UNUA LEGAĴO
El la libro de la profeto Jesaja (49, 1-6)
Aŭskultu min, insuloj, kaj atentu, malproksimaj gentoj:
la Sinjoro min alvokis el la patrina sino,
el la sino de mia patrino Li vokis mian nomon.
Li faris mian buŝon kiel akran glavon;
per la ombro de sia mano Li kovris min;
Li faris min pintita sago, kaj en sia sagujo Li kaŝis min.
Kaj Li diris al mi:
„Vi estas mia servanto, Izraelo, per kiu Mi montros mian gloron.“
Mi respondis:
„Vane mi penis, sencele mi konsumis miajn fortojn.
Sed vere mi fidas plene la Sinjoron, kiu estas mia rekompenco.“
Mi famiĝis ĉe la Sinjoro kaj Dio estas mia forto.
Fakte Dio jam el la sino de mia patrino elektis min lia servanto,
por ke mi revenigu al Li Jakobon
kaj por ke Izraelo kolektiĝu ĉe Li.
Li diris al mi: „Ne sufiĉas, ke vi estas mia servanto,
por restarigi la tribojn de Jakob
kaj revenigi la postvivantojn de Izraelo;
Mi faros vin lumo por la nacioj,
por ke mia savo etendiĝu ĝis la fino de la tero.“
*
RESPONSORIA PSALMO 138 (139)
R/ Mi gloras Vin, Sinjoro, ĉar Vi kreis min. – R/
Sinjoro, Vi min esploras kaj min konas;
ĉion pri mi Vi konas, eĉ sekretajn pensojn;
kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas ĉe mi,
kaj ĉiuj miaj vojoj estas konataj al Vi. – R/
Mi gloras Vin, Sinjoro, pro tio, ke Vi faris mian korpon,
ke Vi preskaŭ brodis min en sino de mia patrino,
ĉar mirinde Vi kreis min:
mirindaj estas viaj verkoj. – R/
Vi bone konas mian animon, kiam mi estis modlata en sekreto,
kiam mi estis pretigata
en la profundo de la tero. – R/
*
DUA LEGAĴO
El la Agoj de la Apostoloj (13, 22-26)
En tiuj tagoj Paŭlo diris:
„Dio donis al Izraelo Davidon kiel reĝon,
pri kiu Li parolis atestante:
,Mi trovis Davidon, filon de Jiŝaj.
Li estas kara al Mi; li plenumos ĉiujn miajn ordonojn.‘
Dio estas fidela al siaj promesoj.
Pro tio el la idaro de David Li venigis al Izraelo Jesuon, la Savanton.
Antaŭ lia apero venis Johano, la Baptisto.
Li predikis la bapton de la konvertiĝo al la tuta popolo Izraelo.
Kiam Johano finis sian predikadon, li diris:
,Mi ne estas tiu, kiun vi opinias.
Post mi venos tiu,
al kiu mi ne estas inda malligi la sandalojn de la piedoj.‘
Fratoj el la idaro de Abraham, kaj ĉiuj inter vi, kiuj adoras Dion,
al ni Dio sendis ĉi tiun mesaĝon de savo.“
*
EVANGELIO
El la evangelio laŭ Luko (1, 57-66.80)
Venis por Elizabet la tempo de akuŝo, kaj ŝi naskis filon.
Ŝiaj najbaroj kaj parencoj ĝojis kun ŝi,
ĉar ili aŭdis pri la granda favoro farita al ŝi de la Sinjoro. Kiam la infano atingis la okan tagon,
oni venis por la rito de la cirkumcido.
Oni volis nomi lin Zakario, kiel lia patro, sed la patrino intervenis: „Ne! Li estos nomata Johano.“
Ili diris al ŝi: „El via parencaro neniu havas tiun nomon.“ Kaj ili faris signojn al lia patro,
por scii, kiel li volas, ke la infano estu nomata.
Tiam li petis tabuleton, kaj skribis jene: „Lia nomo estas Johano.“ Ĉiuj miris.
Kaj jen lia buŝo malfermiĝis,
kaj li sukcesis denove paroli, kaj li donis laŭdon al Dio. Mirego kaptis ĉiujn, kiuj loĝis ĉe ili,
kaj tra la tuta monta regiono de Judeo oni parolis pri tio. Ĉiuj aŭdantoj pensis en sia koro, kaj demandis:
„Kiu do estos ĉi tiu infaneto?“
Vere la potenco de la Sinjoro estis kun li.
La infano kreskis kaj spirite fortiĝis. Longtempe li vivis en dezertaj regionoj ĝis la tago de sia predikado al Izraelo.