Hejmo Spirita vivo Meslegaĵoj: dimanĉoj kaj festotagoj SOLENO DE LA TRE SANKTA TRIUNUO – 4-a de junio

SOLENO DE LA TRE SANKTA TRIUNUO – 4-a de junio

UNUA LEGAĴO

El la libro de la Eliro (34, 4b-6.8-9)

En tiuj tagoj Moseo leviĝis frumatene kaj suriris la monton Sinaj, 

portante per siaj manoj la du ŝtonajn tabulojn, 

laŭ la ordono de la Sinjoro. 

Tiam Dio aperis en nubo, kaj iris antaŭ li. 

Moseo kriis al Dio: „Sinjoro, Sinjoro Dio, indulga kaj kompatema al ni, 

pacience tolerema kaj korfavora!“ 

Tiam li kliniĝis ĝis la tero adorante, kaj aldonis: 

„Se mi akiris vian favoron, mia Sinjoro, 

bonvolu, Sinjoro, resti inter ni. 

Ĉi tiu popolo estas ja obstina, 

sed Vi pardonu niajn kulpojn kaj niajn pekojn, 

kaj faru nin via posedaĵo.“ 

*

RESPONSORIA PSALMO Dan 3

R/ Laŭdinda Vi estas, eterna Dio. – R/ 

Benata estu, Sinjoro, Dio de niaj patroj; 

benata estu via glora kaj sankta nomo. – R/ 

Benata estu en via sankta kaj glora templo. – R/

Benata estu en la trono de via regno. – R/

Benata estu Vi, kiu penetras per via rigardo la abismojn 

kaj sidas super la keruboj. – R/ 

Benata estu en la altoj de la ĉielo. – R/

*

DUA LEGAĴO 

El la dua letero de la apostolo Paŭlo al la Korintanoj (13, 11-13)

Gefratoj,

vivu ĝoje, celu perfektiĝon, reciproke kuraĝigu vin; 

estu unuanimaj, vivu pace; 

kaj Dio, kiu donas amon kaj pacon, estos kun vi.

Salutu unu la alian per la sankta kiso. Ĉiuj samkredanoj vin salutas.

La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo, la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito

estu kun vi ĉiuj.

*

EVANGELIO

El la evangelio laŭ Johano (3, 16-18)

En tiu tempo Jesuo diris al Nikodemo: 

„Dio tiel amis la mondon, ke Li fordonis sian unikan Filon, 

por ke ĉiu, kiu kredas je Li, ne pereu, 

sed havu eternan vivon. 

Dio sendis sian Filon en la mondon, ne por kondamni la mondon, 

sed por ke la mondo per Li saviĝu. 

Kiu kredas je Li, ne estos juĝata; 

sed la nekredanto jam estas juĝita, 

ĉar li ne kredas en la nomo de la ununaskita Filo de Dio.“