Hejmo Spirita vivo Meslegaĵoj: dimanĉoj kaj festotagoj SOLENO DE LA SANKTAJ APOSTOLOJ PETRO KAJ PAŬLO, Meso en la festa...

SOLENO DE LA SANKTAJ APOSTOLOJ PETRO KAJ PAŬLO, Meso en la festa tago – 29-a de junio

UNUA LEGAĴO

 El la Agoj de la Apostoloj (12, 1-11)

En tiu tempo reĝo Herodo komencis persekuti kelkajn el la apostoloj por forbati la Eklezion.

Li mortigis per glavo Jakobon, fraton de Johano.

Vidante ke tio plaĉas al la Judoj, li plue decidis kapti Petron, ĝuste dum la paskaj festoj.

Pro tio Herodo arestigis kaj fermigis lin en malliberejo. Intencante publike procesi lin post la Pasko,

li transdonis Petron al kvar kvaropoj da soldatoj. Dum Petro estis gardata en la malliberejo,

fervora preĝo por li estis daŭre levata fare de la Eklezio al Dio.

Alproksimiĝis la tago, en kiu Herodo volis enkonduki la proceson. En la antaŭa nokto Petro dormis inter du soldatoj,

ligita per du katenoj;

kaj gardistoj antaŭ la pordo gardis la malliberejon.

Tiam aperis anĝelo de la Sinjoro, kaj lumo ekbrilis en la ĉambro. La anĝelo tuŝis Petron kaj vekis lin, dirante: „Leviĝu rapide.“ Kaj tuj la katenoj de Petro defalis de liaj manoj.

Poste la anĝelo diris al li: „Vestu vin kaj laĉu viajn sandalojn.“ Petro obeis.

Fine la anĝelo diris: „Surmetu vian mantelon kaj sekvu min.“ Petro sekvis lin ekster la karcero;

sed li ne sciis, kion li faras, kaj kio okazas. Li pensis, ke li havas vizion.

Petro kaj la anĝelo trapasis la unuan kaj la duan postenojn de la gardistoj;

kaj alvenis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon. La pordego malfermiĝis al ili, kaj ili eliris.

Ili paŝis ankoraŭ malmulte laŭ la strato; kaj iumomente la anĝelo malaperis.

Tiam Petro rekonsciiĝis, kaj diris: „Nun mi komprenas, ke vere la Sinjoro sendis sian anĝelon

por liberigi min el la plano de Herodo

kaj el la tuta malbono, kiun la juda popolo intencis kontraŭ ni.“  

*

RESPONSORIA PSALMO 33 (34)

R/ De ĉiu angoro savis nin la Sinjoro. – R/ 

Mi gloros la Sinjoron en ĉiu tempo; 

ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo. 

Al la Sinjoro kantas mia animo; 

la humiluloj aŭdu kaj ĝoju. – R/

Prikantu la Sinjoron kun mi, 

ni gloru kune lian nomon. 

Mi vokis al la Sinjoro, kaj Li respondis al mi; 

kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min. – R/ 

Rigardu al Li kaj vi sereniĝos; 

via vizaĝo ne kovriĝos per honto. 

Jen ĉi tiu mizerulo vokis, kaj la Sinjoro aŭdis, 

kaj de ĉiuj liaj afliktoj Li savis lin. – R/

Anĝelo de la Sinjoro postenas ĉirkaŭ tiuj, 

kiuj respekte aŭskultas Dion kaj ilin savas. 

Vidu kaj admiru, kiel bona estas la Sinjoro; 

feliĉa estas tiu, kiu Lin fidas! – R/ 

*

DUA LEGAĴO

El la dua letero de la apostolo Paŭlo al Timoteo (4, 6-8.17-18)

Amata,

por mi estas jam proksima la horo fordoni mian vivon kiel oferon. Jen venis la momento por mia lasta vojaĝo.

Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la kredon.

Nun mi atendas la premion de la venko:

la Sinjoro, justa juĝisto, donos al mi la kronon de justulo en tiu tago; kaj Li donos tion ne nur al mi,

sed ankaŭ al ĉiuj, kiuj atendas ame lian aperon. La Sinjoro subtenis min kaj min fortigis,

tiel ke mi povis anonci lian mesaĝon, por ke ĉiuj nacioj aŭdu pri ĝi.

Tiel mi estis forsavita el buŝo de leono.

La Sinjoro min savos de ĉiu malbona insido kaj min kondukos en sian ĉielan regnon. Al li la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.

R/ Haleluja. – R/ 

Vi estas Petro, la Roko, 

kaj sur tiu roko Mi konstruos mian Eklezion; 

kaj la pordegoj de la infero ne venkos ĝin. – R/

*

EVANGELIO

El la evangelio laŭ Mateo (16, 13-19)

Kiam Jesuo venis en la regionon de Cezarea Filipi, Li demandis siajn disĉiplojn:

„Kiu, diras la homoj, ke la Filo de la homo estas?“

Ili respondis: „Iuj diras, ke Li estas Johano, la Baptisto, aliaj, ke Li estas Elija aŭ Jeremia, aŭ iu alia el la profetoj.“ Jesuo demandis plue: „Sed vi, kion vi diras? Kiu mi estas?“ Simon Petro respondis:

„Vi estas la Mesio, la Filo de la vivanta Dio.“

Tiam Jesuo diris al li: „Beata vi estas, Simon Bar-Jona, ĉar nek karno, nek sango instruis vin,

sed mia Patro, kiu estas en la ĉielo.

Kaj Mi diras al vi, ke vi estas Petro, la Roko, kaj sur tiu roko Mi konstruos mian Eklezion, kaj la pordegoj de la infero ne venkos ĝin.

Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo: kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo;

kaj kion vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.“