Hejmo Spirita vivo Meslegaĵoj: dimanĉoj kaj festotagoj 10-a ORDINARA DIMANĈO – 11-a de junio

10-a ORDINARA DIMANĈO – 11-a de junio

UNUA LEGAĴO

El la libro de la profeto Hoŝea    (6, 3-6)

Ni penu koni la Sinjoron.            

Li aperos kiel bela aŭroro; Li venos al ni kiel aŭtuna akvo,            

kiel printempa pluvo, kiu fekundigas la teron.     

Kion Mi faru al vi, Efraim? Kion Mi faru al vi, Jehuda?      

Via amo estas kiel matena nebulo, kiel roso, kiu frue malaperas.  

Pro tio Mi punas ilin per la skulptilo de la profetoj,          

per la vortoj de mia buŝo;          

kaj mia sentenco brilos kiel lumo;           

fakte, amon Mi volas, ne nur oferojn, kaj obeon al Dio,   

prefere ol viktimojn.      

*

RESPONSORIA PSALMO 49 (50)

R/ Akceptu, Dio, la donacon de mia amo. – R/     

Dio, la ĉiopova, kunvokis la homojn 

de la oriento ĝis la okcidento.    

Kaj diris „Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riproĉas;   

viaj bruloferoj estas ĉiam antaŭ Mi.“ – R/

„Se Mi fariĝus malsata, Mi ne petus ion de vi:     

ĉar mia estas la mondo, kaj ĉio, kio al ĝi apartenas.         

Ĉu Mi bezonos viandon de bovoj,           

aŭ sangon de kaproj?“ – R/         

„Levu al Dio laŭdoferon

kaj plenumu antaŭ la Plejaltulo viajn promesojn.

Voku Min en la tago de via sufero;          

Mi vin liberigos, kaj vi gloros Min.“ – R/   

*

DUA LEGAĴO     

El la letero de la apostolo Paŭlo al la Romanoj     (4, 18-25)

Gefratoj,           

Abraham ekster ĉiu homa espero kredis,

ke li fariĝos patro de multaj popoloj,      

ĉar Dio promesis al li:    

„Tia estos via idaro.“      

Li ne estis dubema, kvankam lia korpo jam velkis – li estis preskaŭ centjara –

kaj la sino de Sara fariĝis ne kapabla naski filon. Tamen antaŭ la dia promeso li ne hezitis pro duboj, sed fortiĝis per kredo kaj gloris Dion.

Li firme kredis,

ke Dio certe plenumos tion, kion Li promesis. Pro tio Dio rigardis lin kiel justulon.

Sed ne por li sola estas skribite, ke li fariĝis justulo; sed ankaŭ por ni, ĉar ni kredis je Dio,

kiu levis el la mortintoj Jesuon, nian Sinjoron. Li estis transdonita al la morto pro niaj pekoj, sed Dio revivigis Lin,

por ke ni ankaŭ fariĝu justuloj.  

*

EVANGELIO       

El la evangelio laŭ Mateo           (9, 9-13))

En tiu tempo Jesuo vojirante

vidis viron nomatan Mateo, sidantan ĉe la impostejo, kaj diris al li: „Sekvu Min.“

Kaj stariĝinte, li tuj sekvis Lin.

Dum Jesuo sidis por manĝi en lia domo, venis multaj impostistoj kaj pekuloj

kaj sidis tie kun Jesuo kaj liaj disĉiploj.

Vidante tion, la fariseoj diris al liaj disĉiploj:

„Kial via Majstro manĝas kun ekspluatistoj kaj tiaj fiuloj?“ Jesuo aŭdis tion kaj diris:

„Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.

Iru, kaj lernu, kion signifas: ,Amon Mi volas, ne nur oferojn.‘ Ĉar Mi venis por alvoki ne tiujn, kiuj opinias sin justuloj, sed pekulojn.“