Hejmo Spirita vivo Meslegaĵoj: dimanĉoj kaj festotagoj 11-a ORDINARA DIMANĈO – 18-a de junio

11-a ORDINARA DIMANĈO – 18-a de junio

UNUA LEGAĴO

El la libro de la Eliro       (19, 2-6a)

En tiuj tagoj la izraelidoj atingis la dezerton de Sinaj,       

kaj kamploĝis antaŭ la monto.    

Moseo supreniris renkonte al Dio,          

kaj la Sinjoro vokis lin de la monto, kaj diris al li:  

„Sciigu al la tribo de Jakob kaj al la popolo de Izraelo:      

Vi mem vidis, kion Mi faris al la egiptoj   

kaj kiel Mi portis vin per aglaj flugiloj kaj venigis vin al Mi.           

Se vi do obeos mian voĉon kaj observos mian interligon,

vi estos mia preferata propraĵo inter ĉiuj popoloj,           

ĉar al Mi apartenas la tuta tero.

Vi estos por Mi regno da pastroj kaj popolo sankta.“       

*

RESPONSORIA PSALMO 99 (100)

R/ Ni estas popolo de Dio kaj la ŝafoj de lia paŝtado. – R/

Ĝoje laŭdu al la Sinjoro la tuta tero!       

Servu al la Sinjoro kun ĝojo,       

iru al Li kun kanto. – R/   

Agnosku, ke la Sinjoro estas Dio;

Li nin kreis, kaj ni apartenas al Li;           

ni, lia popolo kaj ŝafoj de lia paŝtado. – R/           

Bona estas la Sinjoro,    

eterna lia korfavoro;      

kaj ĉiamdaŭra estas lia fideleco. – R/       

*

DUA LEGAĴO     

Dio repacigis nin kun si per la morto de sia Filo; des pli multe Li nun savos nin per ties vivo.          

El la letero de la apostolo Paŭlo al la Romanoj     5, 6-11

Gefratoj,           

kiam ni ankoraŭ ne estis kapablaj iri al Dio,         

Kristo mortis por ni, tiam ankoraŭ pekuloj.         

Nu, apenaŭ por honestulo iu mortus;     

ĉar maksimume por bonulo iu kuraĝas doni sian vivon.   

Sed Dio pruvas al ni sian amon ĝuste per tio,

ke Kristo mortis pro ni, kiam ni ankoraŭ estis pekuloj.

Krome, se Dio pere de la morto de sia Filo repacigis nin kun si, des pli multe Li savos nin el la puno pere de Li.

Ni fakte estis liaj malamikoj;

tamen Dio repacigis nin kun si per la morto de sia Filo,

kaj des pli multe nun, repaciĝinte kun ni, Li savos nin per ties vivo. Kaj krom tio ni povas fieri en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, ĉar pere de Li ni ricevis la repaciĝon.

EVANGELIO       

El la evangelio laŭ Mateo           (9, 36 – 10, 8)

En tiu tempo, vidante la homamason, Jesuo estis kortuŝita pro siaj sekvantoj,

ĉar ili estis lacaj kaj disigitaj kiel ŝafoj, ne havantaj paŝtiston.

Tiam Li diris al siaj disĉiploj:

„La rikolto estas abunda, sed la laborantoj malmultaj. Petu do de la Sinjoro de la rikolto,

ke Li sendu laborantojn en sian kampon!“

Poste Li alvokis al si la dek du disĉiplojn,

kaj donis al ili aŭtoritaton elpeli la malbonajn spiritojn kaj sanigi malsanojn kaj suferojn.

La nomoj de la dek du apostoloj estas jenaj:

la unua, Simon, kiu estis alnomata Petro, kaj lia frato Andreo; Jakobo, filo de Zebedeo kaj lia frato Johano;

Filipo kaj Bartolomeo, Tomaso kaj Mateo, impostisto; Jakobo, filo de Alfeo, kaj Tadeo;

Simon, la Kanaano, kaj Judas Iskariota, kiu poste perfidis Jesuon.

Ĉi tiujn dek du disĉiplojn Jesuo sendis antaŭ sin, kaj donis al ili ĉi tiujn instrukciojn:

„Ne iru al la fremduloj kaj ne eniru en urbon de Samarianoj; sed iru prefere al la perditaj ŝafoj de la domo de Izraelo.

Kaj ĉie prediku, dirante: ,La regno de la ĉielo estas proksima.‘

Malsanulojn sanigu, revivigu mortintojn, purigu leprulojn, elpelu demonojn.

Kaj, ĉar donace vi ricevis, donace donu.“