radikalaj aranĝoj. Certe, la publika potenco, interne de la limoj de sia kompetenteco, rajtas interveni per adekvata informado kaj taŭgaj aranĝoj, kondiĉe ke ĉi ĉio respondas al la postuloj de la morala leĝo kaj respektas la legitiman liberecon de la geedzoj. Sen la neforigebla rajto je geedziĝo kaj generado ne ekzistas homa digno. La decido pri la nombro de iliaj infanoj apartenas al la gepatroj, kiuj devas serioze prijuĝi in. Ili devas konsideri siajn responsojn antaŭ Dio, antaŭ si mem, antaŭ la infanoj, kiujn ili jam naskis, kaj antaŭ la komuno, al kiu ili apartenas konforme al la preskriboj de sia konscienco, kiu instruiĝas per la aŭtentike interpretita leĝo de Dio kaj fortiĝas per la fido en Li.

38. Profesiaj organizaĵoj

En la evoluiga laboro la homo, kiu trovas en la familio sian plej gravan vivmedion, estas ofte helpata de profesiaj organizaĵoj. Se ilia pravo de ekzisto estas la zorgado pri la interesoj de iliaj membroj, tiam ilia respondeco kontraŭ la eduka tasko, kiun ili povas kaj samtempe devas plenumi, estas granda. Ilia informa kaj eduka laboro tre kapablas doni al ĉiuj senton pri la komuna bonfarto kaj pri la devoj kontraŭ ĝi.

39. Legitima pluralismo

Ĉiu sociala aktiveco baziĝas sur doktrino. La kristano ne povos akcepti sistemon, kiu baziĝas sur materialisma kaj ateisma filozofio, kiu respektas nek la direktiĝon de la vivo al ĝia lasta celo, nek la liberecon, nek la dignon de la homo. Sed se ĉi tiuj valoroj estas sekurigitaj, tiam multo da profesiaj kaj sindikataj organizaĵoj estas permesebla kaj iurilate utila, ĉar tiu plureco gardas la liberecon kaj progresigas la vetkuron. Kaj tutkore ni honoras ĉiujn, kiuj en ili laboras altruisme servante al siaj fratoj.

40. Progresigo de la kulturo

Apud profesiaj organizaĵoj, kulturaj institucioj ne malpli gravas por sukcesigi la evoluigan laboron. “La estonteco de la mondo estas en danĝero”, tiel la Koncilo serioze akcentas, “se nia epoko ne havos pli saĝajn homojn”. Kaj ĝi aldonas: “Multnombraj landoj, kiuj estas malriĉaj je material havaĵoj, sed riĉaj je saĝo, povos esti potenca helpo por la aliaj”. Riĉa aŭ malriĉa, ĉiu lando ricevis kulturon de la pragepatroj: instituciojn por la materia vivo kaj por la spirita vivo, ĉu arta, ĉu intelekta, ĉu religia. Se ili prezentas realajn homajn valorojn, tiam estus grava eraro detrui ilin. Popolo, kiu farus tion, perdus la plejbonon de si mem; por ekzisti ĝi rezignus la fundamenton de ekzisto. La mesaĝo de Kristo validas ankaŭ por la popoloj: “Kiel profitus la homo, se li gajnus la tutan mondon sed perdus sian animon?” (Mat 16, 26).

41. Tento al la materialismo

La malriĉaj popoloj estu tre singardaj kontraŭ la tento, kiu al ili venas flanke de la riĉaj popoloj. Tiuj tro ofte enportas, kun sia sukceso de teknika kaj kultura civilizacio, la ekzemplon de aktiveco, kiu estas ĉefe direktita al la akirado de materia prospero. Certe, tiu ne el si mem malebligas la aktivecon de la spirito. Kontraŭe, “libera de sklaveco de la materio, la spirito facile povos sin levi al adoro kaj primedito de la Kreanto”. Malgraŭ tio, “la moderna civilizacio – ja ne per sia esenco mem, sed ĉar ĝi tro multe okupiĝas pri la teraj realaĵoj – ofte povas malfaciligi la proksimiĝon al Dio” (La eklezio en la moderna mondo). El tio, kio estas prezentata al ili, la popoloj evoluantaj sciu fari elekton: ili prijuĝu kaj malakceptu la ŝajnajn valorojn, kiuj malaltigus la homajn idealojn, sed akceptu la sanajn kaj bonfarajn valorojn por disvolvi ilin kun siaj propraj.

42. Resumo

Tiun plenan humanismon oni devas disvolvi, kaj ĉu tio estas io alia ol la totala disvolviĝo de ĉiu homo kaj de la tuta homaro? Humanismo en si fermita, riglita antaŭ la valoroj de la spirito kaj antaŭ Dio, kiu estas ilia fonto, povus havi nur fikcian sukceson. Certe, la homo povas organizi la teron sen Dio, sed “sen Dio, laŭ nia konkludo, li povas organizi la teron nur kontraŭ la homo. La humanismo en si fermita, estas nehoma humanismo” (H. de Lubac S.J.). Aŭtentika humanismo povas nur esti malfermita antaŭ ĉio absoluta, en la konscio pri vokiĝo, kiu donas la realan idealon de la homa vivo. Tute ne estante la lasta normo de la valoroj, la homo realigas sin ne alie ol transcendante sin mem, laŭ tiel vera eldiro de Pascal: “La homo senfine transcendas la homon”.

DUA PARTO
SOLIDARA EVOLUO DE LA HOMARO

43. Enkonduko

La plena disvolviĝo de la homo ne povas efektiviĝi sen la evoluo de la homaro en reciproka solidareco. Ni diris en Bombay la jenon: “La homo devas denove renkonti la homon, la popoloj devas iri renkonte unu al la alia kiel gefratoj, kiel gefiloj de Dio. En tiu reciproka kompreno kaj amikeco, en tiu sankta komuno ni kune eklaboru por konstrui komunan estontecon de la homaro”. Ni ankaŭ proponis esplori konkretajn kaj praktikajn metodojn de organizado kaj kunlaborado por uzi komune la disponeblajn fontojn kaj tiele krei veran komunon inter ĉiuj popoloj.

44. Frateco interpopola

La devo unualoke koncernas la riĉulojn; ĝi radikas en natura kaj supernatura frateco de la homoj kaj montriĝas laŭ tri aspektoj: la devo pri solidareco: la helpo, kiun la riĉaj landoj donu al landoj evoluantaj; la devo pri sociala justeco: la riparo de malĝustaj komercaj rilatoj inter popoloj fortaj kaj malfortaj; la devo pri universala karito: la progresigo de multe pli homa mondo por ĉiuj, kie ĉiu povos doni kaj ricevi, kaj kie la progreso de unu ne estas obstaklo por la disvolviĝo de la alia. La problemo estas serioza, ĉar dependas de ĝi la estonteco de la tutmonda civilizacio.

HELPO AL MALFORTULOJ

45. Batalo kontraŭ la malsato

“Se frato aŭ fratino estas nuda”, diras Sankta Jakobo, “kaj sen ĉiutaga manĝo, kaj iu el vi diras al ili: Iru en paco, iĝu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito?” (Jak 2, 15-16). Hodiaŭ – pri tio neniu povas esti sufiĉe konvinkita – sennombraj viroj kaj virinoj en tutaj kontinentoj estas turmentataj de malsato. Sennombraj estas la infanoj, kiuj estas tiom nesufiĉe nutritaj, ke multegaj el ili mortas junaĝaj, dum la korpa kresko kaj spirita disvolviĝo de multaj aliaj estas endanĝerigataj, tiel ke tutaj regionoj per tio estas kondamnitaj al plej malgaja senespereco.

46. Hodiaŭ

Maltrankviligaj alvokoj jam sonis. Tiujn de Johano XXIII oni varme akceptis. Ni mem ripetis ilin en nia kristnaska mesaĝo (1963) kaj denove kiel pledon por Hindujo en 1966. La batalon kontraŭ la malsato, kiun entreprenas la Internacia Organizaĵo por Nutraĵo kaj Agrikulturo (F.A.O.) kaj kuraĝigis la Sankta Seĝo, oni noblanime subtenis. Nia “Caritas Internationalis” ĉie aktivas, kaj sennombraj katolikoj, sub gvidado de niaj kunfratoj en la episkopeco, helpas kaj per ĉiuj siaj fortoj subtenas la bezonantojn, kaj per tio ili en elstara maniero pligrandigas la rondon de siaj proksimuloj.

47. Morgaŭ

Sed nek ĉi ĉio, nek la privataj kaj publikaj investoj, donacoj kaj kreditoj sufiĉos. Ne nur temas pri la venko super malsato, ankaŭ ne pri la repuŝo de malriĉo. La batalo kontraŭ la mizero, urĝa kaj necesa, prezentas mankojn. Temas pri tio, ke ni konstruu mondon, en kiu ĉiu homo, sen diferenco de raso, religio aŭ nacio, povos vivi plene hominde libere de submetiĝo fare de homoj kaj de naturo, kiun oni tro malmulte regas; mondon, en kiu libereco ne estas vana vorto, kaj kie la malriĉa Lazaro povos sidi ĉe la sama tablo kun la riĉulo. Ĉi tio postulas de la lasta multan noblanimecon, sennombrajn oferojn kaj senĉesan fortostreĉon. Ĉu li estas preta subteni per sia mono la laborojn kaj organizaĵojn, kiuj aktivas par la plejmalriĉuloj? Pagi pli multajn impostojn, por ke la registaro povu pligrandigi siajn evoluigajn penadojn? Pagi pli altajn prezojn por la importataj produktoj, por ke la rekompenco de la produktinto fariĝu pli justa? Se li estas juna, forlasi sian patrujon por helpi la evoluon de la junaj nacioj?

48. Devo pri solidareco

La devo pri solidareco de individuoj estas ankaŭ tiu de popoloj. “La evoluintaj landoj havas la tre urĝan devon helpi al la landoj sur vojo al evoluo” (La eklezio en la moderna mondo). Ĉi tiu instruo de la Koncilo devas efektiviĝi. Kvankam estas normale, ke ĉiu popolo unue profitas el la donaĵoj, kiujn la providenco donacas al ĝi kiel frukton de ĝia laboro, tamen neniu popolo rajtas konservi siajn rjĉaĵojn ekskluzive por propra uzado. Ĉiu popolo devas produkti pli multe kaj pli bone, aŭ por doni al ĉiuj siaj homoj vere homan vivnivelon, aŭ por kontribui al la solidara evoluo de la homaro. Vidante la kreskantan malriĉon en la landoj evoluantaj, oni konsideru tion normala, ke evoluinta lando destinos parton de sia produktaro por plenumi la bezonojn de tiuj, kiuj vivas en mizero; ke ĝi instruos instruistojn, inĝenierojn, teknikistojn kaj scienculojn, kiuj disponigas al ili konon kaj kapablecon.

49. Abundo

Estas bone ripeti: la troabundo de la riĉaj landoj devas servi al la malriĉaj landoj. La regulon, kiu jam validis nur profite al la proksimulo, en la nuna tempo ni devas apliki al la totalaj bezonoj de la mondo. La riĉuloj el tio unualoke profitas. Se ili ne faras tion, ilia daŭra avareco elvokos la juĝon de Dio kaj la furiozon de la malriĉuloj, kun neantaŭvideblaj sekvoj. Se la nune riĉaj popoloj persistus en sia egoismo, ili atencus siajn superajn valorojn, sian deziron esti pli foroferus al sia avido havi pli. Oni povus apliki al ili la parabolon pri la riĉa viro, kies tero estis tiom produktinta, ke li ne sciis, kie konservi sian rikolton: “Dio diris al li: Ho stultulo! ĉi tiun nokton oni repostulos de vi vian animon” (Luk 12, 20).

50. Helpoprogramoj

Por ke ĉi tiuj penadoj atingu sian plej bonan efikon, ili ne okazu izole kaj ankoraŭ malpli en reciproka kontraŭeco pro kialoj de prestiĝo aŭ potenco. La situacio postulas kunordigitajn programojn. Helpo-programo estas pli valora kaj pli bona ol okaza helpo, kiu dependas de la bona volo de unuopuloj. Ĉi tio postulas – ni jam diris tion ĉi-supre – profundajn studojn, akuratan fiksadon de la celoj kaj rimedoj, kunigon de la penadoj, por iri renkonte al la hodiaŭaj mizeroj kaj al la antaŭvideblaj bezonoj. Ankoraŭ pli: programo superas la perspektivojn de nur ekonomia kresko kaj sociala progreso: ĝi donas sencon kaj valoron al la laboro, kiu estas farenda. La mondon plibonigante, ĝi pligrandigas la valoron de la homo.

51. Monda Fonduso

Ni devos fari plian paŝon. Ni petis en Bombay, ke oni fondu grandan mondfonduson, kiun oni provizu per parto de porarmadaj elspezoj, favore al la helpo al la mizeruloj. Kio estas necesa por la tuja batalo kontraŭ la mizero, ankaŭ necesas por la evoluiga helpo. Nur mondampleksa kunlaboro, kies simbolo kaj instrumento povus esti komuna fonduso, povus venki la malfekundajn rivalecojn kaj estigus fekundan kaj pacan dialogon inter ĉiuj popoloj.

52. Ĝiaj avantaĝoj

Sendube la du- aŭ multflankaj konvencioj estu observataj. Ili prezentas la eblon anstataŭi la kondiĉojn de dependeco kaj la ĉagreniĝon, kreitajn dum la kolonia epoko, per feliĉaj rilatoj de amikeco, sur la bazo de jura kaj politika egaleco. Tiu amikeco en programo de mondampleksa kunlaboro estus libera de ciu suspekto. La malfido de la favoritoj povus tiel malpliiĝi. Ili bezonus malpli timi certajn formojn de tiel nomata novkoloniismo, kiu pretekste de financa kaj teknika helpo celas politikan premon kaj ekonomian superregadon por defendi aŭ akiri prerogativojn.

53. La urĝeco

Kiu ne vidas, ke tia fonduso forigus la malŝparon, frukton de timego kaj fiero? Kiam tiom da popoloj suferas malsaton, kiam tiom da familioj estas en mizero, kiam tiom da homoj vivas en nescio, kiam tiom da lernejoj, malsanulejoj kaj taŭgaj loĝejoj estas konstruendaj, tiam ĉiuj malŝparoj publikaj kaj privataj, ĉiuj elspezoj pro nacia aŭ persona ambicio, la ĉion konsumanta vetarmado, fariĝas netolerebla skandalo. Ke la responsuloj aŭskultu nin, antaŭ ol estos tro malfrue!

54. Komenci la dialogon

Pro tio nepre necesas, ke inter ĉiuj komenciĝu dialogo, por kiu ni pledis en nia unua encikliko “Ecclesiam Suam”. Tia dialogo inter la mon-donantoj kaj mon-ricevantoj ebligos fiksi la kontribuojn, ne nur laŭ la noblanimeco kaj la disponeblaj rimedoj de la unuj, sed ankaŭ laŭ la realaj bezonoj kaj la uzeblecoj de aliaj. La landoj evoluantaj tiam ne plu riskos esti superŝutataj per ŝuldoj, kies pago englutas la plimulton de iliaj enspezoj. La tarifoj de rentumo kaj la daŭro de pruntaĵo povas esti tiel fiksitaj, ke ili estas akcepteblaj por la unuj kaj por la aliaj. Per tio ekvilibro estos kreita inter donacoj, pruntaĵoj kun minimuma rentumo unuflanke, kaj la daŭro de la amortizoj aliflanke. Al la mon-donantoj garantiojn oni povos doni pri racie planita kaj efika uzo, ĉar favori mallaboremulojn kaj parazitojn ne estas tolereble. Kaj la mon-ricevantoj povas postuli, ke oni ne miksu sin en ilian politikon kaj ke ilia sociala strukturo ne estu malhelpata. Ĉar ili estas suverenaj landoj kaj rajtas reguligi siajn proprajn aferojn, difini sian propran politikon kaj libere aliĝi al komuno laŭ sia elekto. Temas do pri libervola kunlaboro, per kiu ambaŭ partioj kun samaj rajtoj kaj same ŝatate agas, por starigi pli homindan mondon.

55. Ĝia neceso

Tia tasko ŝajnas neebla en regionoj, kie la zorgo pri la ĉiutaga vivtenado tiamaniere postulas ĉiujn fortostreĉojn de la familioj, ke ili ne povas ekhavi pripensojn fari preparojn por malpli mizera vivo en la estonteco. Sed ĝuste al ĉi tiuj viroj kaj virinoj necesas: ilin oni devas konvinki, ke ili mem devas labori pri sia disvolviĝo kaj iom post iom akiri la rimedojn por tio. Ĉi tiu komuna laboro ne estas ebla sen kuna, daŭra kaj kuraĝa penado. Sed ĉiu estu konvinkita, ke temas pri la vivo de malriĉaj popoloj, pri la interna paco en la landoj evoluantaj kaj pri la mondpaco.

JUSTECO EN KOMERCAJ INTERRILATOJ

56. Fidindeco

Eĉ gravaj fortostreĉoj por helpi la landojn evoluantajn en financaj kaj teknikaj aferoj, estus senvaloraj, se iliajn rezultojn parte neniigus la ludo de la komercaj rilatoj inter riĉaj kaj malriĉaj landoj. La fido de la malriĉaj estus ĝenata, se ili ekhavus la impreson, ke unu mano forprenas kion alia donas al ili.

57. Kreskanta misproporcio

La forte industriigitaj nacioj fakte eksportas precipe finproduktojn, dum la malmulte evoluintaj ekonomioj povas vendi nur agrikulturajn produktojn kaj bazajn krudmaterialojn. Dank’ al la teknika progreso la unuaj rapide plivaloriĝas kaj trovas bonan merkaton. Kontraŭe la bazaj krudmaterialoj, devenaj el landoj evoluantaj, submetiĝas al multfojaj kaj subitaj prezfluktuoj, kiuj tute ne atingas plivaloron. Por la malmulte industriigitaj nacioj, kiuj devas per sia eksporto ekvilibrigi sian ekonomion kaj realigi siajn evoluplanojn, naskiĝas el tio grandaj malfacilaĵoj. La malriĉaj popoloj ĉiam restas malriĉaj kaj la riĉaj ade pliriĉiĝas.

58. Ne liberalismo

La leĝo de la libera merkato per si mem ne kapablas plu reguligi la internaciajn rilatojn. Ĝiaj avantaĝoj certe estas evidentaj, se la komercantoj ne troviĝas en tro malsamaj ekonomiaj pozicioj: tiam ĝi stimulas la progreson kaj rekompencas la penadon. Tial la industrie evoluintaj landoj vidas en ĝi leĝon de justeco. Sed tio ne pli longe estas vero, se la cirkonstancoj inter unu lando kaj la alia estas tro malsamaj: la prezoj, kiuj “libere” formiĝas en la merkato, povas konduki al maljustaj rezultoj. Oni devas konfesi, ke per tio la fundamenta principo de la liberalismo kiel leĝo por la interŝanĝa komerco fariĝas duba afero.

59. Justeco de la kontraktoj

La mesaĝo de Leo XIII en “Rerum Novarum” ankoraŭ ĉiam validas: la interkonsento inter partioj, kiuj havas tro malsaman pozicion, ne garantias la justecon de la kontrakto. La regulo, laŭ kiu kontraktoj estiĝas per libera interkonsento, restas submetita al la postuloj de la naturrajto. Kio validis por la justa individua salajro, tio valoras ankaŭ por internaciaj konvencioj: interŝanĝa ekonomio ne povas plu esti bazita sole sur la leĝo de la libera konkurado, kiu tro ofte kaŭzas ekonomian diktaturon. La libereco de interŝanĝo nur estas prava kaj ĝusta, se ĝi estas submetita al la postuloj de la sociala justeco.

60. Aranĝoj farendaj

Tion la evoluintaj landoj ankaŭ mem komprenis, kaj streĉas siajn fortojn per adekvataj aranĝoj interne de sia propra ekonomio krei ekvilibron, kiun la libera konkurado, lasita al si mem, endanĝerigus.

Tiel ili ofte subtenas sian agrikulturon per rimedoj, kiujn ili postulas de pli privilegiitaj sektoroj de la ekonomio. Ankaŭ por apogi la komercajn rilatojn, kiuj inter ili disvolviĝas, speciale en la kadro de komuna merkato, ilia financa, imposta kaj sociala politiko klopodas doni similajn ŝancojn al konkurantaj industrioj malsame prosperaj.

61. Internaciaj konvencioj

Ĉi tie oni ne rajtas mezuri per du diversaj mezuroj. Kio en la nacia ekonomio havas valoron kaj kio validas inter evoluintaj landoj, tio validas ankaŭ por la komercaj rilatoj inter riĉaj kaj malricaj landoj. Ne forigante la merkaton de libera konkurado, oni tamen ĝin restigu interne de la limoj, kiuj estigas ĝin justa, morala, kaj do homa. En la komerco inter ekonomioj evoluintaj kaj neevoluintaj la cirkonstancoj estas tro malsamaj kaj la realaj liberecoj tro diferencaj. La sociala justeco postulas, ke la internacia komerco, por esti homa kaj morala, havu inter la komercantoj almenaŭ certan egalecon de ŝancoj, kiu estas celo nur en la estonteco atingebla. Sed por atingi ĝin, oni kreu ekde hodiaŭ realan egalecon en interkonsiliĝo kaj intertraktadoj. Ankaŭ ĉi tie internaciaj konvencioj kun sufiĉe vastaj devigoj estus utilaj: ili fiksus ĝeneralajn normojn por reguligi difinitajn prezojn, garantii difinitajn produktojn kaj helpi difinitajn industriojn estiĝantajn. Kiu ne vidas, ke tia komuna penado pri pli da justeco en la komercaj rilatoj inter la popoloj, donus pozivitan helpon al la landoj evoluantaj? Tia helpo estus ne nur tuj sed ankaŭ daŭre efika.

62. Naciismo

Aliaj malhelpoj ankoraŭ kontraŭstaras la formiĝon de mondo, kiu estas pli justa kaj pli bone ordigita laŭ ĝenerala solidareco: naciismo kaj interrasaj antaŭjuĝoj.

Estas kompreneble, ke popoloj, kiuj ĵus politike sendependiĝis, timoplene zorgas pri sia ankoraŭ rompebla nacia unueco kaj klopodas protekti ĝin. Estas ankaŭ normale, ke nacioj kun antikva kulturo fieras pri la heredaĵo, kiun transdonis al ili la historio. Sed ĉi tiu legitima sento devas leviĝi al pli alta nivelo de amo, kiu ampleksas ĉiujn membrojn de la homa familio. La naciismo izolas la popolojn, kaj tio kontraŭas ilian veran bonfarton. Ĝi precipe malutilas tie, kie la malforteco de la naciaj ekonomioj postulas kuniĝon de fortoj, kono kaj financaj rimedoj, por efektivigi la evoluigajn programojn kaj kreskigi interŝanĝojn komercan kaj kulturan.

63. Interrasaj antaŭjuĝoj

La interrasaj antaŭjuĝoj ne ekskluzive apartenas al junaj nacioj, kie ili kelkfoje kaŝas sin malantaŭ la rivaleco de gentoj kaj politikaj partioj, sub preteksto de la justeco kaj kun danĝero por la interna paco. Dum la kolonia epoko interrasaj antaŭjuĝoj ofte furiozis inter koloniigantoj kaj indiĝenoj kaj tiel formis malhelpaĵon por fekunda reciproka komprenemo, kreante multan venĝemon sekve de multaj maljustaĵoj. La antaŭjuĝoj ankoraŭ ĉiam baras la kunlaboron inter evoluantaj nacioj kaj estas fonto de disiĝo kaj malamo eĉ meze en la ŝtatoj, kiam – malestimante la neskribitajn rajtojn de la homa persono – individuoj kaj familioj vidas sin maljuste submetitaj al reĝimo de apartigo pri siaj raso aŭ koloro.

64. Renkonte al solidara mondo

Tia situacio estas plena de minaco por la estonteco. Ni profunde bedaŭras tion, sed tamen havas esperon: pli bone sentebla bezono pri kunlaboro, pli akra sento pri solidareco fine triumfos super nekomprenemo kaj egoismo. Ni esperas, ke la landoj evoluantaj scios profiti el sia reciproka proksimeco, por fari zonojn de kunordigita disvolviĝo en translimaj teritorioj: fiksante komunajn programojn, interakordigante la investojn, dividante la eblojn de produktado, organizante la interŝanĝon. Ni ankaŭ esperas, ke la multflankaj kaj internaciaj organizaĵoj per necesa reorganizado trovos vojojn por helpi la evoluantajn popolojn forigi la malfacilaĵojn, en kiuj ili ŝajnas fermitaj, kaj mem trovi, fidelaj al sia propra naturo, la rimedojn por sia sociala kaj homa progreso.

65. Popoloj efektivigas sian sorton

Ni devas atingi, ke mondampleksa solidareco, pli kaj pli efika, donu ŝancon al ĉiuj popoloj fariĝi mem la efektivigantoj de sia sorto. La pasinteco tro ofte estis karakterizita per la rilatoj de perforto inter la nacioj: venu la tago, kiam la internaciaj rilatoj estos karakterizitaj per reciprokaj respekto kaj amikeco, reciproka kunlaboro kaj komuna progreso, pri kiuj ĉiu sin sentas respondeca. La junaj kaj malfortaj popoloj postulas sian aktivan parton por konstrui novan mondon, kiu pli respektas la rajtojn kaj la vokiĝon de ĉiu. Ĉi tiu postulo estas legitima: ĉiu ĝin komprenu kaj respondu al ĝi.

TOTALA AMO

66. Frateco

La mondo estas malsana. Ĝia malsano konsistas malpli en la elsekiĝo de la fontoj aŭ en ilia alproprigo fare de kelkaj, ol en la manko de frateco inter la homoj kaj la popoloj.

67. Devo al gastameco

Ni ne povas sufiĉe insisti pri la devo al gastameco – devo de homa solidareco kaj de kristana amo – kiun havas familioj kaj kulturaj organizaĵoj de la landoj gastigantaj. Oni precipe malfermu klubejojn kaj loĝejojn por gejunuloj. Unualoke por protekti ilin kontraŭ la soleco, la sento de forlasiteco, kaj la timo kiuj rompas ĉiun moralan fortostreĉon. Kaj ankaŭ por protekti ilin kontraŭ la nesana situacio, en kiu ili troviĝas, kaj en kiu ili estas devigataj kompari la ekstreman malriĉon de sia patrujo kun la lukso kaj la malŝparo, kiuj ofte ĉirkaŭas ilin. Plie ankaŭ, por protekti ilin kontraŭ revoluciaj doktrinoj kaj la sin altrudanta tento, kiam ili rememoras pri tiom da nemeritita malriĉo en sia patrujo. Fine, precipe por doni al ili en varma kaj frata gastamo la ekzemplon de sana vivo, la estimon pri la vera kaj efektiva kristana amo, la estimon pri la spiritaj valoroj.

68. Tragedio de la junaj studentoj

Dolore estas konsideri, ke multnombraj gejunuloj, venintaj en pli evoluintajn landajn por tie akiri sciencon, kapablecon kaj kulturon, kiuj plitaŭgigos ilin por servi al sia lando, certe ricevas tie edukiĝon de granda kvalito, sed aliflanke tro ofte perdas la estimon pri la spiritaj valoroj, kiuj troviĝas kiel altvalora heredaĵo en la civilizacio, en kiu ili naskiĝis.

69. Elmigrintaj laboristoj

La saman gastamon ni ŝuldas al la elmigrintaj laboristoj, kiuj ofte vivas en nehomaj cirkonstancoj kaj ŝparas de sia salajro por iom helpi al sia familio, kiu en malriĉo postrestis en la naskiĝlando.

70. Sociala sento

Nia dua rekomendo koncernas tiujn, kiujn la laboro vokas al landoj, kiui ĵus malfermis sin antaŭ la industriigo: industriistojn, komercistojn, ĉefojn kaj reprezentantojn de grandaj entreprenoj. Okazas, ke en sia propra lando ili havas socialan senton: kial ili do reiras al la nehomaj principoj de la individualismo, kiam ili laboras en malpli evoluintaj landoj? Ilia alta pozicio devus efiki, ke ili fariĝu iniciatantoj de la sociala progreso kaj la homa disvolviĝo tie, kien la komercaj aferoj vokas ilin. Ilia organiza talento devus havigi al ili la rimedojn por indigi la neindan laboron de la indiĝenoj, por eduki kvalifikitajn laboristojn, instrui inĝenierojn kaj stabon, doni spacon al iliaj iniciatoj, konduki ilin iom post iom al la plej altaj oficoj, tiel preparante ilin al proksima estonteco, en kiu ili povos dividi kun ili la responsojn de la gvidado. La rilatojn inter ĉefoj kaj subuloj ĉiam fiksu almenaŭ la justeco; la reciprokajn devojn regulu normalaj kontraktoj. Neniu fine, en kiu ajn situacio, estu maljuste submetita al arbitro.

71. Evolu-helpantoj

Ni ĝojas pri tio, ke ĉiam pli da kompetentuloj kun evoluiga komisio estas elsendataj de internaciaj aŭ duflankaj institucioj aŭ privataj organizaĵoj: “Ili ne kondutu kiel mastroj, sed kiel helpantoj kaj kunlaborantoj” (La eklezio en la moderna mondo). La loĝantaro rapide kaj klare vidas, ĉu tiuj, kiuj venas por helpi, faras ĉi tion kun aŭ sen amo, au instruas nur teknikojn aŭ respektas la tutan valoron de la homo. Ilia mesaĝo riskas esti ne akceptata, se ĝin ne portas la frata amo.

72. Kvalitoj de la kompetentuloj

Al la necesa teknika kapableco devas aliĝi la aŭtentika signo de altruisma amo. Liberaj de ĉiu naciisma fiero kaj de ĉiu ŝajno de interrasaj antaŭjuĝoj la kompetentuloj lernu plene kunlabori kun ĉiuj. Ili sciu, ke ilia kapableco ne havigas al ili aŭtoritaton sur aliaj terenoj. La kulturo, kiu formis ilin, certe enhavas elementojn de universala humanismo, sed ĝi ne estas la unika nek ekskluziva, kaj sen adaptiĝo ĝi ne povas esti transportata. La membroj de ĉiuj evoluigaj misioj havu la intencon, krom la historion de la lando, kiu ilin akceptis, malkovri ankaŭ la elementojn kaj la riĉajojn de ties kulturo. Tiam ekestos alproksimiĝo, per kiu ambaŭ kulturoj reciproke fekundiĝas.

73. Dialogo de la kulturoj

Sincera dialogo inter la kulturoj, same kiel inter individuoj, estas vera fonto de frateco. La evoluiga laboro pli proksime kunigos la popolojn per daŭra realigado de komunaj fortostreĉoj, se ĉiuj – la registaroj, iliaj reprezentantoj kaj la plej suba kompetentulo – estas inspiritaj de frata amo kaj sincera deziro konstrui civilizacion de tutmonda solidareco. Tiam komenciĝos dialogo pri la homo kaj ne pri produktoj aŭ teknikoj. Ĝi estos fekunda, se oni montros al la popoloj, kiuj dialogas, la vojojn plialtiĝi ankaŭ sur spirita nivelo; se la teknikistoj fariĝos instruistoj kaj instruos kun spiritaj kaj moralaj kvalitoj tiel altnivelaj, ke ili estigos ne nur ekonomian sed ankaŭ homan progreson. Kiam la helpo estos finita, la tiel konstruitaj rilatoj pludaŭros. Kaj kiu ne vidas, kiom ili gravos por la paco de la mondo?

74. Apelo al la gejunuloj

Multaj gejunuloj jam fervore kaj rapide reagis, kiam Pio XII alvokis laikajn misiistojn. Multnombraj estas ankaŭ tiuj, kiuj spontane disponigis sin al la oficialaj aŭ privataj organizaĵoj por kunlaboro kun la popoloj evoluantaj.

Ni ĝojas aŭdi, ke en kelkaj landoj oni povas plenumi la devon de la militista servo parte per “sociala servo”. Ni benas ĉi tiujn iniciatojn kaj la bonan volon, kiu respondas al ili. Ke ĉiuj, kiuj estas kristanoj, komprenu lian alvokon: “Mi malsatis kaj vi donis al mi manĝi, mi soifis kaj vi donis al mi trinki, mi estis fremda kaj vi gastigis min, nuda kaj vi vestis min, malsana kaj vi vizitis min, mallibera kaj vi venis al mi” (Mat 25, 35-36). Neniu povas resti indiferenta pri la sorto de siaj fratoj, kiuj ankoraŭ vivas en malriĉo, turmentataj de nescio, viktimoj de necerteco. Same kiel la koro de Kristo, la koro de la kristano suferu per ĉi tiu mizero: “Mi kortuŝiĝas pri ĉi tiu amaso” (Mar 8, 2).

75. Preĝo kaj aktiveco

La arda preĝado de ĉiuj leviĝu al la Plejpotenculo, por ke la homaro, konsciiĝinta pri siaj grandaj malsanoj, prudente kaj diligente fervoru elmondigi ilin. Al ĉi tiu preĝado aliĝu ĉies decidiĝo, laŭ la mezuro de liaj fortoj kaj ebloj, batali kontraŭ la neevoluo. Ke ĉiuj homoj, la sociaj grupiĝoj kaj la nacioj reciproke premu al si frate la manojn, la fortulo helpante al la malfortulo, kun fordono de tutaj siaj kompetenteco, entuziasmo kaj altruisma amo! Pli ol kiu ajn la vera amanto estas eltrovema por malkovri la kaŭzojn de la mizero, trovi la rimedojn por kontraŭbatali kaj energie venki ilin. Kiel paciganto “li daŭrigos sian vojon, ekportos ĝojon kaj disvastigos lumon kaj gracon inter la homoj de la tuta tero, montrante al ili, trans ĉiujn limojn, la vizaĝojn de fratoj, la vizaĝojn de amikoj” (Johano XXIII okaze de la disdono de la Balzanpremio).

EVOLUO ESTAS LA NOVA NOMO DE LA PACO

76. Endanĝerigita paco

La tro grandaj ekonomiaj, socialaj kaj kulturaj diferencoj inter la popoloj elvokas malfidon kaj malkonkordon kaj tiel endanĝerigas la pacon. Kiam ni reiris de nia pacvojaĝo al U.N.O., ni diris al la koncilpatroj: “La situacio de la popoloj evoluantaj devas esti la objekto de nia atento, aŭ pli bone: nia amo al la malriĉuloj en la mondo – kaj ili formas sennombrajn legiojn – fariĝu pli atentema, pli aktiva kaj pli malavara”. Kontraŭbatali la mizeron kaj la maljustecon signifas samtempe plibonigi la situacion kaj subteni la homan kaj spiritan progreson de ĉiuj, sekve servi al la komuna bonfarto de la homaro. La paco ne konsistas en foresto de milito, ne en ĉiam vundebla ekvilibro de potencoj. La paco tagon post tago estas konstruenda laŭ la ordo, kiun volas Dio, kaj kiu estigas pli perfektan justecon inter la homoj.

77. Liberigo el izoleco

Ĉar la popoloj estas la efektivigantoj de sia propra evoluo, ili ankaŭ estas ĝiaj unuaj responsuloj. Sed en izoleco ili ne konsciiĝos pri ĉi tio. La etapoj de la vojo, kondukanta de evoluo al paco, estas: regionaj konvencioj inter malfortaj popoloj por reciproke subteni sin, kontraktoj pri ampleksaj helpoj, solenaj interkonsentoj por fiksi kunordigitajn programojn.

78. Por efika mondaŭtoritato

Ĉi tiu internacia kunlaboro tutmonda postulas instituciojn, kiuj preparas, kunordigas kaj akompanas ĝis jura ordo estos starigita, kiun oni ĝenerale agnoskos. Tutkore ni kuraĝigas la organizaĵojn, kiuj komencis ĉi tiun kunlaboron en la evolu-helpo, kaj ni deziras, ke ilia aŭtoritato kresku. “Via vokiĝo estas” – tiel ni diris al la reprezentantoj de la Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko – “konduki al frateco ne kelkajn, sed ĉiujn popolojn. Kiu ne vidas la neceson atingi iom post iom la starigon de tutmonda aŭtoritato kiu povas efike agi en aferoj juraj kaj politikaj?”.

79. Motivigita espero al pli bona mondo

Kelkaj opinios tiajn atendojn utopiaj. Eble povus esti, ke ilia realismo pruviĝos erara kaj ke ili ne rimarkis la dinamikon de mondo, kiu deziras vivi pli frate kaj kiu – malgraŭ nescio, eraroj, eĉ pekoj, malgraŭ reiro al barbarismo kaj longaj devioj de la vojo de la savo – malrapide pliproksimiĝas al sia Kreanto, eĉ ne rimarkante tion. Ĉi tiu vojo al pli da homeco postulas fortostreĉojn kaj oferojn; sed la suferado mem, akceptata pro amo al niaj fratoj, alportas sian parton al la progreso de la tuthoma familio. La kristanoj scias, ke la unuiĝo kun la ofero de la Savanto kontribuas al la plena finkonstruado de la korpo da Kristo: al la unu popolo de Dio.

80. Solidareco de ĉiu

Sur ĉi tiu vojo ni ĉiuj estas solidaraj. Al ĉiuj ni volis rememorigi, kiom granda estas la dramo kaj kiom urĝa la laboro, kiu estas ankoraŭ farenda. La horo de agado nun estas: la vivo de tiom da senkulpaj infanoj, la aliro de tiom da malfeliĉaj familioj al pli homa ekzistado, la paco en la mondo, la estonteco de la civilizacio estas en danĝero. Ĉiuj homoj kaj ĉiuj popoloj prenu sur sin sian respondecon.

FINA APELACIO

81. Katolikoj

Unualoke ni direktas nin pete kaj alvoke al niaj gefiloj. En la landoj evoluantaj, same kiel en aliaj, la laikoj prenu sur sin kiel sian propran taskon la renovigon de la surtera ordo. La rolo de la hierarkio estas prediki kaj aŭtentike interpreti la moralajn principojn, kiuj validas sur ĉi tiu tereno, sed la tasko de la laikoj, per iliaj liberaj iniciatoj kaj ne pasive atendante ordonojn kaj direktivojn, estas saturi la leĝojn kaj la instituciojn de sia vivmedio per la kristana spirito. Ŝanĝoj estas necesaj, profundaj reformoj estas neeviteblaj: ilin la katolikoj devas vivigi per la evangelia spirito. De niaj katolikaj gefiloj en privilegiitaj landoj ni petas, ke ili donu siajn kapablecon kaj aktivan partoprenon al oficialaj kaj privataj, civilaj kaj religiaj organizaĵoj de evolu-helpo. Ili certe deziros stari en la unuaj vicoj inter tiuj, kiuj laboras por starigi internacian ordon de justeco kaj juro.

82. Kristanoj kaj kredantoj

Ni estas certaj, ke ĉiuj kristanoj, niaj gefratoj, volos multobligi sian komunan forton, por helpi al la mondo venki la egoismon, la fieron kaj la rivalecon, la ambicion kaj la maljustecon, kaj malfermi antaŭ ĉiuj la vojon al pli homa vivo, kie ĉiu estas amata kaj helpata kiel proksimulo kaj frato. Ankoraŭ sub la impreso de nia neforgesebla renkontiĝo kun niaj nekristanaj gefratoj en Bombay, ni denove urĝe invitas ilin al la tasko zorgi tukore kaj per ĉiu ilia inteligenteco, ke ĉiuj homoj povu vivi vivon, kiu estas digna al infanoj de Dio.

83. Homoj de bona volo

Fine ni turnas nin al ĉiuj homoj de bona volo, kiuj estas konvinkitaj pri tio, ke la vojo al la paco iras tra la evoluo. Delegitoj de internaciaj institucioj, politikistoj, verkistoj, edukistoj, vi ĉiuj – ĉiu en sia loko – estas konstruistoj de nova mondo. Ni preĝas al Dio ĉiopova, ke Li lumigu vian intelekton kaj fortigu vian kuraĝon par alarmi la publikan opinion kaj aktivigi la popolojn. Edukistoj, via tasko estas veki jam en la junularo la amon al la malriĉaj popoloj. Verkistoj, via tasko estas atentigi pri la jam faritaj klopodoj, par stimuli la reciprokan helpon inter la popoloj kaj por vidigi la spektaklon de la mizero, kiun la homoj tiel volonte forgesas por kvietigi sian konsciencon! Al la riĉuloj ĉiuokaze sciigu, ke la malriĉuloj staras antaŭ ilia pordo kaj atendas la panerojn de iliaj festmanĝoj.

84. Politikistoj

Politikistoj, estas via tasko mobilizi viajn popolojn por mondampleksa kaj pli celkonforma solidareco kaj decidigi, ke ili moderigu sian lukson kaj malŝparon, por progresigi la evoluon kaj savi la pacon. Delegitoj en la internaciaj organizaĵoj, dependas de vi, ĉu la danĝera kaj senfrukta vetarmado cedos sian lokon al afabla, pacama kaj altruisma kunlaboro favore al solidara evoluado de la homaro, en kiu ĉiuj homoj povos disvolviĝi.

85. Saĝuloj

Se estas vero, ke la mondo troviĝas en krizo pro manko de ideoj, tiam ni alvokas pensulojn kaj saĝulojn, katolikajn, kristanajn, honorantajn Dion, soifantajn la Absolutulon, justecon kai veron: ĉiujn homojn de bona volo. Laŭ la ekzemplo de Kristo ni kuraĝas urge peti al vi: “Serĉu kaj vi trovos” (Luk 11,9), malfermu la vojojn al reciproka helpo, pliprofundiĝo de scio, pliriĉiĝo de la koro, al pli frata vivo en vere universala komuniĝo de la homoj.

86. Ek al la laboro

Vi kiuj komprenis la alvokon de la suferantaj popoloj, kiuj klopodas respondi al ĝi, vi estas la apostoloj de bona kaj vera disvolviĝo. Tiu ne konsistas en egoisma riĉeco, amata pro si mem, sed en ekonomio, servanta al la homo, en la ĉiutaga pano, disponigata al ĉiuj kiel fonto de frateco kaj signo de la providenco de Dio.

87. Beno

Tutkore ni benas vin kaj ni alvokas ĉiujn homojn de bona volo frate unuiĝi kun vi. Ĉar se la progreso estas la nova nomo por la paco, kiu ne laboros pri ĝi per tuta sia forto? Jes, ĉiujn ni invitas respondi al ĉi tiu zorgoplena alvoko, en la nomo de la Sinjoro.

En la Vatikano, je la Paskofesto,

la 26-an de marto 1967-a

PAŬLO VI PAPO