Hejmo Spirita vivo Meslegaĵoj: dimanĉoj kaj festotagoj SOLENO DE LA SANKTEGAJ KORPO KAJ SANGO DE KRISTO – 8-a de...

SOLENO DE LA SANKTEGAJ KORPO KAJ SANGO DE KRISTO – 8-a de junio

UNUA LEGAĴO

El la libro de la Readmono (8, 2-3.14b-16a)

Moseo parolis al la popolo, dirante: 

„Memoru la tutan iradon, 

laŭ kiu kondukis vin la Sinjoro dum kvardek jaroj tra la dezerto, 

por humiligi vin, por elprovi vin, por koni kio estas en via koro, 

ĉu vi obeos liajn ordonojn, aŭ ne. 

Li humiligis kaj malsatigis vin; 

poste Li nutris vin per manao, kiun vi ne konis, 

kaj kiun eĉ viaj patroj ne konis, 

por montri al vi, ke ne per la sola pano vivas homo, 

sed per ĉio, kio eliras el la buŝo de la Sinjoro. 

Pro tio ne forgesu, 

ke la Sinjoro via Dio elkondukis vin el Egiptujo, 

el sklaveca stato; 

Li gvidis vin tra ĉi tiu granda kaj terura dezerto, 

kie estis serpentoj, aspidoj kaj skorpioj, seka kaj senakva loko; 

ke Li eligis por vi akvon el granita roko, 

kaj nutris vin per manao, de viaj patroj nekonata.“ 

*

RESPONSORIA PSALMO 147

R/ Laŭdu, Jerusalemo, la Sinjoron. – R/

Laŭdu, Jerusalemo, la Sinjoron, gloru, Cion, vian Dion.

Ĉar Li firmigis la riglilojn de viaj pordegoj;

 en vi Li benis siajn filojn. – R/

Pacon Li donis al via tuta lando,

kaj per la plej bona tritiko Li vin satigas.

Li sendas sian vorton al la tero:

Ĝi fulmrapide atingas la celon. – R/

Li sciigis al Jakob sian volon,

siajn leĝojn kaj decidojn al Izraelo.

Ne tiel Li faris al la aliaj popoloj;

*

DUA LEGAĴO

El la unua letero de la apostolo Paŭlo al la Korintanoj (10, 16-17)

Gefratoj,

la kaliko de beno, kiun ni trinkas, 

ĉu ne estas partopreno en la Sango de Kristo? 

La pano, kiun ni dividas, 

ĉu ne estas la partopreno en la Korpo de Kristo? 

Ĉar unu estas la pano; 

pro tio ni, kvankam multaj, konsistigas unu korpon. 

Ja ni ĉiuj prenas el la sama pano. 

*

SEKVENCO

Laŭdu, ĉiuj, la Savanton,

la gvidanton kaj paŝtiston,

per muziko kaj kantaro.

Ho paŝtisto, pano vera,

ho Jesuo, nin kompatu;

Vi nin nutru, nin defendu,

gvidu nin al veraj bonoj

sur la tero de l’ vivantoj.

Ĉioscia, ĉiopova,

Vi nin nutras sur la tero:

voku nin al la festeno,

kiun ĝuas la sanktuloj. Amen.

*

EVANGELIO

El la evangelio laŭ Johano (6, 51-58)

En tiu tempo diris Jesuo al la popolamaso:

„Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo. Se iu manĝos el ĉi tiu pano, li vivos eterne.

La pano, kiun Mi donos, estas mia karno por la vivo de la mondo.“ Tiam la Judoj disputis inter si, dirante:

„Kiel Li povas doni al ni sian korpon por manĝi?“ Jesuo diris al ili: „Vere, vere Mi deklaras al vi:

se vi ne manĝas la korpon de la Filo de la homo kaj ne trinkas lian sangon,

vi ne havas en vi la vivon.

Kiu manĝas mian korpon kaj trinkas mian sangon, havas eternan vivon, kaj Mi revivigos lin en la lasta tago. Ĉar mia korpo estas vera manĝaĵo,

kaj mia sango estas vera trinkaĵo.

Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, restas en Mi, kaj Mi en li.

Kiel sendis Min la vivanta Patro kaj Mi vivas dank’ al Li, tiel, kiu manĝas Min, vivos dank’ al Mi.

Ĉi tiu estas la pano, kiu venis de la ĉielo.

Ĝi ne estas kiel tiu, kiun viaj patroj manĝis, kaj tamen mortis. Kiu manĝas ĉi tiun panon, vivos eterne.“