“Donaco kaj mistero” estas la titolo de la libro, kiu priskribas la vivon kaj vokiĝon de Papo Johano Paŭlo la 2a. Temas pri la unua membiografio de Papo, kiu aperis en la 50a datreveno de lia pastriĝo. Espero Katolika publikigas premiere la esperantigon de kelkaj fragmentoj.
La historio de mia pastra vokiĝo? Ĝin konas ĉefe Dio. En ĝia plej profunda tavolo, ĉiu pastra vokiĝo estas granda mistero, ĝi estas donaco kiu senfine superas la homon. Ĉiu el ni pastroj tion spertas klare dum la tuta vivo. Fronte al la grandeco de ĉi tiu donaco ni sentas kiom netaŭgaj ni estas por ĝi.
La metropolita ĉefepiskopo de Krakovo, Princo Adam Stefan Saphiea, vizitis la paroĥejon de Wadowice, kiam mi estis gimnazia studento. Mia instruisto pri religio, Pastro Edward Zacher, konfidis al mi la taskon bonvenii lin. Mi havis tiam la unuan okazon stari fronte al tiu viro, tre respektata de ĉiuj. Mi scias, ke post mia parolado, la ĉefepiskopo demandis al la instruisto pri religio, kiun fakultaton mi elektos post abituriento. pastro Zacher respondis: “Li studos polan filologion”. La ĉefepiskopo estus respondinta:”Domaĝe, ke ne temas pri teologio”.
En tiu mia viv-periodo la pastra vokiĝo ne estis ankoraŭ matura, kvankam ĉirkaŭ mi ne malmultaj opiniis, ke mi devus eniri seminariejon. Kaj povas esti, ke iu supozis ke, se junulo kun tiom klaraj religiaj inklinoj ne eniras seminarion, tio estas signo pri tio, ke enludis aliaj amoj aŭ preferoj. En la faktoj, lerneje mi havis multajn koleginojn kaj ĉar mi multe aktivis en la lerneja teatra klubo, mi havis plurajn eblecojn renkonti knabinojn. La problemo tamen ne estis tiu ĉi. En tiu periodo mi estis ĉefe kaptita de pasio por literaturo, aparte por tiu drama, kaj por la teatrado. maje de 1938 mi enskribiĝis je universitato. Pro tio kun mia patro mi translokiĝis el Wadowice al Krakovo. Mia elekto de la pola filologio mitiviĝis per klara inklino al literaturo. Tamen, jam dum la unua studojaro, altiris mian atenton la studo de la lingvo mem. Ni studis la modernan polan lingvon kaj samtempe la historian evoluon de la lingvo, kun aparta intereso por malnova slava lingva grupo. Tio ĉi enkondukis min en tute novajn horizontojn, por ne diri en la misteron mem de la parolo. La parolo, antaŭ ol esti eldirita sursceneje, vivas en la historio de la homo kiel fundamenta dimensio de lia spirita sperto. Esence, ĝi kondukas al la nesondebla mistero de Dio mem. Remalkovrante la parolon pere de la literaturaj kaj lingvistikaj studoj, mi ne povis ne alproksimiĝi al la Mistero de la Parolo – de tiu Parolo al kiu ni rilatas en la Anĝelusa Preĝo:”Kaj la Vorto fariĝis korpo kaj ekloĝis inter ni” (Joh 1,14). Mi pli poste komprenis, ke la studoj pri pola filologio pretigis en mi la grundon por alia speco de interesoj kaj studoj. Ili antaŭinklinigis mian animon por alproksimiĝo al filozofia pensado kaj al teologio…
La eksplodo de la milito (en 1939) sufiĉe elradike ŝanĝis la iradon de mia vivo. Verdire, la profesoroj de la Jagellona Universitato klopodis startigi same la novan studojaron, sed la lecionoj daŭris nur ĝis la 6a de novembro 1939. En tiu tago la germanaj aŭtoritatuloj arigis ĉiujn profesorojn por kunveno kiu finiĝis per la deportado de tiuj respektindaj scienculoj, al la koncentrejo de Sachsenhausen. Finiĝis tiel en mia vivo la periodo de la studoj pri pola filologio kaj komenciĝis la fazo de la germana okupacio, dum kiu komence mi klopodis legi kaj verki multe. Ĝuste al tiu periodo datiĝas miaj unuaj literaturaj verkoj.
Papo Johano Paŭlo la 2a