Hejmo Spirita vivo Meslegaĵoj: dimanĉoj kaj festotagoj 12-a ORDINARA DIMANĈO – 25-a de junio

12-a ORDINARA DIMANĈO – 25-a de junio

UNUA LEGAĴO

El la libro de la profeto Jeremia  (20, 10-13)

Jeremia diris:    

„Mi aŭdis inciton de multaj kaj minacadon kontraŭ mi:   

,Akuzu lin: ni ankaŭ akuzos lin!‘  

Tiuj, kiuj iam estis miaj amikoj, atendis mian falon.          

Ili diris:

,Eble li forlogiĝos, tiam ni venkos lin, kaj venĝos kontraŭ li.‘         

Sed la Sinjoro estas kun mi, kiel potenca armito;

tial miaj persekutantoj falos kaj ne venkos.         

Ili hontos, pro tio, ke ili malsukcesis:       

eterna kaj ne forigebla estos ilia honto.  

Potenca Sinjoro,            

kiu elprovas virtulon kaj esploras pensojn kaj koron,       

ebligu al ni vidi vian venkon kontraŭ ili,   

ĉar al Vi mi konfidis mian defendon.       

Kantu al la Sinjoro, laŭdu la Sinjoron,      

ĉar Li savis la vivon de mizerulo el la manoj de liaj malamikoj.“     

*

RESPONSORIA PSALMO 68 (69)

R/ Respondu al mi, Dio, pro via granda boneco. – R/

Pro Vi, Sinjoro, mi eltenas malhonoron, 

kaj honto kovras mian vizaĝon. 

Fremda mi fariĝis antaŭ miaj fratoj,

nekonata por la filoj de mia patrino.

La ofendoj de viaj insultantoj falas sur min, 

ĉar fervoro por via domo ardas en mi. – R/

Al Vi mi preĝas, Dio, en tempo de graco.

Respondu al mi, pro via granda boneco, 

ĉar Vi estas fidela helpanto.

Respondu al mi, Sinjoro,

ĉar bonoplena estas via graco;

laŭ via granda amo turnu Vin al mi. – R/

La humiluloj rigardu kaj ĝoju. 

Serĉantoj de Dio, viglu via koro,

ĉar la Sinjoro aŭskultas humilulojn 

kaj ne malŝatas siajn fidelulojn, 

kiuj estas en mallibereco. – R/

Gloru Lin la ĉielo kaj la tero,

la maroj kaj ĉio, kio en ili vivas. – R/

*

DUA LEGAĴO

 El la letero de la apostolo Paŭlo al la Romanoj (5, 12-15)

Gefratoj,

kaŭze de unu homo, Adamo, la peko eniris en la mondon, kunportante la morton.

Tiel la morto trafas ĉiujn homojn, ĉar ĉiuj pekis. La peko estis jam en la mondo, jam antaŭ la leĝo, sed la pekon oni ne kalkulas. se ne estas la leĝo.

Tamen la morto regadis de Adamo ĝis Moseo eĉ sur tiuj, kiuj ne pekis kiel Adamo.

Adamo estis la figuro de la venonto.

Sed kia diferenco inter la peko kaj la gracodono! Se la peko de unu homo venigis la morton al ĉiuj, des pli abunde estas donita la gracodono,

favore transdonita pere de unu homo, Jesuo Kristo, al ĉiuj. Jen la parolo de Dio.

*  

EVANGELIO

El la evangelio laŭ Mateo (10, 26-33)

En tiu tempo Jesuo diris al siaj disĉiploj: „Ne timu la homojn. Ĉio, kio estas kaŝita, estos prilumata;

ĉio, kio estas sekreta, estos diskonigata.

Kion Mi diras al vi en mallumo. tion parolu en la lumo; kaj kion vi aŭdas en la orelo, tion proklamu el la tegmentoj. Ne timu tiujn,

kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon;

prefere timu Dion, kiu povas pereigi animon kaj korpon en la infero.

Du paseroj valoras nur unu moneron.

Tamen neniu el ili falos teren, se tion ne volas Dio, via Patro. Pri vi, Dio konas eĉ la nombron de la haroj sur via kapo. Tial ne timu; vi valoras pli ol multaj paseroj!

Pri tiuj, kiuj deklaros publike ke ili estas miaj disĉiploj, Mi ankaŭ deklaros antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo, ke ili apartenas al Mi.

Sed Mi malkonfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo, ĉiujn, kiuj malkonfesos Min antaŭ la homoj.“