UNUA LEGAĴO
El la Agoj de la Apostoloj 6, 1-7
En tiuj tagoj plimultiĝis en Jerusalemo la nombro de la disĉiploj
kaj okazis,
ke la grekaj kredantoj plendis kontraŭ tiuj, kiuj parolis hebree,
ĉar oni neglektis la grekajn vidvinojn en la ĉiutaga servado.
Tiam la dek du apostoloj alvokis la grupon de la disĉiploj, kaj diris:
„Ne estas konvene, ke ni forlasu la predikadon de la vorto de Dio,
por servi en la disdono de la nutraĵoj.
Serĉu, fratoj, el inter vi sep homojn de ĉiuj estimatajn,
plenajn de la Sankta Spirito kaj de saĝo,
kaj ni komisios al ili ĉi tiun taskon.
Sed ni apostoloj
zorgos daŭre pri preĝado kaj anonco de la dia vorto.“
La farita propono plaĉis al la asembleo.
Tiam oni elektis Stefanon,
viron plenan de kredo kaj de la Sankta Spirito;
poste Filipon, Proĥoron, Nikanoron, Timonon, Parmenason
kaj Nikolaon, prozeliton el Antioĥia.
Oni prezentis ilin antaŭ la apostoloj,
kiuj preĝis kaj metis sur ilin la manojn.
Dume la vorto de Dio pli kaj pli disvastiĝis.
En Jerusalemo la nombro de la disĉiploj multiĝis treege,
kaj ankaŭ multaj pastroj akceptis la kredon.
*
RESPONSORIA PSALMO 32 (33)
R/ Vian gracon donu al ni, Sinjoro; al Vi ni esperas. – R/
Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Sinjoro; al la justuloj konvenas glorado.
Gloru la Sinjoron per harpo;
per dekkorda psaltero ludu al Li. – R/
Ĝusta estas la vorto de la Sinjoro kaj fidinda ĉiu lia agado.
Dio amas justecon kaj fidelecon;
la tero estas plena de lia graco. – R/
La okulo de la Sinjoro estas super tiuj,
kiuj Lin respektas, kiuj esperas lian favoron. Dio savos ilin de la morto
kaj nutros ilin en tempo de malsato. – R/
*
DUA LEGAĴO
El la unua letero de la apostolo Petro 2, 4-9
Amataj; venu al la Sinjoro,
la vivanta ŝtono, kiun homoj rifuzis,
sed kiun Dio elektis kiel valoran ŝtonon.
Ankaŭ vi,
kiel vivantaj ŝtonoj, konsistigas spiritan domon:
vi estas sankta pastraro, kaj donas spiritajn oferojn,
kiujn Dio bonvole akceptas pere de Jesuo Kristo.
Ĉar oni legas en la Skribo:
„Jen Mi elektis valoran ŝtonon
kaj Mi metos ĝin en Cionon kiel ĉefan fundamentan ŝtonon.
Kiu kredas je ĝi, ne estos trompita.“
Por vi kredantoj ĉi tiu ŝtono estas grandvalora.
Sed por tiuj, kiuj ne kredas:
„La ŝtono, kiun la konstruantoj forĵetis,
fariĝis por Dio la plej grava ŝtono;
sed por ili stumbligilo kaj falilo.“
Ili stumblas kontraŭ ĝi, ĉar ili ne obeas al la vorto de Dio.
Sed vi estas la popolo elektita;
vi estas por la regno de Dio, popolo de pastroj,
kiun Li alvokis por anonci al ĉiuj siajn mirindaĵojn.
Li vokis vin el la mallumo, por gvidi vin al sia admirinda lumo.
*
AKLAMO Joh 14, 6
R/ Haleluja. – R/
Mi estas la vojo, la vero kaj la vivo.
Neniu venas al la Patro, krom per Mi. – R/
*
EVANGELIO
El la evangelio laŭ Johano 14, 1-12
En tiu tempo Jesuo diris al siaj disĉiploj:
„Ne maltrankviliĝu via koro. Kredu je Dio kaj kredu ankaŭ je Mi. En la domo de mia Patro estas multaj loĝejoj.
Se ne estus tiel, ĉu Mi dirus al vi: Mi iras por pretigi al vi la lokon? Kaj se Mi foriras kaj pretigas al vi lokon,
Mi revenos kaj prenos vin al Mi, por ke ankaŭ vi estu tie, kie Mi estas. Kaj kien Mi iras, – vi konas la vojon.“
Tomaso diris al Li:
„Sinjoro, ni ne scias, kien Vi iras; kiel do ni povas koni la vojon?“ Jesuo diris al li:
„Mi estas la vojo, la vero kaj la vivo. Neniu venas al la Patro, krom per Mi.
Se vi konas Min, vi konos ankaŭ mian Patron. Eĉ, jam nun Vi konas kaj vidis Lin.“
Filipo diris al Li:
„Sinjoro, montru al ni la Patron; tio sufiĉas por ni.“ Jesuo respondis:
„Ĉu mi estas tiel longe kun vi, kaj vi ne konas Min, Filipo? Kiu vidis Min, vidis la Patron.
Kial vi diras: Montru al ni la Patron?
Ĉu vi ne kredas, ke Mi vivas en la Patro, kaj la Patro en Mi? La vortojn, kiujn Mi parolas al Vi, Mi parolas ne de Mi mem; sed la Patro estas en Mi, kaj per Mi Li agadas.
Kredu, ke Mi estas en la Patro kaj la Patro en Mi;
aŭ almenaŭ kredu je Mi pro la faroj mem, kiujn vi vidas. Mi certigas al vi:
tiu kiu kredas je Mi, plenumos la agadojn, kiujn Mi faras, kaj eĉ pli grandajn, ĉar Mi iras al la Patro.“